Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Proponata tagordo de la 30-a Konferenco de REU

La 30-a Raport-reelekta Konferenco de REU (17–18.07.2019)

La unua kunveno (17.07.2019)
09:00–09:30 Registrado de la partoprenantoj, ricevo de la mandatoj.
09:30–09:45 Saluta vorto de la Prezidanto. Malfermo de la Konferenco.
Elekto de la organoj de la Konferenco:
- kunvengvidanto(j);
- protokolanto(j);
- kalkulkomisiono el 3 personoj.
Kalkulo de la kvanto de delegitoj.
Akcepto de la tagordo de la Konferenco.
09:45–10:45 Raporto(j) de la Estraro pri la agado post la antaŭa Konferenco:
- raporto de la Prezidanto (S. Smetanina), de la vicprezidanto (N. Gudskov);
- raporto pri la plenumo de la decidoj de la 29-a Konferenco;
- raportoj de estraranoj pri specifaj temoj:
eldonagado (N. Gudskov), regiona agado (I. Gonĉarova), instru-agado (voĉlego de la raporto de V. Opletajev),
membraro, retaj servoj (A. Mitin), retejo (A. Lebedev);
- financaj raportoj: kaso, Kondratjev-fonduso (A. Lebedev), cetero (S. Smetanina);
- voĉlego de la raporto pri REJM (sendita de K. Noviĉenko);
- raporto pri Kondratjev-vortaro (A. Osokin), se estos.

Raporto de la komisiitoj:
- V. Aroloviĉ pri dokumentado;
- V. Seguru pri la agado sur la kampo de eternigo de memoro pri Ludoviko Zamenhof
kaj oficialigo de Esperanto-objektoj en Rusio;
- V. Masjagin pri kontaktoj kun Komisiono pri Azia-Oceania EsperantoMovado.
10:45–11:15 Raporto de la Kontrol-revizia komisiono
11:15–11:30 Debatoj pri la raportoj.
Pritakso de la laboro de la Estraro (voĉdonado).
Pritakso de la laboro de KRK (voĉdonado).
11:30–12:00 Konfirmo / amendo / malkonfirmo de la aktoj, akceptitaj de la Estraro:
- Regularo pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»
- Regularo pri la «Eminenta rusia instruisto de Esperanto (de la lernojaro...)»
- Regularo pri la Komisiono pri eksteraj rilatoj de REU (plus decido pri daŭrigo aŭ ĉesigo de funkciado de tiu Komisiono)
12:00–13:00 Raportoj de kolektivoj

Paŭzo por tagmanĝo

La dua kunveno (17.07.2019)
14:30 Kontrolo de la kvorumo
14:30–15:00 Proponoj kaj sinproponoj por la posteno de la Prezidanto.
Eventuala amendo de la regulo pri la maksimuma kvanto de sinsekvaj prezidantecoj
de unu persono (art. 6.4 de la Ĝenerala regularo).
15:00–15:15 Elekto de la Prezidanto.
15:15–15:30 Debatoj pri bezono de Vicprezidanto(j), eventuala elekto de tiu(j).
15:30–16:00 Elekto de la Estraro.
16:00–16:30 Elekto de la Kontrol-revizia komisiono.
16:30–16:45 Debatoj pri bezono de aliaj komisionoj kaj komisiitoj; eventuala elekto de tiuj.
Elekto de A-Komitatano de UEA.
(Se la elektoj estos rapidaj kaj ne okupos la tutan planitan tempon, eblos pli frue komenci pridiskuti demandojn, listigitajn por la tria kunveno)

La tria kunveno (18.07.2019)
19:30 Kontrolo de la kvorumo
19:30–19:45 Raporto pri la unua Kunveno de la novelektita Estraro kaj ties decidoj.
19:45–21:00 Prezento kaj pridiskuto de projektoj, proponoj kaj novaj ideoj por REU en la nova agadperiodo:
- pripenso de estontaj aranĝoj, decido pri sekvajara RET; AMoRU;
- retaj kaj informaj servoj de REU: Oficiala paĝaro, VK-grupo, dissendolistoj, «Bulteno de REU», «Cerbe kaj kore»;
- optimumigo de membrokotizoj;
- ideoj de Aleksandr Mitin;
- librotenado en REU;
- financa planado kaj budĝetado en REU;
- ĉu rusia ILEI-sekcio aŭ instruista laborgrupo / laborrondo / komisiono ĉe REU?
21:00–21:30 Diversaĵoj:
- nomo de BdR;
- ...
21:30 Fermo de la Konferenco

Sendu viajn proponojn por la Tagordo al la komuna adreso de la organiza komitato — konferenco@reu.ru.
Krome, vi povas skribi la proponojn en la VK-grupo de REU en la koncerna «pridiskuto»:
https://vk.com/topic-163508701_39509590


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij