Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO PRI LA FONDUSO DE REU "LA DUA JARCENTO DE ESPERANTO"

Akceptita de la 16-a Konferenco en Tiĥvin, 10.07.99
  1. La Estraro de REU establis la fonduson “La Dua Jarcento de Esperanto” la 8-an de oktobro 1995.
  2. La fonduso funkcias kiel kapitalo investata por ricevi renton, uzendan por kovri la buĝetitajn elspezojn de REU, precipe por pagi la sekretarian laboron kaj lui la oficejo(j)n de REU.
  3. La fonduso mem (kapitalo) ne estas uzebla por eksterbuĝetaj celoj nek por kovro de la eventuala negativa saldo de REU.
  4. Pri investo de la fonduso decidas la Prezidanto de REU, konsultante la estraranojn kaj finance spertajn membrojn de REU.
  5. La Prezidanto regule (ne malpli ol du fojojn jare) raportas pri la stato de la fonduso en la organo(j) de REU.
  6. La fonduso kreskas per donacoj de la membroj kaj simpatiantoj. La Prezidanto, Estraro kaj aliaj funkciuloj de REU laŭeble diskonigas la fonduson, aperigas la liston de la donacintoj kaj publike dankas ilin.
  7. La fonduso estas nuligata, dividata aŭ reduktata per decido de la Estraro de REU. La decido ekvalidas nur post aprobo de la Konferenco de REU.

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij