Poljanskaja E., Palmov S. Historio de Esperanto en Samara ekde 1912 ĝis 1997 (Biblioteko, 2019-12-10)
Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU (2019-12-10)
Protokolo №7: pri la «Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU» (2019-12-10)
Statuto de Narva Esperantista grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)
Regularo de la societo «Espero», S-Peterburg, 1892 (Biblioteko, 2019-12-04)
Statuto de Revela Esperantista Grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)
Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-30)
Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — PDF (Biblioteko, 2019-11-30)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — DOC (Biblioteko, 2019-11-29)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — PDF (Biblioteko, 2019-11-29)
Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-29)
Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — PDF (Biblioteko, 2019-11-28)
Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-28)
Protokolo №3: pri kunorganizo de IKBE-2020 (2019-11-26)
Laborplano de Estraro por 2019–2020 (PDF) (Biblioteko, 2019-11-26)
Laborplano de Estraro por 2019–2020 (docx) (Biblioteko, 2019-11-26)
Protokolo №5: pri RET-2020 (2019-11-26)
Protokolo №6: pri dankesprimo al kontribuintoj al la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj» (2019-11-26)
Zamenhof L. Skriba kongreso (Biblioteko, 2019-11-26)
Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019
FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
2010-07-02
Unu el plej gravaj programeroj de REU-estraro por la sekva jaro estas kreo de la retejo www.e-kluboj.ru. Ĝi celas unuigi informojn pri ĉiuj E-kluboj, E-kolektivoj kaj unuopuloj, kiuj loĝas dise en Rusio - en nia granda amata lando. La fina celo estas ke esperantistoj el diversaj rusiaj urboj pere de interreto povu facile informiĝi pri stato de E-vivo en alia urbo aŭ parto de la lando. Krome la retejo povas helpi interkomunikadon de esperantistoj el diversaj urboj kaj eventualajn reciprokajn vizitojn de esperantistoj. Ideale sed sengarantie - ni havos pli-malpli plenan superrigardon pri fakta stato de E-movado en Rusio.
La retejo jam funkcias - oni povas viziti kaj rigardi. Sed laboro pri ĝi ankoraŭ ne finiĝis, eĉ inverse - plej grava parto nur komenciĝas. La retejo el teknika vidpunkto pretas, sed necesas ĝin plenigi per informoj. E-kluboj.ru estas farita surbaze de la viki-teknologio, kio faciligas redaktadon de informoj.
Praktikaj demandoj kiuj nun aperas estas jenaj.
Ĉu la listo de la urboj estas kompleta kaj ĝusta? Evidente ne - do bonvolu sendi korektojn - kiuj urboj estas forgesita kaj superfluaj do forstrekendaj.
Se vi pretas redakti la informojn pri via urbo - ekzemple rigardu preskaŭ pretan paĝon pri Kostroma (http://e-kluboj.ru/Kostroma)
Se vi volas rakonti pri via urbo, sed vin "timigas" Vikipedio, skribu al mi kaj ni iel solvos la problemeton.
Alilandaj urboj ne estas en la listo por ne provoki skandalojn, ĉar temas pri aktivaĵo de REU kaj la retejo estas en la zono .ru. Sed sendube estos tre bone, se decidos aliĝi ankaŭ niaj amikoj el Ukrainio, Belorusio kaj aliaj landoj.
La enhava kunordiganto de la retejo estas prezidanto de REU (G.Arosev), do oni petas ĉiujn kiuj havas demandojn, korektojn, proponojn ktp skribi al li (retadreso arosev[ĉe]gmail.com).
La paĝo estis montrita 6153-foje