Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2008-05-19

Osmo Buller en Moskvo (2-a informo)

Dimanĉe Osmo Buller, akompanate de Gennadij Miĥajloviĉ Ŝilo kaj mi, ekskursis al Troice-Sergeevskaja Lavra. Estis bela tago, la oraj kupoloj brilegis, ekzotiko abundis. Posttagmeze okazis ŝipekskurso laŭ rivero Moskvo - same dum bela vetero kaj kun multaj spektindaj vidindaĵoj laŭvoje.

Lunde matene Osmo Buller prelegis al studentoj de universitato "Justo" pri UEA. Oni aktive demandis (en Esperanto, kvankam kun eraroj, sed oni ja ne longe studis la lingvon). La etoso estis agrabla, sentiĝis sincera intereso al la temo.

Tagmeze okazis vizito al Centra Muzika Lernejo, kies direktoro i.a. rakontis pri la manieroj atingi ion grandan en Rusio (sur la ekzemplo, kiel li sukcesis ricevi financadon por la lernejo). Okazis tagmanĝo kaj konatiĝo kun la ejoj de la Lernejo. Ĝi situas sufiĉe centre de Moskvo, je distanco de unu km de Kremlo.

Poste ni vizitis "Olimpijskij" kaj kongres-centron "Kosmos". "Olimpijskij" kun ĝiaj 35 mil lokoj tamen ŝajnis iom tro granda.

Vespere Osmo Buller partoprenis kunsidon de moskva EK "Leo Tolstoj". Post la antaŭpreparita kluba programo (raportoj pri EsPrimo kaj Vsplesk, deklamado de novaj versaj tradukoj) la klubanoj demandis la Ĝeneralan Direktoron pri diversaj UEA-aferoj, i.a. UK-organizado.

Morgaŭ okazos la pinto de la vizito, kiam nin akceptos vicurbestro de Moskvo A. V. Petrov.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij