Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Amasa E-instruado kaj kluba agado en Jalta

Jefim Zajdman (Jalta, Ukrainio) rakontas:

Komence de la 2010-a jaro ni pendigis 100 imponajn afiŝojn pri renkontiĝo de la klubo kun jaltanoj cele varbi al nova E-kurso.

Dank' al la afiŝoj venis nur du homoj, tamen la tempo montris, ke ili estas valoraj por la klubo. Sed la 3-monatan kurson aliĝis 20 homoj, kiujn al la renkontiĝo invitis esperantistoj. Precipe tiuj 17 esperantistoj, kiuj revenis el eksterlando post partopreno de JES en Pollando kaj posta vojago tra Eŭropo kaj gastado tie ĉe anoj de Pasporta servo. Ni veturigas la jaltanojn al novjaraj junularaj E-renkontiĝoj (antaŭe estis Ago-semajno en Pollando, Slovakio kaj IS en Germanio), ĉar ili estas ne multekostaj (ni dormas en amasejo) kaj kun senpaga ŝengena vizo.


 Al la dua leciono venis 20, al la tria 40.

Instruas mi laŭ mia lernolibro, kompilita antaŭ multaj-multaj jaroj laŭ lernolibro "Praktika kurso de esperanto por angle parolantaj landoj". Certe dum longa tempo mi modernigis ĝin.

Instrui al 40 estis tre malfacile kaj ne efekte, ĉar eblis  respondigi ilin nur ĥore, kaj malfacilis kontroli plenumon de hejmtaskoj. Tamen ĝis la fino restis 30. Al ili plaĉis, ke eblas interkonatiĝi, kanti. Dum la kurso ili amase partoprenis vojaĝon al Odeso, kie 1-3-an de aprilo okazis la festo "Jumorina".  Ankaŭ ĉekluba teatra E-studio de miniaturoj helpis, ĉar iuj kursanoj partoprenis la miniaturojn. La leciono okazas dufoje semajne.

La ekzameno montris, ke nur malmultaj ekzameniĝis bone. Kaj nur 10 el tiuj 30 plu lernas: pli kapablajn instruas mi, aliajn Anĵela Belenko. El tiu kurso nur 6 partoprenos novjaran JES en Germanio. 

En septembro mi komencis novan kurson por 16 homoj, precipe studentoj. El tiu kurso al JES veturos 5 kursanoj. Aliaj 19 (entute veturos 30) estas ne novaj esperantistoj.

Mi volas aldoni, ke al mi helpas nia ruslingva grupo por novuloj en vkontakte.ru "Золотой ключик общения". La kursanoj dank' al ĝi sentas sian apartenon al la klubo, kontaktas min se ion bezonas ktp.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij