Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2014

Majo

EsPrimo-10
Esperantista Primavero
2014-05-01/03

Informletero 1

 

Karaj geamikoj!

Ni ĝoje invitas vin al la deka jubilea ural-siberia printempa regiona E-renkontiĝo “EsPrimo”, kiu okazos la 1-n – 3-n de majo 2014 en Jekaterinburg!

Iniciatintoj kaj organizantoj de la renkontiĝo estas jekaterinburga esperantista klubo “Arĝenta flamo” kaj kelkaj regionaj aktivuloj. Esperantistoj ekaktivis en uralaj urboj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum tiuj cent jaroj la esperantista movado en Uralo spertis progresojn kaj elanojn, suferis pro persekutoj kaj reprezalioj, impete renaskiĝis dank’ al senlaca agado de aktivaj elstaraj esperantistoj. En pli ol deko da urboj de Uralo nun vivas esperantistoj kaj funkcias esperantistaj kolektivoj. E-klubo “Arĝenta flamo” estis fondita en junio 2007, ĝi unuigas agemajn membrojn, kiuj aktivas ne nur en la urba skalo, sed ankaŭ per siaj iniciatoj efike akcelas la tutregionan agadon.

Esperanto estas lingvo servanta por interkulturaj utiligoj, kaj esperantistoj kiel aktivaj kulturagantoj peras kaj kultivas ne nur nacian kaj internacian kulturojn, sed ankaŭ reciproke evoluigas sin konsumante kulturajn valorojn pere de Esperanto, uzante ĝin en diversaj sferoj de la homa vivo.

La temo de la jubilea EsPrimo “Kreante, verkante, legante” koncernas la lingvokulturan aplikadon de Esperanto en diversaj formoj de indivudaj kaj publikaj manifestiĝoj. Esperantistoj estas homoj kreemaj. Tial ni, la organizantoj, esperas, ke la elektita por la renkontiĝo temo estos loga kaj plaĉa al tiuj, kiuj celas stimuli kaj plivigligi sian krean agemon per Esperanto t.e. ĉiu partoprenanto estu preta oferti al la kultura programo sian originalan eron elektante el sia propra krea bagaĝo aŭ el la varia temaro sugestata de la Organiza teamo.

 

Organiza teamo

1. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), kunordiganto de REU en Uralo – ĝenerala kunordigado

2. Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg) – informado, kontaktoj kun la bazejo de EsPrimo-10

3. Aleksander Osincev(Jekaterinburg) – kultura, lingva programoj

4. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura programo, interrilatoj kun eksterlandaj esperantistoj

5. Jana Husanova (Jekaterinburg) –kultura, turisma programoj

6. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj

7. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Aliĝkotizoj:

1-a aliĝperiodo – antaŭ 15.03.2014 – 400 rubloj,

2-a aliĝperiodo – antaŭ 15.04.2014 –500 rubloj,

ekde 16.04.2014 kaj surloke – 650 rubloj.

Rabatoj por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 –aĝaj - senpage.

Detalojn pri la aliĝado al la renkontiĝo vidu ekde januaro 2014 en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” www.ural-sib.org

 

Pagmanieroj por aliĝkotizoj:

Per ordinara poŝto: Кудрявцев Виктор Васильевич, 620041, Екатеринбург, аб.ящ. 132

Яндекс-деньги: 41001200112112 (kudry-viktor@yandex.ru)

Webmoney: R196135669751 (rubla); Z290685360282 ($)

Aldonaj pagmanieroj aperos ĉe www.ural-sib.org

 

Loĝkondiĉoj kaj prezoj

EsPrimo-10 okazos surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 

Variantoj de loĝeblecoj:

1) loĝado en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo -1200 rubloj por unu diurno;

2) en dulitaj ĉambroj, kie du ĉambroj havas komunan ban-kaj necesejan ekipon - 600 rubloj por unu diurno.

Trifoja manĝado por unu tago -500 rubloj. Eblas mendi aparte: matenmanĝon -130 rubloj; tagmanĝon - 220 rubloj; vespermanĝon -150 rubloj.

 

En la programo

malferma kaj ferma ceremonioj, konferenco de legantoj, literatura konkurso, deklamkonkurso,

lingva programo “Peĉakuĉo”, diversaj metiejoj, lingvaj ludoj, amika vespero, vespero “En la sfero de artoj”, jarkunveno de uralaj esperantistoj, ekskursoj.

 

Turisma programo

Jekaterinburg, fondita en 1723, estas la ĉefurbo de Urala federacia regiono kaj unu el la plej gravaj industriaj, kulturaj, sciencaj, trafikaj kaj loĝistikaj centroj de Rusio. Al scivolemaj gastoj ĝi disponigas multajn interesajn kaj unikajn historiajn, kulturklerigajn kaj distrajn kampojn.

Vi povos partopreni en busa ekskurso tra la urbo, eksterurbaj ekskursoj laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.

 

Ni renkontiĝu en Jekaterinburg !

Bonvenon!

 

 

Kontaktoj:

Ĝenerala retadreso: esprimo@ural-sib.org

Raja Kudrjavceva: esprimo-10@yandex.ru   tel  +7 922 298 2021

Viktor Kudrjavcev: kudry-viktor@yandex.ru tel +7 912 034 20 75

Aleksander Osincev: alex.osintsev@gmail.com tel + 7 90226036 13

Vladimir Opletajev: surborde@mail.ru



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij