Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-12-30

REU-premio en 2010

La estraro de Rusia Esperantista Unio lanĉas ĉiujarfinan REU-premion. Ĝin ricevos rusiaj esperantistoj, kiuj havas apartajn meritojn antaŭ la landa movado, do temas ne nur pri aktivado en/por REU.

Post ioma diskuto la estraro decidis, ke la premio ne estos mona (bedaŭrinde REU ne estas sufiĉe riĉa por enmanigi solidan premion, kaj donaci bagatelan sumon estus malrespekto al premioto). Esenco de REU-premio estos alia. Ĉiuj ni jarfine havas certajn dezirojn, kaj en pleja profundo de la animo ni kredas, ke Avo Frosto ja ekzistas kaj sekvajare li nepre plenumos niajn revojn. REU volas asisti Avon Froston. Tial laŭreato rajtos je plenumo de unu movada deziro (ĉu helpo pri aliĝo al kongreso, ĉu abono de periodaĵo, ĉu io alia). Konkretaj deziroj estos traktitaj private inter la estraro kaj laŭreato.

Krome la estraro decidis, ke ĉiujare estos ne pli ol du premiitoj (povos esti nur unu). Sendube ni havas multajn aktivajn esperantistojn, kiuj meritas esti menciitaj. Do iom-post-iom ni provos mencii ĉiujn. Ni esperas, ke nia iniciato estos subtenata ankaŭ en la postaj jaroj.

Kaj nun la plej interesa momento. Laŭreatoj de REU-premio en 2010 estas...

1. Anatolij Ivasenko - pro vigligo de E-movado en Krasnodara regiono (aktivado en ruslingva gazetaro, okazigo de E-kursoj, fondo de E-klubo kaj organizado de E-renkontiĝo). REU anticipe gratulas Anatolij Ivasenko pro 45-jariĝo de lia E-vivo!

2. Georgij Kokolija - pro redakta kaj eldona aktivado. Li komencis sian agadon en 1993 per eldonado de SEJM-info - en la dua duono de la 1990-j sola regule aperanta informfonto pri junulara agado en Rusio. Sed ĉefa laboraĵo de Garik iĝis Rusia E-gazeto (REGo), kies 10-jariĝo estis celebrita en 2010 (same kiel 30-jariĝo de E-vivo de Georgij). REGo estas altkvalita eldonaĵo, kiu bone respegulas staton de E-movado en nia lando.

Gratulojn al Anatolij kaj Georgij!

Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij