Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2020-05-02

Aperis: «Лучшие дни нашей жизни: о языке эсперанто и не только»

Kovrilo de la libro

«Лучшие дни нашей жизни: о языке эсперанто и не только»
Издание второе, исправленное и дополненное.
Идея, составление, тексты: Т. В. Аудерская.
Обложка: А. Н. Беленко.
Редактура текста: Н. Л. Гудсков, В. С. Аролович.
Общее оформление и вёрстка: Н. Л. Гудсков.
РоСЭ, Одесса–Москва, 2020, 244 с.

La ligilo por elŝuti: http://reu.ru/prenu/luchshije_dni.pdf

La unua eldono de tiu ĉi libro aperis papere en 2018:
«Лучшие дни нашей жизни: о языке эсперанто и не только» [б. м.]: Издательские решения, 2018. — 120 с. ISBN 978-5-4493-1399-7.

La eldonkvanto rapide elĉerpiĝis, kaj aperis aldonaj artikoloj, abundego da fotoj kaj pliĝustigoj, tial, laŭ la peto de la kompilintino, Tatjana Auderskaja, REU decidis entrepreni la novan, sed, bedaŭrinde, nur elektronikan, eldonon de la libro. Ĝi estas atingebla por ĉiuj en la paĝaro de REU (http://reu.ru/).

Kion celas la libro? Unue, ĝi estas ruslingva kaj estas dediĉita kaj al ruslingvaj esperantistoj, kaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj vivo de esperantistoj — do, povas servi kiel bona varbilo. Bona priskribo de tio, kion donas scio de Esperanto al la partoprenantoj de la movado estas tre elokventa varbilo. Opinioj de neesperantistoj, kiuj kun la libro konatiĝis, tiun aserton pruvas. Bedaŭrinde, ke tute ne ĉiu homo, al kiu tiu libro plaĉas, tuj strebas esperantistiĝi... Sed tio estas alia temo.

Due, ĝi estas belega kolekto de historiaj materialoj pri nia movado. Kompreneble, unuavice temas pri movado en Odeso, kie loĝas la kompilintino (kaj aŭtorino de pli ol duono de la eseoj en la libro), sed tute ne nur. Mi diru, tio estas vido de la tutsovetia kaj postsovetia movado el la konkreta loko, kio permesas kompreni ĝin subjektive kaj — pro tio, dialektike, pli objektive pritaksi. Pro tio la historia signifo de la eseoj nur gajnas.

Trie, ĝi tre utilas al la novaj generacioj de esperantistoj, kiuj povas ĉerpi el la libro spertojn, kiujn eblas uzi kaj modifi por novaj cirkonstancoj. Jes, la mondo ŝanĝiĝas, sed la malnovaj atingoj povas sugesti ion gravan kaj utiligeblan ĉu nun, ĉu en iaj postaj epokoj.

Do, legu la libron por propra plezuro kaj utilo, prenu kaj uzu ĝin por viaj neesperantistaj amikoj, kiujn vi volus esperantigi!

Kaj la fina rimarko. La elektronika eldono havas kelkajn avantaĝojn. Unu el ili estas relativa facileco ĝin perfektigi. Do, sendu viajn sugestojn, pliĝustigojn, aldonajn kontribuojn al la kompilintino verda99@mail.ru aŭ/kaj la redaktoro nikolao@yandeks.ru (kun la temlinio «la plej bonaj tagoj»). Se aperos la deziro, ni povos fari la novan, perfektigitan, eldonon.

Nikolao Gudskov



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij