Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2021-08-23

Nova konsisto de la gvidorganoj de REU

La 21-an — 22-an de aŭgusto en sanatorio «Kaspij» en Dagestano pasis la 31-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio.

La Konferenco daŭrigis plejparte funkciadon de la nuna Estraro de la Unio, tamen kun kelkaj ŝanĝoj en la konsisto:
- Estas elektita nova estrarano — Abduraĥman Junusov, kiu okupiĝos pri amaskomunikiloj / eksteraj rilatoj;
- Jelena Nadikova iĝis komisiito pri kreo de ILEI-sekcio en Rusio;
- Viktoro Aroloviĉ, kiu en la pasinta oficperiodo estis komisiito pri dokumentado, lasas tiun postenon pro aĝo kaj okupiteco pri profesiaj aferoj. La Konferenco dankas Viktoron pro bona multjara laboro en diversaj postenoj en REU.
- En la Kontrol-revizia komisiono ne plu restos Sergeo Ĵilejkin.

Do, jen la nova konsisto de la organoj de REU.
La Estraro:
- Aleksandr Lebedev (Kovrov/Ivanovo), la prezidanto de REU;
- Svetlana Smetanina (Moskvo), la 1-a vicprezidanto;
- Nikolaj Gudskov (Moskvo), la 2-a vicprezidanto;
- Irina Gonĉarova (Odincovo), estrarano;
- Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod), estrarano;
- Abduraĥman Junosov (Maĥaĉkala), estrarano.

La Kontrol-revizia komisiono:
- Gennadij Basov (Tomsk), la prezidanto de la komisiono;
- Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk), membro de la komisiono.

Komisiitoj:
- Jelena Nadikova (Ĉeboksaro), komisiito pri kreo de ILEI-sekcio en Rusio.


Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij