Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?

Novaj kontribuoj

pdf Provizora regularo pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»

Atentindaj paĝoj

Положение о членских взносах в 2016 году

Kotizoj por 2017

Lingva Festivalo: preparado kaj okazigo. Video-prelego de Aleksandr Blinov

Pagmanieroj favore al REU

Заплатить взнос в РоСЭ

Ligiloj

FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2017

Decembro




Novojarsk 2018
30.12.2017–05.01.2018
2017-12-30/30


Novojarsk-2018

30.12.2017 – 05.01.2018       


Informletero 2

25.09.2017

Novojarsk-2018 en urbo Tomsko

Siberia Ateno bonvenigas Vin la 30.12.201705.01.2018

Karaj amikoj! Aŭtuno jam ekregis, kutima vivo kaptis nin... Kaj ĝis Novjaro (laŭ gregoria kalendaro!) restas ne multe da tempo. Por pli bona planado de nia aspirata aranĝo, Organiza Komitato (OK) petas plej baldaŭ informi nin pri Via veno per plenigado de aliĝilo kaj sendo de aliĝkotizo.

Ni strebos kompili varian programon kaj petas aktive kontribui por ĝi. Ni esperegas, ke vetero estos indulga kaj ne pelos nin en ejojn ;-)  Tamen por ajna okazo ni preparos programon depende de temperaturo en strato.

Informo pri la urbo: eo.wikipedia.org/wiki/Tomsk

Loĝado: hoteleto Domo de ĉasisto str. Gagarina, 42, {hunter-hostel.ru ; vk.com/club48672342}. Estas 2-3-4-10 lokaj numeroj, kosto de 400 rub./diurno. La hoteleto situas en centro de la urbo! Kaj tio estas evidenta avantaĝo por ni.

Manĝado: en apudaj kafejoj/en la hoteleto estas komuna kuirejo. Eblas mendi variajn nurvarmigi preparitajn manĝojn (nun manĝproblemo ne estas!), kosto de tagmanĝo en urbaj mangejoj de 150 rub.

Novjara festo: hoteleto Domo de ĉasisto str. Gagarina, 42. Festa tablo {restaĵojn manĝos matene ;-) } 800 rub.[sen alkoholo!, dezirantoj zorgu mem].

Programo: Tomsk estas unika urbo - fondita en 1604 jaro, tamen juna ĉiu 9-a loĝanto estas studento!Restas kaj estas protektataj unikaj lignaj domoj, aŭ ĉu vi iam vizitis fortikaĵon de mez-epoka siberia urbo? Ĉu vi volas viziti unikan pup-teatron? Ni kompilas varian programon kun vizito al vidindaĵoj, multaj ludoj far de ludmajstro Koĉjo, spekto de E-filmoj, distroj kaj konkursoj. Kontribuu mem al la programo la kontribuantoj estos premiotaj el profito de la aranĝo!

Aliĝkotizo: ĝis 30.11.2017 -- 500 rub. (por la tuta periodo), poste/surloke kaj por neplena periodo 100 rub./diurne. Aliĝkotizo ordinare ne redoneblas, des pli, kiam elspezoj por organizado de la aranĝo estis faritaj, tamen OK pretas konsideri neatenditaĵojn. Por junuloj ĝis 26 jaroj validas 50% rabato por aliĝ-kotizo! Aliĝo validas nur post via pago de la kotizo!!!

Sendo de aliĝkotizo: Ĝiru al Sberbanka karto  4276 6000 1222 1574 (Геннадий Фёдорович Басов). En blanko por destino de la pago nure eblas skribi/noti "Частный перевод не связанный с коммерческой деятельностью" !!! Se ial tiu maniero ne konvenas skribu mesaĝon!

Transporto: Kiel alveni Tomskon kaj forveturi?

Trajne: Rektaj trajnoj venas al Tomsko el Moskvo, Anapa, Novokuznetsk, Leninogorsk kaj Novosibirsk. Ekzistas ankaŭ al-kroĉitaj vagonoj de Vladivostok ĝis Tomsk, kiuj venas al Tomsk ĉiu para dato. Acetu biletojn ĝis stacio Tomsk-1! Se vi ne trovos biletojn por la rektaj trajnoj, aĉetu al aliaj trajnoj ĝis stacio Tajga. De Tajga eblas veturi ĝis Tomsko-1 per elektrotrajnoj ĉiutage je 00.45, 10.17 kaj 17.26 (je Moskva tempo) kaj sabate-dimanĉe je 00.45, 02.05, 10.17, 12.38 kaj 17.26 (je Moskva tempo).

Aviadile: Vi elektu flughavenon Bogaŝovo Tomsk (TOF).

Itineraj busoj 18 rub., por pensiuloj 15 rub.; trolejbuso+tramo 16 rub., por pensiuloj 12 rub.

Kiel atingi la ejon de Novojarsk-2018?:

Ni laŭeble organizos renkonton de grupoj, tamen

de fervoj-stacidomo Tomsk-1 kaj de aŭtobus-stacidomo:

   Glavpoĉtampt(ĉefpoŝtejo) trolejbuso 4, busoj 2, 119 (kaj poste piede ~ 350 metroj/4,5 min),

   Gorsad -- tramo 2, 2a.  (kaj poste piede ~ 300 metroj/3,5 min).

   Krajevedĉeskij muzej -- itinerbusoj 12, 23, 33, 53 (nur necesas iom iri ĝis str. Jelizarovyĥ kaj trairi win kaj dekstren).

   De flughaveno Tomsk eblas veturi al urbo rekte ĝis haltejo Glavpoĉtampt(ĉefpoŝtejo) per buso 119.

Pli da detaloj pri urba trafiko rigardu en 2gis: http://2gis.ru/tomsk

Organiza Komitato: Basov. G., Obrazcov K., Minin V.

Kunordiganto: Geĉjo Basov – gecxjo@mail.ru,

paĝo en VK: vk.com/novojarsk2018


Bonvolu anonci pri Via partopreno ĝis 30 de septembro 2017 !!!

(tio tre helpos al ni pli bone plani la aranĝon!!!)


En la aliĝilo en "notoj" bonvolu skribi:

 1. Ĉu vi bezonas renkonton en stacidomo?

 2. Kiujn loĝkondiĉojn vi preferas:

— en granda ĉambro

— 4-lita ĉambro

— 2-lita ĉambro

— hostelo

— hotelo

Aliĝilo    Aliĝintoj (22)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

La paĝo estis montrita 311-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij