Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2024

Aŭgusto

RET-2024
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2024-08-20/27

Lando de 70 lingvoj bonvenigas vin!
Unua informilo

Datoj: 20–27-a de aŭgusto 2024.
Loko: Dagestano, u. Maĥaĉkala, sanatorio «Lezzet».
Temo: «Esperanto kaj ŝtato».

Ĉi-somere nin afable gastigos la montara respubliko Dagestano.
La sanatorio «Lezzet» situas surborde de Kaspia maro, je 35 kilometroj de la urbo Maĥaĉkala kaj je 7 kilometroj de la flughaveno. La sanatorio posedas belan plaĝon, laŭbojn, sportejojn, kafejon.

Programo
Krom kutimaj eroj estas antaŭplanitaj seminario «Esperanto kaj la ŝtato», fotoekspozicio «La mondo de espero», internacia koncerto, poezia vespero, bardkafejo, kvizoj, koncerto de loka ensemblo, konkurso de intelektuloj kaj multo alia, kion kontribuos la partoprenontoj.
Okazos 3 ekskursoj: tra la urbo Maĥaĉkala, al la antikva Derbento kaj Sulaka kanjono.

Prezoj

Aliĝkotizo
⁃ por REU-membroj — 1300 ₽;
⁃ por ceteraj partoprenantoj — 1500 ₽;
⁃ infanoj ĝis 15-jara aĝo (inkluzive) aliĝas senpage.

Loĝado kaj manĝado
La prezoj (inkluzivas 3-fojan manĝadon):

Kategorio de ĉambroPrezo por 1 homo por 1 diurno
2-loka komforta3250 ₽
2-loka plibonigita2650 ₽
2-loka standarta2450 ₽
3-loka plibonigita2550 ₽
3-loka standarta2350 ₽
4-5-6 plibonigita2450 ₽
4-5-6 standarta2250 ₽

Estas rabatoj por malgrandaj infanoj, kiuj ne okupas apartan lokon (dormas kun la patr(in)o):
ĝis 5-jara aĝo — rabato 50%,
ĝis 2-jara aĝo — senpage.

Gasta taga restado en la teritorio sen noktumado kaj manĝado: 250 ₽ por unu tago.

Aliĝo

La aliĝilo:http://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2024/
aŭ per retpoŝto ajunusov@yahoo.com

Bonvolu plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas laŭ la supre indikita ligilo.
Aŭ sendu aliĝilon retpoŝte al la organizanto Abduraĥman Junusov (ajunusov@yahoo.com) — tiam en la retpoŝta mesaĝo skribu viajn datumojn: personan kaj familian nomon, naskiĝdaton, jaron de esperantistiĝo, telefonon, retadreson, regionon/urbon, elektitan varianton de loĝado, kontribuojn al la programo.

La aliĝo validas nur post pago de la aliĝkotizo kaj antaŭpago de unu diurno de loĝado!
Bonvolu ĝiri la aliĝkotizon kaj antaŭpagon de unu diurno al Abduraĥman Junusov (karto de Sberbank ligita al la telefonnumero +7 989 652 8482).
Post la ĝiro nepre skribu al Abduraĥman: kiun sumon kaj por kiu vi ĝiris!
La restantan sumon eblas pagi surloke.

Redono de la mono
a) Se vi rifuzos de via partopreno antaŭ la 5-a de aŭgusto (15 tagoj antaŭ la aranĝo), ni plene redonos al vi la pagitan monon: la aliĝkotizon kaj la antaŭpagon de la loĝado.
b) Se vi rifuzos de via partopreno la 5-an de aŭgusto aŭ poste, tiam la antaŭpago de unu diurno de loĝado ne redoneblas. Kaj plej verŝajne ne redoneblos ankaŭ la aliĝkotizo (redonon de la aliĝkotizo eblos trakti nur post fino de la aranĝo kaj nur se la organizantoj ne havos deficiton).

Kiel veturi

La urbo Maĥaĉkala atingeblas fluge, trajne, buse.

Ekzistas rektaj flugoj al Maĥaĉkala el multegaj urboj de Rusio kaj el kelkaj eksterlandaj urboj. Somere povas aperi aldonaj flugkonektoj. Esploru mem per interreto aktualajn eblojn por taŭgaj datoj.

Ekzistas rektaj trajnoj al Maĥaĉkala kaj reen:
⁃ Moskvo — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Rjazanj, Tambov, Saratov, Astraĥanj kaj aliajn);
⁃ Sankt-Peterburg — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Tverj, Moskvo, Tula, Voroneĵ, Rostov-na-Donu, Armavir...);
⁃ Tjumenj — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Ufa, Samara, Saratov, Astraĥanj...).

Kontaktoj

Pri ĉiuj demandoj kaj proponoj kontaktu la organizanton — Abduraĥman Junusov.
Telefono: +7 989 652 8482.
Retpoŝto: ajunusov@yahoo.com

 

Bonvenon al gastama Dagestano al nia tradicia landa aranĝo
Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2024!

 

Tre provizora progaramo
Viaj ideoj, kontribuoj por la programo bonvenas!

Datoj, tempoj, programeroj Gvidantoj, respondeculoj
 
La 1-a tago — la 20-a de aŭgusto, mardo
Alvenoj, registrado, loĝigo, enskribo al ekskursoj. La teamo
13:00 Tagmanĝo
14:00 Libera tempo, banado en la maro
19:00 Vespermanĝo
20:00 Interkona vespero, diskoteko Abduraĥman Junusov kaj la teamo
 
La 2-a tago — la 21-a de aŭgusto, merkredo
08:00 Matenmanĝo.
10:00 Solena malfermo Abduraĥman Junusov
10:40 Fotoekspozicio «La mondo de Espero» kaj ekspozicio de pentraĵoj de Aĵu Kaĉaev
11:00 Gazetarkonferenco Abduraĥman Junusov
11:30 Internacia koncerto Boris Ĥanukajev
13:00 Tagmanĝo
15:00 Duontaga busa ekskurso al Maĥaĉkala, vizito de muzeoj Abduraĥman Junusov
19:00 Vespermanĝo
20:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 3-a tago — la 22-a de aŭgusto, ĵaŭdo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
11:00 Prelego «Kie troviĝas paradizo» (pri Dagestano) Abduraĥman Junusov
13:00 Tagmanĝo
15:00 Majstro-klasoj pri popolaj metioj Olga Starostina
17:00 Prezentado de filmoj en Esperanto Abduraĥman Junusov, Olga Starostina
19:00 Vespermanĝo
20:00 Arta vespero Lokaj organizantoj
22:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 4-a tago — la 23-a de aŭgusto, vendredo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Tuttaga ekskurso al Derbento, vizito de la fortikaĵo Narin-kala, tagmanĝo en Derbento Abduraĥman Junusov
18:00 Interpretista konkurso
19:00 Vespermanĝo
20:00 Koncerto de Jekaterina Ŝatrova Jekaterina Ŝatrova
21:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 5-a tago — la 24-a de aŭgusto, sabato
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
09:00 Seminario «Esperanto kaj la ŝtato» Abduraĥman Junusov
10:00 Konkurso «Kion vi scias pri Dagestano?» Abduraĥman Junusov
11:00 Sportkonkuroj
13:00 Tagmanĝo
14:00 Neptun-festo. Scenaĵo «TEHA» Organiza teamo
17:00 Prelego «Esperanta literaturo» Nikolao Gudskov
19:00 Vespermanĝo
20:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 6-a tago — la 25-a de aŭgusto, dimanĉo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
10:00 Banado en la maro, ludoj
12:00 Prelego de Nikolao Gudskov Nikolao Gudskov
13:00 Tagmanĝo
14:00 Duontaga busa ekskurso al Sulaka kanjono Abduraĥman Junusov
19:00 Vespermanĝo ĉe «Glavriba», promenado
22:00 Reveno al la bazejo
 
La 7-a tago — la 26-a de aŭgusto, lundo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
13:00 Tagmanĝo
14:00 Banado en maro, promenoj
19:00 Vespermanĝo
20:00 Adiaŭa vespero, koncerto, balo Organiza teamo
 
La 8-a tago — la 27-a de aŭgusto, mardo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
11:00 Solena fermo de la Tagoj, enmanigo de premioj, komuna fotado Abduraĥman Junusov kaj la organiza teamo
12:00 Disveturo

Aliĝilo    Aliĝintoj (7)

Julio




TEMoj-2024
Tiĥvinaj Esperanto-metiejoj
2024-07-13/21

Tiĥvina Esperanto-klubo informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 13-a ĝis la 21-a de julio 2024 en la tradicia loko — sporta bazejo apud Caricino Ozero, 5 kilometrojn for de Tiĥvin.

Ankaŭ la metiejoj funkcios plejparte tradiciaj: movada, lingva, tradukista, sporta, kanta, fota, diboĉa... netradiciaj akcepteblas — proponu.

Okazos ekskursoj, koncertoj, naĝadoj tagaj-noktaj kaj aliaj umadoj sen fumado.
Proponatas kelktaga antaŭTEMa ekskurso al Arĥangelsk kaj dumTEMaj tuttagaj ekskursoj al Velikij Novgorod, Vologda kaj Staraja Ladoga. Ĉio ĉi okazos depende de la kvanto de dezirantoj.

Funkcios kafejeto, librobutiko, ludejo kaj arbaro kun diversaj beroj. La vetero... ni esperu, ke ĝi estos konvena por ĝui kaj la naturon, kaj la amikan etoson.

Retejo de TEMoj-2024 https://temoj2024.ru funkcias ekde la 1-a de februaro 2024.
Tie en la retejo trovu ĉiujn informojn: prezojn, aliajn detalojn, aliĝilon, pagmanieron por pagi la aliĝkotizon kaj tiel plu.

Aŭ demandu al Mikaelo Bronŝtejn en Telegram, VK, retpoŝte (mamuto@rambler.ru), telefone (+7 921 346 8245).

Marto




TEMoj-2024Bonfara koncerto en Peterburgo

2024-03-31/31
Bonfara koncerto en la Sankt-Peterburga Asocio pri Internacia Kunlaboro, Adreso: Litejnij, 60.
Koncertos Andrej Korobejnikov kaj Ekaterina Ŝatrova.
La koncerto komenciĝos je la 17-a horo.
 

Februaro




REN-2024
Rusiaj Esperanto-Noktoj
2024-02-09/12

Informilo

Tra la lando ekde kelkaj jaroj sukcese pasas biblio-noktoj, muzeo-noktoj, teatro-noktoj kaj aliaj similaj aranĝoj. Kial ne Esperanto-noktoj?

La Estraro de REU kunlabore kun la aktiva peterburga Esperanto-klubo «Kariljono» lanĉas tute novan neordinaran aranĝon «Rusiaj Esperanto-Noktoj». REN-2024 okazos jam ĉi-februare!

Datoj: 09–12.02.2024.
Loko: Sankt-Peterburgo.
Temo: «Konataj nekonatoj».
Loĝado: tristela mini-hotelo «Oktaviana». La adreso: Nevskij prospekt, d. 74–76 (eniro de Litejnij prospekt). Piede atingeblas de la stacidomo Moskovskij.

Lokoj de aranĝoj:
Asocio de internacia kunlaboro (Litejnij prospekt, d. 60, kontraŭ la hotelo);
Biblioteko numero 1 (str. Torĵkovskaja, d. 11, metrostacio Ćornaja reĉka).

Provizora programo

09.02, vendredo
Veno, enloĝiĝo, libera tempo.
15:00–16:45 — Bonveniga renkontiĝo, salutvortoj de mastroj kaj gastoj. Inaŭguro de REN-2024.
Konkurso de bela lego. Temo: «Peterburgo, vintro». Oni deklamu proprajn originalajn aŭ tradukitajn verkojn. Premioj sekvos.
18:00–20:00 — Stomakhoroj en apudaj kafejoj.
22:00 — Vizito al drinkejo-bierejo por emuloj, aliaj promenu tra belaj vesperaj stratoj de la urbo.
24:00 — Vespernokta programo en la hotelo. Anekdotoj, tablaj ludoj.

10.02, sabato
Abunda programo!
09:00–11:00 — Pieda ekskurso laŭ Esperanto-adresoj en Sankt-Peterburgo fine de la 19-a komence de la 20-a jarcentoj.
11:30–15:00 (en la Biblioteko) — Prelegoj:
El historio de Peterburgo — A. Sidorov.
La ĵurnalo «Espero» — E. Maliŝeva.
Kiel komputiloj komprenas lingvojn? — A. Ĉirkovskij.
Interŝanĝo de sperto pri instruado en Afriko kaj Sicilio — S. Ivanov, S. Smetanina.
Iu diskuto, se restos tempo.
16:00–18:00 — Teatro «Zazerkalje», muzikalo «Blua birdo».
Paralele — Vizito al muzeoj, por tiuj, kiuj ne teatrumos.
20:00 — Plenigo de stomakoj.
23:00 — Vespernokta programo en la hotelo. «Taso de amikeco».

11.02, dimanĉo
Resobriĝo ĝis la 10:00.
10:30 — Busekskurso tra la urbo.
14:00–15:00 — Bezonatas manĝi!
16:30–21:00 — Granda vespera programo en la Asocio.
Kvizo pri Peterburgo (premioj sekvos), horo de anekdotoj, elekto de Miss aŭ Mister «Konata nekonato», koncerto de lokanoj kaj gastoj, komuna fotado.
22:00–24:00 — Malfrua manĝado, promenado.
P. S. Je la 19:00 — Opero «Madam Baterflaj» (forkuru de nia programo, kiu aliĝis!)

12.02, lundo
10:00 — Vekiĝo
Ĝis la 12:00 — Adiaûo, brakumoj, kisoj, larmoj...

Bonvenon al ĉiuj!

Viaj programideoj kaj kontribuoj bonvenas. Aliĝu rapide!
Por aliĝi, plenigu la jenan formularon: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScseGfW5lLjnSxbBIt2PDBNaHOnyF5Ql9GodspJZkbBY6IRew/viewform

Aliĝkotizon 200 ₽, monon por teatro, loĝado bonvolu ĝiri al la REU-kasistino Marija Verzun
(ŝia telefono estas +7 996 779 3213,
telegramo https://t.me/mariaverzun,
retadreso mverzun88@gmail.com).

Organizantoj:
Svetlana Smetanina — +7 926 608 3244
Svetlana Ejst — +7 921 373 9752
kaj aliaj.

2023

Aŭgusto




RET-2023
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2023-08-14/23

Unua informletero

Datoj: 14–23 de aŭgusto 2023.

Loko: ripozejo «Lebjaĵje» je distanco 12 kilometroj de la urbo Kazano.
La ripozloko situas en natura pinarbaro ĉe la lago Lebjaĵje. Apudas la lago Glubokoje. Organizitaj plaĝoj, luejoj de boatoj kaj aliaĵoj. La teritorio enhavas diverstipajn domojn, ludejojn por infanoj, sportplacojn, naĝejon, banejon, multajn laŭbojn, plurajn benkojn, promenpadojn. Ekzistas grandega interarba ŝnurparko.

Loĝkondiĉoj:
Duetaĝaj domoj por 6 aŭ 10 personoj. Unulokaj kaj dulokaj litoj en apartaj ĉambroj. En 10-lokaj domoj duŝo kaj necesejo estas en ambaŭ etaĝoj. En la 6-lokaj estas balkono. Ĉiu domo havas kuirejon kun fridujo, mikroonda forno, manĝilaro, televidilo, molaj divanoj. Apudas loko por ŝaŝlikumi.
Tendumado, bedaŭrinde, ne eblas. Loĝado nur en domoj.
Kvanto de lokoj estas limigita, maksimumo estas ĉirkaŭ 80 personoj. Homoj, kiuj aliĝos super tiu kvanto, devos mem organizi sian loĝadon en iu hotelo en la urbo. Venantoj al la bazejo el urbo anticipe pagu la aliĝkotizon kaj tagajn manĝojn.

Manĝoj:
Komforta manĝsalono por 70 personoj. En la teritorio estas aparta kafejo, kie eblas manĝi-trinki, aĉeti dolĉaĵojn, trinkaĵojn, bieron. Sidlokoj por 12–15 personoj.

Prezoj:
Loĝado en ajna domo en ĉambro sur lito: 1300 ₽ por persono por diurno. (Ĉi-momente ĉiuj litoj estas jam rezervitaj).
Loĝado sur duloka divano en komuna spaco: 800 ₽ por persono por diurno, se dormi duope kun iu, kaj 1000 ₽, se okupi divanon sole.
Prezoj por loĝado ne inkluzivas manĝojn.
Manĝado: 200 ₽ — matenmanĝo, 400 ₽ — tagmanĝo, 400 ₽ — vespermanĝo. Menuo estas varia. Eblos anticipe interkonsenti por nia kolektivo.

Programo:
Prelegoj, diversaj kursoj, konkursoj, atelieroj, ludoj, koncertoj, vespera programo. (Sin)proponoj bonvenas!

Konferenco:
En la semajnfino 19–20-a de aŭgusto okazos vica Konferenco de REU.

Ekskursoj:

  • Planatas ekskurso tra la urbo Kazano en komforta buso kun vizito de plej ĉefaj vidindaĵoj: Kremlo, moskeo Kul-Ŝerif, metroo, pieda avenuo kun monumento al F. Ŝaljapin, kazana kato. Vizito al la tatara setlejo kun gustumado de lokaj pladoj. Lago Kaban kaj multo alia.
  • Urbo Bolgar — ĉefurbo de Volgia Bulgario, pli malfrue Centro de Ora Hordo. Heredaĵo de UNESCO.
  • Urbo-insulo Svijaĵsko. Monakejoj, preĝejoj, antikvaj stratetoj, historia muzeo. Unu el turistaj lokoj de Tatario. Heredaĵo de UNESCO.
  • Jelabuga — naskiĝurbo kaj loĝloko de la fama rusa pentristo Ivan Ŝiŝkin. Muzeo-bieno de N. Durova. Muzeoj de V. M. Beĥterev, M. Cvetaeva, de provinca medicino.
Ĉie eblas gustumi lokajn frandaĵojn.

Veturi de la urbo al la bazejo eblas per 8 itineraj busoj. Intervalo 10–12 minutoj, unu veturo kostas 35 ₽, daŭro 15–20 minutojn.
La preciza adreso de la bazejo: г. Казань, территория Озеро Лебяжье, д. 3.

Aliĝilo
Jen estas aliĝilo: https://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2023/
Plenigante ĝin, bonvolu indiki en la kampo «Notoj», kiujn manĝojn vi elektas:
- plene (ĉiuj manĝoj);
- nur matenmanĝoj;
- matenmanĝoj + tagmanĝoj;
- tagmanĝoj + vespermanĝoj;
- tute sen manĝoj.

Aliĝkotizo:
por membroj de REU kaj kandidatoj — 500 ₽;
por ceteraj partoprenantoj — 1000 ₽.
Infanoj ĝis 15 jaroj (inkluzive) ne pagas la aliĝkotizon.

Pro troa populareco la lokoj estas limigitaj. Ni bezonas ĝis la 1-a de marto fari antaŭpagon al la bazajo por ne perdi lokojn. Sen antaŭpago oni ne rezervas kaj ne garantias bezonatan lokokvanton.
Pro tio la organiza komitato petas vin ĝiri antaŭpagon por via loĝado kiom eblas rapide, ideale ĝis la 1-a de marto.
Por oportuno kaj rapideco prefere ĝiru rondan antaŭpagon 10 milojn — tio estu via aliĝkotizo plus pripago de ĉefa parto de la loĝado. (Okaze se vi planas veni por la tuta periodo.)
La restintan sumon por loĝado kaj manĝado/ekskursoj, se vi ilin mendos, eblos pagi pli proksime al la alveno aŭ surloke.

Redono de mono:
La aliĝkotizo ne redoneblas.
La antaŭpago por loĝado redoneblas plene, se vi rifuzis de la partopreno ĝis la 12-a de julio.
Se vi rifuzas post la 12-a de julio, vi perdas 30% de la plena kosto de via loĝado.

Pagmanieroj: Ĝiru la monon al la banka karto 5469 3800 9654 9083 (Sberbank, Aleksandr Aleksandroviĉ Lebedev)
aŭ uzu unu el aliaj pagmanieroj, kiuj estas indikitaj en la paĝaro https://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
Post la ĝiro nepre mesaĝu retpoŝte (amikko@yandex.ru) aŭ en VK (https://vk.com/amikko) pri via ĝiro: kiu, kiom da mono kaj por kio ĝiris.

 
Dankon pro la komprenemo kaj bonvenon al la tradicia somera arangho de REU!

 
Via organiza komitato:
A. Lebedev (amikko@yandex.ru) — Konferenco, financoj;
S. Smetanina (svsmetanina@yandex.ru) — organizaj demandoj, ekskursoj;
N. Gudskov (nikolao@yandex.ru) — programo.

Ligiloj:
Grupo en VK: https://vk.com/ret_2023
Paĝaro de la bazejo: http://www.lebyagie.ru/

Aliĝintoj (88)

Aprilo




TkU-3
Tempoj kaj urboj
2023-04-28/05-02

Tempoj kaj Urboj. 1874. Tula

Datoj: 28.04.2023–02.05.2023.
Urbo: urbo Tula.
Temo: 1874.
 

Homoj!

La trian fojon Jelena Kuznecova kaj MEA MASI okazigos la Esperanto-renkontiĝon «Tempoj kaj urboj», kies celo estas rememori bazajn datojn el la vivo de Ludoviko Zamenhof kaj esplori, kio en tiu tempo okazis en la mondo kaj konkrete en la urbo, elektita de ni por la vizito.

Ĉi-foje la aranĝo pasos en la fama urbo Tula, plena de vidindaĵoj kaj histori-signifaj lokoj. Nin atendas multaj interesaj ekskursoj kaj, certe, forta lingva praktikado en Esperanto.

La temo estas 1874 — la jaro, kiam la juna Zamenhof aliĝis al la 4-a klaso de la Varsovia gimnazio post translokiĝo de la familio al la pola ĉefurbo en 1873.

Ni atendas viajn proponojn por la programo!

La ĉefa programo pasos la 29-an de aprilo — la 1-an de majo 2023, sed estos antaŭtago (la 28-a de aprilo) kaj posttago (la 2-a de majo), kiujn la organizantoj prizorgos. Kiel kutime, ni loĝos en negranda, proksimume 20-loka hostelo, kosta ĉirkaŭ 600 ₽ por diurno. Manĝados ni memstare. La aliĝkotizo estas 300 ₽, la antaŭpago de la loĝado nepras.

Precizan lokon kaj koston de la hostelo ni anoncos baldaŭ.

Por aliĝi al la aranĝo, bonvolu plenigi la formularon.
Se por iu maloportunas plenigi tiun formularon, skribu rekte al la organizantoj:
Maria +7 996 779 3213,
Jelena +7 958 840 5504,
aŭ lasu mesaĝon en mesaĝilo de la VK-grupo de la aranĝo: https://vk.com/tempojkajurboj.

Ajnajn demandojn direktu al Jelena: +7 958 840 5504.

Bonvenon!

Marto




APERo-16
Antaŭprintempa Esperanta renkontiĝo
2023-03-02/05

APERo-16 atendas vin!

Datoj: la 2-a — 5-a de marto 2023.

Loko: Rusio, Moskva regiono, Puŝkina distrikto, Verda urbeto, 8, ripozejo Saluto.

Temo: «Ŝanĝoj».

Prezoj: 1650 ₽/diurno kun tri manĝoj, 1100 ₽/diurno sen manĝoj.
Por infanoj, lernejanoj kaj studentoj: 1350 ₽/diurno kun tri manĝoj, 800 ₽/diurno sen manĝoj.

Loĝkondiĉoj: 6-litaj ĉambroj, eventuale ne plene okupitaj. Duŝejo-necesejo en la koridoroj.

Pagoj: por plena periodo — 4950 ₽, se vi estas plenkreskulo kaj manĝos en la manĝejo.

Pagmaniero: anticipa pripago de la tuta via persona partopreno al la MASI-karto de Sber:
5336 6903 1661 7739 kun nepra mencio: «APERo-16, por (nomo de la persono)».

Grupo en VK:https://vk.com/apero_ek_masi (tie estas referenco al la aliĝilo!)

Organizantoj: Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Kontaktoj:
Mirina: +7 905 796 6199, mirinda.strigo@gmail.com;
Karter: +7 901 584 9604, kilokaban@yandex.ru.

2022

Aŭgusto




TkU-2
Tempoj kaj urboj
2022-08-24/28

Atentu! Aperis la dua informletero, rigardu ĝin ĉi tie iom sube!

Tempoj kaj urboj. 1865. Jaroslavl

Karaj geamikoj de nia internacia lingvo!

Ni denove renkontiĝas por esplori historiajn eventojn kaj viziti interesajn lokojn, profundiĝante en la jarojn de Zamenhofa vivo kaj kreado.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavlj, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estos 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, kaj la temo por nia renkontiĝo estos «Klerigado».

Datoj de la aranĝo: 24–28.08.2022.
En la unuaj tagoj okazos plejparte ekskursa programo. Solena malfermo de la aranĝo, verŝajne, okazos vespere 26.08.2022 (vendredo).

Loĝado

Ni loĝos en hostelo.
Kosto de loĝado estos ĉirkaŭ 600–700 ₽ por unu tago por unu homo.
Precizan koston de hostelo kaj aliĝkotizon ni anoncos baldaŭ.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.

Ekskursoj

Dum la renkontiĝo estas planata granda ekskursa programo.

Estas antaŭvideblaj la sekvaj ekskursoj (la ĝustajn itinerojn kaj tempon ni fiksos poste):
‣ Superrigarda ekskurso. Promenado laŭ la plej famaj vidindaĵoj en la centro de la urbo: Volkov-teatro (la unua teatro en Rusio), preĝejo de la profeto Ilja, bordstrato de Volga, terlango ĉe la intersekco de la riveroj Volga kaj Kotorosl, kapelo de Kazana Dipatrino, Jaroslavla parko-muzeo (Kremlo), monumento de Jaroslavo la Saĝa (fama viro kun la torto), kaj tiel plu.
‣ Vojaĝo al bieno de Nikolaj Nekrasov en Karabiĥa.
‣ Vojaĝo al Tolga monaĥinejo. Ni veturos laŭ Volga per rivera trameto kaj ekvidos multege da vidindaĵoj sur Volga bordo. Poste ni admiros faman monaĥinejon, fonditan en la 14-a jarcento, rigardos sunsubiron ĉe Volga kaj veturos reen.
‣ Erskurso al preĝejoj de Jaroslavl. Jaroslavlaj preĝejoj dum jarcentoj mirigis vizitantojn kaj estis fiero de urbanoj. Riĉaj urbaj negocistoj neniam avaris monon por konstrui ilin kaj ĉion faris plej altkvalite, engaĝante la plej famajn arĥitektojn. Nun en la centra parto de Jaroslavl troviĝas pli ol 30 preĝejoj kaj temploj. Dubinde, ke ni sukcesos viziti ilin ĉiujn, sed la plej famajn kaj belajn ni certe penos vidi.
‣ Ekskurso al la distrikto Ruĝa Perekopo, la plej malnova industria centro de la urbo. Ni vidos neparadan Jaroslavlon, forlasitajn domojn, malnovan teksan fabrikon kaj neprizorgatan, sed treege belan parkon kun preĝejo de Petro kaj Pavlo.
‣ Vizito de Tverica bordo de Volga. Ni transiros Oktobran ponton trans Volga kaj malsupreniros al la plaĝo kun la parko. Ni vidos la plej famajn vidindaĵojn sur Volga bordstrato de la alia bordo kaj eble faros malgrandan piknikon. Eblas ankaŭ viziti privatan muzeon de emajlo.

Aliĝilo

Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform
Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

Kontaktoj

Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Se vi havas iujn ajn demandojn, ne hezitu demandi al Jelena.

Dua informletero

En la jaro de sia 25-a datreveno Moskva Esperanto-Asocio MASI lanĉis novan Esperanto-renkontiĝon: «Tempoj kaj urboj». La aranĝo estas dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en vizitata urbo ekde mezo de la 19-a jarcento. Per ekzemplo de vizitata urbo ni ŝatus eksenti la vastan historian fonon, samtempan kun vivo de L. Zamenhof kaj lia lingva projekto.

Pasintjare tia urbo estis Penza, kaj la unua esplorjaro estis 1859 — la naskiĝjaro de la kreinto de Esperanto.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavl, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estas 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, do la temo por nia renkontiĝo estas «Klerigado».

Datoj de la aranĝo

24.08–28.08.

La 24-a de aŭgusto estas tago por alveno kaj dislokiĝo (post la 14.00 en la gastejo).

La horaro de la Programo ekde 25.08 aperos post ĉiuj interkonsentoj.

Aliĝkotizo

La aliĝkotizo estas 450 ₽ por la tuta periodo kaj 300 ₽ por 26.08–28.08.

Infanoj ĝis la 16-jara aĝo la aliĝkotizon ne pagas.

Manĝado

Por manĝado ni proponas sufiĉe bonan lokon: https://vk.com/restoran_bazar_yar. Krome, ni povos mendi manĝon en gastejo.

Loĝado

Por loĝado estas rezervita la gastejo (hostelo) «Ĉerdak», la adreso estas: str. Pervomajskaja, d. 15a. Atentu, ke la gastejo ŝanĝiĝis kompare kun dekomenca informo. Por havi garantion pri loĝloko, bonvolu plenigi la aliĝilon aŭ skribi rekte al organizantoj. Ne necesas memstare rezervi tiun gastejon.

Atentu, ke, laŭ reguloj, en ejoj estas malpermesita drinkado kaj fumado. Krome, ni petas, ke vi sin detenu de parolado pri politiko. Se troviĝos dezirantoj diskuti pri nuna politika situacio aŭ pri baloto de esperantistoj al registaro, ni povas fari tion en alia loko kaj en lasta tago.

Bonvenaj kontribuoj

Fakte, estas multe da temoj por parolado, ligitaj kun historia tempo kaj loko de nia renkontiĝo. Partoprenontoj povas elekti ajnan el temoj kaj prepari mesaĝon aŭ prelegon. Bonvolu informi organizantojn por rezervi tempon en la programo, se por prelego necesos pli ol 20 minutoj.

Ekzemple, kiuj plej gravaj eventoj okazis en la mondo en la jaro 1865? Verŝajne, nuligo de sklavposedado en Usono. Ankaŭ en Rusio tiutempe iris diversaj reformoj. En Jaroslavla gubernio la unuan fojon pasis elektado de reprezentantoj en loka registaro. Okazis aliaj eventoj.

En tiu jaro naskiĝis multaj famaj homoj (verkisto D. R. Kipling, komponistoj J. Sibelius kaj A. Glazunov, pentristo V. Serov). Se vi scias pri aliaj homoj, precipe pri esperantistoj, nepre rakontu pri ili.

La 28-an de aŭgusto, lastan tagon, estas planata veturado al Karabiha, kie dum la jaroj 1861–1875 loĝis kaj verkis N. A. Nekrasov. Ĉu iu scias pri tradukoj en Esperanto?

Laŭ nia ĉefa temo ni povas paroli ankaŭ: pri fama instruisto K. D. Uŝinskij, kiu loĝis, kvankam pli frue, en Jaroslavl; ĝenerale pri elementaj lernejoj en Rusio; pri diversaj instru-metodoj kaj lernolibroj de Esperanto; pri antaŭnelonge pasinta 55-a Kongreso de ILEI kaj tiel plu.

Bonvenon!

Aliĝilo

Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform

Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

Kontaktoj

Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Aprilo




VER-18
Volgia Esperanto-Renkontiĝo
2022-04-30/05-03

Bonvenon al Volgia Esperanto-Renkontiĝo VER-18!


Ni invitas geamikojn renkontiĝi en la urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono) por komunikado, kantado, ludado, interŝanĝo de interesoj, kaj, certe, por Esperanto-parolado.

La renkontiĝo okazos 30.04–03.05.2022.


VER havas jam sufiĉe longan historion, sed okazis ne ĉiujare.
La nuna fojo, la 18-a, sjgnifas ĝian plenaĝecon.

Do, la temo de VER-18 estas «Plenaĝo».

Tamen, ni konsideru la «plenaĝon» pli vaste. Aĝo, plena de eventoj, plena de ĝojo, plena de amikoj, plena de Esperanto.
Plena de vivo!
Ajna aĝo povas esti plena!
Komuniku ni pri tio!


Ĉu vi scias/scipovas/povas ion, kio faras vian vivon plena? Ĉu tio povas pere de vi fari pli plena vivon de la aliaj? Proponu tion por la VERa programo!

VER pasos en dua etaĝo de privata domo. Programeroj okazos endome, enkorte, enurbe, kaj eĉ envilaĝe.
Pro tio, ke spaco de VERejo estas ne tre vasta, kvanto de patroprenontoj estas limigita je 20 personoj. Anticipe anoncu pri via deziro veni, aliĝinte ĉi-tie: https://vk.cc/ccIz74

Partoprenkotizo

Partoprenkotizo por VER estas simbola: 100 rubloj por unu tago.
Por tago, en kiu vi gvidos iun programeron-aranĝon, la taga pago estos redonita.

Loĝado

  • En hotelo «SSSR» («СССР») (5–10–15 minutoj perpiede de la VERejo). La kosto de unu lito en dulita ĉambro estas 600–750 rubloj. Nepre rezervu lokon: +7 927 818 8181.
  • En hotelo «Mr. Brown Hotel». Ĝi situas je 1–2 minutoj pli malproksime, ol «SSSR». La kosto de unu lito en dulita ĉambro – 1350 rubloj, ĝi inkluzivas matenmanĝon. Rezervi lokon: +7 927 634 0641. Ĝustigu telefone, ke vi bezonas precize hotelon «Mr. Brown Hotel», ĉar estas reto de gastejoj, el kiuj «Mr. Brown Hotel» plej proksimas.
  • En nia VERejo, surplanke en propra dormosako. Tiu varianto kostas 300 rubloj/nokto.
  • En hejmo de Aleksandr Ĥrustaljov (2–3 minutoj perpiede de VERejo), surplanke en propra dormosako. 300 rubloj/nokto.

Se vi bezonos dormosakon — avertu anticipe. Ni povos trovi 2–3.

Manĝado

Memzorga, en kafejoj-manĝejoj aŭ/kaj per vendejoj. Ni rakontos kaj montros — kie. Verŝajne, komunaj marŝoj por manĝi en kafejoj estos organizotaj, almenaŭ dum tagmanĝoj.

Tuttempa teo kun alteaĵoj — senpagaj.

Kontaktoj

La VERa paĝo en VK: https://vk.com/ver18dd
Aliĝu ĉi-tie: https://vk.cc/ccIz74

+7 996 732 3346 — Elena Kuznecova — programo de VER, komunaj demandoj.
+7 917 619 8256 — Valerija Ĥrustaljova — lokaj demandoj.

Februaro




APERo-15
Antaŭprintempa Esperanta renkontiĝo
2022-02-23/27
APERo-15 okazos la 23-27-an de februaro 2022, apudmoskve.

Ĉu tro da tagoj? Sed eble, por aliurbanoj eĉ pli oportunos? Venu, homoj, por tiom da tagoj, por kiom vi povas!

Kion ni faros dum tiom da tagoj? Jen la proksimumaj planoj.
La 23 - alventago kaj Malfermo
La 24 - ekskurso al proksimlokaj vidindaĵoj (unika afero: ni neniam havis tempon por konatiĝi kun ĉirkaŭaĵoj, eĉ kun la historia urbo Zvenigorod!)
La 25 - multaj promenoj kaj vintraj ludoj, bakado de blinoj, la 2a Malfermo ;)
la 25-26 - kutima programo
La 27 - Fermo kaj disveturo.

Kompreneble, ajnaj programeroj povos okazi iam ajn tra la tuta periodo.

Kie okazu APERo?
Ne en Jerŝovo - tio dume estas la sola informo, kiun ni disponas. La loko estas serĉata. Se iu havas iujn proponojn - bonvenon!

Malklareco pri la loko neniel malhelpu al vi plani la libertagojn kaj al aliurbanoj - aĉeti la biletojn ĝis/el Moskvo!

2021

Aŭgusto




Konferenco-31
La 31-a Konferenco de REU
2021-08-21/22

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj partopreni en la 31-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio, kiu okazos la 21-an – 22-an de aŭgusto enkadre de RET-2021 apud urbo Maĥaĉkala!

La Konferenco pasos en miksita ĉeesta-distanca formo. REU-anoj, partoprenantaj en RET, kunvenos ĉeeste, kaj tiuj, kiuj ne povos veni al RET, konektiĝos per Zoom.

Partoprenontojn ni petas registriĝi per la aliĝilo al la Konferenco: http://reu.ru/kalendaro/alighilo/Konferenco-31/. La organizantoj bezonas scii kvanton de la partoprenontoj por bone prepari la Konferencon.

Se vi planas partopreni la Konferencon distance, bonvolu nepre registriĝi, indiki en la aliĝilo vian retpoŝtadreson kaj skribi en «notoj», ke vi partoprenos distance. Eniri virtualan Zoom-ĉambron povos nur REU-membroj, ĉar por okazigi voĉdonadojn en Zoom necesas ke tiuj, kiuj konektiĝos, havu voĉdonrajton. Ĉiu distanca partoprenanto devas konektiĝi aparte. T. e. ne eblas, ke du REU-membroj sidu kaj voĉdonu antaŭ unu komputilo, ĉar dum voĉdonoj kalkulado de voĉoj okazos per zoom, kaj zoom kalkulos tion kiel unu voĉon sed ne kiel du.

Bonvolu sendi viajn proponojn por la tagordo de la Konferenco. Vi povas skribi ilin en la aliĝilo (uzu la kampon «Kontribuo al la programo» por viaj proponoj por la tagordo) aŭ sendi al la adreso de la Estraro — estraro@reu.ru.

Aliĝintoj (5)

 




RET-2021
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2021-08-15/22

Lando de 70 lingvoj bonvenigas vin!
Unua informilo

Datoj: 15–22 de aŭgusto 2021.
Loko: Dagestano, u. Maĥaĉkala, sanatorio «Kaspij».
Temo: «Esperanto en Suda Rusio».

Ĉi-somere nin afable gastigos la montara respubliko Dagestano.
La sanatorio «Kaspij» situas surborde de Kaspia maro, je 35 kilometroj de la urbo Maĥaĉkala kaj je 14 kilometroj de la flughaveno. La sanatorio posedas belan plaĝon, naĝbasenojn, laŭbojn, sportejojn, kafejon.
La partoprenontoj estos senpage veturigataj el la flughaveno ĝis la sanatorio kaj reen.

Programo
Krom kutimaj eroj estas antaŭplanitaj seminario «Esperanto kaj amaskomunikiloj», fotoekspozicio «La mondo de espero», internacia koncerto, poezia vespero, bardkafejo, kvizo «Kion vi scias pri Dagestano?», koncerto de loka ensemblo, konkurso de intelektuloj kaj multo alia, kion kontribuos la partoprenontoj.
Okazos 3 ekskursoj: tra la urbo Maĥaĉkala, al la antikva Derbento kaj Sulaka kanjono.
En la finaj 2 tagoj okazos la vica REU-Konferenco.

Prezoj

Aliĝkotizo
⁃ por REU-membroj — 1300 ₽;
⁃ por ceteraj partoprenantoj — 1500 ₽;
⁃ infanoj ĝis la 16-jara aĝo aliĝas senpage.

Loĝado kaj manĝado
Loĝado duope en 2-loka ĉambro normale ekipita, kostas 2500 ₽ por unu persono por diurno.
Tiu ĉi prezo inkluzivas tri-fojan manĝadon, organizitan laŭ sistemo de «sveda tablo», variaj bongustaj pladoj.
Tiuj, kiuj loĝos pli ol 5 tagojn, rajtas ricevadi senpagan kurortan kuracadon.

Aliĝo

La aliĝilo:http://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2021/

Bonvolu plenigi la aliĝilon kaj urĝe ĝirila aliĝkotizon (1300 ₽ aŭ 1500 ₽) + antaŭpagon de unu diurno de loĝado (2500 ₽).
La restantan sumon por loĝado eblas pagi surloke.
La monon ĝiru al Aleksandr Lebedev:
     karto de Sberbank: 5469 3800 7074 4643
     aliaj pagmanieroj: http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html
     la retpoŝto: amikko@yandex.ru
     (post la ĝiro nepre skribu al la retpoŝto: kiun sumon kaj por kiu vi ĝiris!)

Redono de la mono
⁃ a) Se vi rifuzos de via partopreno antaŭ la 30-a de julio (16 tagoj antaŭ la aranĝo), ni plene redonos al vi la pagitan monon: la aliĝkotizon kaj la antaŭpagon de la loĝado.
⁃ b) Se vi rifuzos de via partopreno la 30-an de julio aŭ poste, tiam la antaŭpago de unu diurno de loĝado ne redoneblas. Kaj plej verŝajne ne redoneblos ankaŭ la aliĝkotizo (redonon de la aliĝkotizo eblos trakti nur post fino de la aranĝo kaj nur se la organizantoj ne havos deficiton).

Kiel veturi

La urbo Maĥaĉkala atingeblas fluge, trajne, buse.

Ekzistas rektaj flugoj al Maĥaĉkala el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Surguto, Ĉelabinsko, Ufa kaj kelkaj aliaj urboj.

Ekzistas la jenaj rektaj trajnoj al Maĥaĉkala kaj reen:
⁃ Moskvo — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Rjazanj, Tambov, Saratov, Astraĥanj kaj aliajn);
⁃ Sankt-Peterburg — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Tverj, Moskvo, Tula, Voroneĵ, Rostov-na-Donu, Armavir...);
⁃ Tjumenj — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Ufa, Samara, Saratov, Astraĥanj...).

 

Bonvenon al gastama Dagestano al nia tradicia landa aranĝo
Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2021!

 

Aldone

Geamikoj, dum RET funkcios Esperanto-butiko, vi povas antaŭmendi librojn laŭ la katalogo, prezentata de Mikaelo Bronŝtejn.
Jen la katalogo: la ligilo.
Krome, estos vendataj T-ĉemizoj kun emblemo de RET-2021 kaj aliaj esperantaĵoj.

Eblas jam elŝuti la provizoran programon de RET-2021.
Atentu, ke eblas ŝanĝoj en la programo, kaj ke bonvenas viaj kontribuoj por ĝi. Sendu ilin al Abduraĥman Junusov (ajunusov@yahoo.com).

Aliĝu al la komunumoj pri RET-2021 en sociaj retoj!
Fejsbuko:
- https://www.facebook.com/events/521226082342574,
- https://www.facebook.com/groups/209846170865692/,
VK:
- https://vk.com/ret_2021.

Dua informilo

Elŝutu ĉi tie

Aliĝintoj (37)

 




RA-15
Renkontiĝo de Amikoj
2021-08-03/11
ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis

RA-15 okazos! Ni invitas vin al nekredeble unika sala lago: ĝi situas tre proksime al la Kazaĥa limo kaj pro tio klimato estas tre varma, seka kaj ĝojiga. Ni banos nin, amuziĝos kaj ludos dum la tuta semajno. Ni manĝos bongustegajn lokajn akvamelonojn kaj promenos multe. Dum la aranĝo ni ekskursos kaj vidos pitoreskajn ĉirkaŭaĵojn. Bonvenon!


Loko:

Jarovoje (Altaja regiono)

Pli detale:

Datoj 03.08 - 11.08.2021

Pli proksime al la datoj ni vidu per kiu trajno aŭ buso estos pli oportune veni.

Aliĝkotizo:

Ĝis la 1-a de majo: 1000 rub (por infanoj - 500₽)

Ĝis la 1-a de julio: 1200 rub (por infanoj - 600₽)

Poste: 1500 rub (por infanoj - 750₽)

Aliĝkotizo inkluzivas RA- ĉemizon.

Aliĝkotizon sendu per al +7-913-921-94-98, Katerina, Sberbank

Loĝado:

2-lita ĉambro – 1500₽ por la ĉambro (tagnokto) (750₽ persone)

3-lita ĉambro – 2100₽ por la ĉambro (tagnokto) (700₽ persone)

4-lita ĉambro – 2600₽ por la ĉambro (tagnokto) (650₽ persone)

Kvanto da lokoj estas limigita. Bonvolu ne prokrasti.

Ĉiu loĝ-loko havas malgrandan kuirejon: en ĝi estas forno, fridujo, tableto kaj seĝoj. Do kuiri oni povas memstare. En la urbo estas vendejoj kaj merketoj. Alia ebleco – kafejo je du paŝoj de nia bazejo. Prezoj ne tro multekostaj. Ankaŭ oni povas aĉeti fumaĵitan fiŝon ĉe lokanoj. Duŝejoj kaj necesejoj estas ekstere.

Plaĝumado:

La lago estas ege sala – bone ke vi havu kun vi botelon da akvo por lavi manojn aŭ okulojn post naĝado. Tutcerte ekzistas akvo apud la plaĝo por lavi piedojn aŭ vi povas eĉ duŝi vin, sed kontraŭ aparta mono.

Ĉiu persono povas havi specialan karton, kien oni metas monon kaj poste, uzante tiun karton, oni povas pagi kontraŭ kafejojn, necesejojn, duŝejojn sur la plaĝo. Tre oportune laŭ mi.

RA-programo:

Estas planataj kursoj, e-ludoj kaj ekskursoj. Mi atendas kontribuaĵojn de la partoprenantoj.

ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis

Junio




TkU-1
Tempoj kaj urboj
2021-06-11/14

La renkontiĝo en Penza «Tempoj kaj urboj», nuligita pasintsomere, okazos ĉi-jare 11–14-an de junio 2021 en la sama loko kaj kun la sama temo!

Tio estas bonega eblo partopreni Esperanto-aranĝon preskaŭ en la centro de Eŭropa parto de Rusio!

Estas planataj Esperanto-kursoj por novuloj, prelegoj, diskutrondoj, kvizoj, ludoj, kantoj por ĉiuj. Ni proponas viziton al muzeo «Tarĥani» por la lasta tago, la 14-a de junio.

Viajn demandojn kaj dezirojn skribu al Jelena Kuznecova: kuz-24-len@mail.ru, +7 958 840 5504.

Grupo en VK: https://vk.com/tempojkajurboj

Majo




VER-17
Volgia Esperanto-renkontiĝo
2021-05-01/03

Karaj geamikoj!

Jam foriras vintro kaj proksimiĝas somero, kaj ni VERe esperas je plivarmiĝo kaj reviviĝo de naturo, niaj animoj kaj aliaj cirkonstancoj.
Kaj ni invitas ĉiujn dezirantojn renkontiĝi ĉeeste por komuniki, kanti, ŝanĝi interesojn kaj paroli esperante.
Bonvenon al VER-17!

La datoj: 01–03.05.2021.

La loko: urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono), strato Ĵiguljovskaja, domo 1.

La temo: «Vivo kun naturo harmonia estu.»

Tradicie la teritorio de Volgiaj Esperanto-renkontiĝoj estas libera de fumado kaj drinkado. Se necesas, vi povas fari tion ekstere.

La preciza programo dependas de deziroj kaj ebloj de partoprenontoj. Ni proponas okupojn pri jogo, masaĝo kaj aliaj sanigmetodoj, lekciojn pri naturgardado kaj sanignutrado, diverstemajn konversaciojn, Esperanto-kursojn por novuloj, manlaborajn metiejojn, promenon tra la urbo kaj piknikon en arbaro, ludojn kaj kantojn.

Aliĝkotizo — 200 ₽, infanoj — senpage.

La loĝado:
• kun propraj dormosakoj sur la planko ĉe Lera — 200 ₽ por tagnokto (kun matenmanĝo);
• aŭ en apuda mini-hotelo «Natali» (bonvolu memstare mendi lokojn, la minimuma prezo estas 500 ₽).

Ĉiuj ĉefaj programeroj okazos en la domo de Lera en granda halo sur mola tapiŝo, kie ne bonvenas ŝuoj, pro tio estas peto havi purajn ŝtrumpetojn (pli bone — kelkajn).

La manĝado: eblas manĝi en apuda manĝejo aŭ kuiri komune, se plimulto de partoprenantoj estos vegetaranoj.

Plena informo estas en la VK-paĝo: https://vk.com/event203747296

Telefonoj:
+7 917 619 8256 — Lera,
+7 958 840 5504 — Lena.

La aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScSf_N2pCBlcFTnPSK6mT3YaAt-bQbBA_bDqAD3HzpTBqAe8w/viewform

2020

Julio

RET-2020
Rusiaj Esperanto-tagoj
2020-07-10/19

Geamikoj, RET-2020 ne okazos! Pro la kronvirusa epidemio ni movas la aranĝon al iu el sekvaj jaroj. Legu pli en la novaĵo.

«Siberio invitas vin!»
Informilo numero 1

Datoj: la 10-19-an de julio 2020.

Loko: Ripozejo «Brusnika», 30 kilometrojn for de la urbo Krasnojarsko (mapo).

Loĝkondiĉoj
la bazejo situas en la pina arbaro ĉe la bordo de la montarsiberia rivero Mana. La bazejo posedas duetaĝajn lignajn dometojn kun ĉiuj oportunaĵoj: duŝejoj, necesejoj, televidiloj, fridujoj. En grandaj loĝblokoj estas teujoj, mikroondaj fornoj. En la teritorio ekzistas kelkaj oportunaj laŭboj, sporta placo, loko por lignofajro. Al la belega bordo de la rivero gvidas kruta ŝtuparo. Je 200 metroj troviĝas la vilaĝo Ustj-Mana.
De la urbo Krasnojarsko funkcias busoj, elektrotrajnoj.
Ĉambroj estas de jenaj kategorioj: 3-4-6-8-lokaj; kelkaj estas por 2 personoj.

Teknikaĵoj
Funkcias operatoroj de poŝtelefona komunikado: MTS kun interreto de «E»-reĝimo, TELE-2 kun interreto. Pri funkcio/malfunkcio de aliaj operatoroj ne estas informo.
Estas vifio, sed malforta, nur por letera-teksta komunikado.

La prezo por unu tagnokto pro persono (loĝado + 3-foja manĝado) estas 1550 ₽. Tiu prezo egalas por ĉiuj loĝkategorioj. NE MANĜI ne eblas.
Manĝado eblas vegetara.

Flosado

RET-2020 estos neordinara. La 10-12-an de julio estas planata flosado laŭ la rivero Mana. La ĉefa enloĝigo en «Brusnika» okazos la 12.07.2020.

Flosadon organizas speciala firmao kun trejnitaj flosistoj. En la flosoj estas bionecesejo, tablo kaj benkoj. Profesia kuiristo preparos manĝojn. Lokoj por tagaj haltoj kaj noktumado estas speciale aranĝitaj kaj prilaboritaj kontraŭ iksodoj. Ekzistas eĉ turisma banejo!

Enprogramitas pilkludoj, kvizoj, kantado ĉe vespera lignofajro, ĝuado de pitoreska siberia naturo, kiu jam hodiaŭ atendas vin!

Starto al la flosado la 10-an de julio estos de E-klubejo (en Krasnojarsko) per la buso de la flos-firmao, kaj la fino — ĉe la bazejo «Brusnika» la 12-an de julio.

Por dezirantoj. Ne estas deviga partopreno.

Prezo de la flosado por unu persono por tuta periodo: 4500 ₽. Ĝi inkludas: busveturadon, manĝojn, dormosakon+turisman tapiŝeton, lokon en tendo.

Apartan manĝon por vegetaranoj dum flosado oni ne preparos, sed povos disdoni ordinaran manĝon, ne aldoninte viandon. Ĝenerale en la menuo estos interalie fromaĝo, fruktoj, ovoj.

RET-programo

La ĉefa RET-programo antaŭvidas diversgradajn kursojn, prelegojn, koncertojn, ekskursojn, sportumadon, naĝadon, diskutadon, lignofajrojn kaj ĉion alian, kion vi proponos kaj (kun)organizos.

Invitu viajn geamikojn, alilandajn gastojn, parencojn. Ni povos akcepti ĝis 100 personoj.

Ni kune festu la 45-an jubileon de Krasnojarska E-klubo!

Aliĝo

Bonvolu plenigi la aliĝilon, kiu estas en la paĝaro de REU kaj ĝiri la aliĝkotizon al la kasisto Aleksandr Lebedev kun indiko de via nomo kaj urbo.

La pagmanieroj: http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.

La unua limdato: la 1-a de marto de la jaro 2020.

Aliĝkotizo
Por REU-membroj estas 1300 ₽,
por nemembroj 1500 ₽.
Infanoj ĝis la 16-jaraĝo inkluzive la aliĝkotizon ne pagas.
Por alilandanoj aliĝkotizo estas 25 €.

Ĉiujn demandojn-proponojn bonvolu sendi al Svetlana Smetanina: svsmetanina@yandex.ru.
Alilandanoj ĉe bezono ricevos invitilon por vizo-obteno. Petu invitilon ĉe Svetlana Smetanina.

Malproksima, sed tre gastama Siberio kaj Krasnojarska teritorio atendas vin!

Bonvenon!

Afiŝo-reklamilo

 

Dua informilo

Karaj aliĝintoj kaj eventualaj aliĝontoj al RET-2020!

Jam venis la kalendara printempo. Baldaŭ ni devas antaŭpagi la loĝadon en nia bazejo «Brusnika» kaj la flosadon. Ankaŭ la aliĝkotizo bezonatas por organizaj aferoj.

Loĝantoj de Siberio ĉiusomere asekuras sin de iksodoj. La asekura firmao de Krasnojarsko, kie laboras unu nia esperantistino, proponas por ni fari asekurojn, kiuj validas unu jaron tra la tuta teritorio de Rusio.

Bonvolu ĝiri al Aleksandro Lebedev vian monon.

Sberbanka karto: 5469 3800 7074 4643,

aliaj pagmanieroj: vidu ĉe http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.

Samtempe nepre informu lin per email amikko@yandex.ru pri pri via nomo, kotizo kaj celo de via ĝiro.

1) Bonvolu pagi la aliĝkotizon 1300 ₽ (REU-membroj) aŭ 1500 ₽ (ĉiuj ceteraj) ĝis la fino de marto. Por eksterlandanoj la aliĝkotizo estas 25 €.

2) Monon por loĝado (50%) bonvolu ĝiri ĝis la 15-a de majo.
La prezo estas 1550 rbl / persono / nokto kaj inkluzivas noktadon kaj 3-fojan manĝadon.

3) Al Evelina Sokolova bonvolu ĝiri monon por flosado (se vi partoprenos ĝin) kaj asekuro kontrau iksodoj.

Ŝia karto jenas: 5336 6900 1424 2442 (Sberbank). Bonvolu skribi NENION en la linio «naznaĉenie plateĵa».

Mesaĝu al ŝi per emailsevelina@mail.ru la nomon, sumon kaj celon de via pago.

La flosado kostas 4500 ₽, tio inkludas tendon, kuiristan laboron, dormosakon, tapiŝon, manĝadon, buson al la flosloko de la E-klubo. Bonvolu gis la 25-a de majo ĝiri tiun sumon!

Pri la asekuro. Ĝi kostas 300 ₽ por plenkreskulo kaj 250 ₽ por infano.
Se pagi 500 ₽, tiu sumo antaŭvidas medicinan helpon kaj kuracadon kontraŭ ebla akcidento. Bonvolu decidi mem pri la sumo.

Aldone bonvolu sendi al Elena Ŝaravinaframbo@yandex.ru (aŭ al Svetlana Smetaninasvsmetanina@yandex.ru) donitaĵojn de via rusia pasporto + adreson. Por asekuro eblos ĝiri monon la plej malfrue fine de majo.

Pri viaj aĵoj dum la flosado. Kelkaj demandis, kion fari kun eventualaj pakaĵoj, kiuj ne estos bezonataj dum la flosado. Do, antaŭ la flosado vi povos restigi ajnajn viajn aĵojn en Krasnojarsk en la klubejo de Esperanto-klubo KRESKO. Al la floso vi prenu nur la plej necesan minimumon da aĵoj! Ĉion ceteran lasu en la klubejo! Organizantoj zorgos pri transporti vian bagaĝon el la klubejo al la bazejo, kien vi venos fine de la flosado.

Se aperos demandoj aŭ iuj hezitoj, bonvolu turni vin telefone aŭ rete al Aleksandro Lebedev kaj Svetlana Smetanina. Dankon pro komprenemo kaj rapidaj ĝiroj!

Bonvenon al RET-2020!

Via Organiza Komitato.

Junio




IKBE-86
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
2020-06-27/07-04

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Unua komuniko

  1. Dato kaj loko:
    La IKBE-86 okazos de la 27-a de junio ĝis la 4-a de julio 2020 en Moskvo, la ĉefurbo de Rusio.

  2. Ni loĝos, manĝos kaj konferencos samloke,
    en la 6-etaĝa konstruaĵo, kies lastaj du etaĝoj estas la hotelaj ĉambroj, apartenantaj al la instituto «REAKOMP»; lifto estas.

    Ni rezervis 37 ĉambrojn por 71 personoj (7 trilitaj, 15 dulitaj, 10 unulitaj, 3 duonluksoj kaj du luksoj). Ĉiuj ĉambroj estas komfortaj, kun duŝo, necesejo, fridujo kaj elektra teujo; vi-fio funkcias en la tuta konstruaĵo. La luksoj kaj duonluksoj estas pli vastaj, pli komfortaj ĉambroj, destinitaj por du personoj, sed la lito estas duloka, do konvena por paro aŭ por iu korpulenta homo. Luksa ĉambro konsistas el du ejoj plus divano.

    Pri la dezirataj ĉambroj, kompreneble, oni konsideros plej unuajn mendojn.

    Manĝejo estas por 80 personoj kaj konferencejo por 100 personoj. Sur la unua etaĝo de la konstruaĵo troviĝas la ŝtata ŝparbanko, sur la dua — la respublika biblioteko por blinduloj. Proksimas la metroo «Prospekt Mira», la fama VDNH (Ekspozicio de la ekonomia mastrumado), kelkaj teatroj, belega moskeo, ankaŭ porblindula mezlernejo kaj «Logos», kiu okupiĝas pri brajlopresado, reliefaĵoj kaj sonlibroj. «Reakomp» preparas funkciulojn por la rusiaj blindulorganizaĵoj kaj entreprenoj.

    Adreso de la kongresejo:
    per. Protopopovskij 9, RU-129010 Moskvo.
    Ligilo al la mapo: https://yandex.ru/maps/-/CKEuJ-IF.

  3. Kiel la kongresan temon ni proponas:
    «Esperanto kaj muziko unuigas nin».

  4. Partoprenkotizo dependas de la ĉambrospeco kaj landkategorio. Jen estas la unupersonaj kotizoj por B-landoj:
    - 250 eŭroj en trilita ĉambro;
    - 280 eŭroj en dulita ĉambro;
    - 310 eŭroj en duonlukso;
    - 380 eŭroj en lukso;
    - 400 eŭroj en unulita ĉambro;
    - infanoj ĝis 14 jaroj, se ili ne profitos apartan liton, pagas 130 eŭrojn.

    Ni rememorigas, ke B-landojn konsistigas iamaj socialismaj landoj de Eŭropo, ĉiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko kaj Azio (escepte Israelon, Japanion kaj Korean Respublikon). Ĉiuj aliaj landoj apartenas al kategorio A, kaj A-landanoj al la indikitaj kotizaj prezoj bonvolu aldoni 30 eŭrojn.

    La kotizo inkluzivas loĝadon kaj trifojan manĝadon dum sep tagoj, tuttagan ekskurson kaj ceterajn kongreselspeszojn. Ankoraŭ du ekskursojn ni proponas por aldona pago.

  5. La kotizon bonvolu pagi al:

    SWIFT-kodo: SABRRUMMSP1
    Titolo de la banko: STAVROPOLSKOYE OTDELENIYE N5230 PAO SBERBANK
    Adreso de la banko-filio: g. Pyatigorsk, ul. Oktyabrskya, 8
    Konto de la ricevanto: 40817978260106290019
    Ricevanto de la pago: Ryabov Pavel Vasilevich
    En la kampon «Mesaĝo por ricevanto» bonvolu nepre skribi «LIBE-kongreso 2020».

    Limdato por aliĝoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de aprilo 2020.

    Se iuj cirkonstancoj malebligos vian partoprenon en la IKBE, kaj vi avertos la organizantojn antaŭ la 1-a de junio 2020, oni redonos vian monon (kompreneble, sen la bankelspezoj).

  6. Aliĝilo

    1. antaŭnomo kaj familia nomo;
    2. vidhandikapito/akompananto/blindulamiko;
    3. naskiĝdato;
    4. poŝta adreso;
    5. telefonnumero, retadreso kaj skajpo;
    6. mi pagis per banko ... eŭrojn;
    7. mi bezonas ... ĉambron (mia samĉambran(in)o: ...)
    8. Mi estas vegetarano: jes/ne;
    9. A. mi partoprenos tuttagan ekskurson: jes/ne;
      B. mi partoprenos busan ekskurson tra Moskvo (20 eŭrojn por persono, alpago surloke): jes/ne;
      C. mi partoprenos perpiedan ekskurson al Kremlo (15 eŭrojn, alpago surloke): jes/ne.
    10. Mi jene kontribuos en la programon de la IKBE: ...
    11. Mi planas alveni (indiku veturmanierojn, alven/forirtempojn, kunvojaĝantojn, laŭ via momenta scio).

    Se vi ĝustatempe informos, ni renkontos vin ĉe la alveno kaj poste ankaŭ akompanos ĉe la forvojaĝo.

  7. La preparan laboron gvidas REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) kunlabore kun LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj REU (Rusia Esperantista Unio) en jena konsisto:
    Pavel Rjabov (REAN), Anatolij Masenko (REAN), Vjaĉeslav Suslov (estrarano de LIBE), Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU).

    Se vi bezonas la oficialan invitleteron por akiri la rusian enirvizon, bonvolu sendi kopion de via vojaĝpasporto kaj la ĝustan loĝadreson al: svsmetanina@yandex.ru.

    Aparte bonvolu mencii, se vi volas alveni pli frue aŭ resti kelkajn tagojn post la kongreso.

    Viajn eventualajn demandojn kaj proponojn bonvolu direkti al Anatolij Masenko:
    Gerojev-Medikov 15 — 1, RU—357739 Kislovodsk, Rusio;
    tel.: +7 879 377 5886,
    retpoŝto: masenkoai@mail.ru.

 

Fonto de la teksto: Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj http://www.libe.slikom.info/.


Novaĵoj (1)

Majo




UtT-1
Urboj tra tempoj
2020-05-01/05

La aranĝo estas nuligita pro la kronvirusa epidemio!

Saluton, geamikoj!

MEA MASI kore invitas vin al la nova maja Esperanto-renkontiĝo «Urboj tra tempoj». Ĝi pasos de la 1-a ĝis la 5-a de majo 2020 en la urbo Penza.

La renkontiĝo estas dediĉita ĉefe al gravaj kulturaj eventoj, okazintaj en la urbo tra ĝia historio ekde la jaro 1887 — la jaro de naskiĝo de Esperanto. Ĉi-foje nia urbo estas Penza. La aranĝo estos ĉefe turisma kaj ripoza, Esperanta parto de la programo dependos de la aliĝintoj. Se nia nova renkontiĝo gajnos sufiĉe da entuziasmo, la partoprenontoj kune elektos alian urbon por la sekva jaro.

Vi estas bonvenaj!

Por kiu

Ni ĝojus vidi ajnajn esperantistojn, el ĉiuj regionoj kaj landoj, sed realeco sufloras, ke geografie plej oportunos partopreni por homoj el la regionoj Centra (kie nestas MEA MASI) kaj Volgia (al kiu apartenas Penza, kaj en Penza ja loĝas kelkaj MASIanoj!). Grave! Ĉar granda (eĉ ĉefa!) parto de la programo konsistos el ekskursoj kun ruslingvaj ekskursgvidantoj, ni akceptas ankaŭ familianojn de esperantistoj!

Kiam

Ekde la 1-a ĝis la 5-a de majo 2020.

Kie loĝi

Ni loĝos en tre komforta bela hostelo en la centro de la urbo — «Nice-hostel» (u. Penza, str. Sverdlova, 49). Ni rezervis du ĉambrojn po 8 litoj (viran kaj inan) kaj 2 — por paroj. Apud la ĉambroj estas multe da spaco por kunveni.

Kie manĝi

Kiel en ĉiuj hosteloj, ankaŭ en «Nice» estas kuirejo por memservo. Studenta manĝejo «Универ-58», kiu situas 10-minutan piediradon de nia hostelo, liveras bongustajn manĝojn kaj kompleksajn tagmanĝojn kontraŭ 250 r. Tamen plej ofte ni manĝos en la urbo — antaŭ aŭ post la ekskursoj.

<р2>Kie ekskursi

Ni piediros al: Domo de popola kreado (300 m), Penza zooparko (390 m), pentraĵgalerio K. A. Savickij (1,1 km), parko V. G. Belinskij (1,5 km), vizitos Muzeon de unu bildo G. V. Mjasnikov, Regeonografian muzeon, Muzeon de V. O. Kljuĉevskij, botanikan ĝardenon kaj skulptaĵparkon «Legendo».

Kio en la programo

Dum la tempo, libera de urbovizitoj, en nia hostelo pasos programo en Esperanto: prelegoj laŭ la temo de la renkontiĝo, konversaciaj rondoj, intelektaj kaj psikologiaj ludoj, poezia horo, tabloludado, «Homlupoj» kaj alio. Vespere ni nepre vizitos teatraĵojn aŭ filharmonion.

Kiom kaj kiel pagi

La loko en 8-lita ĉambro kostas 700 rbl diurne. Por viaj manĝoj vi mem pagos en manĝejoj. Biletoj por muzeoj kostas 100–150 rbl, por teatroj — 500–600 rbl.

Kiel aliĝi

Por aliĝi simple tuj skribu al Mirina. Tio multe gravas por rezervi ĝuste por vi la lokojn en la hostelo!

Kie informiĝi

En la VK-grupo https://vk.com/urbojtratempoj
Krome:
Telefonu kaj skribu al Mirina (Irina Gonĉarova):
+7 905 796 6199,
@gmail.com">mirinda.strigo@gmail.com,
https://vk.com/mirinda_strigo
kaj al Ilja (Penza):
@inbox.ru">gnusarev@inbox.ru,
https://vk.com/id558362403

Februaro




APERO-14
Antaŭprintempa Esperanta renkontiĝo
2020-02-21/24

Amikoj, amikegoj kaj amiketoj!

APERo-14 atendegas vin!

La temo de APERo-14 estas «Jubileoj».

Certe, vi komprenas, de kie ĝi venas: la 24an de februaro MEA MASI iĝos 25-jara.

Do, preparu odojn, himnojn, oftuŝkojn, teatraĵojn, humuraĵojn, videogratulojn, donacojn kaj aliajn kreaĵojn okaze de la ĉefevento!

Sed fakte la temo estas senlime vasta! Ni umu ĉirkaŭ ajnaj jubileoj, okazintaj kaj okazontaj iam ajn pri io ajn, aŭ eĉ neniam okazuntaj!

Viajn plej variajn proponojn por la serioza aŭ distra programo atendas ĉiam via Mirina — kune kun viaj amasaj aliĝoj, kompreneble!

La aliĝilo

La paĝo de la aranĝo, kie vi trovos ĉiujn informojn.

2019

Decembro




Novojarsk-2020
Novjara Esperanto-renkontiĝo
2019-12-31/2020-01-05

Jarŝanĝa renkontiĝo Novojarsk 31.12.2019–05.01.2020

Ĉi-foje ni renkontos Novan Jaron en Barnaulo!

Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2020!

Jam tradicia siberia Novjara renkontiĝo invitas vin!

Informletero:
https://ural-sib.org/eo/novojarsk-2020.

Kaj aliĝilo.

 




Zamenhof-160
Tago de Esperanto-literaturo kaj 160-jara datreveno de L. L. Zamenhof
2019-12-15/15

Geamikoj!

Post tri semajnoj estos la 15-a de decembro — Zamenhof-tago / Tago de Esperanto-literaturo. Ĉi-foje la festo specialas, ĉar estas jubileo: 160-jariĝo de L. L. Zamenhof.

Ni plenigu tiun tagon, la 15-an de decembro, dimanĉon, per multaj kaj diversspecaj Esperanto-aktivaĵoj kaj rakontu pri ili en interreto!

Jen aro da ideoj, kion vi povus fari dediĉe al la festo:

  • Klubaj kunvenoj. Kolektiĝu kaj festu, faru prelegojn pri Zamenhof, pri E-literaturo aŭ pri ajna alia plaĉa temo, kantu aŭ simple babilu.
  • Se en via urbo mankas klubo, vi povas viziti por la dimanĉo najbaran urbon, kie klubo estas. Kontaktu homojn kaj interesiĝu ĉu iu ion organizos.
  • Mem faru renkontiĝon. Uzu la bonan pretekston por kunvenigi apudajn esperantistojn. Kontaktu ilin kaj proponu kolektiĝi, ekzemple, en kafejo. Rakontu pri vi, eksciu pri ili kaj tostu je prospero de Esperanto. Se vi ne estas konataj, via konatiĝo estos perfekta rezulto de via Zamenhof-tago.
  • Promenu kun esperantistoj tra via urbo kaj kune vizitu lokan vidindaĵon, muzeon, koncerton.
  • Faru prelegon pri Esperanto en publika loko — biblioteko, lernejo, turisma klubo k. t. p.
  • Faru ekspozicion en publika spaco.
  • Kontaktu amaskomunikilojn kaj proponu fari intervjuon kun vi aŭ veni al via publika prelego.
  • Verku artikolon por gazeto, novaĵ-retejo, blogo.
  • Legu libron en Esperanto. Por tio sufiĉas sidi hejme :) Estas tago de E-literaturo ja!
  • Parkerigu versaĵon aŭ kanton en Esperanto.
  • Se apude okazas kulturaj eventoj, antaŭvidantaj «liberan mikrofonon», — penetru al la scenejo kaj deklamu versaĵon en Esperanto aŭ kantu kanton.
  • Sendu poŝtkarton al via Esperanto-amiko aŭ al hazarda esperantisto.
  • Realigu ajnan alian ideon, kiu aperos ĉe vi.

Kion ajn vi farus dum Zamenhof-tago, nepre rakontu pri tio en viaj paĝoj en sociaj retoj ajnalingve. Dezirinde kun fotoj)

Al viaj interret-publikaĵoj, dediĉitaj al la Zamenhof-tago, aldonu krad-etikedojn #Zamenhof160 kaj #Заменгофу160.

Vi estas bonvenaj ankaŭ sendi artikolojn pri viaj aktivaĵoj al la landa movada revuo «Ponto» (al la redaktoro Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru). Kaj se dum Zamenhof-tago aŭ en alia momento vi faros publikan prelegon, ekspozicion, estos intervjuita de ĵurnalistoj k. t. p. — sendu raporton pri tio al Irina Gonĉarova (mirinda.strigo@gmail.com) — respondeculo pri ekstera informado en la Estraro de REU.

Tamen, se vi ne emas raporti al iu ajn, simple faru, sen raportoj.

Energion, aktivecon, inspiron, sukcesojn kaj bonan feston al ni ĉiuj!

Novembro




VER-16
Volgia Esperanto-renkontiĝo
2019-11-02/04

Bonvenon al Samara!

Ĉu antaŭlonge vi vizitis Volgion?

Ĉi-aŭtune samaraj esperantistoj denove invitas ĉiujn dezirantojn, sendepende de loĝloko, al la bordoj de nia ŝatata rivero por gaje kaj utile pasigi novembrajn ripoztagojn dum VER-16 (Volgia Esperanto-renkontiĝo). Vi povos ekscii multe da interesaj faktoj pri volgaj regionoj lige kun Esperanto, renkonti malnovajn kaj konatiĝi kun novaj amikoj, partopreni en Samara muzea nokto kaj, certe, praktiki Esperanton.

Datoj:la 2-a – 4-a de novembro 2019.

Loko: urbo Samara, hoteleto «Time» («Tempo»), strato 3-ja Proseka, domo 63. Kvaretaĝa aparte situanta domo sen lifto.
En la hoteleto estas strikte malpermesata uzo de alkoholo kaj fumado. Fotojn eblas vidi ĉi tie: http://www.time163.ru.

Atingebloj: de la fervoja stacidomo prenu la buson numero 50, de la busa stacio funkcias mikrobuso numero 21. La haltejo nomiĝas «DK Sovremennik».

Prezoj por loĝado:
350 ₽/persono/nokto en 10-lita ĉambro;
1000 ₽/persono/nokto en la ĉambro kun 3 dormolokoj;
1300 ₽/persono/nokto en la ĉambro kun 2 dormolokoj.

Manĝado:
memstare en la kafejo (en la sama domo), apudas loka manĝejo je 10-minuta distanco de pieda promeno.

Programo antaŭvidas diversajn prelegojn, viziton de la urbo «Samara en literaturo kaj filmoj», E-kurseton por novuloj kaj trejnadon por progresantoj, vesperajn ludojn, partoprenon en la Samara Arta Nokto, koncertojn, diskutrondon kaj multon alian, kio dependas ne nur de mastroj, sed ankaŭ de gastoj.

Aliĝkotizo: 300 ₽. Por REU-membroj estas 100-rubla rabato. Infanoj ĝis 16-jara aĝo la kotizon ne pagas.

Viaj aliĝiloj kaj kotizoj estas atendataj al la 31-a de oktobro 2019.

Bonvolu sendi la monon al la sberbanka karto 2202 2004 4202 3485 (Olga Miĥajlovna A.)

Aliĝilojn bonvolu sendi al Elena Kuznecova:
espersam@yandex.ru,
telefonnumero +7 996 732 3346.
Ĉiujn demandojn kaj klarigojn bonvolu ricevi de ŝi.
Aliĝiloj, plenigitaj ĉi tie en la paĝaro, estos plusenditaj al Elena.

Sendante vian aliĝilon, menciu, kiujn temojn vi emus pridiskuti dum la aranĝo.

Bonvenon al VER-16!

Aliĝintoj (28)

Aŭgusto




RA-14
Renkontiĝo de Amikoj
2019-08-04/13
ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis

Almenaŭ unu fojon en la vivo oni devas ekvidi malproksiman sed nekredeble belan teron – Kamĉatkan! Unika eblo fari tion en la grupo de samideanoj, sub esperanto-flago! Ni invitas kuraĝulojn al nia aventuro kaj promesas multajn interesajn aferojn: vi vidos vulkanojn kaj oceanon, manĝos diversajn fiŝaĵojn kaj kaviaron, flaros liberajn ventojn!.


Pli detale:

Ni havos 9 tagojn, noktumado okazos en tendoj, en turisma bazejo kaj en junulargastejo, sed dorsosakojn ni ne portos. Parte ni veturos per aŭtoj, parte – perpiede. La plej longaj distancoj – po 20 km (nur dufoje). La prezo de la programo estas 49990 rubloj (flugbiletojn oni aĉetu aparte). Ĝi estas valida nur se vi antaŭpagos ĝin (8000 - ĝis la 01.10 kaj 8000 ĝis 01.12) La kotizo estas 1000 rubloj por ĉiu partoprenanto. Gravas: oni akceptas infanojn nur de 14 jaroj. Se vi decidas partopreni, bonvolu plej rapide kontakti min (mi informos vin pri flugbiletoj). La programo estas interesa, ni grimpos al 3 vulkanoj, ŝip-vojaĝos tra oceano kaj banos nin en naturaj termaj bankuvoj. En la rusa vi povas legi ĉiujn detalojn pri itinero en tiu ĉi retpaĝo

Bonvolu sendi vian monon al la sekva konto:

	La ricevanto: Arbekova Ekaterina Aleksandrovna
La konto en Sberbanko: 4081 7810 0440 5213 1369
(Арбекова Екатерина Александровна
Счёт в Сбербанке: 4081 7810 0440 5213 1369
Сибирский банк ОАО Сбербанк России
БИК 045004641
корреспондентский счёт 30101810500000000641
ИНН 7707083893
КПП 540602001
или на карту Сбербанка 4276 8440 2944 0666

Перевод на карту Сбербанка можно сделать:
- через оператора в отделении Сбербанка, банкомат или платёжный терминал, сайт Сбербанк-Онлайн или приложение мобильный банк Сбербанка (как это сделать),
- для перевода с карты на карту через интернет вы можете воспользоваться сервисами Яндекс.Деньги, ТинькоффБанка или Альфа-Банка)

Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono

ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis

Julio




RRK-30
30-a Raport-reelekta Konferenco de REU
2019-07-17/18

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj partopreni en la jubilea 30-a Raporta reelekta Konferenco de Rusia Esperantista Unio, kiu okazos 17-an – 18-an de julio enkadre de Tiĥvinaj Esperanto Metiejoj — 2019 apud urbo Tiĥvin!

Ĉiujn partoprenontojn ni petas registriĝi per la aliĝilo al la Konferenco. Bonvolu registriĝi ĝis la 5-a de julio. La organizantoj bezonas scii kvanton de la partoprenontoj por bone prepari la Konferencon.

Ni esperas, ke eblos organizi ankaŭ distancan partoprenon per Skajpo. Se vi volas partopreni la Konferencon distance, bonvolu same registriĝi, sed nepre indiku en «notoj», ke vi partoprenos per Skajpo, kaj skribu vian skajp-nomon kaj retpoŝtadreson.

Bonvolu sendi viajn proponojn por la tagordo de la Konferenco al la komuna adreso de la organiza komitato — konferenco@reu.ru. Krome, vi povas skribi la proponojn en la VK-grupo de REU en la koncerna «pridiskuto»: https://vk.com/topic-163508701_39509590

La dokumentojn por la Konferenco kaj rezultojn de ĝi vi povos vidi en tiu ĉi paĝaro en la rubriko «Dokumentoj» / «REU» / «RRK-30».

La proponata tagordo: http://reu.ru/paghoj/RRK-30-tagordo.html

Aliĝintoj (20)

 




TEMoj-2019
Tiĥvinaj Esperanto Metiejoj — 2019
2019-07-15/21


Karaj-karaj!

Tiĥvina Esperanto-klubo kun plezuro informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 15-a ĝis la 21-a de julio 2019 en la tradicia loko — sporta bazejo apud Carina Lago, 5 km de Tiĥvin.

Vi venos al tradiciaj metiejoj: movada, lingva, tradukista, sporta, kanta, diboĉa... ankaŭ netradiciaj, kiujn rajtas proponi ankaŭ vi mem.

Okazos aro da ekskursoj, koncertoj, naĝadoj kaj aliaj umadoj sen fumado.

Funkcios kafejeto, librobutiko, ludejo kaj arbaro kun diversaj beroj. La vetero ĉiuokaze estos konvena por ĝui kaj la naturon, kaj la amikan etoson.

Ĉiujn detalojn inkluzive pri aliĝado kaj kotizoj serĉu en la oficiala paĝaro de la evento:

http://temoj2019.online/

Majo

OSER -50
Okcident-siberia esperantista renkontiĝo (OSER)
2019-05-01/05

Tomsk, 01.05–05.05.2019

Informletero №1

Tomska E-klubo invitas vin partopreni Okcident-siberian esperantistan renkontiĝon (OSER) – 50!

Estis longa paŭzo de la 49-a renkontiĝo kaj dum Novojarsk-2019 aperis ideo reaktivigi siberiajn interurbajn renkontiĝojn. Kaj ĉar en 2019 tomskaj esperantistoj festos 40 jariĝon de la klubo, do endus tion festi en pli granda familia rondo!

Dum OSER-oj ankaŭ povas konatiĝi kaj praktiki esperanton ĵusfinintoj de E-kursoj, kio povas doni plian intereson por la lingvo de Paco kaj Amikeco.

En OSER-50 estas interplektitaj du ĉefaj linioj: festado de 40-jariĝo de Tomska E-klubo kaj «Ekparolu ni!» por E-novicoj.

Aktivuloj kaj E-kursgvidantoj de siberiaj urboj! Utiligu tiun eblon pli levi intereson al lernantoj de esperanto en 2018/2019 lernojaro kaj invitu homojn kiuj ŝatus «malnodi sian langon» ;-)

Konsideru, ke trajnoj kaj busoj dum festaj tagoj estos plenŝtopitaj, decidu kaj antaŭaĉetu biletojn (vendo de biletoj por trajnoj komenciĝos la 31.01.2019 por ekveturo la 30.04).

Bonvolu plej baldaŭ informi nin pri via veno, por ni povu plani la eventon.

Aliĝilo: alighilo_por_oser_50.rtf

Loka renkontiĝa komitato (LRK)
Basov Geĉjo (gecxjo@mail.ru, +7 953 922 4907)
Obrazcov Konstantin
Birjulina Raŝida

TTT-paĝo kun pli detala informo: https://ural-sib.org/eo/oser-50
VK-evento de la aranĝo kun freŝaj novaĵoj: https://vk.com/oser50

Plenigitan aliĝilon sendu al Gennadij Basov.

 




LT-4
Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo
2019-05-01/04

Karaj geamikoj, la organiza grupo de la kvara lingvotrejnado invitas ĉiujn lernemajn esperantistojn por pliperfektigi siajn lingvokonojn kaj lingvokapablojn al la printempa kvartaga studprogramo en Jekaterinburgo!

En Jekaterinburgo sukcese okazis jam tri lingvotrejnadoj: la unua – novembre de 2014, la dua – januare de 2016 kaj la tria – denove novembre de 2017. La kvara, ĉi-foje printempa, okazos dum majaj festoj, la 1–4 de majo de 2019.

Lingvotrejnado estas kultur-kleriga aranĝo, kiu esence estas intensa tri-kvartaga diversnivela lingvostudado kun variaj akcesoraj klerigaj kaj kulturaj programoj. Kiel kutime, la organizan grupon de la lingvotrejnado formas aktivuloj el diversaj urboj, kaj estas invitataj Esperanto-instruistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skalo.

Organiza grupo:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) — ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo;
2. Irina Gonĉarova (Odincovo) — estrarano de REU, prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo C;
3. Aleksandr Blinov (Ĉeboksari) — prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo B;
4. Olga Ŝilajeva (Glazovo) — prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo A2;
5. Pavel Veselov (Tjumeno) — komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

La programo

La programo de la trejnado efektiviĝos en tri grupoj konforme al la niveloj A2, B1–2, C. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de esperantistoj; evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn — aŭdan komprenon, parolkapablon, skribokapablon, legokomprenon; trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.

La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Instruistoj estas liberigataj de aliĝkotizoj. Baza aliĝkotizo por kursanoj — 1000 ₽, por studentoj kaj pensiuloj — 500 ₽, por infanoj (ĝis inkluzive 14 jaroj) — senpage. Estas planate okazigi en ĉiu grupo entute dek du 60-minutajn lecionojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado.

La varia vespera programo kompletigos kaj daŭrigos la tuttagan studadon. Post la 18-a horo ĉiujn partoprenantojn atendas intelektaj, lingvaj kaj societaj ludoj, gvidataj de Roman Jefremov, lingvaj kaj parolaj konkursoj, «Peĉa kuĉo», komuna koncerto, rakonto pri studado en Poznano en la fako pri interlingvistiko kaj esperantologio, rakonto pri la festivalo «Teo kaj Amo» kun la spektado de elektitaj filmoj de la festivalo.

Loĝado

La Printempa lingvotrejnado-4 okazos en la sanigejo-profilaktejo «Bodrostj» (Jekaterinburgo, strato Krasnoflotcev, 48A). Loĝado en 2-litaj ĉambroj. Provizora prezo (loĝado kaj trifoja manĝado por unu persono diurne) estas 1500 ₽.

Pli detalajn informojn, inkluzive informojn pri prezoj kaj pagmanieroj vidu en la unua informletero kaj la dua informletero.

Kontaktoj

https://ural-sib.org   lingvotrejnado@ural-sib.org

Raja Kudrjavceva
poŝtelefono: +7-922-298-20-21,
retadreso: komencanto.r66@ya.ru

Pavel Veselov
retadreso: lingvotrejnado@ural-sib.org

Aliĝu!   Listo de aliĝintoj

Marto




APERO-13
Antaŭprintemba esperanta renkontiĝo
2019-03-07/10

Rapide rapidu! APERo–13!

AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI).

Ĝi pasas unufoje jare, dum printempaj festoj, kaj estas dediĉita al la naskiĝtago de la Esperanto-klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995.

En la jaro 2019, la 7–10-an de marto, okazos la 13-a APERo — venu mem kaj venigu novulojn! Enkadre de la tradicia aranĝo okazos la dua rusia aktivul-maturiga seminario (AMoRu).

Loko: u. Zvenigorod (pensiono «Solneĉnij»).

Temo de la ĉi-jara APERO: KREDOJ kaj MISKREDOJ

Ĉiuj detaloj kaj la aliĝilo — en la paĝo https://vk.com/apero_ek_masi

2018

Decembro




Novojarsk-2019
Novjara Esperanto-renkontiĝo
2018-12-31/2019-01-05

Karaj amikoj!

Denove ni renkontos Novan Jaron en Krasnojarsko! Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2019! Jam tradicia Siberia Novjara renkontiĝo invitas vin!

Gaja amikeca Novjara festado, piedmarŝo tra mondfama naturrezervejo "Stolbi", kursoj por komencantoj, "vintra" universitato, ekskursoj, ludoj, kantoj, kvizoj kaj vesperaj koncertoj! La ĉefa gasto de la aranĝo estas mondfama verkisto, bardo kaj legendo de E-movado Mikaelo Bronŝtejn! Li alportos librojn, verkitajn aŭ tradukitajn de li. La aliĝintoj ricevos la liston de la libroj por antaŭmendo. Mikaelo alportos NUR menditajn librojn!

Pli detale:

Datoj

31.12.2018 - 5.01.2019 Loĝado

Por vi ni antaŭmendis hoteleton apud (300m) nia klubejo (ĉiuj aranĝoj pasos en la klubejo). Hoteleto estas nova kaj bona. Ni antaŭmendis tri 8-lokajn ĉambrojn. Unu loko kostas 500rub por diurno. Jen estas paĝaro de la hoteleto. Se vi deziras pli luksajn kondiĉojn, vi povas mendi memstare aŭ peti nian helpon. La paĝaro de la hoteleto

Manĝado:

memstara. En la hoteleto estas moderna kuirejo. Apudas supermerkatoj.

Pagoj:

Aliĝkotizoj: 500rub (krom infanoj kaj lernejanoj).

Novjara tablo - 800rub.

Granda peto al vi:

decidi pri via partopreno, elekti loĝadon, sendi aliĝkotizon kaj "tablan" monon ĝis la 1 de decembro! La 1-an de decembro ni devas konfirmi kvanton de loĝantoj en la hoteleto.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

Monon bonvolu sendi SEN KOMENTOJ KAJ MESAĜOJ al Sberbanka karto:
5336 6900 1424 2442
Эвелина Александровна Соколова
NEPRE konfirmu sendadon de la mono per mesaĝo al sevelina@mail.ru
Sen la mesaĝo mono iros por komunaj aferoj.


Aliĝilo, pagmanieroj, listo de aliĝintoj estas sur la retpaĝo de la aranĝo: https://ural-sib.org/eo/novojarsk-2019

Julio




RA-13
Renkontiĝo de Amikoj
2018-07-24/31

ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis

Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon!
La loko vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj.

Pli detale:

Bazejo Bluamaro (Синеморье)

Loĝado: unu tagnokto kun manĝo en la mendita ejo kostas 1800 rub. Vi povas trovi la informon en la retpaĝo de la bazejo: http://www.sinemor.ru/

Vi povus elekti aliajn loĝkondiĉojn, vidu en la retejo supre.

Aliĝkotizoj:

ĝis 01.05 - 800 ₽, ĝis 15.06 - 1000 ₽, poste 15.06 - 1300 ₽. Rabatoj por infanoj ĝis 14 - 200 ₽.

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno en la aranĝo.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

	La ricevanto: Arbekova Ekaterina Aleksandrovna La konto en Sberbanko: 4081 7810 0440 5213 1369 (Арбекова Екатерина Александровна Счёт в Сбербанке: 4081 7810 0440 5213 1369 Сибирский банк ОАО Сбербанк России БИК 045004641 корреспондентский счёт 30101810500000000641 ИНН 7707083893 КПП 540602001 или на карту Сбербанка 4276 8440 2944 0666

Перевод на карту Сбербанка можно сделать:
- через оператора в отделении Сбербанка, банкомат или платёжный терминал, сайт Сбербанк-Онлайн или приложение мобильный банк Сбербанка (как это сделать (link is external)),
- для перевода с карты на карту через интернет вы можете воспользоваться сервисами на сайтах Яндекс.Деньги (link is external), ТинькоффБанка (link is external) или Альфа-Банка (link is external))

Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono.

ĉefa informo | aliĝilo | jam aliĝis


Novaĵoj (1)

 

RET-2018
Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2018
2018-07-01/09

RUSIAJ ESPERANTO-TAGOJ - 2018 (RET-2018)

Ĉi somere nin atendas ĉarmega, ekologie pura pitoreska loko apud la antikva mezrusia urbo Ŝuja (317 km nordoriente de Moskvo). RETon -2018 gastigos eksa bieno de la loka negociisto Ivan Neburĉilov, kiu konstruis ĉi domegon ĉe la bordo de la rivero Teza en la arbaro por sia edzino antaŭ kelkdekoj da jaroj. Dum 70 jaroj en la bieno lokiĝis orfejo, nun ĝi apartenas al privatulo, multo ŝanĝiĝis, tamen la ĉefa domo ĝis nun ekzistas. Surteritorie oni konstruis gastdometojn, estas laŭboj, banejo , kafejo, ktp. La teritorio estas sufiĉe granda kun aliro al la rivero. Belegaj tiliaj aleoj memoras ankoraŭ la unuan domposedanton.

Dum RET krom kutimaj programeroj: E-kursaro, prelegaro, koncertoj, diversaj artaĵoj kaj gajaj vesperoj, literaturaj programeroj, ktp. planatas allogaj duontagaj kaj tuttagaj eksursoj al antikva urbo Ŝuja kun vizito de kelkaj muzeoj, naskiĝ-kaj loĝlokoj de Konstantin Balmont, vingustumado en fama vodkofabriko “Ŝujskaja vodka”, promeno tra malnovaj stratetoj de la kvieta urbo, kiu aĝas pli ol 500 jarojn. Ni vizitigos al vi mondfame konatan vilaĝon Paleh - centro de laka miniaturo kaj ikonoj. Ni iros al u. Ivanovo por ĝui solan en la lando muzeon de ŝtofoj kaj dezirontoj vizitos domon de Cvetaeva-familio. Je kelkaj kilometroj de nia RETejo troviĝas funkcianta vira Nikolo-Ŝartoma monakejo, kiun eblos vidi kaj konatiĝi kun vivo de pli ol 100 monakoj.

Datoj: 01-09 de julio 2018.

Kondiĉoj: du- kaj trilokaj ĉambroj en gastdometoj. Laŭbezone oni lokigos nin en la malnova biena domo, po 6-8 homoj enĉambre. Estas kelkaj ĉambroj kun 2-lokaj familiaj litoj.

Prezoj: 1200 rbl pro persono/diurno, inkluzive matenmanĝon. Tagmanĝo+vespermanĝo = pagatos aparte kaj kostas 500 rublojn.

Aliĝkotizo: por REU-membroj 1200 rbl, por nemembroj 1500 rbl. Bonvolu pagi al la kasisto de REU Aleksandro Lebedev samtempe mesaĝante vian nomon kaj vortoj “RET-kotizo por…” Limdato por aliĝo estas la 15 de majo. Poste la aliĝkotizo plialtiĝos je 100 rbl por ambaŭ kategorioj.

Pagmanieroj: http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html

Aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/1_YezOKf8RyFwBUKCI6IpNGk5oMEtCCET7T7wgHK34yE/viewform?edit_requested=true 

Kontribuantoj por la programo kaj diversaj ideoj, proponoj bonvolu skribi al Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru kaj Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru

Bonvenon, bonvenon, bonvenon!

Rigardi liston de aliĝintoj

Majo

KER-Ekzameno-2018
KER-Ekzameno
2018-05-19/19
La 19-an de majo en Moskvo okazos KER-ekzameno - la internacia ekzameno pri Esperanto, post kiu ĉiu sukcesinto ricevos imponan Ateston, internacie agnoskitan, en 4 lingvoj. 
Estas 3 niveloj: B1, B2 kaj C1. 
Ĉiujn detalojn vi povas ekscii en: 
https://edukado.net/, KER-ekzameno. 
Ni malfermas la registradon al la ekzameno. La afero estas tre urĝa, preferindas registriĝi ĝis la 25-a de marto! 
La aliĝilo estas ĉi tie: 
https://edukado.net/alighilo?id=2018RU-MOSK 

Post la registriĝo nepre turnu vin al 
Aleksandr Basov (sawasawa@mtu-net.ru), kiu kolektos la pagon pro la ekzameno. 
Se iu bezonas gramatikan preparkurson, turnu vin al mi (la tempo por dece prepariĝi ankoraŭ estas!). 
La specimenoj de la taskoj estas en la vK-grupo 
https://vk.com/ker8moskvo 

Ni atendas ĉiujn! Ni garantias, ke vi altigos vian lingvonivelon kaj ricevos maron da plezuro! 
Antaŭen!

Aprilo

ArTe-2018
Aroma Tero
2018-04-29/05-05
FLORANTA KRIMEO ATENDAS VIN!!!

Informilo numero 1

Jalta Esperanto – klubo “Tero” organizas omaĝe al Jefim Zajdman printempan E-renkontiĝon “Aroma Tero” = “ArTe”. Ĝi pasos sub aŭspicio kaj organiza helpo de REU.

Datoj: 29.04 – 5.05.2018

Loko: u. Jalta, sanatorio je la nomo de Kirov, centre de la urbo.

Kondiĉoj: 2-lokaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo. Eblos aldoni fotelliton aŭ faldliton. Tiukaze prezo malaltiĝos.

Programo: E-kursoj (kun ebla ekzameno por dezirontoj), kvizoj, koncertoj, interesaj ekskursoj, diskutrondoj, prelegoj, lingva babilejo, vesperaj ludoj, promenoj kaj multo alia.

Prezoj: 6 diurnoj en 3-loka ĉambro kun 2 manĝoj (matene kaj vespere) = 8.000 rubloj; 6 diurnoj en 2-loka ĉambro kun 2 manĝoj = 10.600 rubloj.

Tagmanĝon eblos mendi aparte.

Aliĝkotizo: 500 rbl por REU-membroj, 700 rbl por nemembroj de REU.

Limdato por aliĝo estas la 20-a de marto. Aliĝkotizon kaj dezirindan antaŭpagon por loĝado minimume 1000 rublojn bonvolu sendi al la kasisto de REU Aleksandro Lebedev, petante lin pri pageblecoj, oportunaj por vi : amikko@yandex.ru. En la mesaĝo indiku: “Por ArTe de s-ro Ivanov”.

Krimeanoj pagu surloke al s-no Anĵela Belenko.

Kontaktoj por programkontrubuontoj , ideoj, helpo ktp. bonvolu adresi al Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru kaj Anĵela Belenko glicino@mail.ru

Karaj artemuloj, verkistoj, kantistoj, poetoj kaj muzikistoj! Vi estas aparte invitataj kaj atendataj!!! Per la aktiva partopreno kaj kontribuo al la programo ni subtenu la E-movadon en Krimeo!!!

Bonvenon al ĉiuj al belega Jalta , ĉe bordo de Nigra maro !!!

Aliĝilo: 
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeYwL7ABzDkVlJ55U10OYfojkAvFLDLtu9y4QWY5ORwXs35Cw/viewform

Februaro

AMO-44
Aktivula Maturigo, temo «Modernigo kaj junigo de E-movado en Rusio»
2018-02-20/22

Invito al la seminario «Aktivula maturigo–44»

Estimataj samideanoj, karaj geamikoj!

La 20–22.02.2018 en la apudmoskva bazejo «Jerŝovo» okazos unika E-aranĝo: Seminario «Aktivula Maturigo – 44» (AMO–44). La aranĝon organizas Rusia Esperantista Unio kaj Moskva Esperanto-asocio MASI sub la aŭspicio de Universala Esperanto-asocio. La temo de AMO–44 estas tre grava kaj aktuala: «Junigo kaj modernigo de la esperanta movado en Rusio».

Dum kelkaj, espereble, ne tre malvarmaj vintraj tagoj en agrabla amika etoso ni kune pridiskutu la nunan staton de E-movado en Rusio kaj serĉadu la vojojn por vigligi kaj progresiĝi ĝin.

Nia kara gasto, vicprezidanto de UEA Stefan MagGill startigos la aranĝon. Li klarigos al ni, kio estas AMO-Seminarioj kaj gvidos FLAMon — unu el la gravaj programeroj, kiu helpos al ni sistemigi la Fortojn, Lamaĵojn, Avantaĝojn kaj Mankojn de Rusia Esperantujo. REU-estraranoj kaj rusiaj aktivuloj okazigos prelegojn, diskutrondojn, parolajn klubojn, debatojn, spertinterŝanĝojn, konsultojn. Novuloj kun sia freŝa organiza sperto helpos kompreni, kiel plani kaj organizi siajn projektojn surloke. Streĉa programo ne lasos vin sidi angule kaj enui. Vi revenos hejmen kun stoko da utilaj ideoj, projektoj, konsiloj kaj nova inspiro por agadi en via klubo, urbo, regiono.

Vesperaj programeroj konsistos el koncertoj, Konkurso de Gajaj kaj Spritaj, ludejo, libera babilado ĉe tea tablo.

Ni bonvenigas ĉiuaĝajn esperantistojn aktive partopreni AMOn–44. Venu prelegi, dividi vian sperton, priparoli viajn movadajn problemojn, venu por kune serĉi respondojn al malfacilaj demandoj, krei novajn ideojn kaj interesajn projektojn!

La Seminarion sekvos la tradicia lingvomergiĝo de MEA MASI «APERo–12», kiu daŭros ĝis la 25-a de februaro. Por la partopreno estas invitataj ankaŭ komencantaj kaj progresantaj esperantistoj! Ĉi-foje nia temo estas «Revolucioj» — kaj ĉiuj el vi estas invitataj al kontribuo per plej diversaj seriozaĵoj kaj distraĵoj.

La aranĝoj okazos sinsekve en la bazejo «Jerŝovo», Zvenigoroda regiono de Apudmoskvo.

Limdato por aliĝo estas la 10-a de februaro.

Aliĝkotizo por partopreni ambaŭ aranĝojn — 700 ₽,
por unu el la aranĝoj — 500 ₽.

Por membroj de REU aliĝkotizo por ambaŭ aranĝoj — 600 ₽; nur por AMo — 400 ₽; nur por APERo — 500 ₽.

Antaŭpago por manĝado kaj loĝado (redonebla ĉe neveno) — 1000 ₽.

La aliĝiloj estas en la paĝaro http://reu.ru/.

La kotizon kaj antaŭpagon bonvolu sendi al la kasisto de REU Aleksandr Lebedev. Ĉio cetera pagendas surloke al Aleksandr Basov. Ĉiu aliĝinto recevos la duan Informleteron kun konkretigaj klarigoj.

Bonvenon!


Organiza Komitato de AMO-44

Estraro de REU
MEA MASI

 

La prezoj por ĉiu aranĝo, en la dometo 5 (filialo), loĝado kaj manĝado

2-3-lita ĉambro (duŝejo kaj necesejo en la koridoro):

AMo: 1370 ₽ (20–21.02) + 1370 ₽ (21–22.02) + 1370 ₽ (22–23.02) + 380 ₽ (tagmanĝo la 23.02) = 4490 ₽.
APERo: 1370 ₽ (23–24.02) + 1370 ₽ (24–25.02) + 1370 ₽ (25–26.02) + 380 ₽ (tagmanĝo la 26.02) = 4490 ₽.

Suma prezo por la tuta periodo (5 noktoj), inkluzive la antaŭpagojn

1) Nur por AMo — 4490 ₽ + 500 ₽ (aliĝkotizo).
2) Nur por APERo — 4490 ₽ + 500 ₽ (aliĝkotizo).
3) AMo + APERo — 7230 ₽ + 700 ₽ (aliĝkotizo).

Aliĝkotizo (500 ₽ aŭ 700 ₽) kaj redonebla antaŭpago por loĝado 1000 ₽ estas sendendaj anticipe al la kasisto (kun la noto: Por AMo / Por APERo / Por AMo+APERo). Vidu la pagmanierojn ĉi tie.

Aliĝintoj (15)

2017

Decembro




Novojarsk-2018
Novjara Esperanto-renkontiĝo
2017-12-30/2018-01-05

Karaj amikoj, kun ĝojo Tomska E-klubo informas vin, ke la novan 2018 jaron ni invitas vin renkonti en Tomsk – «Siberia Ateno».

Vin atendas varma kompanio, riĉa, tamen ripoza programo kun novjara festeno, variaj aranĝoj, promenoj, ekskursoj en olda, sed juna Tomsk. Certe, estas probableco de forta frosto, sed dum lastaj jaroj dum novjaroj estis komforta ekstera temperaturo – -5 – -15C°. Ni esperu je bona vetero!

Loĝado: hoteleto «Domo de ĉasisto», str. Gagarina, 42 (hunter-hostel.ru; vk.com/club48672342). Estas 2-3-4-10 lokaj numeroj, kosto de 400 rub. por diurno. La hoteleto situas en centro de la urbo! Kaj tio estas evidenta avantaĝo por ni.

Manĝado: en apudaj manĝejoj – averaĝe de 150 rub. por persono.

Novjara festeno: en la hoteleto, preskaŭ sen drinka, sed trinka! Menuon ni kompilos kun la partoprenontoj! Ni petas aktive kontribui al la kultura programo!

Kultura programo: dum tagoj – ekskursoj laŭ la urbo kun montrado kaj rakontado pri vidindaĵoj de Siberia Ateno (ni esperu je komforta vetero!), konkurso de teamoj (2–3 homoj) «Trovu sekretojn» (io simila al «Urba esploristo» – iri laŭ iu itinero uzante mapon kaj noti sekretajn vidindaĵojn), vizito al muzeoj (partoprenontoj sendu siajn dezirojn) k. s.

Partoprenkotizo: org-elspezoj + novjara festeno, sumon ni kalkulos depende de kvanto de partoprenontoj en Informletero №2, kiun ni sendos post la 15-a de septembro 2017 al la aliĝintoj!


Nia paĝo en VK: https://vk.com/novojarsk2018.
E-poŝto: gecxjo@mail.ru, gecxjo@gmail.com; skype: gecxjo; tel: +7 953 922 4907

Organiza teamo: Geĉjo Basov (kunordiganto), Vladimir Minin, Konstantin Obrazcov.

Bonvolu anonci pri via partopreno ĝis la 30-a de septembro 2017!
(tio tre helpos al ni pli bone plani la aranĝon!)

Aliĝintoj (25)

Novembro




LT-3
Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo
2017-11-04/06

Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj

Aŭtuna  lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburgo okazis novembre de 2014, la dua - januare de 2016, kaj ambaŭ lingvostudadoj iĝis sukcesaj instruaj kaj edukaj aranĝoj tre bezonataj de diversnivele parolantaj esperantistoj en ilia strebo pliperfektigi proprajn lingvokonojn – kaj kapablojn. Jes ja, venis jam tempo daŭrigi ĉi tiun sperton kaj organizi por ĉiuj dezirantaj esperantistoj la trian lingvotrejnadon en Jekaterinburgo!

Aliĝu!

La aŭtuna lingvotrejnado okazos dum la festaj tagoj la 4an – 6an de novembro 2017. Nun estas traktataj organizaj demandoj kun la administracio de la profilaktejo “Uktus” (Jekaterinburgo, strato Prostornaja, 1). Provizora prezo (Diurna loĝado kaj trifoja manĝado por unu persono) estas 1200 - 1500 rubloj. Pli detalaj informoj pri la prezoj aperos komence de oktobro en sekva informletero.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
 
Studprogramo:
La programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2; B1,B2. La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Kategorio de sporadaj vizitantoj, gastoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj. Instruisto estas persono, kiu pretas prepari kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por tri 60-minutaj instruhoroj. Instruontoj estas petataj sin anonci kaj kontakti nun la Organizan grupon kaj prezenti siajn ofertojn.
 
La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de ĉiuj dezirantaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn per lingvaj ludoj kaj konkursoj, vesperaj programoj, metiejoj, prelegoj ktp. Estas antaŭvidata aparta grupo por infanoj, en kiu en luda kaj vigla formo oni praktikos Esperanton.
 
Al la lingva studado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, Esperanto-lernantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi la parolkapablojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado. Baza aliĝkotizo por kursanoj – 1000 rubloj, por membroj de REU – 700 rubloj , por studentoj kaj pensiuloj – 500 rubloj, por infanoj (ĝis inkl. 14 j.) – senpage. Estas planate okazigi entute dek tri 45-60-minutajn lecionojn. Partoprenontoj de la studado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se tion petos konkreta instruisto.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
Aliĝkotizo: A) laboranto – 1000 rubloj; B) membro de REU – 700 rubloj; C) pensiulo, studento – 500 rubloj; D) infanoj - senpage.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 5336 6900 6074 8052 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org
 
Por kontaktoj:
Raja Kudrjavceva – p.t. + 7-922-298-20-21; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Vladimir Opletajev – h.t.  (3462) 25-84-13; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Pavel Veselov – p.t. +7-922-480-11-51; lingvotrejnado@ural-sib.org.
 
Ĝis la revido novembre en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj


Oktobro

TFJS-19
XIX-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj
2017-10-14/21

http://reu.ru/paghoj/festivalo-de-junularo-19.html

La 14-an (ekde la mateno) — la 21-an (ĝis la vespero) de oktobro 2017 en urbo Soĉi (en la azia parto de Rusio) okazos la XIX-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj (TFJS). Esperantistoj el multaj landoj planas partopreni ĝin.

Mi kolektas grupon da esperantistoj por veturi tien. Nia grupo loĝos en la sama hotelo. Unuavice rajtas aliĝi al la grupo membroj de nia dissendolisto kaj aliaj apartaj fidindaj esperantistoj. La lokoj en la hotelo estas limigitaj. Se iuj volas aliĝi, tiuj private plejeble urĝe skribu al mi. Eblas veni pli frue kaj forveturi pli malfrue. La aliĝkotizo estas 100 rubloj pagenda surloke. Feliĉan laj interesan vojaĝon!

Se iu(j) deziras veturi al la 19-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, bonvolu skribi al Vladimir Minin laŭ la elektronika adreso mininvl@yahoo.com

Amike, Vladimir Minin

Aŭgusto

DELoj-1
Donaj esperantaj ludoj
2017-08-25/28

Karaj gesamideanoj!

Novoĉerkasska E-klubo “Novoĉ-EK!” invitas vin al DELoj – Donaj Esperantaj Ludoj!

Celoj:

 - Konatigi  geesperantistojn kun interesaĵoj de Dona regiono;
 - Allogi en Esperantujon novulojn  kaj interesiĝantojn pri Esperanto;
 - Esplori novan teritorion por eventualaj estontaj E-aranĝoj de diversaj niveloj;
 - Praktiki la lingvon helpe de interagaj programeroj;
 - Riveli kaj realigi (kaŝitaj) kreemaj talentoj de partoprenontoj;

Dato

25-28-an de aŭgusto 2017. Eblas daŭrigi sian restadon antaŭ- kaj post la aranĝo laŭ la interkonsento kun organizantoj.

Loko

La aranĝo okazos en la ekzotika loko de Rostova regiono -  Etna-argeologia turista naturparko “La Kaŝita Mondo” (“Zaterjannij Mir” – «Затерянный Мир»), apud ĥutor Puĥljakovskij (хутор Пухляковский) sur la bordo de granda rivero Don. 

Kotizoj

 La aliĝkotizo(neredoneblas): ĝis 25.06.2017 - 500 rbl, poste kaj surloke 600rbl;  la antaŭpago (redoneblas, se vi ne venos):  500 rbl.  Sume: 1000 rbl . La kotizojn sendu al Svetlana Ageeva, sberbanka karto 639002529069275965, al la karto ligitas  telefonnumeron +79518440965. Pri la sendita kotizo ( via familinomo, sumo) bv informi al ĉi tiu telefonnumero aŭ retpoŝte novoch-ek2010@mail.ru

 Provizora programo

 Teatraĵetoj, ludoj - teamaj, sportaj, intelektaj, tabloludoj, konkursoj, kuncerbumado, ĉefajraj kantoj. Dum la semajnfino la partoprenontojn atendos ne nur  bunta Esperanta luda programo, kaj ankaŭ vojaĝo en paseon. Sur “La Pado de Historio” ni vizitos la setlejojn de  ŝtonepoko kaj bronzepoko, la kabanojn, sanktejojn kaj metiejojn de prahomoj. Eblas eĉ akiri spertojn kaj scipovojn de antikvaj ĉasistoj, fiŝkaptistoj, nomadoj, en la antikva tumulo konatiĝi kun ritaj kaj kredaj sakramentoj de niaj prauloj.

Loĝado

Ĉiuj partoprenontoj loĝos en unu ŝtona dometo № 1 por 22 personoj.  Tie estas 9 ĉambroj kun fridujoj kaj klimatiziloj. 2 necesejoj  kaj 2 duŝejoj troviĝas en la dometo. Ene la dometo ankaŭ estas la kuirejo kun gasforno,  sufiĉe vasta kamena halo kun lignaj tablo kaj benkoj.

Lito-tago en 2-lita ĉambro kostas 650 rub. (7 ĉambroj), lito-tago en 4-lita ĉambro kostas 600 rub. (2 ĉambroj).

Apude  estas la dometo kun pli komfortaj kondiĉoj. Ankaŭ eblas loĝi en tendoj.

Manĝo

600 rub. por tagnokto – matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo.  Tamen eblas elekti aliajn variatojn de manĝado.

Grupaj ekskursoj kaj manfaradoj (2-3h.) – 150-250rub. por unu persono.

Detala informo kaj fotoj pri “Zaterjannij mir”: 

https://vk.com/club16824429 ;

https://vk.com/club101054928 .

Grupo de la renkontiĝo en VKontakte  https://vk.com/deloj

Bonvenon al Donlando!

Aliĝintoj (14)

 

RRK-29
Raport-Reelekta Konferenco de REU (distanca partopreno)
2017-08-06/07

La vica Raport-Reelekta Konferenco de REU okazos enkadre de Rusiaj Esperanto-Tagoj en Poŝeĥonjo http://reu.ru/kalendaro/informletero/RET-2017 .
Por partopreni en la konferenco distance per skajpo bonvolu plenigi la aliĝilon. Vi povos ne nur audi la konferencon sed ankau mem elpaŝi kaj voĉdoni influante al la decido de la konferenco. La teknikajn detalojn vi ricevos aparte per retpoŝto.
La proponata tagordo de la konferenco - http://reu.ru/paghoj/RRK-29-tagordo.html 
Viajn ideojn, proponojn, projektojn por la konferenco direktu al konferenco@reu.ru. Ili estos publikigitaj en aparta paĝo kaj ĉiu konferencano vidos tion. La proponojn eblos pridiskuti en reu-agado@yahoogroups.com kaj en VK https://vk.com/esperanto_reu 
La demandojn pri la distanca partopreno en la konferenco direktu al Mikaelo Ĉertilov mikaelo@reu.ru

Aliĝintoj (5)

 




RET-2017
RUSIAJ ESPERANTO-TAGOJ 2017
2017-08-02/09
UNUA INFORMILO

Ni invitas vin partopreni Rusiajn Esperanto-Tagojn, dediĉitajn al 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaev — esperantisto, verkisto, pastro.

Temo:

"Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto".

Datoj:

02—09 de aŭgusto 2017.

Loko:

Ripozbazejo "Strangula Korto" (Чудной двор), u.Poŝeĥonjo, Jaroslavla gubernio, surborde de Ribinskoje akvorezervejo. En la teritorio situas duetaĝa restoracio, 2 rusaj vaporbanejoj, sportejo, plaĝo, lauboj, luejo de bicikloj, saŭno ktp.

Provizora programo:

REU-Konferenco, SU, kursoj, koncertoj, "Unuaj Lego-Tagoj omaĝe al I. Ŝirjaev" kun vizito al lokoj, kie li diservis, ekskursoj al urboj Tutajev kaj Ribinsk, ktp.

PostRETa programo:

2-taga restado en u. Jaroslavlo, vizito al u. Kostroma (vidu).

Aliĝkotizo:

Ekde la 01.02.2017:
— 1300 rbl por REU-membroj; 
— 1600 rbl por ceteraj.
— 30 eŭroj por eksterlandanoj

Infanoj, lernejanoj ne pagas aliĝkotizon.

Kotizojn sendu al la kasisto de REU Aleksandr Lebedev. Rigardu la pagmanierojn.

DUA INFORMILO

(post precizigo de loĝprezoj kaj kondiĉoj)

Dato: 2 – 9 de aŭgusto 2017

Loko: Jaroslavla provinco, u. Poŝeĥonjo, str.Zagorodnaja, 7, bazejo de ripozo kaj turismo “Ĉhudnój Dvor ” (“Strangula Korto”). 

Kondiĉoj kaj prezoj por loĝado post precizigo por la 01.05.17 :

Hotelo.

Ĉiuj ĉambroj enhavas necesejon, duŝon, televidilon. En la pluraj estas fridujo. Oni liveras po 2 viŝtukoj kaj pantoflojn.

Lignaj domoj.

En ĉiu domo estas necesejoj, duŝoj, malsupre granda ejo – areo kun
foteloj, divanoj, granda tablo, fridujo, televidilo, klimatizilo. Tiuj ejoj estos uzataj por programeroj.

Domo 1 "Gaja kompanio" - 5 dormejoj
Domo 2 "Verda amikaro" - 3 dormejoj (saŭno en la domo)
Domo 3 "Rondo familia" - 2 dormejoj (biliardejo kaj aliaj ludoj en la dua etaĝo)

La prezoj varias de 1000 rub. ĝis 2800 rub. kontrau lito por diurno.
Kaze de dormo duope sur unu duloka (familia) lito la prezo duoniĝas.

Liberajn lokojn kun prezoj vi povas vidi en ĉiutage renoviĝanta dosiero.

Tendumado. Unu tendoloko depende de la tendograndeco kostas ekde 270 rbl / diurne.

Estas ebleco dormi ankau en propra dormosako en 3a dometo.

Manĝado:

Estos organizota en la bazeja restoracio. Kaze de la favora vetero oni servos ekstere sub la grandega tegmento. 3-foja ĉiutaga manĝado - 770 rbl.

Memstara kuirado sur teritorio de la bazejo estas malpermesata!

Ekzistas 4 diversaj vetureblecoj por atingi u.Poŝeĥonjo.

1) Buso Jaroslavlo - Poŝeĥonjo (tra Ribinsk)

2) Buso Jaroslavlo -Poŝeĥonjo (tra Danilov)

3) Danilov - Poŝeĥonjo: busoj, mikrobusoj, taksioj

4) Ĉerepovec - Poŝeĥonjo (por veturontoj el S-Peterburgo, Arĥangelsko)

La preciziga horaro aperos en junio.

 Provizora programo:

Konferenco de REU . “Lego-Tago” omaĝe al 140-jara jubileo de I.Ŝirjaev. Somera Universitato kun riĉa programo. Metiejoj: lingva, literatura, kanta, instruista, traduka. Aktivula trejnado. Koncertoj, kvizoj, ludoj, konkursoj. Sportumado. Libroservo. Lignofajroj. Pri ekskursoj, trafiko, renkonto-akompano la informo sekvos. 

Provizora programo de RET

Por interesiĝantoj antaŭ RET estas proponata speciala religia programo “Ortodoksa kunumado” inter la 27.07 – 01.08 kun vizitoj de preĝejoj, diservoj en kelkaj urboj, partopreno en festa kruca procesio en u. Tutaev laŭ la bordo de Volgo. La detalan informon bonvolu peti ĉe pastro-monaĥo Taŭriono: ilija@yandex.ru

Bonvolu antaŭpagi la loĝadon 50% de la elektota varianto al la kasisto de REU ĝis fino de majo. Dankon!

BONVENON AL MISTERA POŜEĤONJO!!!

Vetureblecoj al RET u. Poŝeĥonje, str. Zagorodnaja, 7
Bazejo “ĈudnOj Dvor”

Trajne, buse – ĝis urboj Jaroslavl, Ribinsk, Danilov aŭ Ĉerepovec.


Horaroj kaj prezoj per busoj al u.Poŝeĥonje:


Jaroslavl Busstacio (Moskovskij pr, 80-A, tel.+74852674070) – Poŝeĥonje
Prezoj varias inter 367 kaj 419 rubloj, tempodaŭro ĉ.3 horojn.
9-50, 10-40, 12-25, 14-05, 16-30, 17-20. 
De la trajnstacio Jaroslavl-Glavnij ĝis la Busstacio oni povas veturi per trolebuso 5, busoj 72 aŭ 76 
(Eble (sed ne nepre), ke iujn busojn al Poŝeĥonje oni povas trovi ankaŭ ĉe Jaroslavl-Glavnij)

Ribinsk – Poŝeĥonje (de la fervoja stacidomo)
Prezo 184 rbl, tempodaŭro 1h.45 min.
6-35, 9-40, 10-55, 12-20 (el Jarosl.), 14-10, 14-40(el Jarosl.), 17-35, 19-35(el Jarosl.). 

Danilov - Poŝeĥonje (str. Privokzalnaja, 9, tel. +74853851454)
Prezo 200 rbl, tempodaŭro ĉ. 2 horojn.
12-55, 15-36, 17-55 (ĉiuj el Jaroslavlo).
Eblas lui seslokan aŭton, prezo 2000 rbl. 

Ĉerepovec – Poŝeĥonje (str. Gorjkogo, 44, je 100 metroj de la fervoja stacidomo, tel. +78202302507)
Prezoj inter 258-280 rbl, tempodaŭro 2h.30 min.
7-25, 9-30, 14-45. 

De la busstacio en u. Poŝeĥonje ĝis la bazejo piedira distanco estas ĉ. 15 minutoj. Ĉe la veno bonvolu telefoni al Mikaelo Ĉertilov (+79162019437) aŭ Svetlana Smetanina (+79266083244). Eblos veturigi bagaĝon per aŭto, se estos grupo.

Bonvenon, karaj partoprenantoj!!!

Provizora programo de RET 

PostRETa programo 

Aliĝintoj (67)

Julio




RA-12
Renkontiĝo de Amikoj
2017-07-01/11

Karaj amikoj!

Ni lanĉas novan interesan projekton! 

Ĉi-jare RA denove okazos en Altaj-montaro, SED! Ni loĝos sur la alteco 2150 metroj kaj grimpos rokojn! Ni organizas RA kune kun alp-klubejo "KAJLAS". La programo daŭros 10 tagojn de la 1-a de julio ĝis la 11-a de julio, enhavas loĝadon en someraj dometoj (necesejoj kaj lavejoj eksteras), manĝadon, ekskursojn kaj ĉiĉeronadon al diversaj interesaj apudaj lokoj. La plena prezo de la aranĝo estas 15.800. La prezo ankaŭ inkluzivas asekuron kaj unu viziton al la banejo. Nur vojaĝ-elspezoj kaj aliĝkotizo ne estas kalkulitaj. 

P.S. Bona novaĵo! Se vi estas sperta turisto kaj pretas loĝi en tendo - minusu 3.000! 

Por ŝatantoj de komforta vivo ankaŭ estas ebleco loĝi lukse. Pri detalojn ni skribos private. 
Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 10-a de aprilo Prezo 500 rub. 1000 rub. 1200 rub.
II-periodo ĝis 15-a de majo Prezo 800 rub. 1500 rub. 2000 rub.
III-periodo ĝis 1-a de junio Prezo 1000 rub. 2000 rub. 4000 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 10-a de aprilo Prezo 20 eŭroj 30 eŭroj 45 eŭroj
II-periodo ĝis 15-a de majo Prezo 25 eŭroj 40 eŭroj 60 eŭroj
III-periodo ĝis 1-a de junio Prezo 30 eŭroj 50 eŭroj 80 eŭroj

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.
Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

	La ricevanto: Arbekova Ekaterina Aleksandrovna
La konto en Sberbanko: 4081 7810 0440 5213 1369
(Арбекова Екатерина Александровна
Счёт в Сбербанке: 4081 7810 0440 5213 1369
Сибирский банк ОАО Сбербанк России
БИК 045004641
корреспондентский счёт 30101810500000000641
ИНН 7707083893 / КПП 540602001
или на карту Сбербанка 4276 8440 2944 0666

Перевод на карту Сбербанка можно сделать:
- через оператора в отделении Сбербанка, банкомат или платёжный терминал, сайт Сбербанк-Онлайн или приложение мобильный банк Сбербанка (как это сделать),
- для перевода с карты на карту через интернет вы можете воспользоваться сервисами на сайтах Яндекс.ДеньгиБанка Тинькофф или Альфа-Банка)

Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono

2016

Decembro

Novojarsk-2017
Novjara Esperanto-renkontiĝo
2016-12-30/2017-01-05

30-an de de decembro je 8:00 — 5-an de de januaro je 18:00

Karaj amikoj! Ideo organizi iun novjaran renkontiĝon havis sukceson pasint-jare kaj ni daŭrigas! Ĉi-jare en Novosibirsko! Ruĝa koko invitas vin pasigi tempon gaje kaj kune!

Detalojn vidu vk.com/novojarsk2017

Oktobro

TILE-10
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2016-10-28/11-07
Karaj amikoj! 
Ni ĝojas informi, ke TILE-10 okazos 28.10 - 07.11.2016 en Sochi.
Loĝado: 
1. En okloka ĉambro - 400 rublojn por unu tagnokto; 
2. En kvar-lita ĉambo - 500 rublojn por unu tagnokto; 
3. En dulita ĉambro - 1200 -1800 rublojn por unu tagnokto.(2)
Pliaj informoj: Vladimir Bespalov laro96@yandex.ru

Aliĝintoj (16)

Aŭgusto

Hokkajdanoj en Saĥaleno
Vizito de esperantistoj de Hokkajdo al Saĥaleno
2016-08-15/17

En aŭgusto 2016 esperantistoj de Hokkajdo (Japanio) vizitos Rusian urbon Juĵno-Saĥalinsk. Kunvena temo: estas FRATA PARO - Saĥaleno kaj Hokkajdo!

En planoj estas: propagandi Esperanton kaj interamkiĝi kun saĥalenanoj fare de tuthokkajda esperantistaro. La programo okazos la 15-an de aŭgusto en la hotelo "Gagarin" (str. Komsomolskaja, 133), 9 etaĝo.

Ĉefaj programeroj: 
— Prelego: “La amika lingvo Esperanto” 
— Kurso: “ABC de Esperanto”

Partoprenado en la programo estas senpaga.

Post la programo la japanaj esperantistoj restos en la hotelo ĝis la 17-a de aŭgusto. Dezirantoj renkontiĝi povos viziti la samideanojn libere. Interpretisto de la rusa lingvo estas s-ro Kawabata

Kontaktoj pri io ajn al Japanio: hosidaacusi@kir.biglobe.ne.jp (s-ro Hoŝida)

Pli detale: http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/saĥaleno/saĥaleno_esp.htm

Julio




RA-11
Renkontiĝo de Amikoj
2016-07-22/29
ĉefa informo | kontaktoj | aliĝilo | jam aliĝis

RA en TataRA regiono!
Vojaĝema RA ĉi-jare veturas al Kazano! Bonvenon ĉiuj dezirantoj! Kazano
Prezoj por loĝado kaj manĝado 1000 rublojn diurne.
Vin atendas interesaj ekskursoj kaj distraĵoj. Bazejo troviĝas je 15 km de la urbo, apudas lago.

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo..

Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 5-a de majo Prezo 300 rub. 800 rub. 1000 rub.
II-periodo ĝis 5-a de junio Prezo 400 rub. 1000 rub. 1200 rub.
Poste kaj Surloke Prezo 500 rub. 1500 rub. 2000 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 5-a de majo Prezo 10 eŭroj 30 eŭroj 40 eŭroj
II-periodo ĝis 5-a de junio Prezo 15 eŭroj 40 eŭroj 50 eŭroj
Poste kaj Surloke Prezo 20 eŭroj 50 eŭroj 60 eŭroj

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

	 La ricevanto: Arbekova Ekaterina Aleksandrovna
La konto en Sberbanko: 4081 7810 0440 5213 1369
(Арбекова Екатерина Александровна)
Счёт в Сбербанке: 4081 7810 0440 5213 1369
Сибирский банк ПАО Сбербанк России
БИК 045004641
корреспондентский счёт 30101810500000000641
ИНН 7707083893
КПП 540602001
или на карту Сбербанка 4276 8440 2944 0666

Перевод на карту Сбербанка можно сделать:
- через оператора в отделении Сбербанка, банкомат или платёжный терминал, сайт Сбербанк-Онлайн или приложение мобильный банк Сбербанка (как это сделать),
- для перевода с карты на карту через интернет вы можете воспользоваться сервисами на сайтах Яндекс.Деньги, ТинькоффБанка или Альфа-Банка)



Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono

ĉefa informo | kontaktoj | aliĝilo | jam aliĝis

Inform-letero

Saluton, kara RA-partoprenonto!

Unue, mi petas konfirmi vian ĉe-eston dum la aranĝo kaj skribi tagon kaj tempon de via alveno al la bazejo.

Ni estas atenditaj en la bazejo post la 12.00. La unua programero – tagmanĝo je la 14.00
La prezo de la diurno kun manĝaĵo estas 1000 rublojn. Se vi ne sukcesos veni al la unua tagmanĝo, mono bedaŭrinde ne estos redonita.

Kiel atingi la bazejon?

De fervojstacidomo (Казань-Пассажирская/Казань, ne Восстания-Пассажирская/Казань-2) prenu buson 72 kaj veturu ĝis la fina haltejo Judino. La bazejo troviĝas proksime de la haltejo (nomiĝas “Profilaktorij”) La ĝusta adreso de la bazejo estas Turistiĉeskaja, 70

Telefon-numero de la lokano, kiu organizas nian tendaron estas +79178558748 (Ruslan). Li zorgas pri nia loĝado kaj manĝado. Li ne estas esperantisto kaj zorgas nur pri la bazejo.

Reajn biletojn bonvolu preni por la 29-a de julio. Fino de la programo la 29-an de julio je la 12.00 Se iu volas daŭrigi sian vojaĝon - restu en Kazano ankaŭ dum unu-du diurnoj kaj trarigardu la urbon memstare. (Novosibirskanoj mendis hoteleton “Kazanskoe podvorje” de la 29-a ĝis la 31-a de julio).


 

Provizora programo

 

22/07 Amik-tago

Dum mateno: Alveno de la partoprenantoj kaj kolektiĝo de la grupo en la bazejo

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Solena malfermo, Interkona vespero

 

23/07 Saĝ-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 “Historia Kazano” busa ekskurso al la urbo

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Vespero de kvizoj

22.00 Lud-programo

 

24/07 Poezi-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 Vizito al akvoparko aŭ ekskurso tra la urbo kun lokaj esperantistoj

Prezoporplenkreskuloj - 1250 rub, porinfanoj - 950 rublojn/ Prezovalidaspor 4 horoj. Se vi estas studento aux pensiulo - ne forgesu pruvilojn! Vi havos rabaton je 100 rubloj!

 

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Poezia vespero

22.00 Lud-programo

 

25/07 Teatr-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00-13.00 Promeno al la proksima lago. Naĝado

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Teatra vespero

22.00 Lud-programo


 

 

26/07 Lud-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 “Raifa monaĥejo” busa ekskurso

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Konkursa vespero

22.00 Lud-programo

 

27/07 Amuz-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 Sporta programo

12.00 Foto-konkurso “Neordinara mi”

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Amuza vespero

22.00 Lud-programo

 

28/07 Am-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 “Svijaĵsk – urbo sur insulo” busa  ekskurso

14.00 tagmanĝo

15.00-19.00 E-kursoj, prelegoj, metiejoj

19.00 vespermanĝo

20.00 Adiaŭ-programo . Teŭmado

22.00 Lud-programo

 

29/07 Adiaŭ-tago

8.00 vekiĝo

8.30 matena gimnastiko

9.00 matenmanĝo

10.00 Solena fermo

12.00 Forveturo de la partoprenantoj

 

Ĝis baldaŭ!


Novaĵoj (2)

 




KET
Krimeaj Esperanto-Tagoj
2016-07-12/20

Bonvolu legi du informleterojn de KET-2016!

— Informletero 1 (aprilo) —

Tempo:
KET okazos inter 12 kaj 20-a julio 2016, post BET en Litovio (2-10.07) kaj antaŭ UK en Slovakio (23-30.07).
Dezirantoj ripozi en Jalto pli longe povos ekloĝi en la komunloĝejo pli frue kaj resti post la tendaro.
  
Loko:
Komunloĝejo de Jalta Komerc-Ekonomia Kolegio, kie en aŭgusto 2012 okazis 85-a SAT-Kongreso kaj en julio 2013 IJK-postkongreso en kadroj de "Velura Sezono-16"
 
Adreso:
Стахановская ул. 13, общежитие, Массандра, Ялта, Россия
 
Loĝado:
en blokoj kun necesejo kaj duŝejo: 2 ĉambroj 2-lokaj kaj 2 ĉambroj 3 aŭ 4-lokaj. Kosto de loĝado por unu persono estos ĉ. 300 rubloj tage (la plej malmultekosta en Jalto julie).
 
Manĝado:
Rigardu Informleteron 2
 
Programo:
E-kursoj, Somera universitato, Arta programo, Rondaj tabloj, ekskursoj, kontribuoj de la partoprenontoj.
En Somera universitato prelegos Jefim Zajdman, Paŭlo Moĵajev,  Lóng Zhāng, Red Meltzer, Tatjana Loskutova, Vladimir Bespalov, A. Nistratov

Skiza tag-horaro
8—9 Matenmanĝo
9—10 E-kurso (Svetlana Smetanina)
Somera universitato (resp. Paŭlo Moĵajev, Jefim Zajdman)
10—18 Ekskursoj (resp. Jelena Snigirjova), tagmanĝoj surloke
10—15 Turista marŝo al Massandra palaco (resp. Marjam Nizamutdinova)
bileto al la palaco 300r
15—17 Prezento de Klubo de historia rekonstruo(resp. Anastasia Luborosceva).
10—18 Turista marŝo al Botkin-pado  (resp. Marjam Nizamutdinova)
Buseto — 40 rub.
18—19 Vespermanĝo
19-30—
22-30
Koncertoj de Paŭlo Moĵajev, Vladislav Bondarjkov, Mikaelo Povorin
Barda  vespero (resp. Jefim Zajdman)
Poezia vespero de Ludmila Novikova    
Jalta teatro de miniaturoj (resp. Jefim Zajdman)
E-kantoj (resp. Jefim Zajdman, Ludmila Novikova)
Interpretista konkurso (resp. Vladimir Minin)
Butiko
22-00—
22-30
Teumado ĉe samovaro kun vesperaj fabeloj (resp. Anĵela Belenko)
22-30 Gufujo: surtablaj kaj intelektaj ludoj, filmoj
Komuna vespero

Ekskursoj: 

— Ekskurso al Voroncova palaco kaj parko en Alupka
Buso — 180 rub., bileto al la palaco — 300 rub.

— Ekskurso al Sebastopolo kaj Balaklavo
Buso — 350-400 rub.,  
En Sebastopolo senpaga vizito al Hersones, en Balaklava bileto al la muzeo 200 rub., mara promenado per skutero 350 rub.

— Ekskurso al Livadia palaco kaj parko kaj tuj posta vizito en Jalto al Krimea ekspozicio-foiro ”Mondo de gemoj”
Buseto — 40rub., bileto al la palaco — 350 rub.
   
— Ekskurso al kaverno “Emine-Bair-Ĥosar” sur monto Ĉatir-Dag.
Buso — kosto dume ne klaras. Bileto al la kaverno — 400, 450, 500r depende de la vojlongeco profunden.

Preskaŭ ĉiuj ekskursoj inkluzivos viziton al eksterurbaj plaĝoj kun pli pura mara akvo. Kiuj ne partoprenos iun ekskurson, povos viziti mem iun el urbaj plaĝoj (senpagaj). Elekto kaj pripago de la ekskursoj okazos surloke dum registrado. Vi rajtos partopreni la ekskursojn sen viziti palacojn.

Aliĝkotizo: 
Bonvolu sendi la aliĝkotizon al jena adreso: 

298604, Россия, Ялта, ул. Украинская, 1-11, Зайдману Ефиму Семёновичу 

(298604, Rusio, Jalta, str.Ukrainskaja, 1-11, al Zajdman Jefim Semjonoviĉ)

ĝis la 1 de majo = 500 rubloj, por gejunuloj (antaŭ 31 jaroj) — 200 rub.
ĝis la 1 de junio = 600 rubloj, por gejunuloj — 300 rub.
surloke = 700 rubloj, por gejunuloj — 400 rub.
Eksterlandanoj pagas surloke 700 (400) rublojn.

Loĝado pagendos surloke. 

Al KET ni invitas  esperantistojn el Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj aliaj landoj.

Ĉar ĉiuvespere funkcios Butiko, la partoprenontoj povos kunpreni librojn por la vendo.

Malgraŭ tio, ke la aranĝon preparas Krimea E-centro, ni bonvenigas alialandajn esperantistojn partopreni preparadon kaj eĉ organizadon de la aranĝo. 

— Informletero 2 (junio) —

1) Studenta manĝejo ne laboros julie. Anstataŭ ĝi eblos mendi malmultekostajn manĝojn de privataj kuiristoj, kiuj liveros ilin al la komunloĝejo por ni. Maten- kaj vespermanĝkostas 150 rub., tagmanĝo — 200 rub.

2) Se vi alflugos Simferopolon, vi povos uzi trolebuson aŭ buson ĝis Jalto apud la flughaveno.

Trolebuso 55De la flughaveno: 
7:29 8:49 10:09 11:29 12:49 14:09 15:29 16:49 18:09 20:09.

La bileto ĝis Jalto kostas 129 rub.

Eblas ankaŭ veturi ĝis busa haltejo ĉe fervoja stacidomo kaj de tie veturi 2,5 horojn per trolebuso 52 aŭ 2 horojn per buso. Trolebusoj kaj busoj de tie veturas tre ofte. 

3) Se vi veturos al Jalto per unueca bileto trajne-buse, vi ne bezonos ies helpon, ĉar je ĉiu ŝanĝo de veturilo oni renkontos vin kaj akompanos. 

4) Elbusiĝu (eltrolebusiĝu) ĉe haltejo Massandra. De tie promenu piede ĉ. 15 minutojn ĝis la komunloĝejo aŭ transiru subtere al alia flanko de ŝoseo kaj iru iomete direkten al Jalto ĝis haltejo, de kiu veturu per buso 100 aŭ buseto 3 ĝis vendejo «Соседи» (“Sosedi”). La komunloĝejo apudas, adreso Staĥanovskaja, 13. 

Se la buso estos tre granda, ĝi ne haltos ĉe Massandra, sedliveros vin al Jalta aŭtostacio. Dtie uzu buseton 3 aŭ buson 100. 

+79787406663 (Jefim Zajdman) jefim_z@mail.ru

Aliĝintoj (55)

Januaro




LT-2
Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg
2016-01-03/05

Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.
En la novjaraj vintraj tagoj, la 3-an – 5-an de januaro 2016, en Jekaterinburg okazos la dua lingvotrejnado por esperantistoj, en kiu la instrua programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2 – B1,B2. La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj,  evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2.
4. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
5. Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), Olga Ŝilajeva (Glazov), Tatjana Vŝivceva (Miass), Konstantin  Ĥlizov (Jekaterinburg) – vesperaj / kulturklerigaj /movadaj /distraj  programoj.
 
La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistojn kaj kursanojn. Kategorio de sporadaj vizitantoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj: Aleksandr Osincev, Jekaterinburg (A); Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg, (A); Irina Gonĉarova, Odincovo (B); Vladimir Opletajev, Surgut (B); Tatjana Vŝivceva, Miass (A,B); Konstantin Ĥlizov, Jekaterinburg (A,B). Instruisto estas persono, kiu pretas prepari  kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por du instruhoroj (45 – 60 min).  Instruistoj, kiuj prezentas pli ol du instruprogramojn,  ne pagas la aliĝkotizon.
Al la lingva ekzercado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, E-lernantoj, aliaj lingvouzantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi parolkapablojn. Partoprenontoj de la trejnado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se ilin petos konkreta instruisto. La instruhoraro ampleksas  entute 14 engrupajn instruhorojn, 2 horojn por memlernado kaj vesperajn kulturklerigajn aranĝojn.
Dum la trejnado regos strikta lingva disciplino, oni ne parolos nacilingve. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza teamo pri partopreno en la lingvotrejnado. Aliĝkotizo por instruistoj – 500 rubloj, por kursanoj – 700 rubloj.
La Vintran lingvotrejnadon gastigas “Uktus” – komforta kvaretaĝa sanatorio kun moderaj prezoj, situanta urborande, en kiu jam okazis kelkaj uralaj regionaj esperantistaj aranĝoj. Ĉiuj dulitaj ĉambroj havas duŝejon kun varma kaj malvarma akvo, necesejon. La kunvensalono troviĝas en la teretaĝo. Gastoj de la sanatorio devas kunpreni hejmajn ŝuojn.
 
Loĝado:
Loĝado en dulita ĉambro kostas por unu tagnokto 700 rublojn. Oni kalkulu do du tranoktojn en “Uktus”. Laŭdezire oni povas okupi sola la dulitan ĉambron por pli alta prezo. 
 
Manĝado:
Trifoja manĝado en la sanatoria manĝejo por unu diurno kostas 600 rublojn.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
La pripago de hotelaj servoj (loĝado, manĝado) fare de gastoj okazos la 3-an de januaro 2016 en “Uktus” antaŭ la enhoteliĝo  kaj dum la registrado de partoprenantoj.
Partoprenontoj de la lingvotrejnado estas petataj pagi la aliĝkotizon ĝis la 20-a de decembro 2015. Post la 20-a de decembro la nepagintoj devos kontakti la ĉeforganizanton persone, ĉar ĉiuj antaŭmendoj estos jam faritaj. Tion kondiĉas feria kristnaska semajno komence de januaro. La aliĝkotizon oni uzas por organizaj elspezoj, ĝi ne estos repagata al nevenintoj.
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: перевод 9224801151 XXX. Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii” al la Karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 0,75 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso:lingvotrejnado@ural-sib.org
 
Por kontaktoj:
Raja Kudrjavceva – p.t. + 7-922-298-20-21; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Vladimir Opletajev – h.t.  (3462) 25-84-13; lingvotrejnado@ural-sib.org;
Pavel Veselov – p.t. +7-922-480-11-51; lingvotrejnado@ural-sib.org.
 
Ĝis la revido januare en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la Aŭtuna lingvotrejnado


Informletero | Aliĝilo | Aliĝintoj

2015

Oktobro

TILE-9
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2015-10-30/11-07
Datoj: 30.10.- 07.11(vendredo-sabato) 2015
Ĉu vi volas daǔrigi E-someron? Bonvenon al Soĉo! Suda aǔtuno estas milda, maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.
La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:
•       ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
•       movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rezultoj pri organizo de RET-15 en Ĉuvaŝio dum la 12-20 de Julio-2015, rondaj tabloj kaj seminario pri rapida E-instruado.
Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj E-libroj, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, ekskurso al Olimpika parko (320 ha) kaj aliaj Para-Olimpikaj kaj Olimpikaj lokoj.
Paralele kun la aranĝo okazos rapidkurso por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.
Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to" . Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.
Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!.
!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnyj Dom Kultury), apud Stacidomo tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo. La 30-an de oktobro ekde 8.00 tie deĵoros esperantisto ( samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp).
Nutrado - memstara. Sed en la klubejo ĉiam pretas samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp. kaj en la Kulturdomo funkcias bufedo.  La urba manĝejo proksimas je 100 metroj.
Loĝado okazos en tre pitoreska loko proksime al la maro en ĉambro kun ĉiuj oportunaĵoj kun du litoj, kaj kun matenmanĝo; ĉio kostos po 500 rubloj por unu tagnokto por unu persono.
Aliĝkotizo - 100 rubloj.
Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis vintro.
Laŭ via plaĉo ni povas ŝangi la programon je via plezuro.
KAPTU LA MOMENTON! Bonvenon al Soĉi!
Utilaj adresoj:
Reta: bespalov_sochiCXEmail.ru, laro96CXEyandex.ru
telefonoj:
Vladimir Bespalov (hejma): 8622/ 62-13-47, (portebla) 8-918-005-33-68;
Natalia Olejnikova (portebla): 8-988-281-18-46
Tatjana Davidova (hejma): 8622/ 262-38-89, (portebla) 8-918-203-46-09;
Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, ul. Gorkogo,85
Aŭ: Vlad. Bespalov, RU-354002, Kurortnij prosp. 78/1 -1

Aliĝintoj (33)

Aŭgusto




RA-10
Renkontiĝo de Amikoj
2015-08-07/16
ĉefa informo | flosado | kontaktoj | aliĝilo | jam aliĝis

ManaĈu vi sciis, ke ni havas nian propran Siberian ”Stonehenge”?

Ĉu vi subteriĝis je 38 metrojn?

Ĉu vi iam flosis laŭ la rivero inter esperantistoj? 

Se ne – bonvenon al nia nova projekto RA-10!

Ni startos el Krasnojarsko la 7-an de aŭgusto per flosoj laŭ la rivero Mana! Poste ni havos kelk-tagan restadon en la bazejo “Cejano” je 340 km de Krasnojarsko. Pitoreska kaj sovaĝa Ĥakasio ekaŭdos nian esperantan paroladon kaj ekvidos niajn sunetajn T-ĉemizojn! Reveninte al Krasnojarsko ni havos ankoraŭ du-tagan ekskursan programon kaj renkontiĝos kun lokaj esperantistoj. Pasigu la tempon kune kun ni!


Datoj: 7-16 aŭgusto

    Programo:
  • 7-9 aŭgusto – flosado
  • 9-14 aŭgusto – loĝado en la bazejo (divers-nivelaj kondiĉoj inter 400-650 rublojn por unu nokto) Manĝado tri-foja (informo pri la prezoj dume mankas) Eblas kuiri memstare (ĉio necesa por kuirado estas!)
  • 15-16 aŭgusto – ekskursa programo en Krasnojarsko

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo..

Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de aprilo Prezo 300 rub. 800 rub. 1000 rub.
II-periodo ĝis 15-a de majo Prezo 400 rub. 1000 rub. 1200 rub.
Poste kaj Surloke Prezo 500 rub. 1500 rub. 2000 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de aprilo Prezo 10 eŭroj 30 eŭroj 40 eŭroj
II-periodo ĝis 15-a de majo Prezo 15 eŭroj 40 eŭroj 50 eŭroj
Poste kaj Surloke Prezo 20 eŭroj 50 eŭroj 60 eŭroj

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.

Ĉiuj dezirantoj flosadi bonvolu sendi la plenan sumon ĝis la 15 de marto.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

La ricevanto:
Arbekova Ekaterina Aleksandrovna
La konto en Sberbanko: 4081 7810 1440 5208 2800

Арбекова Екатерина Александровна
Счёт в Сбербанке: 4081 7810 1440 5208 2800)
Сибирский банк ОАО Сбербанк России
БИК 045004641
корреспондентский счёт 30101810500000000641
ИНН 7707083893 КПП 540602001)

Bonvolu mencii de kiu estas sendita mono.

ĉefa informo | flosado | kontaktoj | aliĝilo | jam aliĝis

Julio

RRK-28
28-a Konferenco de REU
2015-07-18/19

Raporta reelekta konferenco de Rusia Esperantista Unio okazos enkadre de Rusiaj Esperanto-Tagoj en Jadrin (Ĉuvaŝio).

Proponoj de la projektoj, ideoj por la agado de REU estas publikigataj ĉi-tie .
Proponoj kaj sinproponoj por kandidatoj estas publikigataj ĉi-tie .
Sendu la proponojn al la komuna adreso de la organiza komitato - konferencoĉereu.ru .

La diskuto de la proponoj por la konferenco okazas en dissenda listo "reu-agado" ĉe yahoogroups.com kaj en la forumo pri REU ĉe vk.com - https://vk.com/topic-74270396_30276704

La dokumentoj por la konferenco kaj rezultoj de ĝi vi povas vidi en rubriko "Dokumentoj" "RRK-28"

Por partopreni en la Konferenco nepre plenigu la aliĝilon La konferencanoj, kiuj partoprenos distance, skribu en kampo por datoj de partopreno la vorton "distance".

La distancaj partoprenantoj sekvos aktualajn informojn en http://reu.ru/paghoj/rrk-28.html

 




RET-2015
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2015-07-14/21

Rusiaj Esperanto-Tagoj estas tradicia aranĝo de esperantistoj de Rusio. La temo de ĉi-jara aranĝo estas "Multlingva Rusio". Krom RET okazos ankaŭ antaŭa programo en Sankt-Peterburgo kaj Niĵnij Novgorod.

Situo: б/о Сурские Зори, Ядрин http://surskie-zori.ru/

Enkadre de la programo de RET okazos vica Raport-reelekta konferenco de REU Diskuto pri la konferenco

Aliĝdatoj - 1a periodo - 15a de januaro, 2a periodo - 15a de marto, 3a periodo - 15a de junio, 4a periodo - surloke

Aliĝkotizo - 1a periodo - 500 rub; 2a periodo - 700 rub; 3a periodo - 1000 rubloj; 4a periodo - 1500 rub.


1. Loĝado

1. Ligna domo (Zabava) - 600 rubloj por lito-tago (du-tri litaj ĉambroj kun aparta necesejo). Nur 12 ĉambroj
2. Domo de fiŝisto (7 litoj) - 450 rubloj, necesejo ekstere
3. Manĝejo (2a etaĝo) - 10 litoj - 450 rubloj
4. Domo de ĉasisto (10 litoj) - 450 rubloj, necesejo ekstere
5. surplanke (amasejo) - 150 rubloj (au kun litoj eventuale ĝis 300 rubloj)
6. en propra tendo - 150 rubloj

2. Manĝo 

500 rubloj por tagnokto (matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo). Ni havas tutan manĝejon por nia dispono.

La kotizojn sendu aŭ transdonu al Aleksandr Blinov (sberbanka karto 4276 7500 1069 2472), en Moskvo — al Svetlana Smetnina, en Jekaterinburg — al Raja Kudravceva.

Aliĝintoj (70)

Majo




EsPrimo-11
Esperantista Primavero
2015-05-01/04

Ural-Siberia esperantista renkontiĝo EsPrimo en majo de la pasinta jaro sukcese trapasis la dekfojan rubikonon. Ĝi fariĝis en la lasta jardeko tradicia renomita regiona jarkunveno de esperantistoj, ŝatata kaj volonte vizitata, kun propra stilo kaj tradicioj. La iniciata grupo de ural-siberiaj esperantistoj: Katerina Arbekova (Novosibirsk), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg), Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), Pavel Veselov (Tjumenj) responde al deziro de multaj samregionanoj daŭrigi la tradicion de printempaj renkontiĝoj anoncas preparojn al EsPrimo-11.

Plena informo          Aliĝilo         Aliĝintoj al EsPrimo-11

La Organizan teamon eniris:
Raja Kudrjavceva – (REU – reprezentanto en Uralo): kunordiganto de la programo, informado, kontaktoj kun aliĝintoj, kulturaj aranĝoj.
Katerina  Arbekova – (Prezidanto de Novosibirska esperantista klubo, iniciatinto kaj organizanto de RA): informado, financoj, hotelo, turisma kaj sporta programoj.
Aleksandr Osincev – (Prezidanto de Jekaterinburga esperantista klubo): klerigaj kaj kulturaj programoj.
Darja Zelenina – (Aktivulino de Ĉelabinska esperantista grupo, kursgvidanto dum SES-2014 en Rusio):  lingvaj kaj kulturaj programoj.
Roman Jefremov – (Aktivulo de Glazova esperantista grupo) : lingvaj kaj sociaj ludoj kaj kulturaj programoj.
Pavel Veselov – (Prezidanto de Tjumena esperantista klubo): teknika, komputila kaj reta servoj.
Marina Stepaĉjova (Aktivulino de Tjumena esperantista klubo) - kulturaj programoj dum la renkontiĝo.

Ĉi-jare EsPrimon gastigos Ĉelabinsk – la ĉefurbo de la Suda Uralo, grava industria, scienca, kultura centro, bone atingebla per busoj, trajnoj kaj aviadiloj. Nun estas traktataj loĝeblecoj en hotelo kun relative moderaj prezoj por luado de kunvensalono, loĝĉambroj kaj trifojaj manĝoj. Komence de marto estos komunikitaj ĉiuj konkretaj detaloj kaj prezoj.

Tempo kaj daŭro de la renkontiĝo
01. – 04. de majo 2015

Temo de la renkontiĝo: “La vojo, kiun ni sekvas”

Esperanto estas unika demokratia komunikilo kaj pontolingvo kunliganta homojn sendepende de ilia nacia, ŝtataneca, religia apartenoj. Ĉiu esperantisto elektinte iam la vojon de Esperanto faras komence unuajn paŝojn, poste evoluas kaj perfektiĝas lingve kaj movade, identigas sin kun la internacia komunumo, trovas novajn agadkampojn, alproprigas ecojn de homo kultura, inteligenta, tolerema, bonfara. La organizantoj de EsPrimo-11 alvokas ural-siberianojn trakti varian temaron reflektantan la vivon de esperantistoj el pluraj vidpunktoj: motivoj por lerni Esperanton, emancipiĝo pere de Esperanto, regiona kaj internacia kunlaboroj, intelektaj interŝanĝoj ktp. La tutmonda internacia esperantista komunumo vivas en 2015 kadre de la Jaro “Montevideo 60”, kies pinto estos la 100a Universala Kongreso de Esperanto kun ĝia kulturologia temo “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”. En Rusio startis la Jaro de literaturo, kiu povas sugesti ankaŭ al esperantistoj interesajn agadkampojn. En julio esperantistojn de nia lando bonvenigas en Ĉeboksaro Rusiaj Esperanto-Tagoj logante gastojn per la promesplena titolo “Multlingva Rusio”. Ni esperas, ke ankaŭ EsPrimo-11 mejloŝtone kaj reliefe markos la vojon, kiun sekvas esperantistoj de Ural-Siberia regiono.

La Organiza teamo bonvenigas ĉiujn partoprenontojn anticipe prepari kaj aktive oferti al la ĝenerala programo interesajn diverstemajn programerojn.
Ĉiuj dezirantoj partopreni EsPrimon-11 povas aliĝi nur rete pere de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” pleniginte la retan formularon. La aliĝintoj devas en marto-aprilo konfirmi sian partoprenon en la renkontiĝo sendinte aliĝkotizon al la Organiza teamo. Aliĝkotizo por la unua aliĝperiodo (ĝis 01.04.2015) estas 400 rub., por la dua aliĝperiodo (ĝis 30.04.2015) estas 600 rub. Surloke pagota aliĝkotizo – 800 rub. La aliĝkotizo estas destinita por aktualaj organizaj elspezoj kaj antaŭmendoj kaj ne estas repagenda al nevenintoj en Ĉelabinskon.

Vi povas skribi rete al la adreso: EsPrimo ĉe ural-sib.org

Raja Kudrjavceva:  tel.+7-922-298-20-21, (h) +7 (343) 278-08-95
Katerina Arbekova: tel. +7-913-921-94-98
Pavel Veselov:  tel. +7-922-480-11-51

Ni renkontiĝu en Ĉelabinsk!

Plena informo          Aliĝilo         Aliĝintoj al EsPrimo-11


2014

Oktobro

TILE-8
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto-8
2014-10-31/11-08

Ĉu vi volas daǔrigi E-someron? Bonvenon al Soĉo! Suda aǔtuno estas milda, maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

    • ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
    • movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj E-libroj, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, ekskurso al Olimpika parko (320 ha) kaj aliaj Par- kaj Olimpikaj lokoj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkurso por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to" . Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK(Rajonnyj Dom Kultury), apud Stacidomo tuj post la Busa Stacio, kontraŭ policejo, duetaĝa domo. La 31-an de oktobro ekde 8.00 tie deĵoros esperantisto, ( samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp).

Nutrado - memstara. Sed en la klubejo ĉiam pretas samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp. kaj en la Kulturdomo funkcias bufedo.  La urba manĝejo proksimas je 100 metroj.

Aliĝkotizo - 50 rubloj.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis vintro.

Laŭ via plaĉo ni povas ŝangi la programon je via plezuro.

KAPTU LA MOMENTON! Bonvenon al Sochi!

Utilaj adresoj:
Reta: bespalov_sochiCXEmail.ru, laro96CXEyandex.ru
telefonoj:
Vladimir Bespalov hejma: 8622/ 62-13-47, portebla: 8-918-005-33-68;
Natalia Olejnikova portebla: 8-988-281-18-46
Tatjana Davidova hejma: 8622/ 262-38-89, portebla: 8-918-203-46-09;

Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, ul. Gorkogo,85

Aŭ: Vlad. Bespalov, RU-354002, Kurortnij prosp. 78/1 -1

Aliĝintoj (37)

Aŭgusto




SES--RU-2014
Somera Esperanto-Studado
2014-08-17/25

La 17-25-an de aŭgusto 2014 okazos la Unua Somera Esperanto-Studado en Rusio (SES-R), organizata de MEA MASI kaj E@I. La aranĝo havas du firmajn celojn: instruado de Esperanto al la kursanoj de ĉiuj lingvaj niveloj kaj konatigo de la partoprenanoj kun la lando kaj ĝia kulturo.

SES 2014 RU pasos en la ripozejo «Komponent», apud la vilaĝo Koltiŝevo de la Solneĉnogorska distrikto, 60 km nordokcidente de Moskvo, en arbara tereno kun bela lago, plaĝo kaj boatoj, sportejoj, ĉeval-rajdejo kaj senpaga baseno. Partoprenantoj loĝos en diversaj kondiĉoj laŭ sia elekto: de unulitaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo ĝis tendoj. Ĉiuj havos varian kaj bongustan varman bufedtipan trifojan manĝadon tage – kunviandan, vegetaran aŭ veganan.

La programo

Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto gvid‘de la plej bonaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Unikaj liveraĵoj: Tutperioda kurso pri la rusa lingvo por eksterlandanoj kaj Tradukista kurso por literaturemuloj.

Posttagmeze:  ekskursoj, prelegoj, laborgrupoj, manlaboroj, dancklasoj, sportoj, ludoj ktp.

Vespere: koncertoj, literaturaj horoj, filmo-spektado, teumado, masaĝoj, saŭno, diskoteko, distraĵoj…

 

Ekskursoj

Tuttaga  

al la fama ortodoksa monakejo en Sergijev Posad gvidde esperantisto pastro-monaĥo Tavrion. La  historia urbo apartenas al t.n. “Ora ringo”. En la 14-a jarcento la sanktulo Sergio Radoneĵskij fondis ĉi tie monaĥejon, kiu iĝis grava kultura centro de antikva Rusio kaj ĝis nun restas la koro de Rusa Ortodoksa eklezio. Tie laboris elstara ikonpentristo Andreo Rublov kaj aliaj famaj historiaj agantoj.

Duontagaj

1/ Muzeo-bieno Ŝaĥmatovo. Literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandr Blok – la fama verkisto de la “arĝenta jarcento”. Bela naturo kaj tute speciala etoso de la noblula bieno de 19-a jarcento.

2/ Urbo Klin. Rapide kreskanta industria centro, vizitinda dank’ al la domo-muzeo de la mondfama rusa komponisto Pjotr Ĉajkovskij. En la unikan muzeo de kristnaskarbaj ornamaĵoj eblas spekti la procezon de ties kreado.

3/ Urbo Istra – Nov-Jerusalemo. Ĉi tie troviĝas belega ortodoksisma monaĥejo de la 17-a jarcento, imitanta sanktaĵojn de la Sankta Tero. La lokaj objektoj estas same nomataj, la ĉefa templo estis konstruita simile al Baziliko de la Sankta Tombo.

 

Moskvaj Tagoj antaŭ SES 2014 RU

 

Antaŭ tiu SES-R de la 13-a ĝis la 16-a de aŭgusto pasos riĉa ekskursa program en Moskvo. Hostelo en la centro de la metropolo, busoj kaj ekskursoj estas jam rezervitaj.  Konatiĝu  ĉi tie:             http://ses.ikso.net/2014/ru/Anta%C5%ADkongreso  kaj nepre kaputu la raran ŝancon!

 

ATENTON!!!   La dua aliĝperiodo finiĝas la 1-an de junio! Ŝparu vian monon – aliĝu tuj!

La aliĝilo:    http://ses.ikso.net/2014/ru/Ali%C4%9Dilo

Aliaj informoj:   http://ses.ikso.net/2014/ru/;  http://www.studado.ru/2014/; @gmail.com">mirinda.strigo@gmail.com

B O N V E N O N !!!

 

RA-9
Renkontiĝo de Amikoj
2014-08-01/10

Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en sovaĝa montaro Altajo!
Basejo, Helikoptero RA-9 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj.

Pli detale
Provizoraj datoj: la 01a-10a de aŭgusto 2014.

Loko:bazejo "Vagabondo" troviĝas apud la vilaĝo Ĉibit je 610 kilometroj de Barnaulo en pitoreska sovaĝa loko en la montaro. (De Novosibirsko la distanco estas 850 km.)

Kondiĉoj:
  • Loĝado en 4-litaj lignaj dometoj sen kondiĉoj. (Por mendi la lokon oni devas antaŭpagi 50% de la plena sumo)
  • Loĝado en mongolaj etnodometoj (Por mendi la lokon oni devas antaŭpagi 50% de la plena sumo)
  • Loĝado en propraj tendoj
  • Loĝado en luitaj tendoj
  • Eksteraj necesejoj
  • Banejo


Tendumanoj rajtas memzorgi aŭ havi tri-fojan manĝon en la manĝejo.

Estas eksteraj komunaj placetoj sub la tegmento kaj subĉielaj por programeroj.

Por atingi la bazejon ni planas mendi buson de Barnaulo. (la loko en la buso oni devas pripagi plene antaŭ la vojaĝo)

Manĝado:
  • Trifoja en la manĝejo de la bazejo
  • Memzorga (proksima vilaĝo kaj vendejoj estas je du kilometroj de la bazejo. Kunportu vian manĝaĵon, se vi planas memkuiri)


Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ekssovetianoj

Aĝo0-1415-24Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de martoPrezo300 rub.800 rub.1000 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majoPrezo400 rub.1000 rub.1200 rub.
Poste kaj SurlokePrezo500 rub.1500 rub.2000 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj

Aĝo0-1415-24Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de martoPrezo10 eŭroj30 eŭroj40 eŭroj
II-periodo ĝis 1-a de majoPrezo15 eŭroj40 eŭroj50 eŭroj
Poste kaj SurlokePrezo20 eŭroj50 eŭroj60 eŭroj

Ĉiu partoprenanto ricevos RA-ĉemizon! Ne forgesu mencii vian demincion.

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.
Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:
BENEFICIARY (la ricevanto): 
Арбекова Екатерина Александровна
(Arbekova Ekaterina Aleksandrovna)
ACCOUNT (la konto): 42301810801199000066
BANK OF BENEFICIARY (Banko-ricevanto): 
OAO «МДМ» Банк
Новосибирск, ул. Ленина 18
ИНН 5408117935
БИК 045004821

Julio

TEMoj (2014)
Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj
2014-07-12/19
Tiĥvina Esperanto-Klubo (TEK) invitas esperantistaron al TEMoj - Tiĥvinaj Esperantistaj metiejoj, okazontaj inter la 12 kaj la 19-a de julio.
Detalajn informojn pri la aranĝo ĉiu interesito povas trovi en la paĝaro www.notlibro.info

Majo

EsPrimo-10
Esperantista Primavero
2014-05-01/03

Informletero 1

 

Karaj geamikoj!

Ni ĝoje invitas vin al la deka jubilea ural-siberia printempa regiona E-renkontiĝo “EsPrimo”, kiu okazos la 1-n – 3-n de majo 2014 en Jekaterinburg!

Iniciatintoj kaj organizantoj de la renkontiĝo estas jekaterinburga esperantista klubo “Arĝenta flamo” kaj kelkaj regionaj aktivuloj. Esperantistoj ekaktivis en uralaj urboj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum tiuj cent jaroj la esperantista movado en Uralo spertis progresojn kaj elanojn, suferis pro persekutoj kaj reprezalioj, impete renaskiĝis dank’ al senlaca agado de aktivaj elstaraj esperantistoj. En pli ol deko da urboj de Uralo nun vivas esperantistoj kaj funkcias esperantistaj kolektivoj. E-klubo “Arĝenta flamo” estis fondita en junio 2007, ĝi unuigas agemajn membrojn, kiuj aktivas ne nur en la urba skalo, sed ankaŭ per siaj iniciatoj efike akcelas la tutregionan agadon.

Esperanto estas lingvo servanta por interkulturaj utiligoj, kaj esperantistoj kiel aktivaj kulturagantoj peras kaj kultivas ne nur nacian kaj internacian kulturojn, sed ankaŭ reciproke evoluigas sin konsumante kulturajn valorojn pere de Esperanto, uzante ĝin en diversaj sferoj de la homa vivo.

La temo de la jubilea EsPrimo “Kreante, verkante, legante” koncernas la lingvokulturan aplikadon de Esperanto en diversaj formoj de indivudaj kaj publikaj manifestiĝoj. Esperantistoj estas homoj kreemaj. Tial ni, la organizantoj, esperas, ke la elektita por la renkontiĝo temo estos loga kaj plaĉa al tiuj, kiuj celas stimuli kaj plivigligi sian krean agemon per Esperanto t.e. ĉiu partoprenanto estu preta oferti al la kultura programo sian originalan eron elektante el sia propra krea bagaĝo aŭ el la varia temaro sugestata de la Organiza teamo.

 

Organiza teamo

1. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), kunordiganto de REU en Uralo – ĝenerala kunordigado

2. Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg) – informado, kontaktoj kun la bazejo de EsPrimo-10

3. Aleksander Osincev(Jekaterinburg) – kultura, lingva programoj

4. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura programo, interrilatoj kun eksterlandaj esperantistoj

5. Jana Husanova (Jekaterinburg) –kultura, turisma programoj

6. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj

7. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Aliĝkotizoj:

1-a aliĝperiodo – antaŭ 15.03.2014 – 400 rubloj,

2-a aliĝperiodo – antaŭ 15.04.2014 –500 rubloj,

ekde 16.04.2014 kaj surloke – 650 rubloj.

Rabatoj por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 –aĝaj - senpage.

Detalojn pri la aliĝado al la renkontiĝo vidu ekde januaro 2014 en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” www.ural-sib.org

 

Pagmanieroj por aliĝkotizoj:

Per ordinara poŝto: Кудрявцев Виктор Васильевич, 620041, Екатеринбург, аб.ящ. 132

Яндекс-деньги: 41001200112112 (kudry-viktor@yandex.ru)

Webmoney: R196135669751 (rubla); Z290685360282 ($)

Aldonaj pagmanieroj aperos ĉe www.ural-sib.org

 

Loĝkondiĉoj kaj prezoj

EsPrimo-10 okazos surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 

Variantoj de loĝeblecoj:

1) loĝado en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo -1200 rubloj por unu diurno;

2) en dulitaj ĉambroj, kie du ĉambroj havas komunan ban-kaj necesejan ekipon - 600 rubloj por unu diurno.

Trifoja manĝado por unu tago -500 rubloj. Eblas mendi aparte: matenmanĝon -130 rubloj; tagmanĝon - 220 rubloj; vespermanĝon -150 rubloj.

 

En la programo

malferma kaj ferma ceremonioj, konferenco de legantoj, literatura konkurso, deklamkonkurso,

lingva programo “Peĉakuĉo”, diversaj metiejoj, lingvaj ludoj, amika vespero, vespero “En la sfero de artoj”, jarkunveno de uralaj esperantistoj, ekskursoj.

 

Turisma programo

Jekaterinburg, fondita en 1723, estas la ĉefurbo de Urala federacia regiono kaj unu el la plej gravaj industriaj, kulturaj, sciencaj, trafikaj kaj loĝistikaj centroj de Rusio. Al scivolemaj gastoj ĝi disponigas multajn interesajn kaj unikajn historiajn, kulturklerigajn kaj distrajn kampojn.

Vi povos partopreni en busa ekskurso tra la urbo, eksterurbaj ekskursoj laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.

 

Ni renkontiĝu en Jekaterinburg !

Bonvenon!

 

 

Kontaktoj:

Ĝenerala retadreso: esprimo@ural-sib.org

Raja Kudrjavceva: esprimo-10@yandex.ru   tel  +7 922 298 2021

Viktor Kudrjavcev: kudry-viktor@yandex.ru tel +7 912 034 20 75

Aleksander Osincev: alex.osintsev@gmail.com tel + 7 90226036 13

Vladimir Opletajev: surborde@mail.ru

Marto

Apero-8
E-renkontigxo Apero
2014-03-14/16

ATENTON! Datoj ŝanĝigas al 14-16.03.2013!

Venu al “Apero-8”!

Karaj esperanto-samideanoj!
Moskva Esperanto-Asocio “MASI” kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8! Ĝi pasos dum la februaraj festoj, la 14-16.03.2013, en la apudmoskva bien-ripozejo “Jerŝovo”.

Kvankam la aranĝo estas strikte malkrokodila, ni kuraĝe invitas ankaŭ komencantojn kaj progresantojn, kiuj emas evolui sian E-paroladon kaj sekvi la Lingvan Disciplinon.
Pli detale pri la invitatoj kaj kutimaĵoj eblas legi en la MASI-paĝaro
http://ek-masi.weebly.com
aŭ en la VKontakte-grupo “APERO”
[http://vk.com/apero_ek_masi

];

Ni ĉiuj loĝos en la por multaj jam konata aparta dometo №5, kun granda salono, kie pasos la komunaj endomaj aranĝoj. Ĉar la dometo situas en pitoreska naturo kaj la ripozejo disponigas diversajn distraĵojn, ni multe amuziĝos ankaŭ eksterdome.

La plentempa partopreno kostas ĉ. 3900 rublojn (la ĝusta kosto aperos dum la semajno),
kio inkluzivas loĝadon en 2-3-lokaj ĉambroj kun 2 tranoktoj,
3-fojan abundegan kaj varian manĝadon dumtage, aliĝ- kaj programkotizojn.
Eblas resti tagon pli (por la 24-a de februaro, des pli, se tiun tagon oni anoncos nelabora) – necesas nur averti nin antaŭ la 20-a de januaro. Tiam al la prezo aldoniĝos 1500 rubloj. Se estos pli ol 10 homoj, masianoj volonte organizos programon ankaŭ por tiu kroma tago.

Gravas konscii, ke en nia dometo estas 33 litoj. Do, ni ne povos akcepti pli ol 44 homojn ;) Tial por garantiite ricevi la kuŝlokon, bonvolu tuj mendi ĝin kaj prefere jam pagi al mi unu dekonon de la monsumo – 400 rublojn. La monon transdonu persone al Mirina aŭ Klera aŭ sendu al la sberbanka karto de Klera: 4276380025172953 - kun la mencio de la sendinto kaj сelo de la ĝiro.
Ni ne toleros iun ajn krokodiladon en la dometo, tamen, por ebligi partoprenon de familianoj, ni pretas lui kuŝlokojn en apuda dometo por esperantistoj, venontaj kun infanoj aŭ geedzoj, neparolantaj Esperanton. La familianoj povos bonege ripozi, dum esperantistoj de la familio partoprenos la E-programon.

La cefa temo de la APERO estas LITERATURO,
tamen ankau aliaj kontribuoj al la prgramo estos arde akceptataj!

Por aliĝi simple anoncu vin al mi – kaj ni kun ĉiu persone traktos detalojn. Kvankam baldaŭ en la VK-grupo de APERO aperos :) elektronika aliĝilo.

Kore atendanta vin -

Irina Gonĉarova,
konordiganto de MEA MASI

2013

Septembro




Velura sezono-2013
Mini-festivalo “Velura sezono”, Jalto
2013-09-21/10-01

En la programo: koncertoj, montaro, maro, kaverna urbo Tepe-Kermen, prelegoj,  ludoj kaj E-kurso por komencantoj.          

             Al la  festivalo ni invitas ankaŭ ne esperantiston, kiuj deziras lerni Esperanton. La kurso estos rektmetoda kun elementoj de la gestmetodo de hispana esperantisto Rafael Gonzales.

              Loĝado en studenta komunloĝejo en Massandra (60 hrivnoj tage).

             Kotizo 50 hrivnoj (por UkrEA-anoj 25), pago surloke.

              Estas kreita  vk.com/event57314769 kie aperados  novaĵoj.  Vizitu la paĝon kaj legu pli multe pri la aranĝo.

             Kontakti  la organizantojn eblas ankaŭ  skribante al  jefim_z ĈE mail.ru  

              Ni  sciigas al tiuj, kiuj ne scias, ke  septembre  en  Jalto estas la plej bona ripozo,  t.n.  “velura sezono”,  kiam la suno ne  plu  varmegas, sed maro restas varma kaj fruktoj abundas.

               Bonvenon!

Julio




RA-8
Renkontiĝo de Amikoj
2013-07-08/15

Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en varma Krimeo!

RA-8 postsekvos la ukrainan aranĝon ”Rideto”- Internacia familia E-tendaro, do bona eleco havi du-semajnan ripozon inter esperantistoj!

RA-8 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj.

Informletero       Aliĝilo       Jam aliĝis

Pli detale
Datoj: la 08a-15a de julio 2013.

Loko:bazejo "Raketa" troviĝas en Krimeo (Ukrainio) je 120 kilometroj de Eŭpatorio en pitoreska sovaĝa loko apud la maro.

Kondiĉoj:
  • Loĝado en 2-4-litaj ĉambroj kun necesejoj kaj duŝejoj, malvarmigilo kontraŭ aparta prezo.
  • Loĝado en pli malmultekostaj blokaj ĉambroj kun la komuna necesejo kaj duŝejo por 4 ĉambroj.
  • Loĝado en propraj tendoj. (Loko por la tendo oni devas pripagi). Tendumanoj rajtas memzorgi aŭ havi tri-fojan manĝon en la manĝejo.
  • Loĝado en bungaloj (la plej multekosta, nepre mendata kaj plenpagata antaŭe. Nur dum la unua periodo de aliĝo)
  • Se via infano dormas en via lito – ĝi havas grandajn rabatojn!
  • Estas eksteraj komunaj placetoj sub la tegmento kaj subĉielaj por programeroj.


Manĝado:
  • Trifoja en la manĝejo de la bazejo. Por infanoj oni eblas mendi duon-porciojn kaj havi rabaton!
  • Memzorga (Proksima vilaĝo kaj vendejoj estas je du kilometroj de la bazejo. Kunportu vian manĝaĵon, se vi planas memkuiri)


Prezoj: MALALTAJ! proksimume 550-700 rublojn por tagnokto. (14-18 eŭrojn). Dependas de la kondiĉoj de loĝado (MANĜOJ ESTAS INKLUZITAJ!). Precizaj prezoj en grivnoj aperos poste. Oni povas pagi en dolaroj, eŭroj, rubloj kaj hrivnoj.

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ukrainanoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 200 rub. 500 rub. 800 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 250 rub. 700 rub. 1000 rub.
Poste kaj Surloke Prezo 300 rub. 900 rub. 1200 rub.


Aliĝkotizoj por alilandanoj

Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 5 eŭroj 15 eŭroj 25 eŭroj
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 7 eŭroj 20 eŭroj 30 eŭroj
Poste kaj Surloke Prezo 10 eŭroj 25 eŭroj 35 eŭroj

Ĉiu partoprenanto ricevos RA-ĉemizon! Ne forgesu mencii vian demincion.

La kotizo estas persona, ne transdonebla kaj neredonebla, eĉ en kazo de nepartopreno al la aranĝo.

Bonvolu sendi viajn kotizojn al la sekva konto:

BENEFICIARY (la ricevanto): Арбекова Екатерина Александровна (Arbekova Ekaterina Aleksandrovna)

ACCOUNT (la konto): 42301810801199000066

BANK OF BENEFICIARY (Banko-ricevanto): OAO «МДМ» Банк Новосибирск, ул. Ленина 18

ИНН 5408117935

БИК 045004821

Informletero       Aliĝilo       Jam aliĝis

 




IET-3
Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj
2013-07-01/15
Informletero, programo, aliĝilo kaj la listo de aliĝintoj troveblas en la retejo de Jalta Esperanto-klubo:
http://jalto-esperantoklubo.org/eventoj/iet-3/

Majo




EsPrimo-9
Esperantista Primavero
2013-05-02/04

Bonvenon al "EsPrimo-9"

Karaj geamikoj! Ni invitas vin partopreni la tradician regionan Ural-Siberian renkontiĝon "EsPrimo-9", kiu ĉi-jare okazos en Tjumeno la 2-an – 4-an de majo.

La ĉefa temo de la renkontiĝo estos "Esperanto en la vivo" kaj lige kun tiu ĉi temo ni planas riĉan programon, kiu interesos kaj komencantojn, kaj spertulojn.
En la programo estas planataj: diskutrondo pri la ĉefa temo kaj prelegoj de spertaj esperantistoj, lingvaj kaj sportaj ludoj, artaj kaj koncertaj vesperoj, speciala programero-konkurso por komencantoj, dancoj, kantoj, ekskurso tra Tjumenj kaj ankaŭ interesega programero, kiu nomiĝas "Peĉakuĉo". Tio estas prezentadmetodo, en kiu la prezentanto rajtas montri nur 20 bildojn kaj paroli nur dum po 20 sekundoj pri ĉiu bildo (do 6 minutojn 40 sekundojn entute). La formo estas tre taŭga por rapida diskonigo de novaj ideoj kaj projektoj, interalie artaj kaj modaj – sed ankaŭ sciencaj. Alivorte, eblas rakonti pri io ajn. Ni invitas ĉiujn partopreni "Peĉakuĉon" kaj veni al EsPrimo kun via prezentaĵo. Rakontu al ĉiuj pri via ŝatokupo, laboro, vojaĝo, - ne forgesante la ĉefan temon "Esperanto en la vivo"!

Ni planas ankaŭ okazigi dum la renkontiĝo fotoekspozicion pri la ĉefa temo. Partopreni ekspozicion povas ĉiu deziranto, eĉ se vi ne sukcesos ĉeesti la renkontiĝon, vi povas do sendi viajn fotojn al iu el la organizantoj. Kaj tiuj fotaĵoj nepre aperos en nia ekspozicio.

Iniciatinto de EsPrimo-9 estas Tjumena esperantista klubo “Revo”, kiu en 2013 festas sian kvardekjariĝon. Dum kvar jardekoj nia klubo aktivas en la urba kaj regiona skaloj. Eksaj membroj de la klubo vivas nun en tre diversaj anguloj de la mondo. La printempa renkontiĝo estas grava preteksto por pli emfaza pritrakto de la trairita vojo kaj por akcepto de novaj celoj kaj agaddirektoj.

Tempo:

alveno de partoprenantoj – 2-an de majo ĝis 12-00. Poste – komuna veturado al bazejo (memstara atingado ege malfacilas, se vi venos ne per propra aŭto) kaj komenco de la aranĝo.

3-an de majo – plena tago en la bazejo.

4-an de majo – dematene veturo al Tjumeno, duontaga ekskurso tra la urbo, ebla forveturo – posttagmeze.

Loko kaj kondiĉoj: la porinfana bazejo "Raduga" ("Ĉielarko") apud Tjumenj, kiu situas en pina arbaro sur bordo de rivero, tamen nemalproksime de la urbo. Oni proponas al ni loĝadon en komforta duetaĝa domo, en tri-, kvar-, kvinlitaj ĉambroj kun duŝejo en la etaĝo. En aparta konstruaĵo situas manĝejo kaj halo.
BazejoBazejo

Kotizoj kaj prezoj: loĝado por unu diurno kun 3-foja manĝado – 1100 rubloj. Manĝado parte kaj aparte de loĝado ne mendeblas. Memzorga manĝado ne eblas, ĉar apud la bazejo mankas vendejoj kaj ene de la bazejo forestas kondiĉoj por kuiri.


Aliĝkotizoj: 1-a aliĝperiodo (ĝis 15.03) – 400 rubloj, 2-a aliĝperiodo (ĝis 15.04) – 500 rubloj, poste kaj surloke – 600 rubloj. Rabato por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 jaroj – senpage.

Pagi aliĝkotizon vi povas per kelkaj manieroj:
1. Per bankaŭtomato de la banko “Russkij Standart” al la karto numero 5100 9298 2436 9068 (sen superpago).
2. En telefonvendejo “Svjaznoj” al la konto numero 2989-364-413-368 (sen superpago).
3. Per poŝtelefona transdono (por tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”): Sendu sms al numero 900 kun teksto “перевод 9224801151 XXX”. Anstataŭ XXX skribu vian sumon. Eblas superpago!
4. Per Yandex-mono al la konto numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru). Sistemo mem indikos superpagon.
5. Per "Webmoney" al la kontoj R051162412310 aŭ Z841315191536. Sistemo mem indikos superpagon.
Indiki nomon de ricevanto ne necesos.

Post via transpago bonvolu informi la organizantojn per elektronika letero kun la indiko de viaj persona nomo, familinomo kaj pagmaniero, ke vi sendis al ni monon.

Kun plezuro kaj danko ni akceptos viajn proponojn pri la programo de EsPrimo-9.

Kontaktu nin:
Pavel Veselov (teknika parto): +7-922-480-11-51, esprimo@ural-sib.org
Marina Stepaĉova (programo): +7-912-997-3418, mstepacheva@mail.ru
Tatjana Veselova (finansoj): finansoj@ural-sib.org


Ni atendas vin!

Aprilo

Konferenco de Rusia Esperantista Unio-27
Konferenco de Rusia Esperantista Unio
2013-04-13/14

La 27-a konferenco de Rusia Esperantista Unio okazos en Moskvo la 13-14 de aprilo 2013.

La konferenco okazos en la moskva biblioteko je la nomo de A.Ĉeĥov, sed ne en ties ĉefa ejo.

Stratadreso: Strastnoj bulvar, d.6, str.2, metrostacioj "Ĉeĥovskaja"
aŭ "Puŝkinskaja".
Oni eniru la arkon kiu estas ĉe la domo 6 str.1, vidu la skemon:

En la perono staros esperantistoj, kiuj helpos ne misvojiĝi tiujn,
kiuj venos ĝustatempe.

Okazos du kunsidoj. La unua: sabate ekde la 10:30 ĝis la 14:30. La
dua: dimanĉe: ekde la 12:00 ĝis la 16:00. Oni petas ambaŭtage veni
pli frue je 10 minutoj.

Ĉiuj aliĝintoj ricevos retpoŝte aŭ telefone lastmomentajn
informojn, se tiuj estos.

Ĝis la lasta tago estos akceptataj la proponoj pri la tagordo de la konferenco.

Libervole pagota kotizo estas 300 rublojn. La mono iros por kovri la lupagon por la konferencejo.

Oni petas aliĝi eventualajn partoprenontojn por scii kiom da personoj planas partopreni la konferencon.

Aliĝintoj (33)

2012

Novembro

TILE-7
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2012-11-02/09

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Soĉi

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo
TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO Esperanto-7

Datoj: 02-09.11.2012 (vendredo-vendredo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Soĉi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:
- ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
- movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj, Renkontiĝo kun partoprenantoj de UK en Vjetnamio, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kau'kazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta) apud limo kun Abhazio, maraj ekskursoj, sunbruniĝo sur la plaĝo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: +18° Celsio). Ne forgesu bankostumojn!

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo. Ĉiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo: pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. 
Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - ul. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi), tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo. La 2-an de novembro tie de la 8.00 deĵoros esperantisto.

La loĝloko (hotelo "Cirko", str. Deputatskaja, 9) atingebla per busoj kaj mikrobusoj ĝis haltejo "Svetlana" NN 1, 22,23, 83, 95 k.a. direkte al Stadiono.

La loĝkostoj:

  1. en 5 – 6 lita ĉambro - 250 rub. por unu persono dum unu nokto. (oportunaĵoj en koridoro)
  2. en 3 – 4 lita ĉambro kun lavabo – 350 rubloj unu loko dum unu nokto
  3. en 2-lita ĉambro kun TV - 400 rubloj por unu loko
  4. 2-lita kun oportunaĵoj -1200 rubloj por tuta ĉambro
  5. Duonlukso 2-lita - 2400 rubloj por tuta ĉambro
  6. Duonlukso unulita - 1200 rubloj

La maro tre proksimas. Nutrado en apuda manĝejo memstare.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis printempo. :-)

Utilaj adresoj:

 Reta: bespalov_sochi@mail.ru

telefonoj:
Vladimir Bespalov: hejma: 862/ 262-13-47, portebla: +7-918-005-33-68;
Natalia Olejnikova hejma 862/ 262-73-08, portebla: +7-988-281-18-46
Tatjana Davidova hejma 862/ 292-50-04, portebla: +7-918-203-46-09

Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro",
354000 Sochi, abonkesto 594.
Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo,85 apud stacidomo kaj busa stacio.

Aliĝintoj (24)

Aŭgusto




SAT-kongreso-85
Kongreso de SAT
2012-08-11/18

La 85-a kongreso de SAT okazos en Jalto inter la 11a kaj la 18a de aŭgusto 2012. Postkongreso okazos de la 18a ĝis la 22a.

La aliĝilo kaj la unuaj informoj pri la kongreso estas troveblaj en:

En la ĉefa retejo de SAT: satesperanto.org/Bonvenon.html

Aldone pri Jalta legu en la retejo de jalta Esperanto-klubo

Julio




RA-7
Renkontiĝo de Amikoj
2012-07-17/25

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare Renkontiĝon de Amikoj -7.  RA estas ege vojaĝema kaj julie ĝi startas al orienta parto de Rusio, al glora urbo Irkutsko kaj la lago Bajkalo.  Bajkalo estas unika lago . Ĉiu scias ke ĝi estas la plej profunda en la mondo, ĉiu scias ke ĉirkaŭ la lago troviĝas pitoreska naturo…  Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Spiri  freŝegan aeron kaj malsekigi piedojn en la akvo de la fama lago. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga ekskursa programo.

La unua tago:
Alveno en Irkutsko, enloĝiĝo.
Tagmanĝo en la urbo
Posttagmanĝa busa ekskurso tra la urbo. (3-hora)
Vespermanĝo

La dua tago: Ekskurso per trajno laŭ la ĉirkaŭlaga fervojo.  (12-hora)
Transsiberia fervojo estas elstara arkitekta kaj inĝeniera konstruaĵo de la fino de 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcentoj. Rusa caro Aleksandr la 3-a, kies monumenton vi ekvidos veninte al Irkutsko,  akceptis decidon konstrui ĝin kaj la unua trajno venis al Irkutsko la 16-an de aŭgusto de 1998 jaro. La plej malfacila parto de konstruado de transsiberia fervojo estis ĉirkaŭ la lago Bajkal malgraŭ mallonga distanco je 260 kilometroj. Dum la ekskurso ni traveturos 84 kilometrojn,  elvagoniĝante laŭ la vojo por trarigardi la plej interesajn konstruaĵojn, pontojn, tunelojn.
Vespere alveno al la bazejo Bolŝie Koti.

Vin atendas la tradiciaj programeroj:
E-kursoj por komencantoj
Konversaciaj rondoj por progresantoj
Sportumado
Kantado de E-kantoj
Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon kaj piedirajn itinerojn.

Pli detale

Datoj

: la 17a-25a de julio 2012.

Loko

: bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj. Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas tra la pado, alia al grandega seka arbo, la tria laŭ la bordo de Bajkalo.

Prezoj: 350-600 rublojn por tagnokto (por infanoj estas malgrandaj rabatoj) Dependas de la kondiĉoj de loĝado.

Manĝado:

memzorge organizita de ni, laŭvice deĵorante apud la fajro (triope po du-tri fojoj dum la semajno) Kostas 300 rublojn tage

Kondiĉoj

: loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Je nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Eksteraj necesejoj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon kaj duŝejon! Estas ekstera komuna placeto sub la tegmento por programeroj.

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj


Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 0 rub. 400 rub. 500 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 100 rub. 500 rub. 700 rub.
Poste kaj surloke Prezo 200 rub. 800 rub. 1200 rub.


Ĉeforganizanto: Jekaterina Arbekova. Retadreso: katka8@ngs.ru, telefonnumero: +7-913-9219498


  Informletero 

 

VER-15
Volgia Esperantista Renkontiĝo
2012-07-01/06
La dua informletero


Atingeblecoj

La bazejo "Transportnik" situas pli proksime al Toljatti ol al Samara, Do, se via trajno iras antaŭe al Toljatti (Тольятти) aŭ Syzranj (Сызрань), prenu la biletojn tien. De haltejo "Ĵiguljovskoje more" (Жигулёвское море) ĝis la vilaĝo Fjodorovka iras buseto 143. De la lasta haltejo ĝis la bazejo estas 15 minutoj piede. Toljatti estas facile atingebla el Samara per busoj, kostas 221 r.

 

Loĝado

Por loĝado restis variantoj: dometo kun necesejo - 400 r./nokte, dometo sen ĝi - 300 r./nokte, tendo (por tuta tendo) - 150 r./nokte.

La lokoj en dometoj estas mendataj post ricevo de aliĝkotizo. Okaze de alveno sen antaŭsciigo vi ne restos surstrate, sed eble dislokiĝos en apudaj bazejoj (minimume 350 r./nokte).

La enloĝigo okazos la 1-an de julio ekde la 15.00 (pli frue tie restas partoprenantoj de alia aranĝo). Se vi alvenos pli frue, telefonu, ni renkontos vin.

Manĝado - 450 rubloj/tage, eblas mendi partan (maten-, tag-,

vespermanĝon) kaj vegetaran manĝadon.

Aliĝkotizo

Se vi ne pagis ĝin pli frue, surloka aliĝo kostos 700 r. Partatempa partopreno – 150 r./tage.

 

Provizora programo:

01.07.2012

Alveno, dislokiĝo
Surmura kvizo pri Volgio

Vespermanĝo
Interkona vespero

02.07.2012 La tago de Esperanto
Matenmanĝo
Solena malfermo
Lingvaj kursoj 
Libera tribuno: Esperanto en nia vivo
Kvizo: Kion vi scias pri Zamenhof kaj lia verkaro?
Videofilmoj 

Tagmanĝo

Ekspozicio: 100 jaroj de Esperanto en Samara

Rakontoj pri tradukistoj: P.Astafjev

Surtablaj ludoj

Librovendejo

Vespermanĝo

Impresoj pri KER-ekzameno

Kanta vespero kun A.Ĥrustaljov kaj T.Orjol


03.07.2012 Esperanto kaj naturo

Matenmanĝo

Ekskurso al la montaro Ĵiguli

Tagmanĝo

Lingvaj kursoj

Metiejoj

Flaŭro kaj faŭno en E-verkado

Rakontoj pri tradukistoj: N.Fedotov

Vespermanĝo

Poezia-kanta vespero kun Irina Gonĉarova

Sorĉaj ludoj 

Komuna kantado

04.07.2012 Internaciista tago
Matenmanĝo

Lingvaj kursoj

Konversacia rondo pri E-instruemuloj (gvidas Irina Gonĉarova)
Libera tribuno: Esperantistaj organizoj (UEA, SAT, ILEI, ktp)
Metiejoj: "Forgesita arto skribi kaj sendi poŝtkartojn"

Tagmanĝo
Internaciaj vojaĝoj. Interŝanĝo de impresoj (Ekspozicioj estas bonvenaj)

Prelego: Esperantistoj dum Hispana milito

Konkurso de vojaĝantoj

Ludo "Kuru-kuru"

Vespermanĝo

Surtablaj ludoj

Karaokeo-vespero

05.07.2012 Tago de sano kaj sporto
Ekskurso al la urbo Toljatti
Tagmanĝo

Lingvaj kursoj 

Ronda tablo pri regiona agado

Metiejoj

Lingvaj projektoj: Daŝevica kaj Esperanto

Pri komputilaj vortoj en Esperanto

Olimpiaj ludoj (someraj kaj vintraj)
Vespermanĝo

Konversacia rondo: "Kio estas E-renkontiĝo "APERO" kaj kiujn ni invitas al ĝi". Informoj pri aktualaj alilandaj aranĝoj fare de ĉeestantoj

KGS
Distra programo

06.07.2012 Adiaŭa tago

Matenmanĝo
Solena fermo

Diskutrondo: "Ĉu bezonas ni infanan (familian) E-tendaron?"
Prezentado de Esperanto dum la Gruŝinskij festivalo

 

Ekskursoj

Dum la renkontiĝo ni proponas: ekskurson laŭ Toljatti kun vizito al Teknika muzeo (kostos proksimume 300 r.) kaj ekskurson laŭ montaro apud la urbo Ĵiguljovsk.

La veturo al la vilaĝo Ŝirjaevo kun vizito al la muzeo de I. Repin kaj ŝtona fonto prenos multan tempon, se troviĝos dezirantoj, la ekskurso okazos post VER-15 kaj post la Gruŝinskij festivalo, 9-10-an de julio.

 

Por viaj demandoj uzu la retadreson espersam@yandex.ru aŭ telefonnumeron +7-906-1273516

La pagmanieroj rigardeblas fine de la informletero.


Rabato por membroj de REU - 20%.
Infanoj ĝis 15 jaroj la aliĝkotizon ne pagas.

Pagmanieroj

Oni povas pagi per bankmaŝinoj (bankomat) de Sberbank "de karto al karto". La kartnumero kien oni pagu la monon: 67619600 0108652745.

Krome oni povas sendi mono al la karto de Moskomprivatban, la numero estas 4627830331871967, konto (счёт) 40817810599903377463.

Poŝte oni povas sendi monon al:  443082 Самара, ул. Владимирская, 37-19, Елене Николаевне Кузнецовой

Aliĝintoj (23)

Aprilo




EsPrimo-8
Esperantista Primavero
2012-04-29/05-01

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni EsPrimon-8 ĉi-jare en Tomsko!

Tomsko estas tre bela kaj vidinda urbo. La urbo havas multe interesajn lignajn domojn kun lignaj ornamaĵoj. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-parta ekskursa programo! La tendarejo troviĝas eksterurbe ĉe cedra arbaro, vi povas veni kaj spiri freŝegan aeron, trovi amikojn novajn kaj malnovajn kaj simple ĝui la etoson de la renkontiĝo.

Ĉefa temo de EsPrimo-8 estas "Esperanta Universo".

Kontribuu por la programo per diversaj programeroj laŭ la temo! Vi estas bonvenaj priskribi viajn kontribuojn en aliĝilo!

Ĉeforganizanto: Koĉjo Obrazcov.

Retejo de organizantoj Aliĝilo Aliĝintoj

Marto

Apero-6
E-renkontiĝo APERO
2012-03-16/18
La tradicia E-renkontiĝo APERO-6 okazos la 16-18-an de marto 2012 en apudmoskva bien-ripozejo "Jerŝovo". Por la partopreno estas invitataj ĉiuj esperantistoj, speciale komencantoj kaj progresantoj, kiuj emas evoluigi sian E-paroladon aŭ jam bone parolas Esperanton. La aranĝo pasos en pure Esperanta medio, ĉiuj programeroj kaj aliaj komunikadoj okazos nur en Eperanto.

La plentempa partopreno kostas 3000 rublojn, kio inkluzivas loĝadon en 2-3-lokaj ĉambroj kun 2 tranoktoj, 3-fojan abundegan kaj varian manĝadon, aliĝ- kaj programkotizojn. La loĝĉambroj troviĝas en aparta dometo kun necesejoj kaj duŝejoj, ankaŭ kun granda ripozĉambro, kie pasos la komunaj endomaj aranĝoj. Ĉar la dometo situas en pitoreska naturo kaj la ripozejo disponigas diversajn distraĵojn kaj sportaĵojn, ni multe amuziĝos ankaŭ
eksterdome.

Se vi volas aliĝi, bonvolu sendi vian plenan nomon al la adreso de
organizantoj <apero6@mail.ru>. Bonvolu fari tion laŭeble plej rapide, ĉar se estos multaj dezirantoj, eblos mendi aldonajn lokojn. Por garantii la lokon bonvolu rapide mendi la liton kaj kaze, se vi estas moskvano, transdoni al Irina Gonĉarova aŭ Garik Kokolija dekonon de la monsumo - 300 rublojn (ĉar la organizantoj devas antaŭpagi la dometon). Se vi ne estas moskvano, simple informu pri via alveno kiel eble plej baldaŭ!

Ĉiuj kontribuoj al la programo estos arde akceptataj! Speciale tiuj, kiujn "Aperoj" ankoraŭ ne spertis!

N.B. Por la  programkontribuantoj estos rabatoj.

Bonvenon!!!

PS: Pliajn detalojn ricevos la aliĝintoj en la Informletero-2.

_________________
La organizantoj

2011

Oktobro

REK-27
Rusia Esperantista Kongreso
2011-10-20/23

Programo de la 27-a Rusia Esperantista Kongreso.

 La 20-a de oktobro, ĵaŭdo

 Dumtage: Alveno, enloĝigo, registrado de partoprenantoj.

15:00 – Vizito al muzeoj: Ĉuvaŝa nacia kaj Biera.

 La 21-a de oktobro, vendredo

11:00 - 12:00 Prezento de la eldonejo "Impeto" kaj ĝiaj libroj
13:00 - 14:00 Tagmanĝo
14:00 - 16:00 Studenta lingvistika konkurso
16:00 - 19:00 Ekskurso tra Ĉeboksary (buse, kun ruslingva akompano)
19:00 - 21:00 Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn

 La 22-a de oktobro, sabato

9:30 - 12:30 REU-konferenco
13:00 - 14:00 Tagmanĝo
14:00 - 18:30 Inaŭguro de la Lingva festivalo, lingvoprezentoj
(detala programo de la lingvoprezentoj haveblos surloke)
19:00 - 21:00 Koncerto de Maria Koĉetkova

 La 23-a de oktobro, dimanĉo
9:30 - 11:00 REU-konferenco
11:00 - 14:30 Lingvoprezentoj
14:30 - 15:30 Internacia koncerto

 Fino de la kongreso

 

NB! Kelkaj programeroj povas ŝanĝiĝi. Fina varianto de la programo haveblos dum la akceptado en la kongreso.

Loĝado

Baza loĝloko estos la komunloĝejo de la konstruista supera lernejo (общежитие строительного техникума). La stratadreso estas: ul.Ŝevĉenko, 31. La komunloĝejo situas en centro de la urbo.

Kiel atingi: haltejo "Detskij mir" aŭ "Centralnyj rynok" ("Детский мир", "Центральный рынок"). De fervoja stacidomo tien iras pluraj trolebusoj kaj mini-busoj.

Du supraj haltejoj (ruĝaj-bluaj punktoj) estas "Detskij mir", du malsupraj – "Centralnyj rynok". La maldekstra domo №31 estas la komunloĝejo. La 20-an de oktobro tie deĵoros reprezentanto de la organizantoj almenaŭ ekde 10:00 ĝis 12:00. Se vi venos en alia tempo, bonvolu informi la organizantojn pri preciza tempo de via alveno.

Loĝkondiĉoj: 3-litaj ĉambroj kaj 6-litaj ĉambroj. Ambaŭ variantoj estas sufiĉe komfortaj.

Kiom pagi por loĝado: 600 rubloj por 3-lita ĉambro, 400 rubloj por  6-lita ĉambro. Ĉiuj prezoj estas por 1 homo por 1 nokto!

Manĝado

Ĉiuj pagos siajn manĝojn mem. Estas pluraj nemultekostaj kafeterioj apud domo, kie okazos tagaj programeroj vendrede, sabate kaj dimanĉe. Vendrede kaj sabate oni veturigos partoprenantojn por vesperaj koncertoj al kafeterio, kie oni povos komforte, bonguste kaj nemultekoste vespermanĝi.

Ekskursoj

Vizito al la nacia muzeo kostas 100 rublojn, por pensiuloj rabatita prezo – 50 rub.

Vizito al la muzeo de biero estas senpaga.

Busa ekskurso kostas 300 rublojn por 1 persono. Ĝi okazos se kolektiĝos minimume 10 partoprenantoj. Por la ekskurso oni pagos monon en la unua tago (dum la registrado). Se la ekskurso ne okazos, la mono estos redonita dum la kongreso.

Partoprenkotizoj

Tiuj, kiuj ne sendis sian kotizon pli frue, pagos ĝin surloke:

loĝantoj de Ĉeboksary – 300 rubl.,

loĝantoj de Rusio kaj landoj de KSŜ – 500 rubl.,

aliaj landoj – 30 eŭroj.

Rabato por infanoj kaj adoleskantoj (je 20.10.2011 malpli ol 18 jaroj): 50% de kotizo

Krompago por nemembroj de REU (en ajna kategorio) kaj/aŭ JEAĈR: 200 rubl.

La kotizo rajtigas partoprenon en ĉiuj programeroj de REK sen krompago por Lingva Festivalo.

Kontaktoj

Pri la ĝenerala programo, REU-konferenco: Grigorij Arosev, arosev@gmail.com, poŝtelefonoj
+7-903-1581999 – antaŭ la 20-a de oktobro

+7-905-3400666 – dumkongrese.

Surloka enloĝigo, kotizoj: Marina Ivanova, poŝtelefono +7-902-6621408. Bonvolu ne telefoni al Marina antaŭ la 20-a de oktobro!

Aliĝintoj (41)

Aŭgusto




RET-2011
Rusiaj Esperanto-tagoj
2011-08-08/18

E-kluboj de Krasnodaro, Soĉi kaj Gelenĝik, helpataj de Rusia Esperantista Unio, invitas vin partopreni en RET-2011!

La unua RET ĉe Nigra Maro!

RET okazos post kvarjara paŭzo, kiam la iamaj tradicioj de la aranĝo iom forgesiĝis. Tamen, la organizantoj kredas, ke la rusia E-movado daŭre bezonas tian renkontiĝon kaj invitas ĉiujn, kiuj pensas same, aliĝi al ili.

RET estos:

  • feriejo: ĝi okazos marborde, proksime de unu el la plej popularaj ripozlokoj de Rusio, urbo Gelenĝik.
  • edukejo: ni instruos unu al la alia. Komencantoj povos studi la bazojn de la lingvo, progresantoj ricevos la lingvan praktikon, spertuloj povos plispertiĝi dum prelegoj kaj metiejoj, ni ankaŭ havos ekskursojn al vidindaĵoj kaj allogaĵoj.
  • artejo: okazos koncertoj kaj prezentadoj.

Loko

Turisma bazejo "Kristall" (пансионат «Кристалл») en loĝloko Betta, 40-kilometrojn sude de Gelenĝik. La bazejo situas tuj apud la marbordo, je kelkminuta piedira distanco de bonega plaĝo.

Datoj: 8-18 de aŭgusto 2011.

Kondiĉoj

La bazejo "Kristall" havas unu ĉefan loĝkonstruaĵon kun klimatizitaj ĉambroj kaj t.n. somerajn dometojn (sen klimatizo). Tendumado kaj suplanka loĝado estas mendeblaj en proksima kampadejo (je 800 m for).

La kostoj:

  • 450 rub/tage por unu loko en someraj dometoj, 3-4 litaj ĉambroj (aldona lito en la ĉambro – 400 rub/tage) *.
  • 1200 rub/tage por unu loko en klimatizitaj ĉambroj, 2-4 litaj ĉambroj (aldona lito – 800 rub/tage) *
  • 150 rub/tage por unu tendumanto en la kampadejo.
  • Kaj, kompreneble, ĉe privatuloj en la loĝloko Betta oni povas memstare lui domojn, loĝejojn, ĉambrojn kaj litlokojn je plej variaj prezoj.

* La prezoj validas, se oni mendas loĝadon por ne malpli ol 3 tagoj. Por malpli longa tempo la bazejo postulas je 30% pli.

La manĝado kostas 450 rub/tage. Eblas ne mendi la manĝadon aŭ pagi por 1-2 manĝoj tage.

Entute, la prezoj estas eksterordinare favoraj – kompare kun la ordinara preznivelo por similaj kondiĉoj kaj en la sama periodo.

Atenton! Por rezervi la lokojn en la bazejo “Kristall” necesas sendi al la organizantoj antaŭpagon por UNU tago (loĝado) antaŭ la 25-a de junio 2011. Konkrete: 450 rub. por loĝado en someraj dometoj, 1200 rub. – por loĝado en klimatizitaj ĉambroj. La antaŭpago ne estas repagebla.

Aliĝkotizoj

Ĝis la 01.01.2011        350 rub.
Ĝis la 01.04.2011        450 rub.
Ĝis la 01.06.2011        550 rub.
Surloke:                     650 rub.

Rabatoj:
- membroj de REU - 50 rub.
- infanoj (aliĝintaj kun la gepatroj) – senpage.

Kontribuantoj al la programo, instruistoj de kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ricevos aldonajn rabatojn laŭinterkonsente kun la organiza teamo.

Krompago:
-    aliĝantoj, kiuj tute ne posedas Esperanton (ne kalkulante infanojn) krompagas "instruadan kotizon" – 300 rub. La pago estos repagita kaze de regula kaj rezultodona partoprenado en lingvaj kursoj.

La aliĝkotizojn preferinde sendu anticipe - por helpi al la organizantoj. Atentu, ke pagado de la aliĝkotizo ne egalas al antaŭpagado por loĝado+manĝado kaj ne garantias ilin!

Organiza komitato de RET-2011 petas partoprenontojn prepari laŭeble artajn programerojn kaj prezentadojn de viaj E-kluboj, urboj. La proponoj pri la programo estas akceptataj.

Allogaĵoj

La tendaro okazos en turisme riĉega regiono. Krom partopreni en la tendara programo kaj naĝi en la maro la partoprenontoj povos:

  • viziti delfinejojn (en Gelenĝik kaj en Arĥipo-Osipovka, 40 km de Betta);
  • ekskursi al dolmenoj;
  • promeni per ĉevaloj en proksima montaro;
  • ktp ktp ktp.

En Gelenĝik estas granda akvoparko kaj tre popularaj kablaj vojoj al la alteco de 600 m. Aliaj vizitindaj urboj troviĝas: Novorossijsk - ĉ. 80 km norde, Anapa - ĉ. 150 km norde, Soĉi - 230 km sude (jam iom tro for).

Atingado

  1. Per aviadiloj ĝis Krasnodar aŭ Gelenĝik, poste per busoj.
  2. Trajne ĝis Krasnodar aŭ Novorossijsk, poste per busoj.

Se veturi tra Krasnodar, konsilindas elekti busojn, irantajn de la ĉefa busa stacio (situas tuj apud la fervoja stacidomo) al Betta aŭ veturantajn al Gelenĝik tra Pŝada, de kiu ĝis Betta preskaŭ ĉiuhore veturadas loka buseto (15-kilometra distanco).

En Novorossijk oni veturu de la fervoja stacio per trolebuso ĝis la busa stacio, tie estas multaj busoj ĝis Gelenĝik.

El Gelenĝik al Betta necesas veturi de la malnova busa stacio (ĝi troviĝas ĉe interkruciĝo de stratoj Lunaĉarskogo kaj Sadovaja) aŭ per taksio.

Organizantoj

Dum la prepara periodo la organiza teamo konsistas el:

  • Anatolij Ivasenko (Krasnodar) – kunordiganto de la organiza teamo, kasisto; Port. telefono, SMS: +79181704520, rete: krasnodaro@gmail.com (ne retpoŝtu, se bezonatas urĝa respondo, A. Ivasenko ne havas komputilon!)
  • Svetlana Smetanina (Moskvo) -  preparado de vizoj por eksterlandanoj, oficialaj kontaktoj kaj kontraktoj; Port. tel: +79266083244, rete: svsmetanina@yandex.ru
  • Vladimir Bespalov (Soĉi) – kunordiganto de kunlaboro flanke de lokaj esperantistoj; Rete: laro96@yandex.ru
  • Andrej Grigorjevskij (Ŝumerlja) – informado, reklamo. Rete: andreo@reu.ru

Aliĝu en reu.ru aŭ sendu kutiman aliĝilon (nomo, adreso, kontribuoj ks) al ret2011@reu.ru

La kotizojn per poŝtmandato sendu al: Ивасенко Анатолий Иванович, Краснодар, а.я. 5, 350000 (pri aliaj pagmanieroj interkonsentu kun Anatolij Ivasenko).

Nova! Konto ĉe Sberbank:

Получатель Ивасенко Анатолий Иванович
Расчетный счет получателя 42306810830000032121
Банк получателя Краснодарское отделение No. 8619/86190 г.Краснодар
Корреспондентский счет банка получателя 30101810100000000602
БИК банка получателя 040349602

КПП Краснодарского отделения 8619 - 230702001
ИНН Краснодарского отделения 8619 - 7707083893

Eksterlandanoj, kiuj bezonas vizojn, kontaktu pri la kotizopagado Svetlana Smetanina.

Aliĝintoj (69)

Julio




UK-96
Universala Kongreso de Esperanto
2011-07-23/30
http://uea.org/kongresoj/uk_2011.html

 

Velura Sezono-16
Jalta postkongreso de IJK-67
2011-07-22/30

La 16-a Velura Sezono en Jalta

(Postkongreso de IJK-67)

Jalta estas fama ripozurbo en duoninsulo Krimeo ĉe Nigra maro, oni nomas ĝin Perlo de la suda bordo de Krimeo. Norde ĝin ŝirmas montoj, sude karesas la maro. Tio kreas mediteranean klimaton. Belega naturo, montoj, maro, historiaj vidindaĵoj allogas amason de turistoj.

Jalta estis unu el luliloj de la internacia Esperanto-movado. En centro de la urbo estas du memortabuloj omaĝe al famaj Esperanto-pioniroj.

Pli detale: http://velura.net

 




IJK-67
Internacia Junularo Kongreso (en Ukrainio)
2011-07-14/21

Legu en
http://www.ijk-67.retejo.info

 




RA-6
Renkontiĝo de amikoj
2011-07-03/13

La propra retejo de la renkontiĝo

Majo




EsPrimo-7
Esperantista Primavero
2011-05-07/09

Temo de EsPrimo-7  Generacioj en la urala esperantista movado

La diskuttemo estis kaj restas ĉiam aktuala dum la tuta historio de Esperanto, kaj la esperantista movado de Uralo ankaŭ ne estas escepta kaj devas respondi al multaj demandoj kaj defioj ligitaj kun la natura rotacio de la generacioj, ĉar aktivaj kaj agemaj esperantistoj de la SEJMa kaj postSEJMa periodoj iom post iom fariĝas aĝuloj. Ili vidas sian apogon en la vicoj de pli junaj samideanoj. Sed ĉu ĉiam kongruas iliaj celoj kaj harmonias iliaj kontaktoj? Al ĉi tiu kaj pluraj aliaj demandoj oni serĉos respondojn dum la seminario  kadre de la renkontiĝo.
Kiel kunvivas  kaj kunagas esperantistoj de diversaj generacioj: junaj kaj maljunaj, spertaj kaj novaj?
Ĉu estas konfliktoj kaj kontraŭstaroj inter la esperantistaj generacioj, kion ili atendas unu de la alia?
Kial kaj kiel komencantoj povas adaptiĝi al la esperantista komunumo por trovi en ĝi sian propran agadkampon?
Kial spertaj esperantistoj post kelkjara brila aktivado fariĝas por longa tempo inertaj kaj marĝenaj observantoj?

En la programo:

diskutoj pri la ĉefa temo, lingvaj kaj kulturaj prelegoj, artaj kaj koncertaj vesperoj, aŭtoraj metiejoj, konkursoj, diverstemaj laborkunsidoj, lingvaj ludoj, lecionoj por novaj esperantistoj, ekskursoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj de Tobolsk.

Plena informo kaj ...  Aliĝilo por EsPrimo-7   Aliĝintoj

2010

Oktobro




TILE-6
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2010-10-29/11-04
Kara Samideano!

Jen informo pri nia vica aŭtuna renkontiĝo en Soĉi.

BONVENON!

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Soĉi

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo
TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO  (TILE-6)

Datoj: 29.10-04.11.2010 (vendredo-ĵaŭdo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Soĉi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

  • ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
  • movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj, 
vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kaŭkazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta apud limo kun Abĥazio, maraj ekskursoj, sunbruniĝo sur la plaĝo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: + 18° Celsio). Ne forgesu bankostumojn!

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Ĉiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo:  pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p., pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi),
tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo.
La 29-an de oktobro tie de la 8.00 deĵoros esperantisto.

La loĝloko (hotelo "Cirko", str. Deputatskaja, 9 per busoj kaj mikrobusoj ĝis haltejo "Svetlana" N-roj: 1, 22,23, 83, 95 KAJ ALIAJ direkte al Stadiono.

La loĝkostoj:

1) en 4 - 6 lita ĉambro 250 rub. por unu persono dum unu nokto (oportunaĵoj en koridoro);
2) en 3 - 4 lita ĉambro kun lavabo -350 rubloj unu loko dum unu nokto;
3) en 2-lita ĉambro kun T.V. - 400 rubloj por unu loko;
4) 2-lita  kun oportunaĵoj -1200 rubloj por tuta ĉambro;
5) Duonlukso 2-lita         - 2400 rubloj por tuta ĉambro;

La maro tre proksimas. Nutrado en apuda manĝejo memstare.
Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis printempo.
 Utilaj adresoj:
 Reta: bespalov_sochi@mail.ru

 Telefonoj:
 Vladimir Bespalov: hejma: 8622/ 62-13-47,  portebla: +7-918-005-33-68;
 Natalia Olejnikova        portebla: +7-988-281-18-46
 Tatjana Davidova         portebla: +7-918-203-46-09

Poŝta adreso:   Esperanto-klubo "Laro",
              354000 Sochi, abonkesto 913.

Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo, 85 apud stacidomo kaj busa stacio.

Aliĝintoj (25)

 




LF-15
Lingva Festivalo en Ĉeboksary
2010-10-17/24

Vidu ĉiujn informojn en la retejo de la aranĝo:
http://lingvafestivalo.org

Julio

GelERT-2010
Gelenĝika Esperantista Renkontiĝo Turista
2010-07-10/18

Krasnodara E-organizaĵo nome E.A.Bokarev invitas ĉiujn rusiajn (kaj ne nur) esperantistojn partopreni komunan ripozon kaj aranĝojn ĉe la bordo de la bela Nigra maro en ĉarma ĉemara vilaĝo Betta (Бетта), en kuracloka distrikto Gelenĝik. Tiu vilaĝo troviĝas 5km de vilaĝo Krinica (Криница), kie okazis GelERT-2009 kaj ĉirkaŭ 45 km de la urbo Gelenĝik, ĉe pitoreska mara golfeto, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj.

Tie estas bela, pura mara akvo, bonegaj plaĝoj, bona busa trafiko.

La LOĜADO eblos en meblitaj lignodometoj (po du, kvar litoj en ĉambroj) de privata ripozejo. Prezoj estas sufiĉe moderaj - 300 rub. unu tagnokto.

MANĜI eblas en proksimaj kafejoj (400 - 500 rub. tage)

TEMPO: de la 10.07.2010 ĝis 18.07.2010. La ĉefa restado, sed eblas, laŭdezire ankoraŭ daŭrigi ripozon tie kiom vi volas aŭ povas.

La PROGRAMO multe dependos de la alvenontoj mem< proponoj estas akceptataj. Eblas organizi ekskurson al dolmenoj, akvofaloj aŭ Gelenĝik- centro, se estos dezirantoj. Nepre estos paroligaj kursoj por komencantoj, gitarludo, kantadoj. Vi havos eblecon kaj bonege ripozi ĉe la maro en unu el la plej belaj sud-rusiaj kuraclokoj, kaj perfektigi viajn E-konojn, esti semajnon (aŭ pli) en verda rondo samideana.

La VETURADO per trajno ĝis Novorossijsk aŭ Krasnodar. Per busoj: Krasnodar-Betta, Krasnodar-Gelenĝik ĝis Pŝada Пшада), poste per buso: Pŝada - Betta (ĉ. 10 km). De Gelenĝik la busoj ekveturas de malnova aŭtostacio ĝis Betta (45 km). Ĉiujn alvenintojn ni renkontos kaj akompanos ĝis ripozejo laŭ via anticipa telefonvoko pri via alveno laŭ numeroj:
+7.918.170.45.20 aŭ +7.918.182.92.27. Ankaŭ ekfunkciis oficiale flughaveno en Gelenĝik, eble el viaj loĝurboj ankaŭ estos aviadila trafiko tien.

Adreso de la bazejo: Геленджикский район, п. Бетта, ул Речная, 7.

Por garantii la lokojn en la ĉambroj necesas (ĝis 20.06.2010) sendi pagon por unu tagnokto (300 rub.) Monon por sekvaj tagoj eblos pagi surloke julie. Tamen tiu antaŭpago ne estas repagebla, se iuj ne venos por la renkontiĝo.

Kaj tiu pago ne estas aliĝkotizo, ĉar por GelERT-2010 ĝi ne ekzistas.

Partoprenantoj de la aranĝo, kiuj venos sen antaŭpago, sed kun iuj avertoj, ne restos sen loĝlokoj por la ripozo, nur ili troviĝos en iu najbara privata ripozejo.

La antaŭpagon - 300 rublojn por partoprenanto - sendu: 350000 Krasnodar-centro, abonkesto 5, Ivasenko Anatolij Ivanoviĉ.

Kontakta retadreso: krasnodaroĈEgmail.com

Detalojn, proponojn laŭ telefonoj +7.918.170.45.20 aŭ +7.929.833.43.90.

Anatolij Ivasenko,
la ĉeforganizanto.

Aliĝintoj (47)

 

IET-2
Internaciaj Esperanto-tagnoktoj
2010-07-01/10
Vidu la informleteron en http://esperanto.net/iet2010/

Aliĝintoj (93)

Junio

AERo-2010
Altaja Esperanto-Renkontiĝo
2010-06-26/07-04

Karaj geamikoj, konatoj kaj nekonatoj, ni invitas vin al AERo por la jaro 2010. Kompreneble, ke ni ŝatus akcepti ankaǔ eksterlandajn gastojn post la Azia Esperanto-Kongreso, okazonta en Ulan-Bator. Lige kun tio, ni proponas la AERon okazigi ĝuste post tiu aranĝo.

Ni opinias okazigi kelkajn fakojn, organizotajn helpe de REU.

Ni esperas je rapidaj reeĥoj kun proponoj por la programo. Bonvolu plenigi kaj sendi la aliĝilojn rete aǔ paperajn poŝte laǔ adresoj:

Isakov Sergej Jurjeviĉ:
- reta adreso: cdobry118ĈEmail.ru
- poŝta adreso: 656019, г. Барнаул, ул. Гущина, 167-118.

Jaskov Gennadij Jakovleviĉ:
- reta adreso: rw9yeĈEmail.ru
- poŝta adreso: 656037, г. Барнаул, ул. Северо-Западная, 29-76.

Fazylbekova Alfija Asĥatovna:
- reta adreso: asgatovnaĈEmail.ru
- poŝta adreso: 656008, г. Барнаул, ул. Левобережная, 7.

Nun – la proponataj kondiĉoj:

Loko: Turista regiono: Ĉemal, ripozejo “Katunj”, situanta en Altaja Montaro sur dekstra bordo de rivero Katunj en pitoreska loko. En via dispono: Manĝejo, someraj kafejoj, dancejo, banejo kun saŭno, sporta placeto, bilardejo, malfermita scenejo, luejo de sportilaĵoj, pagata aŭtoparkejo.

Disponeblaj loĝkondiĉoj: Entute la ripozejo disponas 191 lokojn. El ili luksaj domoj “Nova Katunj”, someraj duetaĝaj dometoj kun 2-, 3-, 4-litoj. Prezoj – laŭ kategorioj de 100 ĝis 400 rubloj diurne. Trifoja nutrado en manĝejo kostas 350 rublojn, en kafejo – 450. (Prezoj validis por somero 2009 kaj povos iom ŝanĝiĝi).

Ni garantias freŝan aeron de vera pinarbaro, puran malvarman akvon en la rivero, konvenan nutradon kaj loĝkondiĉojn … Nur la etoso dependas de ĉiuj partoprenontoj.

Tempo: Ekde la 26-a de junio ĝis la 4-a de julio 2010.

Aliĝkotizo:

- infanoj ĝis 10 jaroj - senpage;
- studentoj, emeritoj - 100 rub.
- plenaĝuloj - 200 rub.

Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.

Demandojn kaj programproponojn bonvolu sendi al supre menciitaj adresoj.

Telefonoj por urĝaj demandoj: +7-913-215-89-50 (Sergej Isakov), ankaǔ eblas kontakto per SKYPE: cdobry1, aǔ per ICQ: 477428349

+7-913-097-32-10 (Gennadij Jaskov).

La aliĝo ekvalidas post ricevo de pago por loĝado. La pagon bonvolu sendi poŝtmandate al: Фазылбекова Альфия Асхатовна, 656008, г. Барнаул, ул. Левобережная, 7.

La Duan Informilon vi ricevos post la aliĝkonfirmo.

Majo




REK-26
Rusia Esperantista Kongreso (Sankt-Peterburgo)
2010-05-27/31
"Esperanto - lingvo de popola diplomatio"

Antaŭ 100 jaroj (1910) en Sankt-Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, en kiu partoprenis la kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof. Rusiaj esperantistoj celebros la jubileon per tradicia tutlanda kongreso en la dua rusia ĉefurbo kaj invitas gastojn el la tuta mondo.

Venu ĝui la belegan urbon, ĝiajn muzeojn, teatrojn, katedralojn; promeni piede en parkoj kaj ŝipe sur kanaloj kaj la rivero Neva; venu ekkoni rusan kulturon kaj trovi amikojn inter rusiaj esperantistoj!

La kongresejo troviĝas tre oportune – en centra parto de la urbo. Vidu pli detale.

La programo de la Kongreso estos varia kaj multflanka. Enkadre de la Kongreso okazos la vica Konferenco de REU, kunveno de REJM, prelegoj pri historio de Esperanto-movado en Rusio, pri interlingvistiko, pri lingvaj festivaloj. La kongresanoj spektos teatraĵojn en Esperanto kaj kelkajn koncertojn. Estos abunda turisma programo, kiun ornamos "blankaj noktoj" kaj urba festo okazonta en la samaj datoj en Sankt-Peterburgo!

Por la kongresanoj estas rezervitaj loĝlokoj en diversnivelaj hoteloj, situantaj ĉefe en centra parto de Sankt-Peterburgo. La mendilo por la hoteloj kaj por la ekskursa programo estos sendita al la kongresanoj kun Dua informilo en decembro.

Postkongreso okazos en Moskvo 01.-05.06.2010

Kontaktoj kun la Organiza Komitato:

Ĝenerala ret-poŝta adreso - kongreso@reu.ru

Pri aliĝoj, kotizoj, loĝado, invitleteroj k.t.p. - rek-financoj@reu.ru

Prezidanto de la Organiza Komitato; pri la turisma programo – Anna Butkeviĉ - annaespero@mail.ru

Pri la arta programo – Mikaelo Bronŝtejn - mamuto@rambler.ru

Pri enhavo de prelegoj kaj diskutoj – Nikolao Gudskov - nikolao@yandex.ru

Pri rilatoj kun gazetaro kaj urbaj instancoj – Valentin Seguru - seguru@reu.ru

Pri ceteraj organizaj aferoj – Vjaĉeslav Ivanov - amikeco@gmail.com kaj Anatolo Sidorov anasido@gmail.com

Tabelo de aliĝkotizoj

Programo de REK

Loĝado dum REK-26

Turisma programo dum REK-26

2-a informilo pri REK (elŝuti)

Aliĝintoj (239)
Novaĵoj (10)

2009

Oktobro

TILE-5
Tagoj de Internacia Lingvo
2009-10-31/11-04

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO TILE-5 (TILE-2009) en Soĉi

Datoj: 31.10.- 04.11(vendredo-mardo)

Ĉu vi volas daǔrigi E-someron? Bonvenon al Soĉo! Suda aǔtuno estas milda, maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

  • ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
  • movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rezultoj pri organizo de GelERT en Gelenghik dum la 1-10 de Julio-2009, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj E-libroj, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo kaj pri dolmenoj en la ĉemara regiono de Kaǔkazio.

Antaǔ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkurso por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to" . Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK(Rajonnyj Dom Kultury), apud Stacidomo tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo. La 31-an de oktobro ekde 8.00 tie deĵoros esperantisto, ( samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp).

La loĝloko: hotelo "Cirko' str. Deputataskaja 9 "B" (loĝtempo komenciĝas kaj finiĝas je la 12.00) Atingebla de la stacidomo direkte al stadiono per busoj NN: 1, 3, 21, 22, mikrobusoj NN 1, 3, 21, 23, 83, 95 kaj aliaj direkte al stadiono (ĝis haltejo "Svetlana").

La loĝkostoj - kelkaj variantoj:

  1. 1. En Ĉambro kun 5-6 litoj sen oportunaĵoj (akvo, necesejo, duŝo -en koridoro) - 200 rubloj por unu nokto por unu persono.
  2. En Ĉambro kun du litoj kaj lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) - 350 -400 rubloj por unu nokto por unu persono.
  3. En 4-lita ĉambro kun lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) 300 rubloj por unu nokto por unu persono.
  4. Duonlukso: ĉambro kun tri litoj kun ĉiuj oportunaĵoj(varma akvo, duŝo, necesejo) - 2000 rubloj por tuta ĉambro.

Dezirantoj havi pli komfortan loĝadon povas ricevi ĝin en apuda hotelo.

La maro tre proksimas (ĉirkaǔ 200 metroj)

Nutrado - memstara. Sed en la klubejo ĉiam pretas samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp. kaj en la Kulturdomo funkcias bufedo.

La urba manĝejo proksimas je 100 metroj.

Aliĝkotizo - 50 rubloj.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis vintro.

Laŭ via plaĉo ni povas ŝangi la programon je via plezuro.

KAPTU LA MOMENTON! Bonvenon al Sochi!

Utilaj adresoj:
Reta: bespalov_sochiCXEmail.ru, laroCXEland.ru, laro96CXEyandex.ru
telefonoj:
Vladimir Bespalov hejma: 8622/ 62-13-47, portebla: 8-918-005-33-68;
Natalia Olejnikova hejma: 8622/ 62-73-08, portebla: 8-918-208-14-22;
Tatjana Davidova hejma: 8622/ 62-38-89, portebla: 8-918-203-46-09;
Marina Ŝestakova portebla: 8-963-160-47-16.
Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, abonkesto 913.

Aliĝintoj (9)

Julio

TEMoj
Tiĥvinaj Esperantistaj Metiejoj
2009-07-12/18
http://notlibro.info

 

GelERT-09
Gelenĝika Esperantista Renkontiĝo Turisma
2009-07-05/12

Bonvenon al Gelenĝik!

GelERT okazos en bazejo Gelenĝik en vilaĝo Krinica sur bordo de Nigra maro (post barilo estas senpaga ŝtonoza plaĝo). Ĝi estis konstruita dum sovetia tempo kaj havas 600 lokojn. 1 loko en ĉambroj por 2-3 litoj kun littolaĵoj kostas 400 rb, en ĉambroj por 4-5 litoj -- 350 rb. Necesejo kaj duŝejo kun varmakvo estas en aparta konstruaĵo. 3-foja manĝado en bazeja manĝejo kostas 400 rb. Eblas mendi unuopajn manĝojn.

En Krinica loĝas 500 lokanoj. Tie estas diversaj vendejoj, poŝtejo, bazaro.

Veni al la bazejo eblas peraŭte tra Novorossijsk-Gelenĝik aŭ tra Dĵubga - Pŝada, perbuse -- el Novorossijsk (80km), Gelenĝik (40km) kaj Pŝada (10km).

En la junio oni promesas malfermi Gelenĝikan flughavenon post rekonstruo.

Ankaŭ eblas alflugi ĝis Anapa (140km), Krasnodar (160km). La plej proksimaj fervojaj stacioj estas Novorossijsk (80km) kaj Tuapse (110km).

La bazejo apartenas al agrofirmao Pŝada. Eblas rezervi lokojn en unua duono de majo laŭ tel. 8-8614168074 (ĉefa librokontisto de la agrofirmao). Ŝi donos konton por antaŭpago de 15% de la pago.

Organizantoj proponas ekskursojn al akvofaloj, dolmenoj laŭ prezoj chirkau 300 rb.

Malfermo de la aranĝo okazos la 5-an de la julio je la 20-a horo, ĝia fermo - la 11-an je la 20-a horo. Estos E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Distran programon ellaboros mem partoprenontoj.

Demandoj eblas sendi al Valentina Goldobina goldvp1CXEmail.ru kaj Vladimir Kosolapov 1kvv000CXEmail.ru

Aliĝintoj (26)

Majo

RRK-24
Raport-Reelekta Konferenco de REU
2009-05-16/17

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj partopreni en la raport-reelekta Konfrenco de la Unio, kiu okazos sabate-dimanĉe 16-17-an de majo 2009 en Moskvo. La ejojn por la aranĝo afable disponigas Eŭropa Jura Universitato "Justo".

La konferenco devos diskuti pri la kuranta situacio en REU, aŭskulti kaj pritaksi la raportojn de la nuna estraro, elekti la novan estraron kaj akcepti rekomendojn pri la plua agado.

La situacio vere postulas tre atentan analizon.

Unuflanke ni observas ĉiam pli probleman okazigon de multjaraj tradiciaj aranĝoj, kiel OkSEJT, RET, EoLA ks. Ne en ĉiuj landpartoj okazas regionaj aranĝoj. Malmultas ĉeestaj E-kursoj, malmultas novaj nomoj en la movado. Ktp. Aliflanke, la membraro de REU senĉese kreskas, ĉiujare atingante novan rekordan nombron...

Nia junulara sekcio preskaŭ ne aktivas, sed rusiaj gejunuloj preskaŭ ĉiujare iĝas la plej multnombraj en TEJO (laŭ la kvanto de individuaj membroj) kaj amase partoprenas Internaciajn Junularajn Kongresojn.

Kiel REU (kaj REJM) solvu akumuliĝintajn problemojn, kiun vojon ni ekiru, kiel evoluu nia landa E-movado, tio plene dependos de la decidoj de la 24-a Konferenco.

Loĝado

La loĝado en Moskvo estas TRE multekosta, tial por la partoprenontoj NE ESTOS proponata ia kuna loĝigo. Oni bezonas mem interkonsenti kun siaj moskvaj parencoj, amikoj aŭ eĉ kun hoteloj pri la tranoktado. Oni povas ankaŭ peti asiston de la gvidantoj de moskvaj E-kluboj, por ili helpu trovi la gastiganton inter siaj membroj. Se oni ne scias, kiel tion fari, oni povas sinturni al REU por informa helpo.

Manĝado

Same memzorga. En "Justo" ekzistas malgranda bufedo, kie dum la konferenco estos moderpreze aĉeteblaj diversaj manĝoj kaj trinkoj. Ĉiam senpage estos disponebla boligita akvo. Proksime de la universitato troviĝas kelkaj nutraĵvendejoj - kun pli-malpli averaĝaj rusiaj prezoj. Kaj, kompreneble, en la urbo estas miloj da kafejoj, restoracioj kaj manĝejoj - kaj moskvaj e-istoj povos konsili pri ilia trovado. Se troviĝos aliaj variantoj, informoj pri tio aperos en pluaj anoncoj.

Kroma programo

Krom la konferencaj kunsidoj oni antaŭvidas kulturajn aranĝojn. Evidente okazos prezentadoj de novaj E-libroj, renkontiĝoj kun la redakcioj de rusiaj E-gazetoj ks. Pli detalaj informoj sekvos.

Aliĝkotizo

Por kovri teknikajn elspezojn surloke estos kolektata aliĝkotizo:

  • Junaj REU-membroj (REJM-anoj): 200 rub.
  • Pli aĝaj REU-membroj: 300 rub.
  • Nemembroj: 400 rub.

REU-membroj el urboj je distanco pli ol 1000 km de Moskvo aliĝas senpage.


Kontaktoj:

Komuna retadreso: konferenco CXE reu.ru
Aliĝado: en la retejo REU.RU (parto "Eventoj"), aŭ al la retadreso membreco CXE reu.ru (viaj nomoj, adresoj, proponoj por la programo).

Portebla telefono de Andrej Grigorjevskij, nuna prezidanto de REU: +7 927 8498325, hejma tel.: +7 83536-59856

La stratadreso de univesitato "Justo": 125130, Moskvo, 6-j Novopodmoskovnyj per., d. 6. Tel.: (495) 925-88-06, (499) 767-08-31

La univesitato troviĝas proksime de la metrostacio "Vojkovskaja". De la metrostacio necesas iri aŭ veturi per tramo N 27 laŭ la strato Zoi i Aleksandra Kosmodemjanskiĥ ĝis la dua haltejo ("3-j Novopodmoskovnyj per.) kaj iri antaŭen ĉ. 100 m. ĝis la vojkruciĝo kun 6-j Novopodmoskovnyj.

Aliĝintoj (38)

 

VER-14
Volgia Esperantista Renkontiĝo
2009-05-01/03

Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi aŭdas birdajn trilojn? Kaj krakadon de lastaj glacieroj sur la rivero? Kaj gajan esperantistan babiladon apude? Ĉu vi sentas tiun printempe ebriigan aeron, kiu trapasas ĉiun korperon kaj inspiras per neforgesebla humoro? Denove la verda stelo vokas ĉiujn samideanojn al la renkontiĝo. Al VERo.

La 14-a Volgia Esperantista Renkontiĝo okazos de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2009 apud Samara. Ĝi celas unuigi kaj revivigi esperantistojn de Volgia regiono kaj apudaj teritorioj.

LOKO

La turbazejo "Romaŝka" estas bone atingebla per buso kaj elektrotrajno de Samara kaj de flughaveno.

LOĜADO por tagnokto:

  • 230rub. - ĉambroj por 8-12 homoj kun duetaĝaj litoj.
  • 320rub. - ĉambroj por 2 homoj. ( La oportunaĵoj estas en koridoro.)
  • 400rub. - ĉambroj por 4 homoj kun oportunaĵoj (duŝo, necesejo) en la ĉambro.
  • 350rub. - varma dometo por 10 homoj kun oportunaĵoj sur strato
  • Sur teritorio oni permesas starigi tendojn kontraŭ 100 rub.

MANĜADO en manĝejo nun kostas 300rub.

(70-matenmanĝo, 130-tagmanĝo, 100-vespermanĝo). Ĉu altiĝos kosto en majo, nun neniu povas diri.(Ni esperu, ke ne). Eblas memzorga manĝado, ĉar proksimaj nutraĵvendejoj atingeblas dum 20 kaj 40 minutoj perpiede.

ALIĜKOTIZO

  • 100rub. ĝis 1.04.
  • 200rub. ĝis 15.04.
  • 300rub. post 15.04. kaj surloke.

Estas rabatoj pro kontribuo al programo.

LA PROGRAMO

konsistos el seriozaj aferoj (ronda tablo pri regiona agado, konatiĝo kun agado de Samara E-klubo, diversaj prelegoj kaj informoj), distraj programeroj (ludoj, kvizoj, koncertoj, turista marŝo al monteto Careva Kurgano, eble ekskurso tra Samara), manlaboraj metiejoj, ekologia marŝo kaj kelkaj plu. Detala programo estos sendata al aliĝintoj.

Se alvenos multe da infanoj, okazos apartaj programeroj por infanoj.

Demandojn kaj proponojn bonvolu sendi al: espersamCXEyandex.ru kaj telefoni: 8(906)127 35 16 al Kuznecova Jelena.

Aliĝintoj (40)

Aprilo

EsPrimo-6
Esperantista Primavero
2009-04-30/05-03

Karaj geamikoj!

Proksimiĝas printempo, kaj ni jam invitas vin aliĝi al nia regiona ural-siberia renkontiĝo EsPrimo-6 (Esperantista Primavero), kiu okazos 30.04-3.05.2009 en Novosibirsk.

La renkontiĝo pasos en bazejo, situanta je 40 kilometroj de Novosibirsk en pitoreska loko en arbaro, proksime de Akademiurbeto, kien estas planata ekskurso. Vin atendas promenado tra la urbo kaj vizitoj en la muzeon de Suno kaj en la subĉielan muzeon de trajnoj.

Pli detalajn informojn pri kondiĉoj kaj prezoj vi trovos en nia paĝaro: http://www.ural-sib.org/eo/

En la paĝaro jam funkcias la reta aliĝilo: http://www.ural-sib.org/eo/content/ALIGXILO kaj vi povos vidi tie la liston de aliĝintoj.

Se vi havos demandojn kaj proponojn, bonvolu kontakti Katerina Arbekova <katka8 CXE ngs.ru>

Bonvenon en la gastaman Novosibirskon por ĝui la varman esperantistan etoson!

La organiza teamo.

2008

Oktobro

TILE-4
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2008-10-31/11-04

REU kaj E-klubo de Sochi invitas vin al informa kaj movada aranĝo TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO (TILE-4) en Sochi

Datoj: 31.10.- 04.11(vendredo-mardo)

Ĉu vi volas daǔrigi E-someron? Bonvenon al Soĉo! Suda aǔtuno estas milda, maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

  • ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
  • movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rezultoj pri organizo de IET-1 en Krimeo dum la 1-10 de Julio-2008, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj E-libroj, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo kaj pri dolmenoj en la ĉemara regiono de Kaǔkazio.

Antaǔ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkurso por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to" . Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK(Rajonnyj Dom Kultury), apud Stacidomo tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo. La 31-an de oktobro ekde 8.oo tie deĵoros esperantisto, ( samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp).

La loĝloko: hotelo "Cirko' str. Deputataskaja 9 "B" (loĝtempo komenciĝas kaj finiĝas je la 12.oo) Atingebla de la stacidomo direkte al stadiono per busoj NN: 1, 3, 21, 22, mikrobusoj NN 1, 3,21, 23. 83, 95 kaj aliaj direkte al stadiono. (ĝis haltejo "Svetlana").

La loĝkostoj - kelkaj variantoj:

  1. 1. En Ĉambro kun 5-6 litoj sen oportunaĵoj (akvo, necesejo, duŝo -en koridoro) - 200 rubloj por unu nokto por unu persono.
  2. En Ĉambro kun du litoj kaj lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) - 350 -400 rubloj por unu nokto por unu persono.
  3. En 4-lita ĉambro kun lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) 300 rubloj por unu nokto por unu persono.
  4. Duonlukso: ĉambro kun tri litoj kun ĉiuj oportunaĵoj(varma akvo, duŝo, necesejo) - 2000 rubloj por tuta ĉambro.

Dezirantoj havi pli komfortan loĝadon povas ricevi ĝin en apuda hotelo.

La maro tre proksimas (ĉirkaǔ 200 metroj)

Nutrado - memstara. Sed en la klubejo ĉiam pretas samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp. kaj en la Kulturdomo funkcias bufedo.

La urba manĝejo proksimas je 100 metroj.

Aliĝkotizo - 50 rubloj.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis vintro.

Utilaj adresoj:
Reta: bespalov_sochiCXEmail.ru
telefonoj:
Vladimir Bespalov: hejma: 8622/ 62-13-47, portebla: 8-918-005-33-68;
Tatjana Davidova hejma 8622/ 62-38-89, portebla: 8-918-203-46-09;
Marina Ŝestakova portebla: 8-963-160-47-16.
Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, abonkesto 913.

Julio

IET-1
Internaciaj Esperanto-tagnoktoj
2008-07-01/10

“Internaciaj E-tagnoktoj”

ĉe Nigra Maro (Krimeo) estas organizata de Jalta E-klubo “Tero” helpe de Rusia E-Unio kaj subtenate de Ukrainia E-Asocio (UkrEA).

“Tendaro – arbaro” – tiel rimis dum jardekoj niaj komencantaj poetoj. Kaj ja ne hazarde: niaj tendaroj preskaŭ ĉiam okazis en arbaroj. Okazigi someran E-aranĝon apud maro tiam oni ne riskis pro grandegaj prezoj.

Sed en la nuna tempo la situacio renversiĝis. Estas pli simple trovi moderprezan bazejon apud la varma suda maro ol en la mezrusiaj arbaroj. Kaj ja klaras, ke ĉe la maro estas pli agrable :-). Tial jam la duan sinsekvan jaron e-istoj de niaj landoj estas invitataj pasigi la somerajn feriojn inter E-geamikoj – kaj apud maro!

lignofajro

Ĉi-jare la ĉefa somera aranĝo, subtenata de Rusia E-Unio, okazos en Krimeo (Suda Ukrainio) kunlabore kun la ukrainiaj samideanoj kaj tiel iĝos elradike internacia. Des pli ke Ukrainio estas senviza ne nur por rusianoj, sed ankaŭ por preskaŭ tuta Eŭropo! Eĉ lastmomente iu nia alilanda samideano povus aĉeti flugbileton kaj veni al IET-ejo.

Programo

Kiel kutime, la ĉefaj direktoj estos arto kaj E-instruado (lernado).

Estas invitataj multaj kantistoj el Rusio kaj Ukrainio kaj certe “steluloj” el eksterlando. Sendube partoprenos krimeano Pavel Moĵaev. Jaltanoj prizorgos gastajn koncertojn de famaj krimeaj bardoj, i.a. de konata al esperantistaro Vladimir Ŝiŝkin. Jalta teatra E-studio prezentos malgrandajn spektaklojn laŭ rakontoj de A. P. Ĉeĥov.Pavel Mojhaev

Por la partoprenantoj okazos lingvaj kursoj de diversaj niveloj: de la nula ĝis la supera. Oni planas instruistan seminarion. Kompreneble, okazos ankaŭ prelegoj kaj rondaj tabloj pri movadaj temoj. Eblos partopreni ankaŭ alispecajn kursojn, ekz. pri naĝado, manfaradoj ks. Dezirantoj resanigi sin estos invitataj al gimnastikaj ekzercoj, gvidataj de Anĵela Belenko. Okazos speciala programo por infanoj. (Pli detale pri programaj planoj vi legos en la dua informletero).

Loko

RokojPost longaj esploroj por la aranĝo estis trovita ripozejo “Raketa” sur kabo Tarĥankut en la okcidenta marbordo de Krimeo. La loko estas bone konata pro la plej diafana akvo en Krimeo (pro tio ĝin aparte ŝategas akvalangistoj) kaj relativa libereco de plaĝoj. La plaĝoj apud la bazejo cetere estas por ĉies gustoj – sabla, ŝtoneta, sovaĝa rokeca. Tiuj, kiuj ne tro ŝatas maron, povas uzi grandan basenon en la centro de la ripozejo.

La tereno de Tarĥankut estas tre seka kaj tial havas ne multe da verdaĵoj. Somere ĉi tie ofte estas tre varme. Seka aero kaj maraj brizoj, saturitaj de ozono, kalcio, magnezio, jodo k.a. elementoj, estas bonegaj naturaj kuraciloj por sanigo kaj fortigo de organismo.

Pro la apudeco al la maro ni ne bezonos timi varmegon. Krome, ĉar nia aranĝo okazos komence de la sezono (en la antaŭa monato junio la akvo en Nigra maro ankoraŭ ne estas sufiĉe varma, tial la bansezono startas komence de julio), espereble niaj tendaranoj ne suferos pro la varmego ne nur ĉe la maro.

Ekskursoj

moskeoProksime de la ripozejo troviĝas lago, kies akvo posedas kuracajn ecojn. Famaj estas ankaŭ ĝiaj kuracŝlimoj. Proksimas intermontejo “Ĝangul”, en kiu onidire akumuliĝis tioma kvanto de “pozitiva energio”, kiu estas nur en spiritaj centroj de Tibeto. Tiujn lokojn oni povos viziti grupe aŭ individue. Okazos ankaŭ ekskurso al urbo Evpatorija, kiun oni kromnomas “Nova Jerusalemo” pro abundo de diversreligiaj preĝejoj. Tie estas eĉ restadejo de derviŝoj (konstruita en la 7-a jarcento).

Loĝado

En trispecaj ĉambroj po 2,3,4 litoj en ĉiu:

  • – Loko en ĉambro bloka (kun duŝejo kaj necesejo en bloko por 3 ĉambroj) – 3,5 € /tage (ĉ.125 rub.)
  • – Loko en ĉambro aparta (kun duŝejo kaj necesejo) – 5 € /tage (ĉ.180 rub.)
  • – Bungalo (kun duŝejo kaj necesejo) – 7 € /tage (ĉ. 250 rub.)
  • – Loko en tendo – 0,8 € /tage (ĉ. 25 rub.)

(Atenton! Antaŭ komenco de la somera sezono la prezoj povos iom altiĝi)

Manĝado

3-foja – 7,5 € /tage (ĉ. 270 rub.). Oni rajtos pagi por apartaj manĝoj.

Kotizoj

depende de la aliĝdato, difinata laŭ la ricev-dato de la aliĝkotizo

Aliĝdato ekssovetiaj esperantistoj alilandanoj
ĝis la 31.03 6 € (ĉ. 200R) 9 €
ĝis la 31.05 10 € (ĉ. 350R) 14 €
surloke 14 € (ĉ. 500R) 20 €

Membroj de Jalta EK “Tero”, membroj de REU/REJM kaj UkrEA rajtas havi rabaton 1,5 €. Studentoj pagas 70% de la kotizoj, lernantoj pli aĝaj ol 14 jaroj – 50%, malpli aĝaj infanoj aliĝas senpage. Speciala rabato! Samadresaj gepatroj pagas UNU aliĝkotizon!

Kontribuantoj por la programo, speciale anticipe anonciĝintaj, ricevos partan aŭ plenan repagon de la aliĝkotizoj, laŭeble premiojn. Invititaj artistoj aliĝas senpage.

Kotizojn sendu

Ukrainianoj: al Jefim Zajdman (Зайдман Ефим Семенович р/сч 26205500000474 в Севастопольском филиале АКБ "Форум" МФО 384931 ОКПО 33543066) Pri ricevi klarigojn, konfirmojn, uzu retadresojn esperoĈEyalta.crimea.ua, jefim_zĈEmail.ru aŭ tel: +38-096-4838585(poŝa).

Rusianoj: al la kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov (143006, Москва-Одинцово-6, а.я. 21, Чертилову Михаилу Константиновичу). Pri pliaj pagmanieroj demandu per mikaelo.cheĈEgmail.com, tel.: +7-9162019437 (poŝa) aŭ la poŝta adreso.

Alilandanoj: kontaktu Andrej Grigorjevskij, andreoĈEreu.ru Tel.: +7-9278498325 (poŝa), +7-8355659856 (hejma). Artistoj sinturnu al Jefim Zajdman.


Novaĵgrupo: http://groups.google.com/group/internaciaj-esperanto-tagnoktoj/

Pri ajnaj programaj kaj teknikaj demandoj pri IET bonvolu kontakti J. Zajdman kaj A. Grigorjevskij – laŭ la indikitaj retadresoj kaj telefonnumeroj.

Bonvolu plenigi la retan aliĝilon en la retejo REU.RU.

El la dua informletero


Teamo

La teamo ankoraŭ ne plene formiĝis kaj viaj sinproponoj estas bonvenaj! Kaj nun, kaj surloke. La ĝeneralan kunordigon de la programo surprenis Katja Arbekova (Novosibirsk). Pri la arta programo intencas zorgi Mikaelo Lineckij (Kievo). La mastrumajn aferojn plu tenos Jefim Zajdman kaj aliaj jaltanoj.

Atingado

  • Veturi trajne aŭ flugi ĝis Simferopol.
  • Se oni alflugas, veturi de la flughaveno al la fervojstacio.
  • De la fervojstacio per lokaj elektrotrajnoj aŭ busoj necesas veturi ĝis Jevpatorio.
  • La elektrotrajnoj krozas ekde 5.40 ĝis 20.20 (entute 9), la busoj ankaŭ de la fervojstacio veturadas de 5.30 ĝis 20.30 (pli ol 20).
  • Ĝis Jevpatorio estas rektaj trajnoj el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Minsko, Ĥarkovo, Kievo, Dnepropetrovsko.
  • Somera bushoraro de Jevpatorio ĝis Olenjovka (rekte aŭ tra Ĉernomorskoje) aperos nur fine de majo. De Olenjovka ĝis la bazejo "Raketa" restos 3 km. La horaro kaj aliaj detaloj aperos en la tria informilo.

Se vi havas iujn demandojn kaj proponojn pri la programo ne hezitu kontakti Katerina Arbekova katkaCXEmail.ios.ru

Kaze de demandoj pri loĝigo kaj la bazejo bonvolu skribi al Jefim Zajdman (retadresoj en la teksto).


Informilo 3

Karaj geamikoj! Venis tempo por la lasta detala informilo.

Dankon al tiuj, kiuj komprenis gravecon de la prepara periodo kaj ĝustatempe reagis al niaj petleteroj konfirmi aŭ malkonfirmi la partoprenon.

La aranĝon konfirmis partopreni ĉ. 120 esperantistoj (krom la jaltanoj), el kiuj ĉ.30 venos kun siaj tendoj.

Unue, ĉi julio en Tarĥankut povas esti tre varma. Tial kunhavu ĉapelon, ombrelon kontaŭsunan, kremon kontraŭ sunbruniĝo, apoteketon por viaj infanoj (sur la bazejo doktoro mankas).

En Ukrainio dum la pasinta jaro estis granda inflacio, precipe por produktoj. Tial, kiel ni avertis en la unua informilo, la prezo (loĝado+3-foja manĝado) altiĝis – je ĉ.25% precipe pro manĝado. Pli multe altiĝis pago por loko en tendo (de 5 hrivnoj al 13 hrivnoj) ĉar laŭ nia peto oni faris lokon por la tendoj kun aparta duŝejo kaj necesejo.

Pli konkrete vi povas vidi la nunajn prezojn kaj detalojn en paĝaro de la bazejo www.raketa.crimea.ua.

Nuna stato de la monŝanĝo por tiuj, kiuj demandis pri la pli taŭga mono kunpreninda:

  • 1 rublo = 0.195 hrivnoj
  • 1$ = 4.7 hrivnoj
  • 1 € = 7.35 hrivnoj

Mem decidu, kiu mono estas preferinda. La monon prefere sanĝu en simferopla kaj jevpatoria stacidomoj.

Manko de tendo ne estu kaŭzo de nealveno. Se vi avertos nin, ni prozorgos iom da lokoj en granda tendo aŭ faros negrandan amasejon.

Kiel atingi la bazejon “Raketa”

Veturi trajne aŭ flugi ĝis Simferopol. Se oni alflugas, veturi de la flughaveno al la fervojstacio. De la fervojstacio al la bazejo necesas veturi tra Jevpatorio per lokaj elektrotrajnoj aŭ preferinde per busoj.

La elektrotrajnoj krozas ekde 5.40 ĝis 20.20 (entute 9), la busoj (ankaŭ de la fervojstacio) veturadas de 5.30 ĝis 20.30 (pli ol 20).

De Jevpatorio estas multaj busoj al loketo Olenjovka (tra Ĉernomorskoje)
je 5.30; 6.00; 10.15; 13.10; 14.42 (vn,sb,dm); 16.20;19.45

De Olenjovka ĝis la bazejo "Raketa" restos 3-4 km. Survoje de Ĉernomorskoje al Olenjovka vi povus poŝtelefoni al
+38-096-4838585 (Jefim) aŭ al +38-096-4850530 (Anĵela) kaj ni provos aranĝi vian alveturon al “Raketa”.

De Simferopol rekte al Olenjovka estas sola buso je 8.45

Eblas ankaŭ veturi per buso de Simferopol al Ĉernomorskoje kaj poste de Ĉernomorskoje al Olenjovka je 7.10; 9.00; 10.50; 12.10; 16.00; 17.50 (vn, sb, dm)

Rektaj trajnoj ĝis Jevpatorio estas nur el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Minsko, Ĥarkovo, Kievo, Dnepropetrovsko.

Horaro por rea veturo:

Olenjovka - Simferopolo: 13.00
Olenjovka - Jevpatorio : 5.30; 6.40; 9.25; 11.25; 13.00; 16.30; 18.25(vn,sb,dm)
Olenjovka – Ĉernomorskoje : 6.40; 8.00; 8.15; 15.15

En stacidomo simferopola povas esti poŝ-ŝtelistoj, do gardu vian monon kaj poŝ-telefonojn ĉe kasejo kaj dum enbusiĝo.

Provizora programo de IET-1 estas preparita

1-an de junio okazos enloĝigo, konatiĝo kun la bazejo kaj marbordo, interkona vespero, solena malfermo
Poste laŭvice okazados Esperanto-tagoj kaj Tagoj de ekskursoj

Tagordo de Esperanto-tagoj:

  • matena gimnastiko
  • matenmanĝo
  • matena kunveno.
  • Matena programo (diversnivelaj E-kursoj, Somera universitato, infana programo, instruado de kantoj, metiejoj, libera tempo)
  • Tagmanĝo
  • Daŭrigo de la matena programo
  • Vespermanĝo
  • Vesperoj (Ukrainia, Rusia, Krimea)
  • Nokta programo(gufujo, lignofajro, renkontiĝoj kun interesaj homoj)

Tagordo de Tagoj de ekskursoj:

  • Matena gimnastiko
  • Matenmanĝo
  • Matena kunveno
  • Ekskursoj
  • Vespermanĝo
  • Koncerto
  • Nokta programo

2-an de junio okazos prezento de Kieva bonfara fonduso “Espero” je nomo de V.Eroŝenko (gvidantoj de la fonduso Tarasjuk, J.Kovtonjuk).

Vi aŭdos multon interesan pri la fama nevidipova esperantisto Vasilij Eroŝenko, admiros bustojn de Zamenhof kaj Eroŝenko, kreitajn de fama skulptisto Sergej Fjodorov por Esperanto-aleo de la subakva muzeo.

9-an de junio dum ekskurso al Atleŝ okazos solena inaŭguro de la Esperanto-aleo.

Aliaj ekskursoj estos al Jevpatorio, intermonto Ĝangul, lago, Ĉernomorskoje.

10-a de junio – Tago de Amo kaj Amikeco kaj fermo de la aranĝo.

Por koncertoj estas invititaj kantistoj P.Moĵajev, M.Povorin, M. Ŝabala, V.Bondarkov, A.Ĥrustalov, A.Borodin, G.Ĥanzlik, P.Korotenko

Ne hezitu proponi viajn ideojn kaj kontribuojn por la programo. Por butiko ni atendas de vi librojn, diversajn esperantaĵojn. Por gufujo – filmojn.

Pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas la lokan preparan teamon, ne ĝenu turni vin al esperoCXEyalta.crimea.ua

Aliĝintoj (179)

Junio

Ĵamboreo-08
Ĵamboreo de Rusia E-Asocio de Nevidantoj
2008-06-22/29

Rusia E-Asocio de Nevidantoj (REAN) sian ĉi-jaran ĵamboreon organizas dum la 22-29 de junio en Kislovodsk, surbaze de la mezlernejo-internulejo por blinduloj.

Ĉefa temo: Esperanto kaj Internacia jaro de lingvoj.

La programo antaŭvidas paroligajn kursojn, prelegojn enkadre de Somera Universitato, artajn vesperojn kaj raport-elektan konferencon de REAN.

Unutaga loĝado kostos 150 rublojn, ankaŭ trifoja nutrado - 150 rublojn. Pagi surloke.

Ĉar la lokoj estas limigitaj, bv. anticipe anonci vian partoprenon al:

Masenko Anatolij Ivanoviĉ, ul. Gerojev-Medikov, 15 - 1, 357739, Kislovodsk

Retadreso: maiCXEnarzan.com

Majo

Vsplesk-4
Vsplesk
2008-05-09/11
Московский эсперанто-клуб "EK-MASI"
Ивановский эсперанто-клуб "TEAMO"
Эсперантисты города Ковров
Приглашают Вас на традиционную встречу "ВСПЛЕСК-4"
3 дня полета, разной степени легкости
3 дня людей, с которыми нельзя быть чужим
3 дня игры, с меняющимся личным квестом
3 дня открытых классов, с самыми разными темами и ведущими
3 дня голосов, которых не слышал с предыдущего ВСПЛЕСКа и+..
Жуть как сладостно от ожидания встречи!

Встреча пройдет в выходные дни 9-11 мая 2008. Палаточники могут заезжать уже 8-го вечером!!!
Остальные - по предварительной договоренности с организаторами! Это важно!
Мы будем жить уже на обжитой нами в прошлом году спортивной базе, по адресу:
г. Плёс, ул Калинина, д.6.

О предыдущих встречах ВСПЛЕСК- 1,2,3 читайте здесь www.moskvo.ru
Ожидаемое количество участников в этом году не менее 100 человек.
Количество спальных мест в доме ограничено!
30 кроватей, 20 мест на полу.
Зато количество палаток неограниченно.

Как расселение отражается на ценах?

1 человек, 1 день:
кровать - 280 руб;
пол - 140 руб;
палатка 50 руб;
Еще платим оргвзнос - 200 руб;
Если ведете мероприятие в пределах 1 часа, оргвзнос- 100 руб. Если 2 часа, освобождаетесь полностью от оргвзноса . От оргвзноса освобождаются также все члены оргкоманды.
Если приезжаете на 1 день без ночевки - 70 р.
Дети до 10 лет от взноса освобождаются.
Те, кто не заявился до 6 мая как участник (имя и фамилия в списке участников), платят двойной оргвзнос. Так что активно регистрируйтесь, приглашайте друзей и хороших людей, вносите предложения в программу!
Списки участников будут доступны на сайте ЕK-MASI www.moskvo.ru

Как правильно составить заявку?

1.ФИО участника(ов)/ kromnomo/ник
2. Место жительства
3. Дата приезда - дата отъезда
4. Условия проживания: кровать, пол, палатка
5. Питание
6. Вопросы и предложения
7. Вклад в программу
Что ведете?
Сколько длится?
Что необходимо (помещение, техника, материалы)?

Ваши заявки и предложения ждем по адресу: vsplesk4 @ list.ru

Какая программа?

Программа, как всегда, зависит от того, что вы захотите сами в нее вложить.
Точно будут: психологические тренинги, интеллектуальные игры, книгообмен, ремёсла и ручная работа, танцклассы и танцы, разный массаж, медитацию, йога, беседы о здоровье, Восточный Двор с бесконечными чайными церемониями, огненные шоу и пр.
В эсперанто-блоке - мини-курс, слова по картинкам, игры, дискуссии по идеологии и организации эперанто-движения, рассказы о Фестивалях языков и др., рекламы мероприятий и путешествий.
Предварительная программа в следующем информписьме.
Уважаемые ведущие! Если вам что-то нужно от организаторов (материалы) или участников (что захватить из дома. к чему заранее подготовиться) - сообщите срочно по адресу vsplesk4 @ list.ru, чтобы это озвучить во 2-м Информписьме.

Как проехать?

ВАРИНТ 1
Выходить лучше не на автовокзале, а на въезде в Плёс - табличка "Плёс", маленький мостик, поворот (налево) на Миловку (табличка) - тут и выходить. Идём по табличке на Миловку (т. е. налево). Долго (минут 7) идти прямо до таблички Миловка 1,2 (налево) и пансионат с лечением "Плёс" (направо).
Вдалеке уже виднеется голубенькая база. Дальше идти налево 20 метров, затем направо. А дальше там уже базу будет видно и дойти несложно.

ВАРИАНТ 2
От автовокзала обратно до поворота направо, повернуть и идти до магазина "Строительные материалы". Слева от магазина переулок - в переулок. Опять идти прямо (минут 7), ориентир - телефонная вышка. Как только все строения заканчиваются, есть тропинка направо, по ней через крохотный мостик и опять уже будет видно домик базы.

Схема: http://moskvo.ru/masi/files/VsPLESk-2007.png

Что с питанием?

Будет организовано питание в соседнем санатории ВТО по приемлемым ценам.
Более конкретная информация будет в следующем информписьме.
Малюсенькая кухонька с плиткой есть на базе (детишкам если что подогреть);
Призываем готовить на кострах (которые, соответственно, можно разводить);
Копченая рыба это что-то!

Ваша ОргКоманда:
Наташа Николаева (Misa) - программа
Юлия Пенькова (Fluganta) - рассылка
Елена Кормилицына - расселение, регистрация
Елена Алопина (Тезка) - питание, экскурсии
Регистрация Открыта!
Ждем заявок!

 




EsPrimo-5
Esperantista Primavero
2008-05-01/04
Vidu la informojn pri la aranĝo en la retejo www.ural-sib.org:

Informletero pri Esprimo-5

Aliĝilo

Aliĝintoj

Februaro

EoLA-20
Esperanto - Lingvo Arta
2008-02-20/25

Informletero No 2

La aranĝo okazas en la bazejo Ĉajka, en la loko kiu jam gastigis dufoje la festivalon EoLA en 1993 kaj 2002. La bazejo situas en la ekologie pura sanatoria kuraczono en ĉirkaŭx 1 kilometro de Volga je 7 km de Ĉeboksari.

Baza aliĝkotizo - 300 rub.
Por la portempaj partoprenantoj - 1-taga kotizo: 75 rub.

Rabatoj (validas nur por plena kotizo):

50 rub – por REU-membroj, membroj de JEAĈR,
100 rub – samfamilianoj, lernejanoj,
Senpage – infanoj ĝis 12 jaroj

Loĝado (por 1 tagnokto):

– 200 rubloj (kun propraj littolaĵoj – 180 rubloj).

Manĝado

Plena 3 –foja manĝo kostas: 200 rubloj.

Eblas elekti apartajn manĝojn.
50 rub – matenmanĝo
90 rub – tagmanxo
70 rub – vespermanĝo

Estas planata ankaŭ senvianda manĝo.

Programo

GRAVE! La tema programo komenciĝos la 22-an de februaro kaj finiĝos la 24-an antaŭnoktomeze. 20-21-an okazos nur persona turisma programo por foraj gastoj. La 25-an okazos komuna turisma programo: inkluzive de kolektiva naĝado en baseno, rajdado per ĉevaloj ks.

Inter la programeroj estas planataj: koncertoj, teatra vespero, sporta maratono, internacia balo, kvizoj pri kulturoj kaj lingvoj, barda kafejo, hinda teumado, ekskurso tra Ĉeboksari, naĝado en naĝejo “Volĵanka” (kunprenu bankostumojn!), ĉevalrajdado, koncerto de la majstro ludanta en pluraj antikvaj ĉuvŝaj muzikiloj, fotokonkurso, korusa kantado, diversaj metiejoj (danca, pentrarta, teatra, manfaraĵa kaj aliaj).

En la Festivalo oni planas dividiĝi je laborgrupoj, kiuj preparos naciajn legendojn, fabelojn, popolajn saĝojn, parabolojn ks.

Por la Internacia Balo oni invitas reprezentantojn de diversaj popoloj kunporti naciajn vestojn au ties kelkajn elementojn.

Viaj ideoj, sinproponoj por grupgvidado, surscenaj prezentoj k.a. estas bonvenaj ĉe la ardeso: eola ĈE reu.ru kun la temlinio: programo

Pro la aktiva partopreno estas antaŭvidataj partaj repagoj.

Kiel atingi la bazejon

Se vi venis al Ĉeboksari por atingi la bazejon vi devas
De la fervoja stacidomo: rekte iri per la itinera buso (ĉiu 30 minutoj) 112 ĝis la bazejo Volĵanka (de tie eblas atingi nian bazejon perpiede dum kelkaj minutoj); aŭ prenu la trolebuson No12 aŭ 14, aŭ la itinerajn busojn 31, 32, 35, 40, 61, 59, 41, 44, 50 kaj iru ĝis la haltejo “Roŝĉa” aŭ ”busstacio “Novoje selo” (Novoje Illarionovo). Tie vi devas preni la buson 106, 122, 120, 265, 271 kaj iri ĝis Ĉajka
De la ĉefa busstacio: sub-transiru la fervojan linion kaj iru al la haltejo ĉe la fervoja stacio kaj de tie sekvu la supremenciiajn indikojn.

Se vi venas direkte de Niĵnij Novgorod – vi ne bezonas enventuri la urbon. Post la vilaĝo Hirkasi (kiu estas je 10 – 12 km antaŭ Ĉeboksari), kie estas la vojmilica kontrolpunkto vi veturos laŭ la maldekstra vojo ĝis la bazejo Ĉajka (ĉirkaŭ 3 km)

Organiza teamo:

Ĝenerala kunordigo – Aleksandr Blinov tel. (+79023280027), Andrej Grigorjevskij (+79278498325)

Tema programo: Aleksandra Fedotova (+79023283722), Irina Romanova (+79278467911)

Teknika parto: Dima Semjonov (+79276676320)

Aliĝado, loĝado, manĝado: Alla Jermilova (+79196727327), Nadja Nikitina (+79603070510)

Bonvolu sendi viajn aliĝilojn kaj ajnajn demandojn al la adreso: eolaĈEreu.ru

GRAVE: INFOMRU PRI VIA PARTOPRENO PLEJ MALFRUE LA 15AN DE FEBRUARO

Aliĝintoj (68)

2007

Novembro

Ŝelest
Ŝelest
2007-11-03/05

Nova Esperanto Renkontiĝo "Ŝelest"

Informletero v.1.3.
(вариант исправленный и дополненный :)

Дорогие друзья!

Хотите разбавить депрессию затяжных дождей и поздней осени? Увидеть солнце на лицах и огонь в сердцах?

В первые выходные ноября, 3.11.07 - 5.11.07, во Владимирской области, недалеко от города Вязники будет проходить новенькая, но уже обещающая быть замечательной встреча "Шелест".

Тема встречи: «Молодежные и немолодежные движения всех времен и народов. Субкультуры.» - согласитесь, тема богатая? Панки, готы, эмо, хиппи, яппи, рокеры, роллеры, битники, мир парижской богемы, клубная жизнь, анархисты.. все что угодно! Может ограничиться чем-то одним? Но, неважно! Образ жизни, ценности, атрибутика, мир - у вас есть шанс рассказать, показать, увлечь, найти единомышленников. Если у вас есть свой мир - приходите, расскажите об этом нам! А мы вас будем любить.

Помимо того, что вы расскажете, в программе уже есть полюбившиеся нам всем:

  • ролевые игры;
  • психотреннинги;
  • курсы эсперанто (как вы думаете, эсперантисты - это отдельная субкультура?);
  • танцы (мир средневекового танца.. ммм. :);
  • файршоу (файрщики, вы дарите нам отдельный праздник!);
  • экскурсия в глубинку;
  • всяческие рукоделия
  • сюрприз! (раскрою секрет организаторов - обещающий быть великолепным концерт - кого, не скажу, но в тематику встречи вписывается :)
  • ... (и замечательное многоточие).

Помимо этого, к арендуемой базе прилагаются:
- настольный теннис;
- волейбол;
- баскетбол;
- бильярд;
- озеро для моржей;
- костер;
- и гвоздь этой части программы - VIP баня у озера! - тыща ре за два часа на 12 человек (а кто их считает, человеков? :)

Итак, время:
3.11.07 - 5.11.07
заезд 3-го днем, выезд 5-го утром.

Место:
Владимирская обл., Вязниковский р-н, турбаза «Озерки».
6 км от города Владимир, 800 м от трассы М7 (Москва - Нижний Новгород). электрички, автобусы, маршрутки, добрые дяди-подвозящие автостопщиков.
(Подробные варианты приезда и объяснения проезда уточняются - будем держать вас в курсе).

Условия:
Ориентировочное количество нас - 80-100 человек.
есть четыре варианта проживания:
- на полу - 100р. ночь;
- на кроватях - 200р. ночь;
- на VIP полу - 200р. ночь;
- на VIP кроватях - 300р. ночь.
Цены подешевеют, если нас будет больше 80-ти!

Оргвзнос - 200р.
(Ведущим - скидки, в зависимости от...)

Питание возможно в местной столовой-ресторане - цены ресторанные,
возможно организованное нами - ок.100р. день.,
возможно полностью самостоятельное.

Может быть, цены будут корректироваться, с бОльшей вероятностью в мЕньшую сторону.

Много букв, но осталось чуть :)

Если вы приезжаете, как можно более заранее, пожалуйста, сообщите о себе следующее:
- Имя - фамилию;
- адрес - телефон - e-mail (чтобы не пришлось заполнять анкету на месте в спешке);
- какие дни планируете быть;
- как хотите спать;
- как хотите есть;
(а это - чтобы зарезервировать вам места).
- какую часть программы хотели бы вести, что можете рассказать, или просто ваши пожелания

(по мере заявок программа будет корректироваться в следующих письмах).
Не забудьте - Субкультуры! Миры! Жизни!

пришлите все это сюда:
ŝelest@mail.ru дополнительно - igogushka@yandex.ru, slitkolobok@mail.ru, Ev_Genyj@list.ru, alopina@mail.ru.

Возьмите с собой себя.

Мы ждем вас!
Лето с нами!


Ковров, Иваново, Нижний Новгород, Москва.

Oktobro

MLF-2
Moskva Lingva Festivalo
2007-10-28/28
Vidu moskvo.ru

 

TILE-3
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2007-10-26/28

REU kaj E-klubo de Sochi invitas vin al informa kaj movada aranĝo

TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO (TILE-3) en Sochi

Datoj: 26-28.10.2007 (vendredo-dimanĉo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Sochi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj: - ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.

- movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rezultoj pri organizo de RET-07 en Primorsko-Ahtarsk au'guste-2007, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos enmanigo de premioj kaj diplomoj al infanoj, partoprenintaj konkurson de infandesegnaĵoj en Francio (pere de E-o), prezento de novaj E-libroj , vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo kaj pri dolmenoj en la ĉemara regiono de Kaŭkazio.

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkurso por soĉianoj kaj gastoj de la urbo (gvidos d-ro prof. Aleksandro Melnikov).

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK(Rajonnyj Dom Kultury), apud Stacidomo tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetagha domo. La 26-an de oktobro ekde 8.oo tie deĵoros esperantisto, ( samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp)

La loĝloko: hotelo "Cirko' str. Deputataskaja 9 "B" (loĝtempo komenciĝas kaj finiĝas je la 12.oo) Atingebla de la stacidomo direkte al stadiono per busoj NN: 1, 3, 21, 22, mikrobusoj NN 1, 3,21, 23. 83, 95 kaj aliaj direkte al stadiono. (ĝis haltejo "Svetlana").

La loĝkostoj - kelkaj variantoj:

  1. En ĉambro kun 5-6 litoj sen oportunaĵoj (akvo, necesejo, duŝo -en koridoro) - 120 rubloj por unu nokto por unu persono.
  2. En ĉambro kun du litoj kaj lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) - 350 rubloj por unu nokto por unu persono.
  3. En 4-lita ĉambro kun lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) 250 rubloj por unu nokto por unu persono.
  4. Duonlukso: ĉambro kun tri litoj kun ĉiuj oportunaĵoj(varma akvo, duŝo, necesejo) - 1500 rubloj por tuta ĉambro.
  5. 2-lita ĉambro kun ĉiuj oportunaĵoj (varma akvo, duŝo, necesejo) - 2100 rubloj por la tuta ĉambro.

Dezirantoj havi pli komfortan loghadon povas ricevi ĝin en apudaj hoteloj. La maro tre proksimas (ĉirkau' 200 metroj)

Nutrado - memstara. Sed en la klubejo ĉiam pretas samovaro, bakaĵoj, buterpanoj, teo, kafo ktp. kaj En la Kulturdomo funkcias bufedo.

Aliĝkotizo - 50 rubloj.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis la vintro.

Utilaj adresoj:

Reta: laro@sochi.ru

Telefonoj:
Vladimir Bespalov: hejma: 8622/ 62-13-47, portebla: 8-918-101-55-90;
Natalia Olejnikova hejma 8622/ 62-73-08, portebla: 8-918-208-14-22;
Tatjana Davidova hejma 8622/ 62-38-89, portebla: 8-918-203-46-09;
Marina Ŝestakova portebla: 8-918-105-40-36

Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, abonkesto 913.

A L I G X I L O al TILE-3: Sochi, 2007.10. 26-28

1. Nomoj: a) familia
b) antaŭnomo
c) patronomo
2. Adreso poŝta (kun indekso):

3. Retadreso:
4. Telefonoj:
5. Jaro de esperantistiĝo:
6. Kategorio de loghado varianto: 1, 2, 3, 4, 5..
6. Proponoj por la programo:

 

LF-12
Lingva Festivalo en Cheboksary
2007-10-20/21
Por pliaj informoj bonvolu viziti esperanto.ucoz.ru

Septembro

Velura Sezono-13
Internacia Arta Festivalo "Velura sezono"
2007-09-27/10-06
Vidu www.jaltaespero.narod.ru

Aŭgusto




RET-07
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2007-08-18/25
La informletero estas en www.stelaro.ru


Novaĵoj (6)

Julio

RA-5
Renkontiĝo de Amikoj
2007-07-15/22
Vidu en www.ra.nsk.ru

Junio

VsPLESk-3
VsPLESk
2007-06-10/12
Nu, homoj, - realiĝis. ВсПЛЕСк-3 okazos - en Pljos, la 10-12-an de junio, en sporta turista bazejo por 30 litoj kaj senlima kvanto da surplankaj kaj tendaj lokoj. Por enĉambraj aranĝoj ni luos lernejon. Detaloj pri la prezoj - poste. Informoj pri la programo - post kiam vi sendos la proponojn. Nun ni malfermu la registradon ;) Bv informi min pri via partopreno kaj kie vi preferas loĝi - ĉu en la dometoj surlite, ĉu surplanke, ĉu en propra tendo. Kaj, certe, kion vi proponas por la programo kaj kion vi volas en la programo. Mi memorigas, ke la aranĝo estas organizata de esperantistoj (Ivanova E-klubo "Teamo"/IMEA kaj la moskva EK MASI), sed ne estas Esperanta. Do, unuflanke, vi povas proponi por la programo ĉion ligitan kun Esperanto kaj neniam krokodili, aliflanke, bonvenas ĉiuj mojosaj ;) neespoj kaj programeroj!!! Do, aktive invitu viajn kreemajn, scivolemajn, ludemajn geamikojn! Bonfarton! Pliaj informoj: www.moskvo.ru

Aprilo

EsPrimo-4
Esperantista Primavero
2007-04-29/05-01

Bonvenon al “EsPrimo-4” en Tjumenj!

La detalaj informoj kaj la reta aliĝilo estas troveblaj ĉe www.ural-sib.org/esprimo-4

Marto




EoLA-19
Esperanto - Lingvo Arta
2007-03-06/10

Enspirindas aer' de l' muziko:

Karaj esperantemuloj - ŝatantoj de l' artoj kaj preferantoj de l' pri-movadaj kunsidoj, artistoj kaj aplaŭdontoj, ĵurianoj kaj talentuloj konkursemaj, dezirantoj iom riĉigi propran sperton aŭ doni ion el sia sperto al aliaj, ardaj diskutantoj kaj atentaj aŭskultantoj, pliaĝaj kaj adoleskaj, aktivaj kaj ne tre - ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj!

REU, REJM kaj Loka Organiza Skipo (LOS) invitas vin partopreni plian neforgeseblan aranĝon en Tiĥvin, eĉ du aranĝojn, okazontajn samtempe kaj samloke: la 25-an Rusian Esperanto-Kongreson (REK) kaj la 19-an artan festivalon "Esperanto - Lingvo Arta" (EoLA). Tiĥvin, en kies aero ĉiam ĉeestas refreŝigaj odoroj de altaj pinarboj, adstringaj juniperoj kaj admirinda muziko, vokas kaj atendas vin!

Tempo kaj loko

REK kaj EoLA okazos de la 6-a ĝis la 10-a de marto 2007, sed LOS akceptos alvenantojn jam la 5-an. (Kaj eble estos senco veni eĉ pli frue, se realiĝos la planoj okazigi en Peterburgo Lingvan Festivalon, kiun momente oni deziras okazigi tuj antaŭ REK kaj EoLA. La gastoj estos tre bonvenaj partopreni kaj kontribui al tiu amasa porpublika aranĝo!) La kunsidoj, konkursoj, koncertoj kaj plejmulto el aliaj programeroj estas okazontaj en sporta bazejo de vilaĝo Caricino Ozero, sep kilometrojn for de Tiĥvin aŭ cent naŭdek kilometrojn for de apuda Sankt-Peterburgo. La urbo bone atingeblas per fervojo el Moskvo, Peterburgo, Uralo kaj Siberio. El Peterburgo eblas veturi ankaŭ perbuse. Detalajn informojn pri la trafiko kaj mapon ĉiu aliĝinto ricevos en la dua informilo.

Programo

La programoj de REK kaj EoLA estos paŝantaj pli-malpli paralele. Nepre okazos: la 23-a REU-konferenco, antaŭvidanta elektojn de la nova REU-Estraro kaj prezidanto; seminarieto pri la sperto de kontaktoj inter ĝemelurbaj esperantistoj; seminarioj, metiejoj kaj konkursoj pri diversaj artoj; koncertoj de konataj Esperartistoj kaj novicoj ekkonotaj; distraj vesperoj kun varma etoso kaj amika medio. Laŭeble kaj laŭdezire okazos: koncerto por urbanoj, ekskursoj, rosmara naĝado, skiado ktp.

Kondiĉoj kaj prezoj

Partoprenantoj de REK-EOLA havas elekton inter kelkaj loĝeblecoj:

  • en kvarlitaj ĉambroj de hejtata brika duetaĝa domo kun duŝo kaj necesejoj en ĉiu etaĝo - kontraŭ nur 200 rubloj por nokto;
  • en 4-6-litaj ĉambroj de hejtata ligna domo - kontraŭ 150 rubloj por nokto;
  • en oklitaj ĉambroj (litoj kun matracoj sen littolaĵoj) de apuda nehejtata domo de infantendaro, kie oni instalos elektrovarmigilojn, kontraŭ 25 rubloj por nokto.

Bona manĝo trifoja kostos 200 rublojn por tago. Mendeblos aparte maten-, tag- aŭ vespermanĝoj. En la tago de la alveno rajtos manĝi nur tiuj, kiuj anticipe mendos! Pli detale pri la manĝado legu en la dua informletero.

Organizaj aliĝkotizoj:

  • por REU-membroj - 150 rub.
  • por junaj REU-membroj (REJM-anoj) - 100 rub.
  • por ĉiuj ceteraj - 200 rub.

Lernejanoj kaj pli junaj infanoj aliĝas senpage. Aliĝante post la 15-a de februaro 2007 kaj surloke oni krompagas 50 rub.

La aliĝilo kaj aliĝkotizo sendendas al la adreso de la kasisto: Aleksandr Viktoroviĉ Belov, a/ja 2, Tiĥvin-6, Leningradskaja obl., 187550 Rusio.

Informoj por inciteti

Tiĥvin estas antikva rusa urbeto (70 mil loĝantoj) kun eventoriĉa historio. Almenaŭ du lokoj vizitindas enurbe - la sescentjaraĝa vira monaĥejo kun belegaj konstruaĵoj kaj kun unu el sep miraklofaraj ikonoj, plej adorataj de rusortodoksa eklezio, kaj la muzeo de Nikolaj Andrejeviĉ Rimskij-Korsakov, fama komponisto, kiu naskiĝis kaj loĝis en la urbo. Pro tiuj du vizitindaĵoj Tiĥvin ĉiutage akceptas ĉ. milon da pilgrimantoj kaj ekskursantoj. Esperanto-klubo en Tiĥvin estas pli juna ol la urbo, ĝi estis fondita nur en 1975. Sekve la klubanoj dume havas sanon, forton kaj impeton por altnivele aranĝi senenuan programon de via restado. Pliajn informojn pri REK kaj EoLA vi trovos en la retpaĝo, baldaŭ ekfunkcionta. Dume bonvolu viziti la paĝaron de Tiĥvina E-klubo: www.tiek.narod.ru kaj la retejon de REU: www.reu.ru.

Loka Organiza Skipo (LOS):

Komuna poŝtadreso: Abonkesto 2, Tiĥvin-6, Leningradskaja oblastj, 187550 Rusio.

Viktoro Kandalinskij, prezidanto, traktadoj kun oficialaj instancoj: tel. +7 81367 57254.

Zoja Kaĉalova, mastrumaj aferoj: tel. +7 81367 71167.

Aleksandr Belov, kasisto: tel. +7 81367 79638. Rete: maratono ĈE rambler.ru

Anton Kirjakov, retpaĝisto: poŝtel. +7 911 7371638.

Darja Vlasova, junularaj aferoj: poŝtel. +7 921 5752344.

Mikaelo Bronŝtejn, ĝenerala kunordiganto: tel. h. +7 81367 76093; tel. ofica/fakso +7 81367 60738; poŝtel. +7 921 3468245; rete: mamuto ĈE rambler.ru

Pri atingado de Tiĥvin

Sankt-Peterburgo - Tiĥvin

Busoj

La busa stacio ĉe la kajo de Obvodnoj kanal. (3 haltejojn for de Moskovskij stacidomo - per tramo). La daŭro de la veturo estas ĉ. 4 horoj, la kosto de la biletoj: 210 rub.
Ekveturo jeDirekto
8-00 Устюжна
9-00 Тихвин
10-05 Бокситогорск
13-10 Тихвин
16-00 Тихвин
17-50 Тихвин
18-05 Пикалёво
20-05 Тихвин

Trajnoj de Ladoĵskij stacidomo

DirektoEkveturo jeAlveno al TiĥvinNotoj
СПб - Воркута9-4013-13по нечетным
СПб - Котлас9-4013-13по четным
СПб - Бабаево15-0518-45кроме среды
СПб - Н. Тагил15-20 18-36по нечетным
СПб - Тюмень15-2018-36по четным
СПб - Челябинск16-2219-40 по нечетным
СПб - Новокузнецк16-2219-40по четным
СПб - Астана16-4219-57по четным
СПб - Свердловск17-0620-38ежедн.
СПб - Архангельск20-0023-41пн, вт, чт, пт.
СПб - Вологда20-40 0-14ежедн.

Grava informo por tiuj, kiuj veturas de la orienta direkto: la trajnoj, irantaj al Sankt-Peterburgo el la supremenciitaj urboj, havas haltojn en Tiĥvin.

Elektrotrajnoj kun ŝanĝo (de Moskovskij stacidomo):

Ekveturo de St-Pb.Veno al VolĥovstrojEkveturo de VolĥovstrojAlveno al Tiĥvin
5-227-488-5010-40
14-0016-2918-0019-45
15-13 прямой19-45
18-0020-4221-0022-45

Moskvo - Tiĥvin (kun ŝanĝo en la stacio Voĥovstroj-1

Trajno №18 Moskvo-Petrozavodsk, ekveturo de Leningradskij stacidomo de Moskvo ĉiutage je 18-40, alveno al Volĥovstroj je 3-30. Elektrotrajno Volĥovstroj-1 - Pikalevo, ekveturo je 5-30, alveno al Tiĥvin je 7-40.

Tiĥvin - Moskvo (kun ŝanĝo en la stacio Volĥovstroj-1

Elektrotrajno Tiĥvin - Volĥovstroj-1, ekvetruo je 19-50, alveno je 21-40.
Trajno №17 Petrozavodsk-Moskvo, ekveturo de st. Volĥovstroj je 0-24, alveno al Moskvo je 8-50

Tiĥvin - Sankt-Peterburgo

Busoj:

Starto de Tiĥvin:
5-45
7-05 (сб, вс, пн)
8-00
10-15
14-00
17-00
17-25

Trajnoj:Ekveturo de TiĥvinAlveno al SPb.Notoj
Тюмень - СПб2-356.18по четным
Н. Тагил - СПб2-356.18по нечетным
Вологда - СПб3-468-01ежедн.
Свердловск- СПб5-048-50ежедн.
Бабаево - СПб5-439-04кроме чт.
Архангельск - СПб6-2910-47пн, чт, пт, вс.
Астана - СПб7-1111-06о четным
Новокузнецк - СПб8-3512-30по нечетным
Челябинск - СПб8-3512-30по четным
Котлас - СПб17-4721-35по нечетным
Воркута - СПб17-4721-35по четным

Elektrotrajnoj kun ŝanĝo en stacio Voĥovstroj-1

Ekveturo de TiĥvinVeno al VolĥovstrojEkveturo de VolĥovstrojAlveno al St-Pb.
5-157-297-5410-20 (Ладожский вокз.)
14-1616-1116-3518-43 (Обухово)
17-3020-07 (Московский вокз.)
18-2620-2321-0023-42 (Московский вокз.)
19-5021-40 (для пересадки на Москву)

De Tiĥvin al la bazejo:

Busoj №155 startas:
de la busejode Caricino Oz.
6.20
7.00
6.50 7.20
8.00 8.40
8.35 9.05
9.40 10.15
10.35 11.15
11.30 12.05
11.55 12.30
12.55 13.30
13.55 14.30
14.50 15.20
15.40 16.20
16.15 16.50
17.10 17.45
17.35 18.05
18.25 19.05
19.15 19.45
20.20 20.40

La vilaĝo situas ĉ. 7 km norden de la urbo kaj atingeblas ankaŭ per taksioj Atentu!!! De la stacidomo ne necesas veturi al la busejo, nur ĝis "ploŝĉadj Svobody". Tie vi povas ŝanĝi buson al la 155-a.

La programskizo

La anticipa versio de la programo de REK kaj EoLA estas elŝutebla per la adreso: Programskizo.doc

Aliĝintoj (58)
Novaĵoj (3)

 




REK-25
Rusia Esperantista Kongreso
2007-03-06/10
Vidu la informleteron pri EoLA-19


Novaĵoj (3)

2006

Novembro

REJK
Rusia Esperantista Junulara Kongreso
2006-11-04/06
Aranĝo okazos en Niĵnij Novgorod, en lernejo numero 154. Aliĝkotizo forestos, same forestos pago por loĝado (venu kun tapiŝoj, litoj ne estos). Pri kostoj de manĝado ni ekscios pli poste, sed ili estos modestaj. Mi memorigas, ke dum REJK okazos REJM-konferenco: ni ege bezonas venon de rejmanoj. Dezirantoj aliĝi, bonvolu sendi aliĝilojn al retadreso: malenko@inbox.ru

Oktobro

TILE-2
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2006-10-27/29

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo

TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO (TILE-2) en Soĉi

Datoj: 27-29.10.2006 (vendredo-dimanĉo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Sochi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

  • - ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
  • - movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, helpo pri organizo de RET-07 en Primorsko-Ahtarsk aŭguste-2007, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos enmanigo de premioj kaj diplomoj al infanoj, partoprenintaj konkurson de infandesegnaĵoj en Francio (pere de E-o), prezento de novaj libroj de Aleksandro Melnikov, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kaŭkazio.

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo. Tiujn gvidos Abdurahman Junusov (Maĥaĉkala).

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo pri "Praktika utiligado de E-to" . Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno.

Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - ul. GORKOGO, 85, RDK(Rajonnyj Dom Kultury), tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo.

La 27-an de oktobro ekde 8.oo tie deĵoros esperantisto (kun samovaro, bakaĵoj, buterpanoj ktp).

La loĝloko: hotelo "Cirko' str. Deputatskaja 9 "B" (loĝtempo komenciĝas kaj finiĝas je la 12.oo) Atingebla de la stacidomo direkte al stadiono per buso NN: 1, 3, 21, 22, mikrobusoj NN 1, 3,21, 23. 83, 95 kaj aliaj direkte al stadiono. (ĝis haltejo "Svetlana").

La loĝkostoj - tri variantoj:

1. En ĉambro kun 5-6 litoj sen oportunaĵoj (akvo, necesejo, duŝo -en koridoro) 120 rubloj por unu nokto por unu persono.

2. En ĉambro kun du litoj kaj lavabo (necesejo kaj duŝo en koridoro) - 250 rubloj por unu nokto por unu persono.

3. Duonlukso: ĉambro ĝis tri litoj kun ĉiuj oportunaĵoj(varmakvo, duŝo necesejo) - 1200 rubloj por tuta ĉambro.

La maro tre proksimas. Nutrado - memstara. Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis vintro.

Utilaj adresoj:

Reta: laro @ sochi.ru

telefonoj:

Vladimir Bespalov: hejma: 8622/62-13-47, portebla: 8.918.101.55.90;

Natalia Olejnikova hejma 8622/ 62-73-08, portebla: 8-918-208-14-22;

Tatjana Davidova hejma 8622/ 92-50-04,

Marina Ŝestakova portebla : 8-918-103-63-21.

Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro", 354000 Sochi, abonkesto 913.

Aliĝintoj (2)

Aŭgusto




OkSEJT-46
Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro
2006-08-19/26

La 46-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro

Ĉi-jare RET kaj OkSEJT pasos en la sama bazejo, sinsekve unu post la alia. Unue pasos RET, ĝi komenciĝos la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos la 19-an matene. En la sama tago posttagmeze startos OkSEJT, kiu daŭros ĝis la 26-a de aŭgusto.

LOKO

La bazejo situas apud Volĵskij (Volgograda regiono) ĉe rivero Aĥtuba. 50 km for de Volgograda urbocentro. 15 km for de urborando de Volĵskij. 20 minutoj de irado for de bushaltejo.

Variantoj atingi bazejon:

  1. De Volgograda stacidomo per elektrotrajno al fervoja stacidomo de Volĵskij (la horaro de la elektrotrajnoj estas konsultebla ĉi tie: http://www.volgadmin.ru/new_rus/main.asp?id=125&idext=3 - nur la trajnoj, kiuj iras direkte al finstacio Trubnaja). De Volĵskij-a stacidomo startas intinero buseto 111 Volĵskij-Kalinin, indas uzi ĝin kaj elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.
  2. De Volgograda stacidomo per buso (123) aũ itinera buseto (123, 223) al Volĵskij. Bedaũrinde busoj kaj busetoj ne veturos ĝis la stacidomo de Volĵskij. Pro tio indas elbusiĝi ĉe haltejo “Ploŝĉadj Lenina”. Kaj tie kapti itineran buseton 111 Volĵskij-Kalinin, elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.

Veturado per 111 buseto kostas 20 rublojn. Buseto veturas proksimume du fojojn hore. De Volĵskij – komence de 7.00 ĝis 19.30, komence de Krasnyj Sad – de 7.00 ĝis 20.00.

La skemo

skemo
skemo

Signifoj:

blua sago - Itinero de la 111-a buseto.

verda sago - Via vojo por atingi la bazejon.

Asfaltita (betonita) vojo.

- - - griza strieca linio - grunda vojo.

Orientiloj:

Ruĝa domo ĉe haltejo.

Senĉesa vendejo “Krasnyj” apud haltejo.

Rimarkinda domo kun verda tegmento

La ruĝaj numeroj sur la skemo indikas la lokojn, kie estis faritaj la sekvaj fotoj, prezentitaj en la fotogalerio pri atingado de la bazejo.

LOĜKONDIĈOJ

Oni loĝos en kvar- kaj kvinlitaj dometoj (ĉiu dometo havas fridujon). Oni ankaŭ rajtos loĝi en propraj tendoj. Entute estas ĉirkaũ 80 lokoj por la loĝado en la dometoj. Sed ni devas mendi ĝin anticipe. Pro tio prefere aliĝu pli frue. Funkcias duŝejo, sportplacetoj, kuirejo. Kontraũ aparta pago eblas uzi banejon, bilardon, tablan tenison ktp.

MEDIO

Aŭgusto estas bela sezono en Volgograda regiono - kutime jam finiĝas freneziga somera ardo (ĝis 40 gradoj en julio), abundas la plej bongustaj rusiaj akvomelonoj kaj ceteraj fruktoj/legomoj. Pluvoj tre maloftas, noktoj varmas - do, oni ne timu tendumadon, sed prefere ŝparu per ĝi.

MANĜOJ

La traktadoj pri tio daŭras, kaj ni esperas, ke la manĝado estos organizita. Kuirejo ekzistas, kaj nun ni serĉas kuiriston. Alikaze ni kune surloke serĉos oportunan manieron – la nutraĵaj vendejoj ne malproksimas.

PREZOJ

La loĝado kostos

  • ĉirkaŭ 150 r. tage surlite en dometo
  • kaj ĉirkaŭ 25 r. tage en tendo

MANĜOJ

Antaŭvideble ĉ. 120 rub. tage.

ALIĜKOTIZOJ POR OKSEJT

Aĝo
/ Aliĝdato
10-1617-3031-
Ĝis 30.06100150200
Ĝis 31.07200250300
Surloke300350400

ALDONE:

Infanoj ĝis 10 jaroj partoprenas senpage. Se vi estas REU/REJM membro vi havas rabaton 50 r.

La aliĝdato estas kalkulata laŭ la dato, kiam estos sendita la antaŭpago – 100 rub al la adreso 400064, Volgograd, Riharda Zorge, 46-122, Kaŝirinu Alekseju Vladimiroviĉu. 400064, Волгоград, Рихарда Зорге, 46-122 Каширину Алексею Владимировичу.

Aliĝilojn sendu: Paperpoŝte al: 400040, Волгоград, пр. Металлургов, 76-137. Краснокутскому Анатолию Викторовичу Aŭ retpoŝte al: tolikkk@interdacom.ru

PROGRAMO DE OKSEJT

La temo de OkSEJT — “vivu kolore”

Same kiel la pasintjara OkSEJT tiu ĉi OkSEJT ne estos nur instrua. Ni faru ĝin pli luda, teama. Sed certe estos diversnivelaj E-kursoj. La strukturo de tendaro estos jena: al ĉiu tago estas alfrontata konforma koloro de ĉielarko. Unua tago estos ruĝa, la dua – oranĝkolora ktp. Kaj ĉiu programero respondos al koloro de la tago.

Aliĝintoj (44)
Novaĵoj (2)

 

RET-06
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2006-08-12/19

Rusiaj Esperanto-tagoj

Ĉi-jare RET kaj OkSEJT pasos en la sama bazejo, sinsekve unu post la alia. Unue pasos RET, ĝi komenciĝos la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos la 19-an matene. En la sama tago posttagmeze startos OkSEJT, kiu daŭros ĝis la 26-a de aŭgusto.

LOKO

La bazejo situas apud Volĵskij (Volgograda regiono) ĉe rivero Aĥtuba. 50 km for de Volgograda urbocentro. 15 km for de urborando de Volĵskij. 20 minutoj de irado for de bushaltejo.

Variantoj atingi bazejon:

  1. De Volgograda stacidomo per elektrotrajno al fervoja stacidomo de Volĵskij (la horaro de la elektrotrajnoj estas konsultebla ĉi tie: http://www.volgadmin.ru/new_rus/main.asp?id=125&idext=3 - nur la trajnoj, kiuj iras direkte al finstacio Trubnaja). De tiu punkto startas intinera buseto 111 Volĵskij-Kalinin, indas uzi ĝin kaj elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.
  2. De Volgograda stacidomo per buso (123) aŭ itinera buseto (123, 223) al Volĵskij. Bedaŭrinde busoj kaj busetoj ne veturos ĝis la stacidomo de Volĵskij. Pro tio indas elbusiĝi ĉe haltejo “Ploŝĉadj Lenina”. Kaj tie kapti itineran buseton 111 Volĵskij-Kalinin, elbusiĝi en vilaĝo Krasnyj Sad. Kaj poste perpiede ĝis bazejo.

Veturado per 111 buseto kostas 20 rublojn. Buseto veturas proksimume du fojojn hore. De Volĵskij – komence de 7.00 ĝis 19.30, komence de Krasnyj Sad – de 7.00 ĝis 20.00.

La skemo

skemo
skemo

Signifoj:

blua sago - Itinero de la 111-a buseto.

verda sago - Via vojo por atingi la bazejon.

Asfaltita (betonita) vojo.

- - - griza strieca linio - grunda vojo.

Orientiloj:

Ruĝa domo ĉe haltejo.

Senĉesa vendejo “Krasnyj” apud haltejo.

Rimarkinda domo kun verda tegmento

La ruĝaj numeroj sur la skemo indikas la lokojn, kie estis faritaj la sekvaj fotoj, prezentitaj en la fotogalerio pri atingado de la bazejo.

LOĜKONDIĈOJ

Oni loĝos en kvar- kaj kvinlitaj dometoj (ĉiu dometo havas fridujon). Oni ankaŭ rajtos loĝi en propraj tendoj. Entute estas ĉirkaũ 80 lokoj por la loĝado en la dometoj. Sed ni devas mendi ĝin anticipe. Pro tio prefere aliĝu pli frue. Funkcias duŝejo, sportplacetoj, kuirejo. Kontraũ aparta pago eblas uzi banejon, bilardon, tablan tenison ktp.

MEDIO

Aŭgusto estas bela sezono en Volgograda regiono - kutime jam finiĝas freneziga somera ardo (ĝis 40 gradoj en julio), abundas la plej bongustaj rusiaj akvomelonoj kaj ceteraj fruktoj/legomoj. Pluvoj tre maloftas, noktoj varmas - do, oni ne timu tendumadon, sed prefere ŝparu per ĝi.

MANĜOJ

La traktadoj pri tio daŭras, kaj ni esperas, ke la manĝado estos organizita. Kuirejo ekzistas, kaj nun ni serĉas kuiriston. Alikaze ni kune surloke serĉos oportunan manieron – la nutraĵaj vendejoj ne malproksimas.

PREZOJ

La loĝado kostos

  • ĉirkaŭ 150 r. tage surlite en dometo
  • kaj ĉirkaŭ 25 r. tage en tendo

MANĜOJ

Antaŭvideble ĉ. 120 rub. tage.

ALIĜKOTIZOJ POR RET

Aliĝdato
Ĝis 30.06200
Ĝis 31.07300
Surloke400

ALDONE:

Infanoj ĝis 10 jaroj partoprenas senpage. Se vi estas REU/REJM membro vi havas rabaton 50 r.

La aliĝdato estas kalkulata laŭ la dato, kiam estos sendita la antaŭpago – 100 rub al la adreso 400064, Volgograd, Riharda Zorge, 46-122, Kaŝirinu Alekseju Vladimiroviĉu. 400064, Волгоград, Рихарда Зорге, 46-122 Каширину Алексею Владимировичу.

Aliĝilojn sendu: Paperpoŝte al: 400040, Волгоград, пр. Металлургов, 76-137. Краснокутскому Анатолию Викторовичу Aŭ retpoŝte al: tolikkk@interdacom.ru

PROGRAMO DE RET

La temo de RET estos “Kluba agado”. Oni praktikos pri kluboj kaj serioze kaj lude. La partoprenantoj kreos proprajn provizorajn E-klubojn kaj aktivos en tiuj. Kadre de RET okazos raport-reelekta konferenco de REU – tial parto de tiuj scioj tuj povos esti uzita praktike. Ekzemple por la elektoj de la nova estraro kaj formado de la labordirektoj por la nova agada jaro.

Aliĝintoj (25)
Novaĵoj (3)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij