Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2017

Novembro




LT-3
Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo
2017-11-04/06

Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj

Aŭtuna  lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburgo okazis novembre de 2014, la dua - januare de 2016, kaj ambaŭ lingvostudadoj iĝis sukcesaj instruaj kaj edukaj aranĝoj tre bezonataj de diversnivele parolantaj esperantistoj en ilia strebo pliperfektigi proprajn lingvokonojn – kaj kapablojn. Jes ja, venis jam tempo daŭrigi ĉi tiun sperton kaj organizi por ĉiuj dezirantaj esperantistoj la trian lingvotrejnadon en Jekaterinburgo!

Aliĝu!

La aŭtuna lingvotrejnado okazos dum la festaj tagoj la 4an – 6an de novembro 2017. Nun estas traktataj organizaj demandoj kun la administracio de la profilaktejo “Uktus” (Jekaterinburgo, strato Prostornaja, 1). Provizora prezo (Diurna loĝado kaj trifoja manĝado por unu persono) estas 1200 - 1500 rubloj. Pli detalaj informoj pri la prezoj aperos komence de oktobro en sekva informletero.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
 
Studprogramo:
La programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2; B1,B2. La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Kategorio de sporadaj vizitantoj, gastoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj. Instruisto estas persono, kiu pretas prepari kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por tri 60-minutaj instruhoroj. Instruontoj estas petataj sin anonci kaj kontakti nun la Organizan grupon kaj prezenti siajn ofertojn.
 
La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de ĉiuj dezirantaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn per lingvaj ludoj kaj konkursoj, vesperaj programoj, metiejoj, prelegoj ktp. Estas antaŭvidata aparta grupo por infanoj, en kiu en luda kaj vigla formo oni praktikos Esperanton.
 
Al la lingva studado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, Esperanto-lernantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi la parolkapablojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado. Baza aliĝkotizo por kursanoj – 1000 rubloj, por membroj de REU – 700 rubloj , por studentoj kaj pensiuloj – 500 rubloj, por infanoj (ĝis inkl. 14 j.) – senpage. Estas planate okazigi entute dek tri 45-60-minutajn lecionojn. Partoprenontoj de la studado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se tion petos konkreta instruisto.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
Aliĝkotizo: A) laboranto – 1000 rubloj; B) membro de REU – 700 rubloj; C) pensiulo, studento – 500 rubloj; D) infanoj - senpage.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 5336 6900 6074 8052 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org
 
Por kontaktoj:
Raja Kudrjavceva – p.t. + 7-922-298-20-21; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Vladimir Opletajev – h.t.  (3462) 25-84-13; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Pavel Veselov – p.t. +7-922-480-11-51; lingvotrejnado@ural-sib.org.
 
Ĝis la revido novembre en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj




aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij