Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2006-12-08

REU eldonis kvin varbilojn

Rusia E-Unio ĵus eldonis tutan aron da plenkoloraj, modernaj kaj belaspektaj E-varbiloj.

Tio estas du universalaj afiŝoj, anoncantaj E-kursojn (formato A3 kaj A4), afiŝeto pri Lingva Festivalo (formato A4); faldfolio kun fakteca prezento pri E-o (bazita sur la vikipediaj artikoloj) kaj kun eta ilustrita kurseto de E-o; bildkart-aspekta varbilo kun mallongaj klarigoj pri la celoj de E-o kaj enkonduka E-leciono.

Ĉiuj kvin varbiloj havas tre bonan kvaliton kaj (laŭ opinioj de provlegintoj kaj rigardintoj) altan artan nivelon. Kompareblajn varbilojn ĝis nun verŝajne eldonis neniu E-Asocio en la mondo.

Dank'al sufiĉe grandkvanta (500-1000 ekz. de ĉiu titolo) kaj la "pakaĵa" mendo la prezoj de la unuopaj varbiloj estas tre moderaj. Kio esperigas pri ilia vasta uzado.

La aŭtoro de ĉiuj estas Andrej Grigorjevskij (reklamisto kaj aspektigisto laŭ unu el siaj profesioj).

Pli detale: informado.net/index.php?art=1





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij