Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2015-07-22

Decidoj de 28-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio

La konferenco de REU okazis je 18-19 de julio 2015 en la bazejo “Surskije Zori”, Ĉuvaŝio.


Kiel prezidanto de REU estis reelektita Svetlana Smetanina.

Krom la prezidanto, en la estraron eniris:

Nikolaj Gudskov (vicprezidanto)

Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Ĉertilov

Aleksandr Mitin

Valentin Melnikov


Sekvaj homoj estis komisiitaj:

Aleksandr Blinov — pri etnaj kaj lingvokulturaj problemoj;

Sergej Maksimov —por sciencteknika komisiono;

Viktor Aroloviĉ — pri dokumentaro;

Ilja Muravjov — pri komputikaj aferoj.

Vladimir Minin — pri laboro en regionoj.


En kontrolrevizia komisiono estis elektitaj:

Valentin Seguru (prezidanto);

Jelena Kuznecova;

Boris Zozulja.


Kiel Komitatano A de UEA estis elektita Svetlana Smetanina.

La Konferenco rekomendis al la Ĉefdelegito rekomendi al UEA kiel Lokaj deligitoj homojn, kiuj estu membroj de REU.


Dum la konferenco estis akceptita nova redakcio de la statuto de REU, bazita sur novaj leĝoj de Rusia Federacio.


La konferenco decidis:

1. Esprimi dankon:

— al Georgij Kokolija pro REGo;

— al Viktor Aroloviĉ pro laboro super nova redakcio de la statuto;

kaj maldankon al Roman Bolŝakov pro malbona laboro en eksa estraro;

2. doni apogon por rekrei ILEI-sekcon el Rusio;

3. komisii al nova estraro okupiĝi pri kursfinintoj kunlaborante kun samideano Konstantin Olŝin;

4. krei la komisionon pri eksteraj rilatoj;

5. apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU;

6. organizi tutrusian Esperanto-aranĝon en Krimeo sekvan jaron;

7. sendi membrokartojn en elektronika formo al ĉiu homo, kiu volas ĝin ricevi. Kiel ekskludo, sendi printitajn membrokartojn al homoj, kiuj ial ne povas ricevi ion en elektronika formo;

8. pro la situacio kun str. Esperanto en Kazano: sendi la leteron de REU al la urbestro de Kazano kaj la alian leteron al la Komitato de UEA pri apogo de agado de Kazanaj esperantistoj.



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij