Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-08-31

RET-07 - resume post la fino

RET-07 estis unu el la plej bonaj rusiaj E-aranĝoj de la lasta jardeko, tio estas la opinio, kiun eldiris multaj partoprenintoj.

Ĉio estis bonega aŭ perfekta: kaj la situo, kaj la ejoj, kaj la programo. La maro estis varma, sed refreŝiga - kaj eĉ ekzerciga (ja por atingi profunden oni devis certan tempon piedmarŝi laŭ la malprofundaĵo), ejoj - sufiĉaj kaj diversspecaj, programkontribuintoj - brilaj kaj interesaj.

Tre bone laboris la organizantoj - sen kies lerta kunordigado ĉio cetera ne plene valorus. Antaŭ ĉio estas Edik kaj Lana Kolosov-oj el Volgograd, Gena Ĥmelj (Primorsko-Aĥtarsk/Noriljsk), Garik Kokolija (Moskvo), Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), Nikolao Gudskov (Moskvo), Andrej Grigorjevskij (Ŝumerlja), Oĉjo Ĉajka (Moskvo).

En RET koncertis Mikaelo Povorin, Mikaelo Bronŝtejn, JoMo, Paŭlo Moĵaev, Georgo Handzlik. "Aŭtorajn diskotekojn" gvidis Gunnar Fischer (DĴ Kunar) kaj Jan Shroeder.

Funkciis libroservo - kiu rapidege disvendis ĉion la plej novan kaj interesan. Plene disvendiĝis ankaŭ la t-ĉemizoj de la aranĝo.

Statistike: en RET-07 partoprenis 183 personoj el 45 loĝlokoj de 8 landoj. Plej multnombre estis prezentita Volgograd (16 alvenintoj), ĝin sekvas Moskvo (15) kaj Ĉeboksary (14).






2007-08-22

RET-07 sukcese pasas

En Primorsko-Aĥtarsk kunvenis ĉ. 180 e-istoj el 8 landoj: Rusio, Ukrainio, Usono, Francio, Germanio, Latvio, Israelo, Pollando.

La vetero estas bona, la maro - agrabla. La programo - plena kaj interesa.




2007-07-26

RET-07 proksimiĝas

La listo de aliĝintoj por RET-07 daŭre kreskas. En ĝi jam estas pli ol 240 personoj el 12 landoj.

Agrable estas, ke sufiĉe amase al la aranĝo aliĝas niaj amikoj de Ukrainio, i.a. tre konata kaj ŝatata ĉe ni Mikaelo Lineckij.

Entuziasmigas ankaŭ la nomoj de Sergej Straŝnenko el Latvio - legenda aktivulo de sovetia tempo kaj DĴ Kunar (Germanio) - elstara diskotekisto de eŭropaj junularaj E-aranĝoj.

Vidu la liston ĉe: stelaro.ru




2007-06-29

RET-07: la 2-a informletero aperis

Aperis Informletero N 2 pri Rusiaj E-tagoj (RET-07). La aranĝo okazos de la 15-a ĝis la 25-a de aŭgusto en Primorsko-Aĥtarsk, ĉe la bordo de Azova maro. En la Informletero estas priskribitaj la programo de RET-07, definitivaj prezoj por loĝado kaj manĝado dum la aranĝo, detala priskribo de la vojo al loko, kie okazos RET-07, kontaktaj telefonnumeroj.

La informilo estas jam dissendita al retadresoj de la aliĝintoj, kiuj preferis ricevi ĝin rete. Dum proksimaj tagoj al ĉiuj ceteraj estos sendita la papera varianto.

Al RET-07 jam aliĝis ĉ. 230 personoj el 11 landoj. En la programo de la aranĝo estos: E-kursoj por diversaj niveloj kaj por infanoj, instru-metodika seminario "Flugiloj de Malfacila Vento", prelego-kurso por progresantoj, CXALK-ekzamenoj, kanto-instruado, kvizoj, koruso, KGS, tradukista metiejo, sportaj ludoj, Somera Universitato, koncertoj de Mikaelo Povorin, Georgo Handzlik, JoMo, Pavel Korotenko, Mikaelo Bronŝtejn, Pavel Moĵajev, vespero memore al Sergej Bozin, benefico de Jefim Zajdman, Festa Balo, Neptunfesto, ekskursoj, diskoteko, gufujo, lignofajro, videosalono kaj multaj aliaj programeroj.

La detalan programon kaj ĉiujn aliajn bezonatajn informojn eblas vidi ĉe www.stelaro.ru. Kontakti la organizantojn eblas per la retadreso ret-07ĈEmail.ru.

Garik Kokolija




2006-12-27

Al RET-07 jam aliĝis pli ol 100 personoj

Kelkajn tagojn antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo al RET-07 jam aliĝis 103 personoj el 6 landoj.
Atentindas, ke multaj el la aliĝintoj estas familioj kun infanoj.
La listo de la aliĝintoj estas videbla ĉe www.stelaro.ru.




2006-10-09

RET-07 - la unua informletero!

Rusiaj Esperanto-Tagoj en 2007 okazos ĉe Azova maro, apud urbeto Primorsko-Aĥtarsk. La programo estos varia kaj celita por ĉiuj aĝoj.

La reta versio de la informletero kaj reta aliĝilo estas troveblaj en www.stelaro.ru





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij