Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2008

Julio

IET-1
Internaciaj Esperanto-tagnoktoj
2008-07-01/10

“Internaciaj E-tagnoktoj”

ĉe Nigra Maro (Krimeo) estas organizata de Jalta E-klubo “Tero” helpe de Rusia E-Unio kaj subtenate de Ukrainia E-Asocio (UkrEA).

“Tendaro – arbaro” – tiel rimis dum jardekoj niaj komencantaj poetoj. Kaj ja ne hazarde: niaj tendaroj preskaŭ ĉiam okazis en arbaroj. Okazigi someran E-aranĝon apud maro tiam oni ne riskis pro grandegaj prezoj.

Sed en la nuna tempo la situacio renversiĝis. Estas pli simple trovi moderprezan bazejon apud la varma suda maro ol en la mezrusiaj arbaroj. Kaj ja klaras, ke ĉe la maro estas pli agrable :-). Tial jam la duan sinsekvan jaron e-istoj de niaj landoj estas invitataj pasigi la somerajn feriojn inter E-geamikoj – kaj apud maro!

lignofajro

Ĉi-jare la ĉefa somera aranĝo, subtenata de Rusia E-Unio, okazos en Krimeo (Suda Ukrainio) kunlabore kun la ukrainiaj samideanoj kaj tiel iĝos elradike internacia. Des pli ke Ukrainio estas senviza ne nur por rusianoj, sed ankaŭ por preskaŭ tuta Eŭropo! Eĉ lastmomente iu nia alilanda samideano povus aĉeti flugbileton kaj veni al IET-ejo.

Programo

Kiel kutime, la ĉefaj direktoj estos arto kaj E-instruado (lernado).

Estas invitataj multaj kantistoj el Rusio kaj Ukrainio kaj certe “steluloj” el eksterlando. Sendube partoprenos krimeano Pavel Moĵaev. Jaltanoj prizorgos gastajn koncertojn de famaj krimeaj bardoj, i.a. de konata al esperantistaro Vladimir Ŝiŝkin. Jalta teatra E-studio prezentos malgrandajn spektaklojn laŭ rakontoj de A. P. Ĉeĥov.Pavel Mojhaev

Por la partoprenantoj okazos lingvaj kursoj de diversaj niveloj: de la nula ĝis la supera. Oni planas instruistan seminarion. Kompreneble, okazos ankaŭ prelegoj kaj rondaj tabloj pri movadaj temoj. Eblos partopreni ankaŭ alispecajn kursojn, ekz. pri naĝado, manfaradoj ks. Dezirantoj resanigi sin estos invitataj al gimnastikaj ekzercoj, gvidataj de Anĵela Belenko. Okazos speciala programo por infanoj. (Pli detale pri programaj planoj vi legos en la dua informletero).

Loko

RokojPost longaj esploroj por la aranĝo estis trovita ripozejo “Raketa” sur kabo Tarĥankut en la okcidenta marbordo de Krimeo. La loko estas bone konata pro la plej diafana akvo en Krimeo (pro tio ĝin aparte ŝategas akvalangistoj) kaj relativa libereco de plaĝoj. La plaĝoj apud la bazejo cetere estas por ĉies gustoj – sabla, ŝtoneta, sovaĝa rokeca. Tiuj, kiuj ne tro ŝatas maron, povas uzi grandan basenon en la centro de la ripozejo.

La tereno de Tarĥankut estas tre seka kaj tial havas ne multe da verdaĵoj. Somere ĉi tie ofte estas tre varme. Seka aero kaj maraj brizoj, saturitaj de ozono, kalcio, magnezio, jodo k.a. elementoj, estas bonegaj naturaj kuraciloj por sanigo kaj fortigo de organismo.

Pro la apudeco al la maro ni ne bezonos timi varmegon. Krome, ĉar nia aranĝo okazos komence de la sezono (en la antaŭa monato junio la akvo en Nigra maro ankoraŭ ne estas sufiĉe varma, tial la bansezono startas komence de julio), espereble niaj tendaranoj ne suferos pro la varmego ne nur ĉe la maro.

Ekskursoj

moskeoProksime de la ripozejo troviĝas lago, kies akvo posedas kuracajn ecojn. Famaj estas ankaŭ ĝiaj kuracŝlimoj. Proksimas intermontejo “Ĝangul”, en kiu onidire akumuliĝis tioma kvanto de “pozitiva energio”, kiu estas nur en spiritaj centroj de Tibeto. Tiujn lokojn oni povos viziti grupe aŭ individue. Okazos ankaŭ ekskurso al urbo Evpatorija, kiun oni kromnomas “Nova Jerusalemo” pro abundo de diversreligiaj preĝejoj. Tie estas eĉ restadejo de derviŝoj (konstruita en la 7-a jarcento).

Loĝado

En trispecaj ĉambroj po 2,3,4 litoj en ĉiu:

  • – Loko en ĉambro bloka (kun duŝejo kaj necesejo en bloko por 3 ĉambroj) – 3,5 € /tage (ĉ.125 rub.)
  • – Loko en ĉambro aparta (kun duŝejo kaj necesejo) – 5 € /tage (ĉ.180 rub.)
  • – Bungalo (kun duŝejo kaj necesejo) – 7 € /tage (ĉ. 250 rub.)
  • – Loko en tendo – 0,8 € /tage (ĉ. 25 rub.)

(Atenton! Antaŭ komenco de la somera sezono la prezoj povos iom altiĝi)

Manĝado

3-foja – 7,5 € /tage (ĉ. 270 rub.). Oni rajtos pagi por apartaj manĝoj.

Kotizoj

depende de la aliĝdato, difinata laŭ la ricev-dato de la aliĝkotizo

Aliĝdato ekssovetiaj esperantistoj alilandanoj
ĝis la 31.03 6 € (ĉ. 200R) 9 €
ĝis la 31.05 10 € (ĉ. 350R) 14 €
surloke 14 € (ĉ. 500R) 20 €

Membroj de Jalta EK “Tero”, membroj de REU/REJM kaj UkrEA rajtas havi rabaton 1,5 €. Studentoj pagas 70% de la kotizoj, lernantoj pli aĝaj ol 14 jaroj – 50%, malpli aĝaj infanoj aliĝas senpage. Speciala rabato! Samadresaj gepatroj pagas UNU aliĝkotizon!

Kontribuantoj por la programo, speciale anticipe anonciĝintaj, ricevos partan aŭ plenan repagon de la aliĝkotizoj, laŭeble premiojn. Invititaj artistoj aliĝas senpage.

Kotizojn sendu

Ukrainianoj: al Jefim Zajdman (Зайдман Ефим Семенович р/сч 26205500000474 в Севастопольском филиале АКБ "Форум" МФО 384931 ОКПО 33543066) Pri ricevi klarigojn, konfirmojn, uzu retadresojn esperoĈEyalta.crimea.ua, jefim_zĈEmail.ru aŭ tel: +38-096-4838585(poŝa).

Rusianoj: al la kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov (143006, Москва-Одинцово-6, а.я. 21, Чертилову Михаилу Константиновичу). Pri pliaj pagmanieroj demandu per mikaelo.cheĈEgmail.com, tel.: +7-9162019437 (poŝa) aŭ la poŝta adreso.

Alilandanoj: kontaktu Andrej Grigorjevskij, andreoĈEreu.ru Tel.: +7-9278498325 (poŝa), +7-8355659856 (hejma). Artistoj sinturnu al Jefim Zajdman.


Novaĵgrupo: http://groups.google.com/group/internaciaj-esperanto-tagnoktoj/

Pri ajnaj programaj kaj teknikaj demandoj pri IET bonvolu kontakti J. Zajdman kaj A. Grigorjevskij – laŭ la indikitaj retadresoj kaj telefonnumeroj.

Bonvolu plenigi la retan aliĝilon en la retejo REU.RU.

El la dua informletero


Teamo

La teamo ankoraŭ ne plene formiĝis kaj viaj sinproponoj estas bonvenaj! Kaj nun, kaj surloke. La ĝeneralan kunordigon de la programo surprenis Katja Arbekova (Novosibirsk). Pri la arta programo intencas zorgi Mikaelo Lineckij (Kievo). La mastrumajn aferojn plu tenos Jefim Zajdman kaj aliaj jaltanoj.

Atingado

  • Veturi trajne aŭ flugi ĝis Simferopol.
  • Se oni alflugas, veturi de la flughaveno al la fervojstacio.
  • De la fervojstacio per lokaj elektrotrajnoj aŭ busoj necesas veturi ĝis Jevpatorio.
  • La elektrotrajnoj krozas ekde 5.40 ĝis 20.20 (entute 9), la busoj ankaŭ de la fervojstacio veturadas de 5.30 ĝis 20.30 (pli ol 20).
  • Ĝis Jevpatorio estas rektaj trajnoj el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Minsko, Ĥarkovo, Kievo, Dnepropetrovsko.
  • Somera bushoraro de Jevpatorio ĝis Olenjovka (rekte aŭ tra Ĉernomorskoje) aperos nur fine de majo. De Olenjovka ĝis la bazejo "Raketa" restos 3 km. La horaro kaj aliaj detaloj aperos en la tria informilo.

Se vi havas iujn demandojn kaj proponojn pri la programo ne hezitu kontakti Katerina Arbekova katkaCXEmail.ios.ru

Kaze de demandoj pri loĝigo kaj la bazejo bonvolu skribi al Jefim Zajdman (retadresoj en la teksto).


Informilo 3

Karaj geamikoj! Venis tempo por la lasta detala informilo.

Dankon al tiuj, kiuj komprenis gravecon de la prepara periodo kaj ĝustatempe reagis al niaj petleteroj konfirmi aŭ malkonfirmi la partoprenon.

La aranĝon konfirmis partopreni ĉ. 120 esperantistoj (krom la jaltanoj), el kiuj ĉ.30 venos kun siaj tendoj.

Unue, ĉi julio en Tarĥankut povas esti tre varma. Tial kunhavu ĉapelon, ombrelon kontaŭsunan, kremon kontraŭ sunbruniĝo, apoteketon por viaj infanoj (sur la bazejo doktoro mankas).

En Ukrainio dum la pasinta jaro estis granda inflacio, precipe por produktoj. Tial, kiel ni avertis en la unua informilo, la prezo (loĝado+3-foja manĝado) altiĝis – je ĉ.25% precipe pro manĝado. Pli multe altiĝis pago por loko en tendo (de 5 hrivnoj al 13 hrivnoj) ĉar laŭ nia peto oni faris lokon por la tendoj kun aparta duŝejo kaj necesejo.

Pli konkrete vi povas vidi la nunajn prezojn kaj detalojn en paĝaro de la bazejo www.raketa.crimea.ua.

Nuna stato de la monŝanĝo por tiuj, kiuj demandis pri la pli taŭga mono kunpreninda:

  • 1 rublo = 0.195 hrivnoj
  • 1$ = 4.7 hrivnoj
  • 1 € = 7.35 hrivnoj

Mem decidu, kiu mono estas preferinda. La monon prefere sanĝu en simferopla kaj jevpatoria stacidomoj.

Manko de tendo ne estu kaŭzo de nealveno. Se vi avertos nin, ni prozorgos iom da lokoj en granda tendo aŭ faros negrandan amasejon.

Kiel atingi la bazejon “Raketa”

Veturi trajne aŭ flugi ĝis Simferopol. Se oni alflugas, veturi de la flughaveno al la fervojstacio. De la fervojstacio al la bazejo necesas veturi tra Jevpatorio per lokaj elektrotrajnoj aŭ preferinde per busoj.

La elektrotrajnoj krozas ekde 5.40 ĝis 20.20 (entute 9), la busoj (ankaŭ de la fervojstacio) veturadas de 5.30 ĝis 20.30 (pli ol 20).

De Jevpatorio estas multaj busoj al loketo Olenjovka (tra Ĉernomorskoje)
je 5.30; 6.00; 10.15; 13.10; 14.42 (vn,sb,dm); 16.20;19.45

De Olenjovka ĝis la bazejo "Raketa" restos 3-4 km. Survoje de Ĉernomorskoje al Olenjovka vi povus poŝtelefoni al
+38-096-4838585 (Jefim) aŭ al +38-096-4850530 (Anĵela) kaj ni provos aranĝi vian alveturon al “Raketa”.

De Simferopol rekte al Olenjovka estas sola buso je 8.45

Eblas ankaŭ veturi per buso de Simferopol al Ĉernomorskoje kaj poste de Ĉernomorskoje al Olenjovka je 7.10; 9.00; 10.50; 12.10; 16.00; 17.50 (vn, sb, dm)

Rektaj trajnoj ĝis Jevpatorio estas nur el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Minsko, Ĥarkovo, Kievo, Dnepropetrovsko.

Horaro por rea veturo:

Olenjovka - Simferopolo: 13.00
Olenjovka - Jevpatorio : 5.30; 6.40; 9.25; 11.25; 13.00; 16.30; 18.25(vn,sb,dm)
Olenjovka – Ĉernomorskoje : 6.40; 8.00; 8.15; 15.15

En stacidomo simferopola povas esti poŝ-ŝtelistoj, do gardu vian monon kaj poŝ-telefonojn ĉe kasejo kaj dum enbusiĝo.

Provizora programo de IET-1 estas preparita

1-an de junio okazos enloĝigo, konatiĝo kun la bazejo kaj marbordo, interkona vespero, solena malfermo
Poste laŭvice okazados Esperanto-tagoj kaj Tagoj de ekskursoj

Tagordo de Esperanto-tagoj:

  • matena gimnastiko
  • matenmanĝo
  • matena kunveno.
  • Matena programo (diversnivelaj E-kursoj, Somera universitato, infana programo, instruado de kantoj, metiejoj, libera tempo)
  • Tagmanĝo
  • Daŭrigo de la matena programo
  • Vespermanĝo
  • Vesperoj (Ukrainia, Rusia, Krimea)
  • Nokta programo(gufujo, lignofajro, renkontiĝoj kun interesaj homoj)

Tagordo de Tagoj de ekskursoj:

  • Matena gimnastiko
  • Matenmanĝo
  • Matena kunveno
  • Ekskursoj
  • Vespermanĝo
  • Koncerto
  • Nokta programo

2-an de junio okazos prezento de Kieva bonfara fonduso “Espero” je nomo de V.Eroŝenko (gvidantoj de la fonduso Tarasjuk, J.Kovtonjuk).

Vi aŭdos multon interesan pri la fama nevidipova esperantisto Vasilij Eroŝenko, admiros bustojn de Zamenhof kaj Eroŝenko, kreitajn de fama skulptisto Sergej Fjodorov por Esperanto-aleo de la subakva muzeo.

9-an de junio dum ekskurso al Atleŝ okazos solena inaŭguro de la Esperanto-aleo.

Aliaj ekskursoj estos al Jevpatorio, intermonto Ĝangul, lago, Ĉernomorskoje.

10-a de junio – Tago de Amo kaj Amikeco kaj fermo de la aranĝo.

Por koncertoj estas invititaj kantistoj P.Moĵajev, M.Povorin, M. Ŝabala, V.Bondarkov, A.Ĥrustalov, A.Borodin, G.Ĥanzlik, P.Korotenko

Ne hezitu proponi viajn ideojn kaj kontribuojn por la programo. Por butiko ni atendas de vi librojn, diversajn esperantaĵojn. Por gufujo – filmojn.

Pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas la lokan preparan teamon, ne ĝenu turni vin al esperoCXEyalta.crimea.ua

Aliĝintoj (179)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij