Rusia Esperantista Unio
Membriĝo al REU

Informoj pri la membraj kotizoj estas ĉi tie.

Ĉu vi deziras plenigi la membran aliĝilon?

Jes!

Membriĝo al REU

REU-kotizoj por la jaro 2010:

Aliĝi por la kuranta jaro eblas, paginte la kotizon kiam ajn dum la tuta jaro. Por membriĝi vi povas uzi retan aliĝilon.

Individua kotizo - 180 rubloj (por Rusio kaj KSŜ; por la ceteraj landoj - 18 eŭroj), inkluzivas la membrokarton, Jarlibron/Manlibron de REU, REU-bultenon kaj aliajn informojn de REU, voĉdonrajton en REU-Konferenco, rabatojn ĉe uzo de REU-servoj kaj en aranĝoj de REU/REJM.

Dumviva kotizo - 4500 rub. (por Rusio kaj KSŜ; por la ceteraj landoj - 450 eŭroj) - ĉio la sama dum la tuta vivo.

Familia kotizo - 60 rub. (la membrokarto, voĉdonrajto en REU-Konferenco, rabatoj ĉe uzo de REU-servoj kaj en aranĝoj de REU/REJM). Familiajn kotizojn rajtas pagi samadresaj parencoj de individuaj au dumvivaj membroj.

Subtenkotizoj (ĉio sama kiel por individua kotizo): REU-subtenanto – duobla individua kotizo; REJM-patrono – duobla individua kotizo.

Kolektiva membrokotizo - 60 rub. por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj), inkluzivas po 1 ekzemplero de REGo kaj Jarlibro de REU por ĉiu komenciĝinta deko de la aligitaj membroj, aliajn informojn de REU por la kolektivo; la membrokartojn, voĉdonrajtojn en REU-Konferenco, rabatojn ĉe uzo de REU-servoj kaj en aranĝoj de REU/REJM por la aligitaj membroj.

Aliĝkotizo - 300 rub., unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. La jamaj aliĝintaj kolektivoj ne pagas ĝin. La nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio. Se la organizaĵo ne pagas kotizojn por aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi estas konsiderata likvidiĝinta kaj poste devus denove aliĝi.

Rabatita abono de REGo - 300 rub. (ekster Rusio - 15 eŭroj). La dumvivaj membroj, kiuj pagis sian kotizon en 2001-2003, plu ricevados REGon sen aldona pago.

Membri en REU oni rajtas ekde la aĝo de 18 jaroj; 14-17-jaruloj rajtas aliĝi kiel kandidatoj.

Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM- voĉdonoj.

Membroj de REU aŭtomate iĝas aligitaj membroj de Universala Esperanto-Asocio, la malpli ol 31-jaraj - ankaŭ de TEJO..

Membran kotizon kaj abonpagon sendu poŝtmandate al: Чертилову Михаилу Константиновичу, а.я. 21, Одинцово-6, 143006 Московская область. La eŭraj kotizoj pagendas al la konto reua-p ĉe UEA.

Pri pliaj pagmanieroj legu ĉi tie: pagmanieroj.

Изучите эсперанто!

http://ru.lernu.net/ - Учебники, самоучители, словари, учебные тексты для изучения эсперанто. Бесплатно.

Jes!

Libroservo de REU

Libroj, lernolibroj, muzikdiskoj, filmoj kaj multaj aliaj varoj - en la Libroservo de REU! Rabatoj por la membroj.
Venu al Libroservo de REU

Jes!


La paĝo estis generita: 2010-09-06