Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-10-11

Menciu Esperanton dum la censo

Inter la 14 kaj 25 de oktobro okazos tutrusia censo. BONVOLU MENCII ESPERANTON DUM LA RESPONDADO!

En la enketilo ekzistas punkto 9.2 - lingvoposedado (skanitan parton de la paĝo vidu ĉi-sube), kaj tie vi rajtas mencii ION AJN (eĉ lingvon de planedo Pljuk). Tio signifas ke enketisto devos enskribi tion, kion vi diktos. Do en unu el tri malplenaj linioj enskribu Esperanton, se vi efektive posedas ĝin. Samtempe mi proponas ne mencii esperantistecon kiel naciecon, sed ke ĉiu indiku sian veran naciecon laŭ sia memdifino.

Poste ĉiuj rezultoj estos atingeblaj en la retejo de "Rosstat", kaj kiam la rezultoj pretos, ni klopodos laŭeble plej rapide informiĝi, kiom da esperanto-parolantoj ekzistas en la lando.

Krome mi petas disvastigi ĉi tiun alvokon ĉie, kie vi povos, ankaŭ ruslingve (ruslingva teksto troviĝas ĉi tie).




Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij