Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2009-05-19

Decidoj de la 24-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio

1. Taksi la laboron de la Estraro nekontentiga.

2. Aprobi la Raporton de la Kontrol-revizia Komisiono.

3. Akcepti Provizoran Regularon pri la Konsilio de REU.

4. Elekti la Estraron de REU en la konsisto: Miĥail Ĉertilov (Prezidanto), Valentin Seguru (Vicprezidanto), Roman Bolŝakov, Jurij Karcev (membroj).

5. Elekti la Kontrol-revizian Komisionon de REU en la konsisto: Gennadij Basov (prezidanto), Ludmila Novikova, Svetlana Smetanina (membroj).

6. Elekti Komisiitojn: pri dokumentado – Viktor Aroloviĉ, pri reta subteno de Esperanto-projektoj ĉe REU – Artjom Alimov.

7. Aprobi la komencan konsiston de la Konsilio de REU: Aleksandr Blinov, Mikaelo Bronŝtejn, Irina Gonĉarova, Nikolaj Gudskov, Vjaĉeslav Ivanov, Jurij Karcev, Aleksandr Melnikov, Aleksandr Osincev, Svetlana Smetanina,  Aleksandr Ŝevĉenko.

8. Komisii al la Estraro esplori la demandon pri fondaĵoj de Esperanto-projektoj.

9. Subteni okazigadon de Moskvaj Malfermitaj Konferencoj de sciencistoj-esperantistoj.

10. Subteni la iniciaton pri oficiala letero al la Federacia Servo pri Ŝtata Statistiko lige kun la popolcenso en 2010 por doni al Esperanto apartan lingvokodon kaj ebligi nombradon de rusianoj, posedantaj Esperanton.

11. Alvoki la tutan rusian esperantistaron vaste celebri la 150-jariĝon de Ludoviko Zamenhof kaj uzi la okazon por informi amaskomunikilojn.

12. Aprobi kiel bazon la projekton de letero al la Registaro de Moskvo pri celebro de la 150-jariĝo de L. Zamenhof kaj aperigi ĝin en la reto.

13. Konsideri utilaj la proponojn de peterburgaj Esperanto-kluboj pri organizo de REK en 2010. Komisii al tiuj kluboj esplori la ekzistantajn kondiĉojn kaj prezenti la rezultojn al la Estraro ĝis la 30-a de junio 2009.

14. Komisii al la Estraro esplori proponojn, prezentitajn al la Konferenco.


Moskvo, la 17-an de majo 2009





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij