Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2019-01-24

AMoRU — la 2-a Tutrusia aktivula trejnado

Estimataj legantoj!

Tiuj ĉi rekomendoj estis aprobitaj de ĉiuj estraranoj de REU. Atentu, tamen, ke esperantistaj aranĝoj de AMoRU rajtas havi neniun rilaton al REU.

Rekomendoj de la Estraro de REU al organizantoj de rusiaj esperantistaj aranĝoj pri la partopreno en la 2-a Tutrusia aktivula trejnado AMoRU-2019

Nuntempa rusia esperantista movado troviĝas en neaktiva stato. Malgraŭ regula paso de kelkaj aranĝoj, kolektantaj dekojn da esperantistoj, perdiĝis tradicio okazigi primovadajn seminariojn, ne ekzistas ankaŭ apartaj aktivulaj renkontiĝoj.

La tutrusia aktivul-maturiga trejnado sub la aŭspicio de UEA (AMo–44), pasinta februare 2018 en Apudmoskvo, konfirmis evidentan fakton: pro grandeco de la lando kaj multekosteco de vojkostoj ne eblas kunvenigi en unu loko reprezentantojn de ĉiuj ok rusiaj regionoj, aŭ almenaŭ de plimulto el tiuj, por kuna primovada seminario (trejnado).

Sperto de landaj AMo-seminarioj tra la mondo montras, ke ene de tiuj eblas ellabori ne multe utilajn ĝeneralajn rekomendojn por organizado de esperantista movado, sed konkretajn strategiojn de agado por siaj loĝlokoj kapablas ellabori nur lokanoj. Tial okazigo de lokaj aktivulaj seminarioj (trejnadoj) estas pli celkonforma.

Lige kun supre dirita la Estraro de REU rekomendas eksperimente konsideri ĉiujn aktivulmaturigajn eventojn, okazantajn en la lando dum la 2019-a jaro, kiel eroj de unu aranĝo — la dua Rusia seminario pri aktivula maturigo (AMoRU–2019).

La Estraro de REU

1/ petas permeson de organizantoj de ĉiuj rusiaj Esperantaj aranĝoj konsideri kiel parton de AMoRU–2019 ĉiujn erojn de ties programoj, ligitaj kun organizo de la esperantista movado aŭ aktivula maturigo kaj mencii tiujn erojn en la komuna listo de eventoj de AMoRU–2019;

2/ rajtigas sin rekomendi al la organizantoj primovadajn programerojn (seminariojn, trejnadojn, prelegojn) kun instrukcioj ĉe bezono pri ties gvidado; la organizantoj rajtas ne akcepti la rekomenditajn aranĝojn;

3/ petas la organizantojn aŭ iliajn komisiitojn liveri al la Estraro de REU koncernan dokumenton, se temas pri akceptitaj decidoj, rekomendoj aŭ diskutoj, gravaj por la evoluo de la esperantista movado landa, regiona aŭ loka;

4/ petas la organizantojn aŭ iliajn komisiitojn laŭeble prepari informmaterialon pri la okazintaĵo por eventuala publikigo en la oficiala paĝaro http://reu.ru, en la sociretaj grupoj VKontakte «Rusia Esperantista Unio (REU)» https://vk.com/reu_vk kaj «Regiona agado» https://vk.com/reago; eble, ankaŭ en «Bulteno de REU».

Tiuj ĉi Rekomendoj estas publikigataj en la oficiala paĝaro http://reu.ru kaj en la koncernaj sociretaj grupoj; ili estos sendotaj al organizantoj de ĉiuj amasaj esperantistaj aranĝoj, organizotaj en la lando dum la jaro 2019.

Komenti tiun ĉi tekston aŭ fari demandon pri AMoRU vi povas en la koncerna pridiskuto en la VK-grupo de REU: https://vk.com/topic-163508701_39204451


Rekomendoj estis preparitaj de Irina Gonĉarova, estrarano de REU pri regiona agado la 22-an de januaro 2019.

Moskvo



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij