Dokumentoj
Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn,
necesas ensaluti.
REGULARO DE REU PRI LA FONDUSO
“KLUBA RANGLISTO”
Akceptita de la 20-a Konferenco en Volgogrado, 23.02.04
1. Ĉefaj principoj
- 1.1. La Fonduso “Kluba Ranglisto” (plue — la Fonduso) estas establita de la Estraro de REU la 27-an de marto 2003.
- 1.2. Celo de la Fonduso — stimuli la aktivigon de la agado de rusiaj E-kluboj kaj aliaj E-kolektivoj per monpremioj laŭ rezultoj de la ĉiujare kompilata Kluba Ranglisto.
- 1.3. La Fonduso estas prizorgata de la REU-Komisiito pri Kluba Ranglisto (plue — Komisiito), elektata de la Konferenco aŭ la Estraro de REU.
2. Kolektado de mono por la Fonduso
- 2.1. La monan bonhavon de la Fonduso konsistigas:
- – libervolaj mondonacoj de esperantistoj kaj subtenantoj;
- – libervolaj kotizoj de E-organizaĵoj: REU, REJM k.a.;
- – aliaj monaj enspezoj, kiuj ne estas kontraŭleĝaj kaj ne postulas iujn devojn flanke de la Fonduso.
- 2.2. Listo de kontribuintoj estas regule publikigata en la organo de REU kaj laŭeble en aliaj rusiaj E-periodaĵoj. La plej malavaraj el ili ricevas honorigojn de REU.
- 2.3. La akumulita monsumo ne povas esti investata aŭ pruntedonata ĉu por profitaj celoj, ĉu por aliaj.
- 2.4. La enspezojn kaj elspezojn kontrolas la Estraro kaj la Kontrol-revizia Komisiono de REU. Raporton pri la bilanco povas peti iu ajn rusia E-organizaĵo aŭ membro de REU.
3. Elpago de monpremioj
- 3.1. La Estraro de REU laŭ la raporto de la Komisiito decidas, kiu parto de la akumulita sumo (ne malpli ol 75%) estos distribuata.
- 3.2. Inter la partoprenintoj en la Kluba Ranglisto la distribuata sumo dividiĝas jene:
- 1-a loko — 40%;
- 2-a loko — 30%;
- 3-a loko — 20%;
- 3-a de la fino — 10%
(se partoprenas malpli ol 6 kluboj, la distribuo devas esti: 1-a loko — 50%, 2-a — 30%, 3-a — 20%).
- 3.3. Ĉiujn disputajn demandojn la Komisiito transdonas al la Estraro de REU.
4. Transdono de respondeco kaj likvido de la Fonduso
- 4.1. Kaze de reelekto, la malnova Komisiito transdonas detalan raporton pri la bilanco al la Estraro de REU kaj la nova Komisiito.
- 4.2. La Fonduson povas likvidi la Konferenco de REU, se la agado de la Fonduso iĝis ne konforma al la deklarita celo, aŭ agado de la Fonduso ne estas kontentiga.
- 4.3. Decido pri likvido de la Fonduso devas esti publikigita la organo de REU kaj laŭeble en aliaj rusiaj E-periodaĵoj, kaj sciigita al aktivaj kontribuantoj.
- 4.4. La restinta monsumo transiras al la kaso de REU. La fina raporto de la Komisiito devas esti nepre prezentita al la Estraro de REU.
La paĝo estis montrita 32-foje
REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij