FLORANTA KRIMEO ATENDAS VIN!!!
Informilo numero 1
Jalta Esperanto – klubo “Tero” organizas omaĝe al Jefim Zajdman printempan E-renkontiĝon “Aroma Tero” = “ArTe”. Ĝi pasos sub aŭspicio kaj organiza helpo de REU.
Datoj: 29.04 – 5.05.2018
Loko: u. Jalta, sanatorio je la nomo de Kirov, centre de la urbo.
Kondiĉoj: 2-lokaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo. Eblos aldoni fotelliton aŭ faldliton. Tiukaze prezo malaltiĝos.
Programo: E-kursoj (kun ebla ekzameno por dezirontoj), kvizoj, koncertoj, interesaj ekskursoj,
diskutrondoj, prelegoj, lingva babilejo, vesperaj ludoj, promenoj kaj multo alia.
Prezoj: 6 diurnoj en 3-loka ĉambro kun 2 manĝoj (matene kaj vespere) = 8.000 rubloj; 6 diurnoj en 2-loka ĉambro kun 2 manĝoj = 10.600 rubloj.
Tagmanĝon eblos mendi aparte.
Aliĝkotizo: 500 rbl por REU-membroj, 700 rbl por nemembroj de REU.
Limdato por aliĝo estas la 20-a de marto. Aliĝkotizon kaj dezirindan antaŭpagon por loĝado minimume 1000 rublojn bonvolu sendi al la kasisto de REU Aleksandro Lebedev, petante lin pri pageblecoj, oportunaj por vi : amikko
@yandex.ru. En la mesaĝo indiku: “Por ArTe de s-ro Ivanov”.
Krimeanoj pagu surloke al s-no Anĵela Belenko.
Kontaktoj por programkontrubuontoj , ideoj, helpo ktp. bonvolu adresi al Svetlana Smetanina svsmetanina
@yandex.ru kaj Anĵela Belenko glicino
@mail.ru
Karaj artemuloj, verkistoj, kantistoj, poetoj kaj muzikistoj! Vi estas aparte invitataj kaj atendataj!!!
Per la aktiva partopreno kaj kontribuo al la programo ni subtenu la E-movadon en Krimeo!!!
Bonvenon al ĉiuj al belega Jalta , ĉe bordo de Nigra maro !!!
Aliĝilo:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeYwL7ABzDkVlJ55U10OYfojkAvFLDLtu9y4QWY5ORwXs35Cw/viewform