Poljanskaja E., Palmov S. Historio de Esperanto en Samara ekde 1912 ĝis 1997 (Biblioteko, 2019-12-10)
Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU (2019-12-10)
Protokolo №7: pri la «Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU» (2019-12-10)
Statuto de Narva Esperantista grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)
Regularo de la societo «Espero», S-Peterburg, 1892 (Biblioteko, 2019-12-04)
Statuto de Revela Esperantista Grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)
Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-30)
Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — PDF (Biblioteko, 2019-11-30)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — DOC (Biblioteko, 2019-11-29)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — PDF (Biblioteko, 2019-11-29)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-29)
Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — PDF (Biblioteko, 2019-11-28)
Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-28)
Protokolo №3: pri kunorganizo de IKBE-2020 (2019-11-26)
Laborplano de Estraro por 2019–2020 (PDF) (Biblioteko, 2019-11-26)
Laborplano de Estraro por 2019–2020 (docx) (Biblioteko, 2019-11-26)
Protokolo №5: pri RET-2020 (2019-11-26)
Protokolo №6: pri dankesprimo al kontribuintoj al la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj» (2019-11-26)
Zamenhof L. Skriba kongreso (Biblioteko, 2019-11-26)
Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019
FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti
- individua kotizo, pagata ĝis la 29-a de februaro 2012: 200 rubloj (por eksterKSŜanoj – 20 eŭroj).
- individua kotizo ekde la 1-a de marto 2012: 250 rubloj (por eksterKSŜanoj – 25 eŭroj).
Inkluzivas membrokarton, Jarlibron en elektronika formo (laŭpete - ankaŭ en la papera), Bultenon de REU en elektronika formo (laŭpete – ankaŭ en la papera) kaj aliajn informojn de REU, voĉdonrajton dum konferencoj de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU. La individua kotizo validas por la kalendara jaro 2012.
NB! Pagante jarkotizon antaŭ la 29-a de februaro vi ne nur helpas REU, sed ankaŭ ŝparas iom da propra mono. Se oni pagas la kotizon ne persone al kasisto, dato de pago estas kontrolata laŭ poŝtkvitanco.
- mecenata kotizo: 500 rubloj
Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo, krom unu escepto: sur membrokarto estos skribita "Mecenato de REU".
- dumviva kotizo: 5000 rubloj (por eksterKSŜanoj – 500 eŭroj)
Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo dum tuta vivo de membro.
- familia kotizo: 100 rubloj
Inkluzivas membrokarton, voĉdonrajton dum REU-konferencoj, rabatojn en E-aranĝoj de REU. Je familia kotizo rajtas parencoj de individuaj, dumvivaj aŭ mecenataj membroj, kiuj loĝas ĉe la sama adreso.
- kolektiva kotizo: 70 rubloj por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).
Inkluzivas po 1 ekzemplero de REGo kaj Jarlibro de REU por kluboj kun 10-15 aligitaj membroj (kaj por ĉiu aldona deko de aligitaj membroj), aliajn informojn de REU por kolektivo; membrokartojn, voĉdonrajtojn en Konferenco de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU. Se klubo pagas por malpli ol 10 membroj, ĝi devas aparte aboni REGon.
- aliĝkotizo por novaj aŭ realiĝintaj kluboj – 300 rubloj.
Unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas. Nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio. Se kolektivo ne pagas kotizojn por aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.
- amiko de REU: senpage
Inkluzivas partoprenrajton en REU-konferenco, Bultenon de REU en elektronika formo kaj aliajn informojn. Oni rajtas aliĝi kiel "amiko de REU" nur unufoje. Homo, sin anoncanta "amiko de REU", devas plenigi aliĝilon kaj mencii sian ekzistantan retadreson.
Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.
La paĝo estis montrita 6426-foje