Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2019

Majo




LT-4
Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo
2019-05-01/04

Karaj geamikoj, la organiza grupo de la kvara lingvotrejnado invitas ĉiujn lernemajn esperantistojn por pliperfektigi siajn lingvokonojn kaj lingvokapablojn al la printempa kvartaga studprogramo en Jekaterinburgo!

En Jekaterinburgo sukcese okazis jam tri lingvotrejnadoj: la unua – novembre de 2014, la dua – januare de 2016 kaj la tria – denove novembre de 2017. La kvara, ĉi-foje printempa, okazos dum majaj festoj, la 1–4 de majo de 2019.

Lingvotrejnado estas kultur-kleriga aranĝo, kiu esence estas intensa tri-kvartaga diversnivela lingvostudado kun variaj akcesoraj klerigaj kaj kulturaj programoj. Kiel kutime, la organizan grupon de la lingvotrejnado formas aktivuloj el diversaj urboj, kaj estas invitataj Esperanto-instruistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skalo.

Organiza grupo:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) — ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo;
2. Irina Gonĉarova (Odincovo) — estrarano de REU, prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo C;
3. Aleksandr Blinov (Ĉeboksari) — prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo B;
4. Olga Ŝilajeva (Glazovo) — prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo A2;
5. Pavel Veselov (Tjumeno) — komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

La programo

La programo de la trejnado efektiviĝos en tri grupoj konforme al la niveloj A2, B1–2, C. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de esperantistoj; evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn — aŭdan komprenon, parolkapablon, skribokapablon, legokomprenon; trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.

La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Instruistoj estas liberigataj de aliĝkotizoj. Baza aliĝkotizo por kursanoj — 1000 ₽, por studentoj kaj pensiuloj — 500 ₽, por infanoj (ĝis inkluzive 14 jaroj) — senpage. Estas planate okazigi en ĉiu grupo entute dek du 60-minutajn lecionojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado.

La varia vespera programo kompletigos kaj daŭrigos la tuttagan studadon. Post la 18-a horo ĉiujn partoprenantojn atendas intelektaj, lingvaj kaj societaj ludoj, gvidataj de Roman Jefremov, lingvaj kaj parolaj konkursoj, «Peĉa kuĉo», komuna koncerto, rakonto pri studado en Poznano en la fako pri interlingvistiko kaj esperantologio, rakonto pri la festivalo «Teo kaj Amo» kun la spektado de elektitaj filmoj de la festivalo.

Loĝado

La Printempa lingvotrejnado-4 okazos en la sanigejo-profilaktejo «Bodrostj» (Jekaterinburgo, strato Krasnoflotcev, 48A). Loĝado en 2-litaj ĉambroj. Provizora prezo (loĝado kaj trifoja manĝado por unu persono diurne) estas 1500 ₽.

Pli detalajn informojn, inkluzive informojn pri prezoj kaj pagmanieroj vidu en la unua informletero kaj la dua informletero.

Kontaktoj

https://ural-sib.org   lingvotrejnado@ural-sib.org

Raja Kudrjavceva
poŝtelefono: +7-922-298-20-21,
retadreso: komencanto.r66@ya.ru

Pavel Veselov
retadreso: lingvotrejnado@ural-sib.org

Aliĝu!   Listo de aliĝintoj



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij