Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-10-16

Vladimira regiono, 3-5 de novembro, "Ŝelest"

Vakiĝinta loko ne restas vaka, kiel diktas la naturleĝo. La liberiĝintan spacon-tempon de ĉesigita antaŭ du jaroj StRIGo ĉiujare provas okupi iu nova iniciato. Pasintjare tio estis REJK - Rusia E-Junulara Kongreso, por tiu ĉi jaro venis anonco pri "Ŝelest".

La renkontiĝon preparas teamo de junaj e-istoj el Kovrov, Ivanovo, Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.

La aranĝo strukture kaj esence ripetos ekzemplon de StRIGo, la elektita temo estas "Junularaj kaj nejunularaj movadoj de ĉiuj tempoj kaj nacioj. Subkulturoj".

La aranĝo pasos en turisma bazejo "Ozerki", 6 km for de urbo Vladimir. La loĝkondiĉoj estas promesataj kiel tre demokratiaj - de surplankaj ĝis surplankaj (VIP) kaj ordinaraj VIP.

Aliĝkotizo: 200 rub.

Laborlingvo, kiel estis kutime en StRIGoj, estos ĉefe la rusa, kaj la aranĝo estos vaste malfermita al "amikoj de Esperanto" - do, amikoj de esperantistoj, kiuj venos por konatiĝi kun E-o kaj bone pasigi la tempon. Certe, okazos E-kursoj.

La kontakta adreso estas: ŝelest @ mail.ru





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij