Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.



REGULARO PRI LA FONDUSO DE REU «DUMVIVAJ MEMBROJ»

Akceptita de la 20-a Konferenco, Volgograd, 23.02.2004, amendita de la 26-a Konferenco, Ĉeboksari, 22.10.2011

  1. La Estraro de REU establis la fonduson «Dumvivaj Membroj» la 12-an de februaro 2003.
  2. La fonduso funkcias kiel kapitalo investata por ricevi renton, uzendan por kovri buĝetitajn elspezojn de REU, ligitajn kun priservo de dumvivaj membroj de REU.
  3. La fonduso mem ne estas uzebla por aliaj celoj, krom eksterordinaraj okazoj, pri kio decidas la Estraro per voĉdonado (kondiĉe ke por la decido voĉdonis ne malpli ol 2/3 de ĉiuj estraranoj).
  4. Pri la fonduso zorgas Fondusa Konsilio, nomumata de la Estraro laŭ propono de la respondeculo pri financoj. La Konsilio konsistas el minimume tri personoj. Laboron de la Konsilio kontrolas la respondeculo pri financoj kaj la Kontrol-revizia Komisiono de REU.
  5. La Fondusa Konsilio dufoje jare raportas al la Estraro.
  6. La fonduso pleniĝas per kotizoj de dumvivaj membroj, per donacoj kaj el la kaso de REU kaze de pozitiva saldo laŭ decido de la Estraro. La kotizoj de dumvivaj membroj ne estas konsiderataj kiel enspezo en la kaso de REU, sed nur kiel kotizo al la Fonduso. Kiel enspezo estas konsiderata nur la rento de la Fonduso.
  7. Ĉiuj kotizintoj al la Fonduso (membroj de la Fonduso) rajtas ricevi detalajn informojn pri la stato de la Fonduso.
  8. La Fonduso estas nuligata kaj dividata per decido de la Estraro de REU. La decido ekvalidas nur post aprobo de la Konferenco de REU.

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij