Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Regularo pri la Konsilio de REU

 

 

PROVIZORA REGULARO

 

pri la KONSILIO de RUSIA ESPERANTISTA UNIO (REU)

(akceptita de 24-a Konferenco de REU en Moskvo 16.05.2009)

                                                                                                                      

1. Celoj kaj taskoj de la Konsilio

 

1.1. La Konsilio estas formo de kunlaboro de diversaj kolektivoj de esperantistoj (ekz. lokaj kluboj, organizoj laŭ interesoj k.t.p.), laborgrupoj de Esperanto-projektoj, Esperanto-entreprenoj, Sekcioj kaj Komisionoj de REU, apartaj Komisiitoj de REU kaj la Estraro de REU.

1.2. Celoj de la Konsilio estas kunordigo de Esperanto-movado en Rusio, pridiskuto kaj decidado pri komunaj tutrusiaj aŭ internaciaj projektoj kaj aranĝoj, kiam estas bezonata partopreno de ĉiuj esperantistaj kolektivoj kaj apartaj aktivuloj de Rusio.

1.3. Aparta tasko de la Konsilio estas decido pri loko kaj tempo de la Rusia Esperanto-Kongreso (REK) kaj Konferenco de REU, kutime, enkadre de REK.

 

2. Konsisto de la Konsilio

 

2.1. En la Konsilion eniras membroj de REU - gvidantoj de gravaj movadaj Esperanto-projektoj.

2.2. Konsilianoj estas elektataj de la Konferenco de REU kaj la`ubezone kooptataj post la Konferenco.

2.3. Listo de la konsilianoj estas publikigata en la retpaĝo de REU, Jarlibro kaj Bulteno de REU.

2.4. La konsiliano devas havi retpoŝtan adreson kaj telefonon, kaj tuj informi la Estraron pri eventualaj ŝanĝoj de tiuj. La konsiliano devas nepre partopreni la voĉdonadon anoncitan de la Estraro dum unu semajno post la anonco. Se la konsiliano tri sinsekvajn fojojn ne partoprenis la voĉdonadon sen seriozaj klarigendaj kialoj,  la Estraro rajtas decidi pri la eksigo de tiu.

 

3.  Laborformoj de la Konsilio

 

3.1. La Konsilio agas plejparte per Interreto.

3.2. Pridiskuto de decidendaj problemoj okazas en aparta fermita reta diskutlisto. Aliaj diskutoj kaj nuraj informoj pri agado de membroj de la Konsilio estas sendendaj al novaĵlisto de la retpaĝo de REU kaj al aliaj retaj diskut- kaj informlistoj.

3.3. La voĉdonadon anoncas la Estraro. La voĉdonado okazas prefere per aparta voĉdonformularo en la retpaĝo de REU aŭ per la dissendolisto de la Konsilio. Ĉe eventualaj malfacilaĵoj konsiliano rajtas anstataŭ si telefone aŭ alimaniere peti la Estraron plenigi la balotilon.

3.4. La Estraro anoncas pri rezultoj de la voĉdonado en dissenda inform-listo, novaĵlisto de la retpaĝo de REU (dum unu semajno post la fino de la voĉdonado) kaj Bulteno de REU.

3.5. Decidoj de la Konsilio (krom tiu pri okazigo de REK kaj Konferenco) havas rekomendan karakteron por la membraro de REU.

3.6. La Konsilio rekomendas al la Estraro de REU la jarbuĝeton de REU, preparitan surbaze de aprobitaj projektoj.

 

4. Valido de la Provizora Regularo

 

4.1. La regularo estas akceptita de la 24-a Konferenco de REU la 16-an de Majo 2009 kaj valida ĝis la sekva, 25-a Konferenco.

4.2. La 25-a Konferenco devos laŭ sia decido definitive akcepti la Regularon, akcepti ĝin kun amendoj aŭ ĝin aboli.

 

 


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij