Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2006

Aŭgusto




OkSEJT-46
Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro
2006-08-19/26

La 46-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro

Ĉi-jare RET kaj OkSEJT pasos en la sama bazejo, sinsekve unu post la alia. Unue pasos RET, ĝi komenciĝos la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos la 19-an matene. En la sama tago posttagmeze startos OkSEJT, kiu daŭros ĝis la 26-a de aŭgusto.

LOKO

La bazejo situas apud Volĵskij (Volgograda regiono) ĉe rivero Aĥtuba. 50 km for de Volgograda urbocentro. 15 km for de urborando de Volĵskij. 20 minutoj de irado for de bushaltejo.

Variantoj atingi bazejon:

  1. De Volgograda stacidomo per elektrotrajno al fervoja stacidomo de Volĵskij (la horaro de la elektrotrajnoj estas konsultebla ĉi tie: http://www.volgadmin.ru/new_rus/main.asp?id=125&idext=3 - nur la trajnoj, kiuj iras direkte al finstacio Trubnaja). De Volĵskij-a stacidomo startas intinero buseto 111 Volĵskij-Kalinin, indas uzi ĝin kaj elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.
  2. De Volgograda stacidomo per buso (123) aũ itinera buseto (123, 223) al Volĵskij. Bedaũrinde busoj kaj busetoj ne veturos ĝis la stacidomo de Volĵskij. Pro tio indas elbusiĝi ĉe haltejo “Ploŝĉadj Lenina”. Kaj tie kapti itineran buseton 111 Volĵskij-Kalinin, elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.

Veturado per 111 buseto kostas 20 rublojn. Buseto veturas proksimume du fojojn hore. De Volĵskij – komence de 7.00 ĝis 19.30, komence de Krasnyj Sad – de 7.00 ĝis 20.00.

La skemo

skemo
skemo

Signifoj:

blua sago - Itinero de la 111-a buseto.

verda sago - Via vojo por atingi la bazejon.

Asfaltita (betonita) vojo.

- - - griza strieca linio - grunda vojo.

Orientiloj:

Ruĝa domo ĉe haltejo.

Senĉesa vendejo “Krasnyj” apud haltejo.

Rimarkinda domo kun verda tegmento

La ruĝaj numeroj sur la skemo indikas la lokojn, kie estis faritaj la sekvaj fotoj, prezentitaj en la fotogalerio pri atingado de la bazejo.

LOĜKONDIĈOJ

Oni loĝos en kvar- kaj kvinlitaj dometoj (ĉiu dometo havas fridujon). Oni ankaŭ rajtos loĝi en propraj tendoj. Entute estas ĉirkaũ 80 lokoj por la loĝado en la dometoj. Sed ni devas mendi ĝin anticipe. Pro tio prefere aliĝu pli frue. Funkcias duŝejo, sportplacetoj, kuirejo. Kontraũ aparta pago eblas uzi banejon, bilardon, tablan tenison ktp.

MEDIO

Aŭgusto estas bela sezono en Volgograda regiono - kutime jam finiĝas freneziga somera ardo (ĝis 40 gradoj en julio), abundas la plej bongustaj rusiaj akvomelonoj kaj ceteraj fruktoj/legomoj. Pluvoj tre maloftas, noktoj varmas - do, oni ne timu tendumadon, sed prefere ŝparu per ĝi.

MANĜOJ

La traktadoj pri tio daŭras, kaj ni esperas, ke la manĝado estos organizita. Kuirejo ekzistas, kaj nun ni serĉas kuiriston. Alikaze ni kune surloke serĉos oportunan manieron – la nutraĵaj vendejoj ne malproksimas.

PREZOJ

La loĝado kostos

  • ĉirkaŭ 150 r. tage surlite en dometo
  • kaj ĉirkaŭ 25 r. tage en tendo

MANĜOJ

Antaŭvideble ĉ. 120 rub. tage.

ALIĜKOTIZOJ POR OKSEJT

Aĝo
/ Aliĝdato
10-1617-3031-
Ĝis 30.06100150200
Ĝis 31.07200250300
Surloke300350400

ALDONE:

Infanoj ĝis 10 jaroj partoprenas senpage. Se vi estas REU/REJM membro vi havas rabaton 50 r.

La aliĝdato estas kalkulata laŭ la dato, kiam estos sendita la antaŭpago – 100 rub al la adreso 400064, Volgograd, Riharda Zorge, 46-122, Kaŝirinu Alekseju Vladimiroviĉu. 400064, Волгоград, Рихарда Зорге, 46-122 Каширину Алексею Владимировичу.

Aliĝilojn sendu: Paperpoŝte al: 400040, Волгоград, пр. Металлургов, 76-137. Краснокутскому Анатолию Викторовичу Aŭ retpoŝte al: tolikkk@interdacom.ru

PROGRAMO DE OKSEJT

La temo de OkSEJT — “vivu kolore”

Same kiel la pasintjara OkSEJT tiu ĉi OkSEJT ne estos nur instrua. Ni faru ĝin pli luda, teama. Sed certe estos diversnivelaj E-kursoj. La strukturo de tendaro estos jena: al ĉiu tago estas alfrontata konforma koloro de ĉielarko. Unua tago estos ruĝa, la dua – oranĝkolora ktp. Kaj ĉiu programero respondos al koloro de la tago.

Aliĝintoj (44)
Novaĵoj (2)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij