Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2021-01-07

Forpasis Valerij Maliĥin

La 6-an de januaro forpasis krasnojarska esperantisto Valerij Fjodoroviĉ Maliĥin. Li havis 60 jarojn.

En la krasnojarska klubo Valerij aperis antaŭ militservo kaj finis Esperanto-kurson. Tiu periodo estas 1976–1978. Dum du jaroj li militservis en Mongolio kaj en la 1980-a jaro jam reaperis en la klubo. Post tio li eniris fremdlingvan fakultaton de la pedagogia instituto. Ricevinte la superan kleron, longe laboris en la regiona Palaco de pioniroj, gvidante tie Klubon de internacia amikeco kaj organizante Esperanto-instruadon. En «KRESKO» Valerij estis konstanta efektiva membro. Fine de la 90-aj jaroj ekhavis problemojn kun laboro kaj okupiĝis, samkiel la multaj, pri serĉado kaj ŝanĝado de la okupoj. Tamen pri la klubo memoris kaj laŭeble vizitis. Same, kiel la multaj, Valera revenis al amataj Esperanto kaj klubo, kiam stabiliĝis laboraj, familiaj kaj tiel pluaj problemoj. Dum lastaj jaroj li komencis verki rakontojn en Esperanto kaj havis publikaĵojn, pro kiuj eĉ gajnis diplomon (ĝi estas eksponita en la klubejo)...

Ni profunde kondolencas al proksimuloj kaj amikoj de Valerij Maliĥin kaj al la klubo «KRESKO».



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij