Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-09-28

Novaj membrokategorioj de REU

Post detala pridiskuto, la estraro decidis rekoncepti unu malnovan membrokategorion kaj akcepti unu novan. Post iom da tempo oni povos aliĝi tra la retejo.

Unue temas pri MEMBRO-MECENATO.
Fakte estas sama kategorio kiel individua. Tamen mecenato ricevas eblecon finance subteni la Union pli, ol tion faras individua membro, sed multe malpli, ol tion faras dumvivaj membroj.

Due - pri AMIKO DE REU. Estas senpaga kategorio.
Celgrupo estas esperantistoj, kiuj dum longa tempo ne aktivis kaj ne multe orientiĝas en nuna movado, sed havas ĝenerale pozitivan rilaton al Esperanto, E-movado kaj REU. Invitante ilin fariĝi amikoj de REU, ni povos vidi, kiom da aktivaj membroj REU potenciale havas, kaj samtempe amikoj povos observi aktivadon en la Unio kaj sekvajare jam fariĝi membro.
Grava nuanco estas, ke Amikoj de REU ne aperos mem - necesos inviti kaj agiti siajn malnovajn konatojn. Samtempe se reaktiviĝonta esperantisto deziros tuj fariĝi Mecenato - tian deziron necesas plene subteni ;-).
Laŭ la statuto, membroj devas pagi kotizon, pro tio Amiko de REU ne povas nomiĝi, ekzemple, membro-simpatianto, kaj sekve havi voĉdonrajton dum REU-konferenco. Sed Amikoj de REU ricevas emfazitan partoprenrajton.

Kroma novaĵo estas stimulo al ĝustatempa pago de kotizo. La diferenco estas tuj videbla.

Kaj nun venas la sumoj.

- invididua kotizo, pagata ĝis la 28 de februaro 2011: 200 rubloj (por eksterKSŜanoj – 20 eŭroj).
- individua kotizo, pagata ekde la 1-a de marto 2011: 250 rubloj (por eksterKSŜanoj – 25 eŭroj).

Inkluzivas membrokarton, paperan Jarlibron (laŭpete - en elektronika formo), Bultenon de REU en elektronika formo (laŭpete – en la papera) kaj aliajn informojn de REU, voĉdonrajton dum konferencoj de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU. La individua kotizo validas por la jaro 2011.

NB! Pagante jarkotizon antaŭ la 28-a de februaro vi ne nur helpas REU, sed ankaŭ ŝparas iom da propra mono. Se oni pagas la kotizon ne persone al kasisto, dato de pago estas kontrolata laŭ poŝtkvitanco.

- mecenata kotizo: 500 rubloj

Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo, krom unu escepto: sur membrokarto estos skribita Mecenato de REU.

- dumviva kotizo: 5000 rubloj (por eksterKSŜanoj – 500 eŭroj)

Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo dum tuta vivo de membro.

- familia kotizo: 100 rubloj

Inkluzivas membrokarton, voĉdonrajton dum REU-konferencoj, rabatojn en E-aranĝoj de REU. Je familia kotizo rajtas parencoj de individuaj, dumvivaj aŭ mecenataj membroj, kiuj loĝas ĉe la sama adreso.

- kolektiva kotizo: 70 rubloj por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).

Inkluzivas po 1 ekzemplero de REGo kaj Jarlibro de REU por kluboj kun 5-15 aligitaj membroj (kaj por ĉiu aldona deko de aligitaj membroj), aliajn informojn de REU por kolektivo; membrokartojn, voĉdonrajtojn en Konferenco de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU.

- aliĝkotizo por novaj aŭ realiĝintaj kluboj – 300 rubloj.

Unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas. Nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio. Se kolektivo ne pagas kotizojn por aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.

- amiko de REU: senpage

Inkluzivas partoprenrajton en REU-konferenco, Bultenon de REU en elektronika formo kaj aliajn informojn. Oni rajtas aliĝi kiel amiko de REU nur unufoje. Homo, sin anoncanta amiko de REU, devas plenigi aliĝilon kaj mencii sian ekzistantan retadreson.

Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.

Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij