Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2014

Aŭgusto




SES--RU-2014
Somera Esperanto-Studado
2014-08-17/25

La 17-25-an de aŭgusto 2014 okazos la Unua Somera Esperanto-Studado en Rusio (SES-R), organizata de MEA MASI kaj E@I. La aranĝo havas du firmajn celojn: instruado de Esperanto al la kursanoj de ĉiuj lingvaj niveloj kaj konatigo de la partoprenanoj kun la lando kaj ĝia kulturo.

SES 2014 RU pasos en la ripozejo «Komponent», apud la vilaĝo Koltiŝevo de la Solneĉnogorska distrikto, 60 km nordokcidente de Moskvo, en arbara tereno kun bela lago, plaĝo kaj boatoj, sportejoj, ĉeval-rajdejo kaj senpaga baseno. Partoprenantoj loĝos en diversaj kondiĉoj laŭ sia elekto: de unulitaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo ĝis tendoj. Ĉiuj havos varian kaj bongustan varman bufedtipan trifojan manĝadon tage – kunviandan, vegetaran aŭ veganan.

La programo

Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto gvid‘de la plej bonaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Unikaj liveraĵoj: Tutperioda kurso pri la rusa lingvo por eksterlandanoj kaj Tradukista kurso por literaturemuloj.

Posttagmeze:  ekskursoj, prelegoj, laborgrupoj, manlaboroj, dancklasoj, sportoj, ludoj ktp.

Vespere: koncertoj, literaturaj horoj, filmo-spektado, teumado, masaĝoj, saŭno, diskoteko, distraĵoj…

 

Ekskursoj

Tuttaga  

al la fama ortodoksa monakejo en Sergijev Posad gvidde esperantisto pastro-monaĥo Tavrion. La  historia urbo apartenas al t.n. “Ora ringo”. En la 14-a jarcento la sanktulo Sergio Radoneĵskij fondis ĉi tie monaĥejon, kiu iĝis grava kultura centro de antikva Rusio kaj ĝis nun restas la koro de Rusa Ortodoksa eklezio. Tie laboris elstara ikonpentristo Andreo Rublov kaj aliaj famaj historiaj agantoj.

Duontagaj

1/ Muzeo-bieno Ŝaĥmatovo. Literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandr Blok – la fama verkisto de la “arĝenta jarcento”. Bela naturo kaj tute speciala etoso de la noblula bieno de 19-a jarcento.

2/ Urbo Klin. Rapide kreskanta industria centro, vizitinda dank’ al la domo-muzeo de la mondfama rusa komponisto Pjotr Ĉajkovskij. En la unikan muzeo de kristnaskarbaj ornamaĵoj eblas spekti la procezon de ties kreado.

3/ Urbo Istra – Nov-Jerusalemo. Ĉi tie troviĝas belega ortodoksisma monaĥejo de la 17-a jarcento, imitanta sanktaĵojn de la Sankta Tero. La lokaj objektoj estas same nomataj, la ĉefa templo estis konstruita simile al Baziliko de la Sankta Tombo.

 

Moskvaj Tagoj antaŭ SES 2014 RU

 

Antaŭ tiu SES-R de la 13-a ĝis la 16-a de aŭgusto pasos riĉa ekskursa program en Moskvo. Hostelo en la centro de la metropolo, busoj kaj ekskursoj estas jam rezervitaj.  Konatiĝu  ĉi tie:             http://ses.ikso.net/2014/ru/Anta%C5%ADkongreso  kaj nepre kaputu la raran ŝancon!

 

ATENTON!!!   La dua aliĝperiodo finiĝas la 1-an de junio! Ŝparu vian monon – aliĝu tuj!

La aliĝilo:    http://ses.ikso.net/2014/ru/Ali%C4%9Dilo

Aliaj informoj:   http://ses.ikso.net/2014/ru/;  http://www.studado.ru/2014/; @gmail.com">mirinda.strigo@gmail.com

B O N V E N O N !!!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij