Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO PRI LA REGIONAJ KUNORDIGANTOJ DE REU

Akceptita de la 19-a Konferenco en Puŝĉino, 14.12.02
  1. Regionaj kunordigantoj de REU estas ĝiaj plenrajtaj reprezentantoj en la tradicie ekzistantaj regionoj de la lando, ekz., Nord-Okcidenta, Centra, Volgia, Suda, Urala, Siberia kaj For-Orienta; laŭeble en ĉiu federacia arondismento. En ĉiu el la nomitaj regionoj povas esti nur unu regiona kunordiganto, sed laŭbezone oni povas nomumi regionan vickunordiganton.
  2. La regionajn kunordigantojn nomumas la Estraro el inter la estraranoj aŭ aliaj aktivaj membroj de REU laŭ propono de la Estrara respondeculo kaj post ricevo de la personaj konsentoj de la kandidatoj.
  3. La regiona kunordiganto de REU:
    • kunordigas la aktivadon de lokaj E-kluboj kaj individuaj esperantistoj (ne nur membroj de REU), zorgas pri la plialtigo de ilia organiza kaj lingva nivelo;
    • helpas starigi novajn E-klubojn en la lokoj, kie ili ne estas, subtenas per konsiloj kaj praktikaj agoj la funkciadon de la jam ekzistantaj E-kluboj;
    • iniciatas aŭ kontribuas al la sukcesa okazigo de tradiciaj regionaj E-renkontiĝoj; — kunlabore kun la Estrara respondeculo kunordigas la reton de  REU-reprezentantoj en sia regiono;
    • laŭnecese reprezentas la landan asocion antaŭ la oficialaj instancoj kaj inter la esperantistoj de sia regiono;
    • kunordigas kaj subtenas la kampanjojn kaj projektojn de REU en la regiono;
    • informas pri la agado de REU kaj klopodas por kreskigo de la nombro de la membroj de REU en sia regiono, uzante la materialojn kaj rimedojn disponigitajn de la Estraro;
  4. La regiona kunordiganto oficas senpage, tamen la Estraro rajtas decidi pri kompenso aŭ subvencio de la organiza, informa kaj reprezenta laboro de la kunordiganto.
  5. La regiona kunordiganto strebas al kreo de regiona filio aŭ reprezentejo de REU, eventuale surbaze de loka klubo kaj instanco.
  6. Tiu ĉi Regularo estas akceptata, amendata kaj nuligata konforme al la preskriboj de la Ĝenerala Regularo de REU (art. 1.3).
supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij