Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-11-30

Opini-esplorado pri la vortaroj de B.Kondratjev startas!

La anoncita opini-esplorado pri la vortaroj de B.Kondratjev startas!

Antaŭ certa tempo peterburga esperantisto Boris Kondratjev eklaboris pri grandaj vortaroj E-Rusa kaj Rusa-E. Poste al la laboro aliĝis aliaj homoj, i.a. Aleksandr Osokin kaj Igor Safonov. Nun ekzistas reta versio de la vortaro - www.eoru.ru. Tie en la starta paĝo oni povas tuj vidi staton de preteco de la vortaroj.

Sed vortaroj kutime ekzistas ankaŭ en papera formo. La informa epoko diktas siajn kondiĉojn, do nun ne estas klare, ĉu oni vere bezonas la paperajn vortarojn. Tial Boris Kondratjev petis, ke REU helpu esplori opiniojn de ruslingvaj esperantistoj. Estas ege bezonata opinio de ĉiu unuopa esperantisto. Ne gravas kiom da jaroj vi estas en la movado kaj kiom (ne)aktiva esperantisto vi estas. Gravas, ke vi scias Esperanton. Rezulto de ĉi tiu pridemandado grave influos decidon pri eldono de la vortaroj en tradicia formo.

Jen adreso de la "voĉdonado":
https://spreadsheets.google.com/viewform?formkey=dEtwZG1vMEJqaDRfZWZxaDV4dEEtc3c6MQ

Bonvolu entajpi ankaŭ vian familian nomon!

Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij