Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2020-12-05

Anatolo Sidorov — Esperantisto de la jaro 2020 laŭ la versio de REU!

Laŭ decido de la Estraro, Anatolo Sidorov el la urbo Sankt-Peterburg estis nomumita Esperantisto de la jaro 2020 laŭ la versio de REU —

• pro la multjara laboro pri skanado kaj retajpado de aperintaj ĉefe en nia lando Esperantaj kaj Esperanto-rilataj verkoj kaj okazinta dum la 2020-a jaro aperigo de la rezultoj de tiu laboro en la paĝaro reu.ru, kie ili povas esti libere elŝutitaj de ĉiuj dezirantoj;

• pro la historiaj esploroj kaj preparo de la biografioj de esperantistoj-veteranoj dediĉe al la 75-jariĝo de la Venko en la Granda Patrolanda milito.


Gratulojn al Anatolo kaj multajn sukcesojn al li en Esperanto-agado kaj en la vivo!



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij