Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2018-02-26

Mikaelo Ĉertilov forpasis

Mikaelo (Miĥail Konstantinoviĉ) Ĉertilov (23.04.1961 — 24.02.2018)

En la ĉevolga urbo Liskovo ĵus forpasis Mikaelo Ĉertilov, unu el la plej grandaj aktivuloj de Rusia Esperanto-movado dum lastaj 30 jaroj, estrarano de REU kaj gvidanto de ties komisiono pri eksteraj rilatoj. Li naskiĝis en Kemerovo, sed poste transloĝiĝis al Niĵnij-Novgoroda regiono, al urbo Liskovo, kie finis en 1978 mezlernejon n-ro 2. En 1983 li finis Moskvan energetikan instituton, kaj fariĝis inĝeniero pri vaporkaldronoj, kvankam dum la vivo estis ne nur sukcesa inĝeniero en termoelektrocentraloj, sed ankaŭ laboris en turisma firmao, kreis propran etentreprenon «Sunvojo», ktp. Li longe loĝis en apudmoskva urbo Odincovo kaj laboris en Moskvo; en 2010-aj jaroj revenis al Liskovo zorgi pri sia maljuna patrino, post kies forpaso revenis al Moskvo, laboris kaj loĝis en Balaŝiĥa-Ĵeleznodoroĵnij. Estas entombigita en Liskovo.

Mikaelo estas esperantisto ekde 1986 jaro. Jam fine de 1980-aj li ekaktivis en la movado — organizis plurajn renkontiĝojn (la unua lia estis en 1989 tendaro en Tuĉkovo apud Moskvo, la lasta — partopreno en la organiza teamo de RET-2017 en Poŝeĥonjo; tre gravis lia laboro en organizo de REK en Peterburgo en 2010), ellaboris dokumentojn, multe okupiĝis pri eksteraj rilatoj, inter alie pri E-kunlaboro de BRIĈS-landoj, prelegis pri tio en sciencaj konferencoj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo... Li estis delegito kaj peranto de UEA, organizis kaj kunorganizis karavanojn de rusiaj esperantistoj al UK-oj. Pro intereso al eksteraj rilatoj en 1990-aj jaroj li multe kaj aktive kunlaboris en tiam interesiĝinta pri Esperanto Transnacia Radikala Partio, kaj ties fako «Esperanto Radikala Asocio» (ERA). En 1990-aj li ankaŭ multe kunlaboris kun SAT, kaj en 2000-a estis unu el kunorganizantoj de SAT-kongreso en Moskvo. Li grave aktivis en REU, plurfoje estis elektata en ties Estraron, kaj en 2009–2010 estis ĝia Prezidanto. Lia forta flanko estis ĉiam zorgo pri bona prilaboro de diversaj laborreguloj kaj aliaj organizaj flankoj de la Movado. Dum multaj jaroj li estis organizanto de Libro-servo, kiu provizis per legaĵoj esperantistojn de la tuta lando.

Li aktivis ankaŭ en la projekto «Ekparolu» ĉe la retejo http://edukado.net — gvidis 13 paroligajn sesiojn per skajpo.

Gravas ankaŭ kontribuo de Mikaelo al evoluigo de Esperanto-kulturo. Li esperantigis libron de Harry Harrison — «Invado: Tero» (2012) kaj tradukis du romanojn de Sergej Lukjanenko — «Kavaliroj de kvardek insuloj» (kun S. Smetanina, 2009) kaj «La nokta patrolo» (kunlabore kun teamo de tradukistoj; eldonita en tri partoj, 2006–2007).

Forpaso de tia aktivulo estas granda perdo por la Movado. Ni ĉiam danke memoros lian ĉiaman bonkorecon kaj trankvilecon en la plej malfacilaj situacioj, veran amikemon, kunsentemon kaj helpemon.

Estraro de REU kaj ĉiuj esperantistoj — amikoj de Mikaelo.



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij