Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.



REGULARO PRI LA RUSIAJ DEKLAM-KONKURSOJ

 

Akceptita de la 21-a Konferenco en Jekaterinburg, 30.04.05

 

 

1. La rusiaj deklam-konkursoj estas aranĝoj de REU kun partopreno de aliaj rusiaj E-organizaĵoj. La konkursoj estas aranĝataj laŭ unueca sistemo, inkluzivanta 3 nivelojn: la tutlandan (BeLeGo — Bela Legado "granda"), la regionan (BeLo – Bela Legado) kaj la kluban (BLoKo — Bela Legado Kluba).

BeLeGoj okazas enkadre de la ĉefaj tutrusiaj E-aranĝoj, ekzemple REK, EoLA, OkSEJT, RET.

BeLoj okazas enkadre de ĉefaj regionaj E-aranĝoj.

BLoKoj okazas minimume 2-foje jare, fine de majo kaj decembre (eventuale enkadre de Zamenhof-Tagoj), dum la samaj semajnoj difinitaj de la Organiza Komitato (v. sube).

Tiu ĉi Regularo estas rekomendata por BLoKoj kiel orientilo, tamen la kluboj rajtas fiksi proprajn regulojn laŭ sia bontrovo kaj okazigi kromajn BLoKojn en aliaj jarperiodoj.

 

2. Celoj de la rusiaj deklam-konkursoj estas:

·    altigi konon de esperantlingva literaturo kaj prestiĝon de ĝia scio;

·    stimuli okupiĝon pri esperantlingva literaturo en E-kluboj;

·    perfektigi la lingvan nivelon de la landa esperantistaro;

·    ebligi al la deklamemuloj prezenti sian arton;

·    vastigi kampon de esperantlingvaj aktivadoj;

·    riveli sukcesajn aktivulojn-organizantojn;

·    aktivigi E-klubojn en la interkluba konkurado;

·    riĉigi E-aranĝojn per esperantlingvaj programeroj.

 

3. La Organiza Komitato (OK) de la rusiaj deklam-konkursoj estas nomumata de la Estraro de REU (eventuale konsulte kun aliaj rusiaj E-organizaĵoj) por unu agadjaro. La Organiza Komitato:

·    kompilas striktan porjaran kalendaron de ĉiuj konkursoj;

·    okazigas BeLegojn kaj BeLojn, nomumas ties Ĵuriojn;

·    preparas kaj okazigas la kadrajn programojn;

·    prizorgas necesajn dokumentojn por laboro de la Ĵurio premiojn kaj diplomojn;

·    testas konkursan pretecon de la partoprenontoj kaj disdividas ilin laŭ la paraleloj (v. sube);

·    finkalkulas rezultojn de BeLoj kaj BeLegoj, rekalkulas la KT-poentojn (v. sube), aljuĝas proprajn premiojn;

·    stimulas okazigon de BLoKoj en E-kluboj;

·    dum prepara periodo rekomendas al la partoprenontoj konvenan literaturon;

·    kontrolas konformecon de ĉiuj konkursoj al tiu ĉi Regularo;

·    zorgas pri publika anoncado pri la konkursoj kaj ties rezultoj.

 

4. La Ĵurio estas formata surloke kaj konsistas el minimume 3 personoj. En la Ĵurion ne rajtas eniri reprezentantoj de E-kluboj, kies membroj partoprenas la konkursojn (krom Absolutaj Gajnintoj de antaŭaj BeLegoj aŭ BeLoj, kies partopreno en la Ĵurio estas dezirinda).

 

5. La konkursojn rajtas partopreni ajna esperantisto, kiu:

·    scias parkere la konkursajn versaĵojn;

·    havas konfirmon de OK pri sufiĉaj deklam-nivelo kaj lingvokono por prezenti esperantlingvaĵojn;

·    libervole aliĝis al la konkurso.

La konkursojn ne rajtas partopreni Absolutaj Gajnintoj de antaŭaj BeLegoj.

La konkurso okazas kondiĉe ke ĝin partoprenas ne malpli ol 5 personoj.

 

6. BeLeGoj okazas en tri paraleloj:

1) por bonparolantoj;

2) por ĉiuj aliaj dezirantoj;

3) por forestantoj (per surbendigoj).

La taskoj por ĉiuj paraleloj estas samspecaj.

BeLoj povas imiti tiun skemon, sed ĝi ĉe malgranda kvanto de partoprenantoj ĝi ne estas nepra.

BloKoj povas pasi kiel unueca konkurso, laŭ bontrovo de la klubo-organizanto.

 

7. La Konkursaj taskoj (KT) konsistas el 3 branĉoj:

·    deklamado de fablo;

·    deklamado de poemo aŭ versaĵ-fragmento;

·    bela legado de proza fragmento.

Ĉiuj konkurseroj, kies amplekson anticipe difinas OK, estas libere elektataj de la partoprenanto antaŭ la konkurso. Oni ne rajtas prezenti propreverkitajn kreaĵojn. Ĉiuj fabloj, poemoj aŭ versaĵ-fragmentoj devas esti sciataj parkere. La prozaĵojn oni rajtas legi laŭ la teksto, sed kaze de prozaĵ-parkerigo la partoprenanto ricevas kromajn poentojn.

 

8. Laŭ la rezultoj de BeLeGo aŭ BeLo estas aljuĝataj (aŭ ne aljuĝataj) honorigoj, al kiuj respondas koncernaj premioj.

OK aljuĝas jenajn honorigojn:

Absoluta Gajninto – por eventuala konkursanto, kiu gajnis plejan kvanton de la poentoj en ĉiuj tri KT-branĉoj aparte;

Nia Espero por eventuala konkursanto, kiu plej plaĉis al OK;

Simpatio de la publiko (unika premio, aljuĝenda ĉiam) por la konkursanto, kiu gajnis plej multe da poentoj dum voĉdonado de la publiko.

La Ĵurio aljuĝas la 1-an, 2-an, 3-an lokojn strikte laŭ la sumoj de poentoj, gajnitaj dum la plenumo de ĉiuj KT. Krome la Ĵurio povas aljuĝi al ajnaj partoprenantoj laŭdajn premiojn, ligitajn kun KT, ekzemple pro:

deklamado de fablo;

deklamado de poemo;

legado de prozo;

ĝusta kaj eleganta prononcado;

artisteco;

sukcesa komprenigo de la Esperanta teksto.

 

9. La 1-a premio kaj la premio por Absoluta Gajninto devas esti la plej valoraj, la laŭdaj – la malplej valoraj kaj inter si egalvaloraj. Eventualaj premioj de la publiko povas esti ajnvaloraj.

 

10. La poenta sistemo por prijuĝi la konkursantojn antaŭvidas poentigon pro:

-- la fakto de partopreno en la konkurso;

-- plenumo de KT;

-- ricevitaj honorigoj.

La poentoj, gajnitaj de la konkursantoj – membroj de rusiaj E-kluboj – estas konsiderataj en la kluba raporto por la Kluba Ranglisto.

 

11. La kadra programo de BeLeGo aŭ BeLo estas grava tasko de OK. Ĝi inkluzivas allogon de amasa publiko, akompanajn aranĝojn por ĝi, ornamadon de la konkursejo ks.

 

SUPLEMENTO: LA POENTA SISTEMO

 

I. BeLeGo

 

1 Partopreno en ĉiuj tri branĉoj -- 5

 

2. Ĉiu KT estas juĝata de la Ĵurio laŭ la 5-poenta sistemo.

Ĉe ĉiu KT oni prijuĝas jenajn poziciojn:

-     prononcado;

-     parkerigo (ĉe prozo – libereco de tekstoposedo);

-     deklamado;

-     artisteco;

-     komunikado kun la publiko.

Por ĉiu pozicio la konkursanto povas ricevi 0 aŭ 1, sume por ĉiu KT -- de 0 ĝis 5;

se la prozo estas parkerigita — +2

 

3. Poentoj por la honorigoj:

·   Absoluta Gajninto — 10

·   Nia Espero – 5

·   Simpatio de la publiko – 5

·   la 1-a loko – 10

·   la 2-a loko – 8

·   la 3-a loko -- 5

·   laŭda premio (en ajna nomumo) -- 3.

·   nomumoj de la publiko – 1

Ĉiuj tiuj poentoj estas aldonataj al la poentoj de la koncerna persono, ricevitaj pro la partopreno kaj gajnitaj pro KT.

 

II. BELo

 

La poentoj estas kalkulataj same kiel por BeLeGo, la definitiva sumo estas dividata je 2.

 

III. BLoKo

 

1. Okazigo de la konkurso – 10

2. Por ĉiu partopreninto – 1

(kondiĉe, ke OK ricevas detalan raporton de la klubo pri la aranĝo kaj pri la kontribuo de la partoprenintoj)

 


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij