Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU

(akceptita de la Estraro de REU 07.02.2019)

Tiu ĉi regularo baziĝas sur la Statuto de REU kaj la Ĝenerala Regularo de REU, konkretigas kaj kompletigas iliajn tezojn koncerne la membrecon en REU.

Ⅰ. Membroj de REU, kandidatoj kaj amikoj de REU

  1. Membroj de REU povas esti fizikaj personoj — atingintaj la 18-jaran aĝon civitanoj de Rusia Federacio aŭ alia ŝtato kaj personoj sen civitaneco, posedantaj, lernantaj aŭ subtenantaj la lingvon Esperanto kaj agnoskantaj la Statuton de REU.
  2. Membroj de REU povas esti juraj personoj — ajnaj esperantistaj sociaj unuiĝoj, registritaj laŭ la ordo, fiksita de la Leĝo.
  3. Ĉiuj membroj de REU ĝuas egalajn rajtojn:
    • partopreni kun rajto de decida voĉo en la Konferenco de REU;
    • elekti kaj esti elektitaj (havi elektitajn reprezentantojn) dum formado de la elektataj organoj de REU;
    • partopreni en programoj kaj aranĝoj, organizataj de REU;
    • turni sin kun demandoj kaj proponoj al la organoj kaj departementoj de REU, ricevi de ili helpon kaj konsilojn;
    • uzi la havaĵon kaj la materialan bazon de REU;
    • ricevi unuecmodelajn membrokartojn (juraj personoj — sociaj unuiĝoj — por siaj personaj membroj); la membrokartoj estas farataj elektronikforme;
    • ĝustatempe ricevi informojn pri la planataj aranĝoj kaj decidoj de la organoj de REU.
  4. Membro de REU ricevas elektronikforme Bultenon de REU, Jarlibron de REU, aliajn informojn. Laŭbezone la Estraro de REU povas sendi al membroj oficialajn dokumentojn per ordinara poŝto.
  5. Membro de REU havas rabatojn ĉe uzo de REU-servoj kaj en REU-aranĝoj.
  6. Oni rajtas aliĝi por unu aŭ por kelkaj sinsekvaj jaroj, komencante de la kuranta jaro (la membreco validos ekde la dato de la kotizpago) aŭ de la sekva jaro (la membreco validos ekde la 1-a de januaro). Aliĝanto pagas respondan kvanton da kotizaj sumoj. Lia/ŝia jam pripagita membreco ne dependas de eventualaj postaj ŝanĝoj de la kotizoj.
    La membreco validas ĝis la 31-a de decembro de la lasta pripagita jaro.
  7. Persono, kiu pagis samtempe kotizon por 20 jaroj, iĝas dumviva membro de REU. Li/ŝi restas membro de REU dum la tuta vivo aŭ ĝis aparta decido de la Estraro en okazoj, kiam la persono estos agnoskata kiel «perdinta kontaktojn kun REU, sen eblo ekscii pri lia/ŝia vivo aŭ morto».
  8. Kandidato por membreco estas persono 14–17-jaraĝa, kiu aprobas la statutajn celojn de REU, interesiĝas pri ĝia agado kaj subtenas ĝin, deklaras strebon post la atingo de la 18-jara aĝo iĝi membro de REU. Kandidato ricevas informmaterialojn de REU, havas ĉiujn listigitajn supre en la artikoloj 3–5 rajtojn de REU-membroj, krom la rajtoj voĉdoni kaj esti elektita en la organoj de REU.
  9. Ĉiuj kandidatoj kaj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.
  10. Amiko de REU estas fizika aŭ jura persono, kiu esprimas simpation al REU. Amiko rajtas partopreni en programoj kaj aranĝoj, organizataj de REU kaj ricevi informmaterialojn de REU.
  11. Novaj membroj de REU, kandidatoj kaj amikoj de REU devas komuniki informon pri si: minimume sian plenan nomon, loĝlokon, naskiĝdaton kaj validan retadreson.

Ⅱ. Membrokategorioj de REU

Membroj de REU disdiviĝas je sekvaj kategorioj:

  1. Individua membro — fizika persono kun ĉiuj rajtoj, indikitaj en la artikoloj 3–5 de la parto I.
  2. Aliĝinta kolektivo de REU — aro el minimume 5 personoj, kiuj kolektive aliĝas al REU kaj iĝas aligitaj membroj de REU. Aliĝinta kolektivo havas apartan paĝon en la paĝaro de REU kaj estas menciata en la membrolisto de REU. Aliĝinta kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio.
  3. Aligita membro de REU (individua membro de aliĝinta kolektivo de REU) kun ĉiuj rajtoj, indikitaj en la artikoloj 3–5 de la parto I.
  4. Membro-subtenanto — fizika aŭ jura persono kun ĉiuj rajtoj, indikitaj en la artikoloj 3–5 de la parto I, paganta pli altan kotizon, ol individua membro.
  5. Dumviva membro de REU kun ĉiuj rajtoj, indikitaj en la artikoloj 3–5 de la parto I.

Ⅲ. Kotizoj en la agadjaro 2019

  1. Kotizo de individua membro de REU — 250 rubloj (por ekster-KSŜ-anoj — 20 eŭroj).
  2. Kotizo de aliĝinta kolektivo de REU — aliĝkotizo por nova aliĝinta kolektivo, aŭ okaze de rea aliĝo — 300 rubloj. Ĝi estas unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas la kotizon. Se kolektivo ne pagas kotizojn por la aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.
  3. Kotizo de aligita membro de REU — 200 rubloj por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).
  4. Membro-subtenanto de REU pagas ne malpli ol 2-oblon de la individua kotizo.
  5. Dumviva membro de REU pagas la 20-oblon de la individua kotizo. Ekde la 1-a de januaro 2019 REU ne akceptas novajn dumvivajn membrojn dum tio ne estas ŝanĝita per speciala decido.
  6. Kandidato — senkotiza aliĝo.
  7. Amiko de REU — pagas kiel la kotizon ajnan sumon. Fizikaj personoj, ne atingintaj la 18-jaran aĝon, aliĝas kiel amikoj de REU senkotize.

Ⅳ. Pagmanieroj

La pagmanieroj por rublaj kotizoj estas indikitaj en la paĝo http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
La eŭraj kotizoj sendendas al la UEA-konto «reua-p».


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij