Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2006-11-05

Raporteto pri TILE-2

En Soĉi dum la 27-29-a de oktobro 2006 okazis TILE-2 (Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto).

En la unua tago estis malfermo de la Tagoj, enmanigo de diplomoj kaj donacoj al la infanoj, partoprenintoj de Konkurso de Infanaj Desegnaĵoj en Francio. La infanoj esprimis deziron lerni Esperanton kaj al ili estis donacitaj lernolibroj. Poste okazis koncerto de Esperanto-kantoj far’ Sergej Sergejeff.

En la dua tago okazis diskuto pri E-movado, pri RET-07 en Primorsko-Aĥtarsko, Aleksandro Melnikov tre interese prezentis siajn tri lastajn E-librojn, rakontis pri siaj planoj de eldonado. Posttagmeze okazis ekskurso al Arbo de Amikeco, vespere komuna kantado de soĉianoj kaj gastoj. En la tria tago evidentiĝis, ke gelenĝikanoj forveturas jam matene kaj krasnodarano kun armavirano ankaŭ planas veturi antaŭ-tagmeze. Pro tio ne okazis planita diskuto faka agado.

En la tagĵurnalo “Черноморская здравница” (Nigramara sanigejo) aperis eta foto kaj artikolo pri la Renkontiĝo.

(afiŝis en "NUN" Slavik Ivanov, informis Vladimir Bespalov)

Pli detale: esperantujo.org/nun/15572





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij