Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2012-09-17

TILE-7 Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Sochi

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Sochi
REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo
TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO Esperanto-7
Datoj: 02-09.11.2012 (vendredo-vendredo)
CXu vi volas dau'rigi E-someron? Bonvenon al Soĉi! Suda au'tuno estas milda, la maro ankorau' varma, la urbo estas dau're plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.
La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:
- ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
- movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.
Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj, Renkontiĝo kun partoprenantoj de UK en Vjetnamio , vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kau'kazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta) apud limo kun Abhazio, maraj ekskursoj, sunbruniĝo sur la plaĝo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: + 18* Celsio). Ne forgesu bankostumojn!
Antau' la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo. CXiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.
 Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo:  pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

CXiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno.
Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - ul. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi),
tuj post la Busa Stacio, kontrau' milicejo, duetaĝa domo. La 2-an de novembro tie de la 8.00 deĵoros esperantisto.

La loĝloko (hotelo “Cirko”, str. Deputatskaja, 9) atingebla per busoj kaj mikrobusoj ĝis haltejo “Svetlana” № № 1, 22,23, 83, 95 KAJ ALIAJ direkte al Stadiono.

La loĝkostoj:
1) en 5 – 6 lita ĉambro 250 rub. por unu persono dum unu nokto.. (oportunaĵoj en koridoro)
2) en 3 – 4 lita ĉambro kun lavabo – 350 rubloj unu loko dum unu nokto
3)en 2-lita ĉambro kun T.V.400 rubloj por unu loko
4)2-lita kun oportunaĵoj1200 rubloj por tuta ĉambro
5) Duonlukso 2-lita    2400 rubloj por tuta ĉambro
6)Duonlukso unulita             - 1200 rubloj

La maro tre proksimas. Nutrado en apuda manqejo memstare.
Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis printempo.
 Utilaj adresoj:
 Reta:
@mail.ru">bespalov_sochi@mail.ru

 telefonoj:
 Vladimir Bespalov: hejma: 862/ 262-13-47,  portebla: +7-918-005-33-68;
 Natalia Olejnikova hejma  862/ 262-73-08,  portebla: +7-988-281-18-46
 Tatjana Davidova   hejma  862/ 292-50-04, portebla: +7-918-203-46-09

Poŝta adreso:   Esperanto-klubo "Laro",
              354000 Sochi, abonkesto 594.
 Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo,85 apud stacidomo kaj busa stacio.


         A L I ĜI L O:

1. Nomoj:

2. Adreso:

3.Naskiĝdato:

4. Retadreso:

5. Jaro de esperantistiĝo:

6. Telefonoj:

7. Proponoj por la programo:

 



Publikigite de Vladimir Bespalov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij