Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2018-11-28

Decembra poezia marŝo de esperantistoj

Karaj gesamideanoj kaj geamikoj!

Decembre de 2018 ni ĉiuj tradicie festos Tagon de la Esperanta Libro aŭ Zamenhof-tagon, dediĉe al kiu ni proponas okazigi tutrusian Esperanto- projekton de voĉlegado en diversaj urboj de belaj poemoj el la Esperanto-poezio ĉu antaŭ la ekstera publiko en bibliotekoj, palacoj de kulturo, jnularpalacoj, universitatoj aŭ lernejoj, ĉu dum la festaj kunvenoj en Esperanto-kluboj aŭ en Esperanto-grupoj . La projekto titoliĝas “ Decembra poezia marŝo de esperantistoj” kaj celas inspiri libroŝatantojn al legado de libroj en Esperanto, popularigi Esperanto-poezion, montri al neesperantista publiko belecon de la lingvo kaj de la Esperanto-poezio . La mondekonata poeto Iosif Brodskij iam diris ja, ke “Poezio – tio estas ne pli bonaj vortoj en pli bona ordo, sed tio estas la plej supera formo de lingvoekzisto”

Daŭro de la projekto: 10 decembro – 25 decembro 2018

Aktivadmaniero: Dum iu el aranĝoj de esperantistoj de via urbo en tiu tempoperiodo realigi la voĉlegadon de unu – tri poemoj pri la sekvaj temoj: libroj; legado; nia lingvo; kreinto de Esperanto kaj filmi tion kaj sendi rete la videon al la kunordigantoj de la projekto aŭ, se ne estas eblo filmi, sendi la raporton pri la aranĝo kaj voĉlegitaj poemoj kaj aldoni fotojn pri tio.

Viajn rezultojn (videojn aŭ raportojn kun fotoj) vi povas sendi al la kunordigantoj de la projekto al la subaj retadresoj

1. Irina Gonĉarova – estrarano de REU, respondeculo pri regiona agado; mirinda.strigo@gmail.com

2. Raja Kudrjavceva – urala esperantistino, iniciatinto de la projekto; komencanto.r66@ya.ru

Elektitaj videoj estos afiŝitaj en la paĝaro REU. RU. aŭ en la retgrupo de REU “Vkontakte”, kaj senditaj raportoj kun la fotoj aperos en Bulteno de REU. 5 plej bonaj senditaj rezultoj estos premiitaj per libropremioj!

Ni alvokas rusiajn esperantistojn el diversaj urboj aliĝi al la iniciato, aktive partopreni la projekton kaj bele festi la Tagon de la Esperanta Libro!



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij