Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO de Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono (ĈALK) de Rusia Esperantista Unio (REU)

Akceptita de la 16-a Konferenco en Tiĥvin, 10.07.99.

1. Ĝeneralaĵoj

1.1. ĈALK estas socia Esperanto-institucio, funkcianta en Rusio kiel struktura departemento de REU. Ĝi solvas memstare ĉiujn demandojn de sia agado, krom tiuj, kiujn atribuas al REU ties Statuto kaj Ĝenerala Regularo. REU konsideras ĝin la plej aŭtoritata lingva kaj esperantologia instanco en Rusio. ĈALK strebas al kunlaboro kun AdE, ILEI kaj ceteraj kompetentaj internaciaj kaj alilandaj samcelaj organizoj; pretas kunlabori kun kaj helpi al ĉiuj instruistaj organizoj, eldonejoj, societoj ktp. en Rusio.

1.2. Funkcioj de ĈALK estas:
a) kunordigo de atestado de esperantistoj pri scio de la lingvo kaj esperantologiaj studobjektoj;
b) atestado de Esperanto-instruistoj;
c) lingva kontrolo de diversaj tekstoj en Esperanto;
ĉ) rekomendoj pri lingvouzo en diskutataj kazoj.

2. Membreco kaj strukturo

2.1. Membro de ĈALK povas esti membro de REU aŭ alia rusia aŭ eksterlanda esperantisto (dezirinde preta partopreni Esperanto-aranĝojn en Rusio almenaŭ unufoje jare), kies kompetenteco pri instruado de Esperanto kaj/aŭ esperantologio estas konfirmita de atesto pri plenumo de supera ekzameno (aŭ alia simila dokumento) aŭ estas simple agnoskata de plimulto de ĉiuj jamaj membroj de ĈALK.

2.2. Membroj de ĈALK origine estas nomumataj de Konferenco de REU, plue ĈALK laŭbezone elektas novajn membrojn kun posta konfirmo fare de la sekva REU-Konferenco.

2.3. La laboron de ĈALK gvidas ties prezidanto, kiun origine elektas REU-Konferenco el membroj de ĈALK. Se la prezidanto dum pli ol jaro ne plenumas siajn funkciojn, aŭ okaze de lia demisio aŭ morto, ĈALK elektas la novan prezidanton el siaj membroj; la elekto estas konfirmenda de la sekva REU-Konferenco.

2.4. Kunordigas kaj dokumentas la laboron de ĈALK ties sekretario, kiun origine elektas REU-Konferenco el membroj de ĈALK. Okaze de demisio aŭ morto de la sekretario ĈALK elektas la novan el siaj membroj. Se la sekretario dum pli ol jaro ne plenumas siajn funkciojn, laŭ propono de la ĈALK-prezidanto povas okazi reelekto de la sekretario.

2.5. Ĉeso de membreco en ĈALK povas okazi pro sekvaj kaŭzoj:
a) morto;
b) propra skriba peto al la prezidanto aŭ sekretario;
c) pli ol dujara neaktivado aŭ/kaj nerespondado al la prezidanto kaj/aŭ sekretario;
ĉ) komuna decido de ĈALK-membroj.

Ĉesigo de ĈALK-membreco estas konfirmenda de la sekva REU-Konferenco.

3. Proceduroj de funkciado

3.1. ĈALK solvas demandojn de sia agado per voĉdono ĉeesta (en eventualaj specialaj kunvenoj de ĈALK aŭ enkadre de iu amasaranĝo se estas kvorumo) aŭ skriba.

3.2. La voĉdono estas kvoruma, se ĝin partoprenas pli ol duono (aŭ preciza duono inkluzivanta la prezidanton) de la konsisto de ĈALK.

3.3. La decido estas pozitiva, se voĉdonis «por» pli ol duono (aŭ preciza duono inkluzivanta la prezidanton) de la voĉdonintoj.

4. Plenumo de funkcioj

4.1. Por la ekzamenoj ĈALK ellaboras programojn, akceptatajn kaj amendatajn de la membroj per voĉdono. La ekzamenprogramoj estas publikigendaj en organo(j) de REU kaj/aŭ en formo de apartaj broŝuroj.

4.2. ĈALK organizas trigradajn ekzamenojn:
a) elementan ekzamenon («ekzamenon A»), kiu atestas la bazajn konojn de la lingvo kaj ĉefaj trajtoj de rusia kaj internacia E-movado;
b) mezgradan ekzamenon («ekzamenon B»), kiu atestas liberan posedon de la lingvo, ĝeneralajn sciojn pri E-gramatiko, movado, historio kaj kulturo, minimumajn sciojn pri metodiko de E-instruado kaj donas rajton gvidi elementan E-kurson;
c) superan ekzamenon («ekzamenon C»), kiu atestas perfektan posedon de la lingvo, profundajn sciojn pri interlingvistiko, E-historio, movada strukturo kaj institucioj, literaturo kaj kulturo, metodiko de E-instruado, tradukarto, kaj kiu donas rajton instrui Esperanton kaj esperantologiajn studobjektojn en ĉiunivelaj kursoj.

4.3. Ekzamenojn akceptas komisionoj en jena minimuma konsisto:
a) ekzamenon C — 3 membroj de ĈALK;
b) ekzamenon B — 1 membro de ĈALK plus 2 personoj, havantaj atestojn pri C-nivela ekzameno;
c) ekzamenon A — 1 membro de ĈALK aŭ 1 persono, havanta ateston pri C-nivela ekzameno kaj rajtigita de ĈALK, plus 1 persono, havanta ateston pri C-B-nivela ekzameno.

4.4. Ĉie, kie ekzistas dezirantoj ekzameniĝi kaj povas kolektiĝi komisiono, povas okazi la ekzameno.

4.5. Protokolojn de la ekzameno dum unu monato la ekzamena komisiono devas sendi al la sekretario de ĈALK. Ĉiuj, kiuj sukcese plenumis la ekzamenojn de ĈALK, ricevas atestojn kun sigelo de REU; la nomoj de sukcese plenumintaj C- kaj B-nivelajn ekzamenojn publikigendas en REU-eldonaĵo(j).

4.6. Laŭ mendo de ajna aŭtoro, redakcio aŭ eldonejo ĈALK povas plenumi lingvan kontrolon de ajna publikigota en Esperanto teksto. Se tiun kontrolon efektivigis minimume du membroj de ĈALK, kion konfirmis ties prezidanto, en la eldono indikendas «Lingve kontrolis ĈALK de REU», kiel atesto de alta lingva nivelo de la kontrolita teksto.

4.7. Ĉiu rusia organizo aŭ kolektivo de esperantistoj, gazeto aŭ eldonejo, aŭ unuopa esperantisto povas turni sin al ĈALK por peti konsilon pri korekta lingvouzo en diskutataj kazoj. ĈALK dum ne pli ol tri monatoj donas sian rekomendon, publikigendan en organo de REU.

5. Financoj

5.1. Servoj de ĈALK (ekzamenoj, lingva kontrolo de manuskriptoj k.a.) povas esti pagataj. La pago por ekzameno kaj kontrolo de unu presfolio estas decidata de ĈALK1.

5.2. REU-membroj ĝuas rabaton uzante pagendajn servojn de ĈALK2.

5.3. La enspezoj por la servoj estas distribuataj je tri partoj: por honorarioj de ekzamenantoj kaj lingvokontrolantoj; por la kaso de ĈALK; por la kaso de REU. Pri konkretaj proporcioj decidas ĈALK3.

5.4. La kaso de ĈALK estas uzata por dissendo de informoj al membroj de ĈALK, presado de atestoj kaj aliaj dokumentoj de ĈALK, specialaj premioj kaj aliaj celoj. Ĝin administras la prezidanto kaj kasisto, elektata de ĈALK el siaj membroj, kiuj raportas pri la spezoj al aliaj membroj de ĈALK. La funkcion de kasisto povas, laŭ decido de ĈALK, plenumi la sekretario. Ĉiu membro de ĈALK rajtas informiĝi pri la spezoj kaj stato de la kaso.

6. Juraj demandoj

6.1. ĈALK funkcias surbaze de tiu ĉi Regularo, kiun ĝi akceptas. Ĝi estas provizore konfirmenda de REU-Estraro kaj definitive — de REU-Konferenco. La konfirmita Regularo publikigendas en REU-organo(j).

6.2. Amendojn en la Regularo akceptas ĈALK kaj konfirmas REU.

6.3. Se necesas, ĈALK povas esti oficiale registrita kiel jura persono; tiuokaze ĝia oficiala statuto ne devas kontraŭi tiun ĉi Regularon.

6.4. ĈALK povas esti malfondita la:
a) propra decido, se en la voĉdono partoprenis ne malpli ol 2/3 de ties membroj kaj donis voĉon «por» ne malpli ol 2/3 el la voĉdonintoj;
b) decido de REU-Konferenco, sed nur tiuokaze, se la Konferenco konstatis, ke ĈALK plene ĉesigis sian funkciadon.

supren

1. Provizore preferindas, ke la pago por ekzameno kaj kontrolo de unu presfolio estu egala al 1/2 de minimuma rusia salajro por REU-membroj kaj 3/4 de minimuma rusia salajro por nemembroj de REU.
2. Ekzemple, je 1/3.
3. Ekzemple tiel: 60 % por honorario de ekzamenantoj kaj klingvokontrolantoj; 20 % por la kaso de ĈALK, 20 % por la kaso de REU.


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij