Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Kotizoj por 2017

(akceptita de la Estraro de REU 21.10.2016)

Membri en REU oni rajtas ekde la aĝo 18 jaroj; 14-17-jaruloj rajtas
aliĝi kiel kandidatoj kun samaj rajtoj krom voĉdonrajto.


1. Individua kotizo – 250 rub. (por ekster-KSŜ-anoj – 20 eŭroj).
La individua membro ricevas elektronikforme membrokarton, Bultenon de
REU, Jarlibron de REU kaj aliajn informojn (laŭpete REU sendas la
materialojn ankaŭ per ordinara poŝto), voĉdonrajton dum Konferenco de
REU, rabatojn ĉe uzo de REU-servoj, abono de REGo kaj en REU-aranĝoj.

2. Dumviva kotizo - 20-oblo de la individua kotizo.
La dumviva membro ricevas ĉion saman kiel la individua membro dum la tuta vivo.

3. Mecenata kotizo – ne malpli ol 2-oblo de la individua kotizo.
La mecenato ricevas ĉion saman kiel la individua membro plus danka
mencio en la Bulteno kaj en la asocia retejo reu.ru.

4. Kolektiva kotizo - 200 rubloj por ĉiu aligita membro  (la
aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).
La aliĝinta kolektivo ricevas membrokartojn (elektronikforme) por siaj
aligitaj membroj, Bultenon de REU, Jarlibron de REU kaj aliajn
informojn, voĉdonrajton por siaj aligitaj membroj dum Konferenco de
REU, rabatojn ĉe uzo de REU-servoj, ĉe unu abono de REGo kaj en REU-aranĝoj.


5. Aliĝkotizo por nova aliĝinta kolektivo, aŭ okaze de realiĝo – 300 rubloj.
Unufoje pagata de nova  aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj
ne pagas. Nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete
ricevas dokumenton pri tio. Se kolektivo ne pagas kotizojn por
aligitaj membroj dum du sinsekvaj  jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi
al REU.

Amiko de REU – senpage.
Amikoj de REU ricevas rajton partopreni en REU-Konferenco sen
voĉdonrajto, Bultenon de REU en elektronika formo kaj aliajn
informojn. Persono, sin anoncanta "amiko de REU", devas plenigi
aliĝilon kaj mencii sian ekzistantan retadreson.

Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas
membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara
Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.

La pagmanierojn vidu en http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
La eŭraj kotizoj sendendas al uea-konto “reua-p”.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij