Taskoj de REU-estaro, komisiitoj kaj helpantoj por la kuranta mandatperiodo
Movada (asocia) administrado
- eldoni Jarlibron (2010/2011)
- regule kompili kaj dissendi Bultenon de REU al membroj kiuj ne ricevas REGon
- enkonduki novajn membrokategoriojn (min. 2)
- prizorgi refaradon de reu.ru
- difini lokon de sekva REK aŭ REU-konferenco
Novaj iniciatoj
- lanĉi retejon E-kluboj.ru
- prepari PDF-arkivon de REGo
- krei REU-"klubojn" en la sociaj retejoj "Vkontakte" kaj "Facebook" por faciligi novaĵ-aliron kaj kontaktojn kun REU por rusiaj esperantistoj
- subteni el teknika vidpunkto retan version de vortaro de Boris Kondratjev
Kontaktoj kaj diskutoj
- kontaktoj kun alilandaj naciaj E-organizoj cele establi laborajn rilatoj kun eventuala spertinterŝanĝo
- kontaktoj kun eksaktivaj esperantistoj el la antaŭaj "generacioj" cele vigligi ilin kaj eventuale inviti al kunlaboro
- amasa pridemandado pri okazigo de UK en Rusio kaj posta diskuto
- amasa pridemandado pri vortaro de B.Kondratjev
- diskuti novan koncepton de la Libroservo
- diskuti statuson de REK
Financa-administra flanko
- akcepti membriĝojn, enkasigi monon
- fine de la mandatperiodo prepari financan raporton
- difini sorton de la oficejo
- prizorgi bankan konton
- dungi portempan libroteniston por prepari bilancon por banko
- konsideri vojojn por mon-akirado (subvenci-petoj ktp)