La Estraro de REU, elektita en 2017 (2018-04-20)
Provizora regularo pri la fonduso de REU «Subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev»
Kotizregularo por la jaro 2018 (2018-03-27)
Положение о членских взносах в 2018 году (2018-03-27)
Kotizregularo por la jaro 2018
Положение о членских взносах в 2018 году
Lingva Festivalo: preparado kaj okazigo. Video-prelego de Aleksandr Blinov
FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
2011-03-27
Komence de 2011 eldonejo "Impeto" eldonis mian varban lernolibron de Esperanto - malgrandan libreton, kiu tre koncize prezentas E-on por interesiĝantoj (Vidu pri ĝi ĉi tie).
Parton de la eldonkvanto laŭinterkonsente kun la eldonejo mi ricevis kiel mian aŭtoran honorarion. La celo estis uzi ilin en niaj E-kursoj, sed ĉefe por proponi la libretojn al librovendejoj, kie ilin povus trovi scivolemuloj.
Ĉi-vendrede, la 25-an de marto mi vizitis plurajn librovendejojn en Ĉeboksary kaj parolis pri la disponigo de la lernilo en tiuj. Plejparte la interparoloj ne estis sukcesaj, ĉar preskaŭ ĉiuj vendejoj estas partoj de federaciaj retoj kaj ĉiujn varojn ricevadas el siaj centraj distribuejoj, mem nenion decidante.
Escepto estis la librovendejoj, apartenantaj al ĉuvaŝiaj eldonejoj, kiuj komisie prenis iom da lerniloj.
Mi planas daŭrigi la kampanjon en Ŝumerlja mem (ĉi tie estas planata publika prezentado) kaj en Volgograd, kien mi baldaŭ iros pro familiaj aferoj.
Andrej Grigorjevskij, Ŝumerlja, Ĉuvaŝa respubliko
Publikigite de Andrej Grigorjevskij
La paĝo estis montrita 6578-foje