Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2019-07-20

Decidoj de la 30-a Konferenco de REU

(setlejo Carina Lago, Tiĥvina distrikto, la 17-a – 18-a de julio 2019)

  1. Danki al s-ro Vladimir Opletajev (Surgut) pro la modela plenumo de la taskoj de estrarano de REU pri instru-metodika laboro kaj pro ĝenerala ordigo de laboro de la Estraro de REU en la oficperiodo 2017–2019.
    Peti en la nomo de la Konferenco s-ron Vladimir Opletajev fariĝi konsilanto de la Estraro.

  2. Danki al s-ro Viktor Aroloviĉ (Moskvo) pro la modela plenumo de la taskoj de REU-komisiito kaj elekti lin Komisiito de REU pri la dokumentaro de REU en la oficperiodo 2019–2021.

  3. Konfirmi la „Regularon pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»“, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo №3 de la Estrara decido, 09.09.2017).

  4. Konfirmi la „Regularon pri la Komisiono pri eksteraj rilatoj de REU“, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo №9 de la Estrara decido, 14.12.2017).

  5. Konfirmi la „Regularon pri «Eminenta rusia instruisto de Esperanto (de la lernojaro...)»“, akceptitan de la Estraro de REU (Protokolo №14 de la Estrara decido, 20.11.2018).

  6. Aprobi la agadon de la Estraro pri la plenumo de la decidoj de la 29-a Konferenco de REU.

  7. Aprobi la raporton de la Estraro pri la agado kaj financoj kaj taksi la laboron de la Estraro de REU en la oficperiodo 2017–2019 kontentiga.

  8. Aprobi la raporton de la Kontrol-revizia Komisiono de REU kaj taksi la laboron de la Kontrol-revizia Komisiono en la agadperiodo 2017–2019 kontentiga.

  9. Konsideri la Estraron de REU elektita por la oficperiodo 2019–2021 en la persona konsisto:
    Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk) — prezidanto;
    Svetlana Smetanina (Moskvo) — 1-a vicprezidanto;
    Nikolaj Gudskov (Moskvo) — 2-a vicprezidanto;
    Irina Gonĉarova (Odincovo) — membro de la Estraro;
    Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod) — membro de la Estraro.

  10. Konsideri la Kontrol-revizian Komisionon elektita por la oficperiodo 2019–2021 en la persona konsisto:
    Gennadij Basov (Tomsk) — prezidanto;
    Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk) — membro de la Komisiono;
    Sergej Ĵilejkin (Sosnovoborsk) — membro de la Komisiono.

  11. Eligi el la membroj de REU personojn, kun kiuj mankas ajnaj kontaktoj dum 5 jaroj aŭ pli, kaj ne eblas ekscii pri ilia vivo aŭ forpaso. Komisii al la Estraro uzi tiun ĉi principon en la kuranta agado.

  12. Komisii al la Estraro verki kaj publikigi ĝis novembro 2019 Regularon pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU.

  13. Komisii al la Estraro krei kaj publikigi ĝis novembro 2019 kompleksan laborplanon de la Estraro de REU por la oficperiodo 2019–2021.

  14. Komisii al la Estraro de REU organizi la tradician someran tendaron de rusiaj esperantistoj «Rusiaj Esperanto-tagoj» (RET) en 2020.

  15. Esplori la eblon pri organizo de la Internacia blindula kongreso en 2020 en Samaro.

  16. Komisii al la Estraro de REU organizi en la jaro 2020 aktivul-maturigan trejnadon — rusian seminarion pri aktivula maturigo (AMoRU), difini ĝian temon kaj diskutigi ĝin inter la membroj de REU.

  17. Elekti s-inon Svetlana Smetanina Komitatano A de UEA por la periodo 2019–2022.

  18. Peti al Aleksandr Osokin igi Aleksandr Mitin administranto de la listoj REU-agado kaj Esperanto-rus-informoj kun maksimumaj rajtoj.




Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij