Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2020

Julio

RET-2020
Rusiaj Esperanto-tagoj
2020-07-10/19

Geamikoj, RET-2020 ne okazos! Pro la kronvirusa epidemio ni movas la aranĝon al iu el sekvaj jaroj. Legu pli en la novaĵo.

«Siberio invitas vin!»
Informilo numero 1

Datoj: la 10-19-an de julio 2020.

Loko: Ripozejo «Brusnika», 30 kilometrojn for de la urbo Krasnojarsko (mapo).

Loĝkondiĉoj
la bazejo situas en la pina arbaro ĉe la bordo de la montarsiberia rivero Mana. La bazejo posedas duetaĝajn lignajn dometojn kun ĉiuj oportunaĵoj: duŝejoj, necesejoj, televidiloj, fridujoj. En grandaj loĝblokoj estas teujoj, mikroondaj fornoj. En la teritorio ekzistas kelkaj oportunaj laŭboj, sporta placo, loko por lignofajro. Al la belega bordo de la rivero gvidas kruta ŝtuparo. Je 200 metroj troviĝas la vilaĝo Ustj-Mana.
De la urbo Krasnojarsko funkcias busoj, elektrotrajnoj.
Ĉambroj estas de jenaj kategorioj: 3-4-6-8-lokaj; kelkaj estas por 2 personoj.

Teknikaĵoj
Funkcias operatoroj de poŝtelefona komunikado: MTS kun interreto de «E»-reĝimo, TELE-2 kun interreto. Pri funkcio/malfunkcio de aliaj operatoroj ne estas informo.
Estas vifio, sed malforta, nur por letera-teksta komunikado.

La prezo por unu tagnokto pro persono (loĝado + 3-foja manĝado) estas 1550 ₽. Tiu prezo egalas por ĉiuj loĝkategorioj. NE MANĜI ne eblas.
Manĝado eblas vegetara.

Flosado

RET-2020 estos neordinara. La 10-12-an de julio estas planata flosado laŭ la rivero Mana. La ĉefa enloĝigo en «Brusnika» okazos la 12.07.2020.

Flosadon organizas speciala firmao kun trejnitaj flosistoj. En la flosoj estas bionecesejo, tablo kaj benkoj. Profesia kuiristo preparos manĝojn. Lokoj por tagaj haltoj kaj noktumado estas speciale aranĝitaj kaj prilaboritaj kontraŭ iksodoj. Ekzistas eĉ turisma banejo!

Enprogramitas pilkludoj, kvizoj, kantado ĉe vespera lignofajro, ĝuado de pitoreska siberia naturo, kiu jam hodiaŭ atendas vin!

Starto al la flosado la 10-an de julio estos de E-klubejo (en Krasnojarsko) per la buso de la flos-firmao, kaj la fino — ĉe la bazejo «Brusnika» la 12-an de julio.

Por dezirantoj. Ne estas deviga partopreno.

Prezo de la flosado por unu persono por tuta periodo: 4500 ₽. Ĝi inkludas: busveturadon, manĝojn, dormosakon+turisman tapiŝeton, lokon en tendo.

Apartan manĝon por vegetaranoj dum flosado oni ne preparos, sed povos disdoni ordinaran manĝon, ne aldoninte viandon. Ĝenerale en la menuo estos interalie fromaĝo, fruktoj, ovoj.

RET-programo

La ĉefa RET-programo antaŭvidas diversgradajn kursojn, prelegojn, koncertojn, ekskursojn, sportumadon, naĝadon, diskutadon, lignofajrojn kaj ĉion alian, kion vi proponos kaj (kun)organizos.

Invitu viajn geamikojn, alilandajn gastojn, parencojn. Ni povos akcepti ĝis 100 personoj.

Ni kune festu la 45-an jubileon de Krasnojarska E-klubo!

Aliĝo

Bonvolu plenigi la aliĝilon, kiu estas en la paĝaro de REU kaj ĝiri la aliĝkotizon al la kasisto Aleksandr Lebedev kun indiko de via nomo kaj urbo.

La pagmanieroj: http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.

La unua limdato: la 1-a de marto de la jaro 2020.

Aliĝkotizo
Por REU-membroj estas 1300 ₽,
por nemembroj 1500 ₽.
Infanoj ĝis la 16-jaraĝo inkluzive la aliĝkotizon ne pagas.
Por alilandanoj aliĝkotizo estas 25 €.

Ĉiujn demandojn-proponojn bonvolu sendi al Svetlana Smetanina: svsmetanina@yandex.ru.
Alilandanoj ĉe bezono ricevos invitilon por vizo-obteno. Petu invitilon ĉe Svetlana Smetanina.

Malproksima, sed tre gastama Siberio kaj Krasnojarska teritorio atendas vin!

Bonvenon!

Afiŝo-reklamilo

 

Dua informilo

Karaj aliĝintoj kaj eventualaj aliĝontoj al RET-2020!

Jam venis la kalendara printempo. Baldaŭ ni devas antaŭpagi la loĝadon en nia bazejo «Brusnika» kaj la flosadon. Ankaŭ la aliĝkotizo bezonatas por organizaj aferoj.

Loĝantoj de Siberio ĉiusomere asekuras sin de iksodoj. La asekura firmao de Krasnojarsko, kie laboras unu nia esperantistino, proponas por ni fari asekurojn, kiuj validas unu jaron tra la tuta teritorio de Rusio.

Bonvolu ĝiri al Aleksandro Lebedev vian monon.

Sberbanka karto: 5469 3800 7074 4643,

aliaj pagmanieroj: vidu ĉe http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.

Samtempe nepre informu lin per email amikko@yandex.ru pri pri via nomo, kotizo kaj celo de via ĝiro.

1) Bonvolu pagi la aliĝkotizon 1300 ₽ (REU-membroj) aŭ 1500 ₽ (ĉiuj ceteraj) ĝis la fino de marto. Por eksterlandanoj la aliĝkotizo estas 25 €.

2) Monon por loĝado (50%) bonvolu ĝiri ĝis la 15-a de majo.
La prezo estas 1550 rbl / persono / nokto kaj inkluzivas noktadon kaj 3-fojan manĝadon.

3) Al Evelina Sokolova bonvolu ĝiri monon por flosado (se vi partoprenos ĝin) kaj asekuro kontrau iksodoj.

Ŝia karto jenas: 5336 6900 1424 2442 (Sberbank). Bonvolu skribi NENION en la linio «naznaĉenie plateĵa».

Mesaĝu al ŝi per emailsevelina@mail.ru la nomon, sumon kaj celon de via pago.

La flosado kostas 4500 ₽, tio inkludas tendon, kuiristan laboron, dormosakon, tapiŝon, manĝadon, buson al la flosloko de la E-klubo. Bonvolu gis la 25-a de majo ĝiri tiun sumon!

Pri la asekuro. Ĝi kostas 300 ₽ por plenkreskulo kaj 250 ₽ por infano.
Se pagi 500 ₽, tiu sumo antaŭvidas medicinan helpon kaj kuracadon kontraŭ ebla akcidento. Bonvolu decidi mem pri la sumo.

Aldone bonvolu sendi al Elena Ŝaravinaframbo@yandex.ru (aŭ al Svetlana Smetaninasvsmetanina@yandex.ru) donitaĵojn de via rusia pasporto + adreson. Por asekuro eblos ĝiri monon la plej malfrue fine de majo.

Pri viaj aĵoj dum la flosado. Kelkaj demandis, kion fari kun eventualaj pakaĵoj, kiuj ne estos bezonataj dum la flosado. Do, antaŭ la flosado vi povos restigi ajnajn viajn aĵojn en Krasnojarsk en la klubejo de Esperanto-klubo KRESKO. Al la floso vi prenu nur la plej necesan minimumon da aĵoj! Ĉion ceteran lasu en la klubejo! Organizantoj zorgos pri transporti vian bagaĝon el la klubejo al la bazejo, kien vi venos fine de la flosado.

Se aperos demandoj aŭ iuj hezitoj, bonvolu turni vin telefone aŭ rete al Aleksandro Lebedev kaj Svetlana Smetanina. Dankon pro komprenemo kaj rapidaj ĝiroj!

Bonvenon al RET-2020!

Via Organiza Komitato.



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij