Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2017-12-23

Jefim Zajdman forpasis post akcidento

Paŭlo Moĵajevo informas:

Hodiaŭ venis malĝojiga novaĵo el Jalto: Jefim Zajdman (1937–2017), vastege konata (eks)Sovetia aktivulo, ne plu estas inter ni.

Laŭ la pertelefona informo de lia edzino Anĝela, hieraŭ vespere (la 22an de decembro) li trafis kolizion kontraŭ motorciklo kaj ricevis seriozajn traŭmatojn. Dum la tuta nokto kuracistoj batalis por lia vivo, sed hodiaŭ matene (la 23an de decembro) li forpasis.

REU kondolencas. Ripozu en paco, kara Jefimo!

Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij