Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019 (2019-02-07)
4. Dokumento №3 de AMoRU-2019. Proponoj por Esperanta agado en Tomsk en la jaro 2019
3. Dokumento №1 de AMoRU-2019. Raporto pri la aktivula diskutrondo
2. La 2-a Tutrusia aktivula trejnado AMoRU-2019. Listo de aranĝoj
Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019
FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
2018-08-11
Karaj! REU lanĉas novan projekton pri prelegvojaĝoj de alilandanoj tra vasta Rusio. Nun ekas la unua provo: veno de la francino Francoise Noireau por unu monato. Ŝi estas 54-jara sinjorino, parolanta kelkajn lingvojn (serban, kroatan, iom italan kaj slovakan), memkompreneble la francan, anglan kaj perfekte — Esperanton. Ŝi violonludas, havas 3 denaske parolantajn infanojn, vigla, vojaĝema, komunikema.
Mi organizis al ŝi invitilon nome de REU inter la 13 de septembro ĝis la 10 de oktobro! Estas planataj vizitoj de jenaj urboj: Barnaulo (laŭ ŝia elekto), Novosibirsko, Omsko?, Tomsko?, Ekaterinburgo, Kazano, Moskvo, Peterburgo.
La flugojn ŝi pagis mem, tamen preferus loĝi en familioj de esperantistoj, ne estas tro pretendema.
En ĉiu urbo planatas 3-4-taga programo, dezirindus, ke vi organizu kluban kunvenon, ŝian prelegon aŭ (kaj) muzikumadon en unu en urbaj bibliotekoj, lernejoj aŭ io simila. Por neesperantista publiko bezonatas vigla traduko el Esperanto al la rusa. Dum ŝi umas pri vizo-obteno, bonvolu elekti la programerojn, kiujn mi sendas alkroĉe kaj sciigu min pri via elekto ĝis la 7-8 de septembro. Francoise devos kunpreni iujn materialojn por prezentado.
Moskvanoj kaj peterburganoj , bonvolu pensi pri eventualaj gastigantoj! Precizajn datojn por ĉiu urbo venos iom poste, necesas prikalkuli trajn-kaj busvojojn. Starto estos en Barnaulo , fino en Peterburgo. Antaŭplanu ekskursojn en viaj belaj urboj!
Mi pretas respondi viajn demandojn kaj akcepti proponojn.
Svetlana Smetanina
Publikigite de Aleksandr Mitin
La paĝo estis montrita 476-foje