Informoj pri la membraj kotizoj estas ĉi tie.
Ĉu vi deziras plenigi la membran aliĝilon?
GelERT-2010
Gelenĝika Esperantista Renkontiĝo Turista
2010-07-10/18
Krasnodara E-organizaĵo nome E.A.Bokarev invitas ĉiujn rusiajn (kaj ne nur) esperantistojn partopreni komunan ripozon kaj aranĝojn ĉe la bordo de la bela Nigra maro en ĉarma ĉemara vilaĝo Betta (Бетта), en kuracloka distrikto Gelenĝik. Tiu vilaĝo troviĝas 5km de vilaĝo Krinica (Криница), kie okazis GelERT-2009 kaj ĉirkaŭ 45 km de la urbo Gelenĝik, ĉe pitoreska mara golfeto, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj.
Tie estas bela, pura mara akvo, bonegaj plaĝoj, bona busa trafiko.
La LOĜADO eblos en meblitaj lignodometoj (po du, kvar litoj en ĉambroj) de privata ripozejo. Prezoj estas sufiĉe moderaj - 300 rub. unu tagnokto.
MANĜI eblas en proksimaj kafejoj (400 - 500 rub. tage)
TEMPO: de la 10.07.2010 ĝis 18.07.2010. La ĉefa restado, sed eblas, laŭdezire ankoraŭ daŭrigi ripozon tie kiom vi volas aŭ povas.
La PROGRAMO multe dependos de la alvenontoj mem< proponoj estas akceptataj. Eblas organizi ekskurson al dolmenoj, akvofaloj aŭ Gelenĝik- centro, se estos dezirantoj. Nepre estos paroligaj kursoj por komencantoj, gitarludo, kantadoj. Vi havos eblecon kaj bonege ripozi ĉe la maro en unu el la plej belaj sud-rusiaj kuraclokoj, kaj perfektigi viajn E-konojn, esti semajnon (aŭ pli) en verda rondo samideana.
La VETURADO per trajno ĝis Novorossijsk aŭ Krasnodar. Per busoj:
Krasnodar-Betta, Krasnodar-Gelenĝik ĝis Pŝada Пшада), poste per buso: Pŝada - Betta (ĉ. 10 km). De Gelenĝik la busoj ekveturas de malnova aŭtostacio ĝis Betta (45 km). Ĉiujn alvenintojn ni renkontos kaj akompanos
ĝis ripozejo laŭ via anticipa telefonvoko pri via alveno laŭ numeroj:
+7.918.170.45.20 aŭ +7.918.182.92.27. Ankaŭ ekfunkciis oficiale flughaveno
en Gelenĝik, eble el viaj loĝurboj ankaŭ estos aviadila trafiko tien.
Adreso de la bazejo: Геленджикский район, п. Бетта, ул Речная, 7.
Por garantii la lokojn en la ĉambroj necesas (ĝis 20.06.2010) sendi pagon por unu tagnokto (300 rub.) Monon por sekvaj tagoj eblos pagi surloke julie. Tamen tiu antaŭpago ne estas repagebla, se iuj ne venos por la renkontiĝo.
Kaj tiu pago ne estas aliĝkotizo, ĉar por GelERT-2010 ĝi ne ekzistas.
Partoprenantoj de la aranĝo, kiuj venos sen antaŭpago, sed kun iuj avertoj, ne restos sen loĝlokoj por la ripozo, nur ili troviĝos en iu najbara privata ripozejo.
La antaŭpagon - 300 rublojn por partoprenanto - sendu: 350000 Krasnodar-centro, abonkesto 5, Ivasenko Anatolij Ivanoviĉ.
Kontakta retadreso: krasnodaroĈEgmail.com
Detalojn, proponojn laŭ telefonoj +7.918.170.45.20 aŭ +7.929.833.43.90.
Anatolij Ivasenko,
la ĉeforganizanto.
http://ru.lernu.net/ - Учебники, самоучители, словари, учебные тексты для изучения эсперанто. Бесплатно.
Libroj, lernolibroj, muzikdiskoj, filmoj kaj multaj aliaj varoj - en la Libroservo de REU! Rabatoj por la membroj.
Venu al Libroservo de REU
La paĝo estis generita: 2010-09-03