Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2019-04-22

La 30-a Konferenco de REU

Geamikoj, la Estraro faris decidon pri la dato kaj loko de la vica Konferenco de REU.

Konsideru tiun ĉi informon, trovu eblon veni kaj partopreni la Konferencon!

RUSIA ESPERANTISTA UNIO
PROTOKOLO №19 de la Estrara decido

Dato: Moskvo, 22.04.2019
Voĉdonado: reta
Voĉdonis: S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Lebedev, A. Mitin, V. Opletajev.

TAGORDO / TEMO

Pri la kunvoko kaj organizo de la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio.

DECIDO

1. Konforme al la artikolo 3.4. de la Statuto de Rusia Esperantista Unio kaj la artikolo 3.1. de la Ĝenerala Regularo de Rusia Esperantista Unio kunvoki la 30-an Konferencon de REU la 17-an – 18-an de julio 2019.

2. Okazigi la 30-an Konferencon de REU kadre de «Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj — 2019» en turista sporta bazejo apud Carina lago de la urbo Tiĥvino (Leningrada provinco), t. e. partoprenontoj de la Konferenco devas oficiale aliĝi al TEMoj. http://temoj2019.online/

3. Komisii al la Prezidanto de REU S. Smetanina kunordigi kaj gvidi la Organizan grupon de la Konferenco kaj preparadon de la Konfrenco en aprilo – julio 2019.

4. Koopti en la Organizan grupon de la Konferenco la membrojn de la nuna Estraro de REU: S. Smetanina (Moskvo), N. Gudskov (Moskvo), I. Gonĉarova (Odincovo), A. Lebedev (Dolgoprudnij), A. Mitin (Niĵnij-Novgorodo), V. Opletajev (Surguto); la membrojn de la nuna Kontrol-Revizia Komisiono de REU: G. Basov, kunordiganto de KRK (Tomsko), A. Milner (Moskvo), Valentin Seguru (Mitiŝĉi).

5. Operative prezenti al la membroj de REU pere de «Bulteno de REU», reta grupo «REU» VK kaj dissendolisto «REU-AGADO» preparplanon kaj projekton de la Tagordo de la Konferenco (majo 2019).

REZULTOJ DE LA VOĈDONADO:

por: 6;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 0.
Prezidanto de REU: S. Smetanina
Vicprezidanto de REU: N. Gudskov



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij